La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA SPIRITOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Prezento
Enkonduko
Antaŭparolo
Primaraj kaŭzoj
1 2 3 4
La mondo de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11
Moralaj Leĝoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Esperoj kaj Konsoloj
1 2
Konkludo
Notoj

Ĉapitro IX

AGADO DE LA SPIRITOJ EN LA KORPA MONDO

1. Penetrado de la Spiritoj en nian penson. – 2. Kaŝita influo de la Spiritoj sur niajn pensojn kaj farojn. – 3. Demonposeditoj. – 4. Konvulsiuloj – 5. Sindonemo de la Spiritoj al iuj homoj. – 6. Gardantaj anĝeloj. Protektantaj, familiaraj aŭ simpatiantaj Spiritoj. – 7. Antaŭsentoj. – 8. Influo de la Spiritoj sur la okazojn de la vivo. – 9. Agado de la Spiritoj ĉe la naturaj fenomenoj. – 10. La Spiritoj dum la bataloj. – 11. Kontraktoj – 12. Kaŝita potenco. Talismanoj. Sorĉistoj. – 13. Beno kaj malbeno.

Penetrado de la Spiritoj en nian penson.

456. Ĉu la Spiritoj vidas ĉion, kion ni faras?

“Jes, ili povas, ĉar vi estas konstante ĉirkaŭitaj de ili; sed ĉiu vidas nur la aferojn, kiujn li aparte atentas; pri la aferoj al ili indiferentaj ili sin tute ne okupas.”

457. Ĉu la Spiritoj povas koni niajn plej sekretajn pensojn?

“Ofte ill konas eĉ tion, kion vi dezirus kaŝi de vi mem; nek faroj, nek pensoj povas esti kaŝitaj antaŭ ili.”

Se estas tiel, ŝajnas pli facile kaŝi ion al vivanta persono, ol al tiu sama persono post ties morto, ĉu ne?

“Certe; kaj kiam vi kredas, ke vi estas kaŝitaj, vi tiam havas ofte ĉe vi amason da Spiritoj, vin observantaj.”

458. Kion pensas pri ni la Spiritoj, nin ĉirkaŭantaj kaj observantaj?

“Tio dependas. La petolemaj Spiritoj ridas je la ĉagrenetoj, kiujn ili suferigas al vi, kaj mokas viajn momentojn da senpacienco; la seriozaj Spiritoj bedaŭras viajn malsukcesojn kaj klopodas por helpi vin.”

Kaŝita influo de la Spiritoj sur niajn pensojn kaj farojn

459. Ĉu la Spiritoj influas sur niajn pensojn kaj farojn?

“En ĉi tiu rilato ilia influo estas pli granda, ol kiel vi supozas, ĉar vi estas direktataj ĝuste de la Spiritoj.”

460. Ĉu ni havas do pensojn proprajn kaj pensojn inspiratajn?

“Via animo estas estas pensanta Spirito; vi ja scias, ke multaj pensoj, ofte tre kontraŭantaj unuj aliajn, venas al vi samtempe pri la sama afero; nu, unuj naskiĝas en vi mem, aliaj estas enblovataj de ni; tio estigas ĉe vi necertecon, ĉar vi troviĝas antaŭ du sin reciproke kontraŭantaj ideoj.”

461. Kiel distingi la pensojn proprajn je tiuj inspirataj?

“Kiam iu penso estas inspirata, ĝi estas kvazaŭ voĉo vin alparolanta. La pensoj propraj estas, ordinare, tiuj venantaj ĉe la unua momento. Cetere, por vi tiu distingo ne estas tre interesa, kaj ofte estas eĉ utle ne povi ĝin fari: tiel, la homo agas pli libere; se li prenas la bonan vojon, li tion faras pli volonte; se la malbonan vojon, pli granda estos do lia respondeco.”

462. Ĉu la intelektuloj kaj geniuloj ĉerpas siajn ideojn ĉiam el sia propra memo?

“Iafoje la ideoj venas de la propra Spirito; sed ofte ili estas inspirataj de aliaj Spiritoj, kiuj opinias tiujn homojn kapablaj kompreni kaj indaj diskonigi tiujn ideojn. Kiam tiuj personoj ne trovas ideojn ĉe si mem, ili petas pri inspiro; tio estas nekonscia elvoko.”

Se estus iel utila al ni la kapablo klare distingi niajn pensojn proprajn je tiuj inspirataj, Dio estus doninta al ni rimedojn por tiu distingo, same kiel Li tiujn donis, por ke ni distingu lumtagon je nokto. Se io estas malpreciza, tia ĝi estas por nia profito.

463. Oni iafoje diras, ke la unua ekmovo estas ĉiam bona; ĉu tio estas ĝusta?

“Ĝi povas esti bona aŭ malbona, laŭ la naturo de la enkarniĝinta Spirito. Ĝi estas ĉiam bona tiam, kiam la koncernata persono aŭdas la bonajn inspirojn.”

464. Kiel distingi, ĉu iun penson inspiras al ni bona aŭ malbona Spirito?

“Studu la aferon; la bonaj Spiritoj konsilas nur la bonon; koncernas vin la distingo.”

465. Por kia celo la neperfektaj Spiritoj enpuŝas nin en malbonon?

“Por igi vin suferi, kiel ili.”

Ĉu tio malpliigas ilian suferojn?

“Ne; sed ili tiel agas pro envio, ke ili vidas pli feliĉajn estulojn.”

Kiajn suferojn ili volas, ke ni travivu?

“Tiajn, konformajn al situacio malsupera kaj malproksima de Dio.”

466. Kial Dio permesas, ke Spiritoj venas instigi nin al malbono?

“La neperfektaj Spiritoj estas iloj, destinitaj elprovi fidon kaj konstantecon de la homoj en la farado de bono.

Kiel Spirito, vi devas progresi pri la senlimoscienco, kaj ĝuste tial vi trapasas la provojn de malbono, por atingi bonon. Nia misio estas meti vin sur la bonan vojon; kaj malbonaj influoj agas sur vin nur tiam, kiam vi ilin altiras per la deziro al malbono, ĉar la malsuperaj Spiritoj venas kunhelpi vin por malbono, kiam vi volas ĉi tiun fari; ili povas kunagi kun vi por tiu celo nur tiam, kiam vi deziras malbonon. Se vi estas inklina al murdo, nu! vi havas tutan nubon da Spiritoj, nutrantaj tiun penson ĉe vi; sed vi havas ĉe vi ankaŭ aliajn, kiuj plej penas enblovi bonajn inspirojn; tio reestigas la egalpezon kaj lasas vin solan decidi.”

Tiel Dio lasas al nia konscienco la elekton de la vojo, kiun konvenas al ni sekvi, kaj la liberecon cedi al tiu aŭ tiu alia el la sin interkontraŭaj influoj, agantaj sur nin.

467. Ĉu ni povas eviti la influon de la Spiritoj, instigantaj nin al malbono?

“Jes, ĉar tiuj sin alligas nur al homoj, ilin alvokantaj per siaj deziroj aŭ altirantaj per siaj pensoj.”

468. Ĉu la Spiritoj, kies influo estas forpuŝata de mia volo, rezignas siajn provojn?

“Kion vi volas, ke ili faru? Se nenio estas farebla, ili do cedas sian lokon; sed ili spionas la oportunan momenton, kiel kato pacience spionas muson.”

469. Per kia rimedo ni povas nuligi la influon de la malbonaj Spiritoj?

“Farante bonon kaj metante vian tutan fidon sur Dion, vi forpelas la influon de la malsuperaj Spiritoj kaj eldetruas la potencon, kiun ili intencas super vi. Gardu vin, ke vi ne atentu la sugestojn de la Spiritoj, inspirantaj al vi malbonajn pensojn, enblovantaj malpacon en vian rondon kaj flamigantaj en vi ĉiajn malnoblajn pasiojn.

Malfidu precipe tiujn, kiuj ekscitas vian fieron, ĉar tiuj ekprenas vin je via malforta flanko. Jen, kial Jesuo instruis al vi: Sinjoro! ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.”

470. Ĉu la Spiritoj, kiuj penas igi nin peki kaj kiuj, tiel, provas nian firmecon pri la farado de bono, ricevis ja mision tion fari? Kaj, se tio estas misio, kiun ili plenumas, ĉu ili respondas por tia ago?

“Neniu Spirito ricevas la mision fari malbonon; kiam li ĝin faras, tiel li agas propravole, kaj, sekve, li suferas la sekvojn el sia ago. Dio povas permesi al iu Spirito tian konduton, por vin elprovi, sed Li tion ne ordonas al tiu Spirito; vian liberan volon koncernas forpuŝi lin.”

471. Kiam ni spertas senton de korpremateco, de nedifinebla maltrankvilego aŭ de intima ĝojo sen ia konata kaŭzo, ĉu ĝi venas nur de iu okaza humoro?

“Ĝi estas, efektive, ĉiam efiko de la komunikaĵoj, kiujn vi senkonscie ricevas de la Spiritoj, aŭ kiujn vi interŝanĝis kun ili dum via dormo.”

472. Ĉu la Spiritoj, dezirantaj igi nin peki, nur profitas la cirkonstancojn, en kiuj ni troviĝas, aŭ ĉu ili povas naski tiujn cirkonstancojn?

“Ili profitas la cirkonstancojn, sed ili, ofte, ankaŭ estigas la okazojn, enpelante vin, sen via konscio, en la objekton de via deziro. Ekzemple: iu homo trovas sur sia vojo kelkan monsumon; ne kredu, ke ĉi tiun alportis la Spiritoj al tiu loko; sed ili povas venigi al la homo la penson iri en tiu direkto kaj, tiam, ili enblovas la deziron ekposedi la trovitaĵon, dum aliaj Spiritoj inspiras al li la penson redoni tiun sumon al ties laŭrajta posedanto.

Same okazas al ĉiuj ceteraj tentoj.”

Demonposeditoj

473. Ĉu iu Spirito povas momente vesti sin per la envolvaĵo de vivanta homo, tio estas, enŝteliĝi en animitan korpon kaj agi anstataŭ kaj en la loko de la Spirito enkarniĝinta en tiun korpon?

“Spirito ne eniras en korpon, kiel oni eniras en domon; li sin identigas kun enkarniĝinta Spirito, havanta samajn bonajn kaj malbonajn kvalitojn, kiel li, por ke ili agadu kune; sed ne alia, ol la enkarniĝinta Spirito mem, agas sur la materion, kiu lin vestas. Spirito ne povas anstataŭi iun enkarniĝintan, ĉar Spirito kaj korpo estas kunligitaj ĝis la tempo difinita por finiĝo de la materia ekzistado.”

474. Se ne estas, ĝustadire, posedo, tio estas, kunloĝado de du Spiritoj en sama korpo, ĉu la animo povas troviĝi sub la dependeco de alia Spirito, tiel, ke ĝi estas subigita aŭ obsedita ĝis tia grado, ke ĝia volo estas iom paralizita?

“Jes, kaj tiuj estas la veraj poseditoj – aŭ “demonposeditoj”, kiel oni vulgare ilin nomas: sed sciu, ke tiu superpotenco neniam okazas sen konsento de tiu, kiu ĝin ricevas, ĉu pro malforteco, ĉu pro deziro. Estas ofte prenataj por poseditoj epilepsiuloj aŭ frenezuloj, bezonantaj prefere kuracilojn ol ekzorcizojn.”

La vorto posedito , laŭ sia vulgara senco, kondiĉas la ekziston de la demono, tio estas, de kategorio de fiaj estuloj, kaj la kunloĝadon de unu el tiuj estuloj kun la animo en ies korpo. Sed, ĉar, laŭ ĉi tiu senco, ne ekzistas demonoj, kaj ĉar du Spiritoj ne povas samtempe okupi saman korpon, tial ne ekzistas la tiel nomataj “demonposeditoj”. Kiel poseditojn oni do komprenu sole individuojn, kies animoj troviĝas sub la absoluta superpotenco de neperfektaj Spiritoj.

475. Ĉu oni povas mem forpeli la malbonajn Spiritojn kaj sin liberigi de ties superregado?

“Oni povas ĉiam forskui jugon, kiam oni volas tion nepre fari.”

476. Ĉu ne povas okazi, ke la ensorĉiteco, kaŭzita de malbona Spirito, estas tia, ke la subigita persono ĝin tute ne ekrimarkas? Ĉu tiam iu tria persono povus ĉesigi tiun subecon, kaj, en ĉi tiu okazo, kiajn kondiĉojn tiu interhelpanto devus plenumi?

“Se tiu tria persono estas virta homo, lia volo povas esti helpo, ĉar ĝi vokas la bonajn Spiritojn por kunlaboro; ju pli virta iu estas, des pli grandan povon tiu havas super la neperfektaj Spiritoj por ilin forpeli, kaj super la bonaj por ilin altiri. Tamen tiu persono estus senpotenca, se la subigito ne volonte akceptus tiun helpon; kelkaj homoj plezuras en dependeco, kiu flatas iliajn gustojn kaj dezirojn. Ĉiuokaze, kiu ne havas senmakulan koron, tiu neniom influas sur tiu situacio; la bonaj Spiritoj lin malŝatas, kaj la malbonaj lin ne timas.”

477. Ĉu la formuloj de ekzorcizo iel efikas sur la malbonajn Spiritojn?

“Ne; kiam tiuj Spiritoj vidas iun personon preni serioze la aferon, ili ridas lin kaj obstinas.”

478. Ekzistas homoj animataj de bonaj intencoj, tamen, malgraŭ tio, subigitaj de malsuperaj Spiritoj; kion plej bonan tiuj homoj devus fari, por forpeli la obsedantajn Spiritojn?

“Lacigi ilian paciencon, tute ne atenti iliajn inspirojn, igi ilin kompreni, ke ili perdas sian tempon; kiam ili vidos, ke estas neeble ion fari, ili foriros.”

479. Ĉu la preĝo estas efika rimedo, por savi iun de obsedado de malbonaj Spiritoj?

“La preĝo estas potenca helpo por ĉio; sed kredu, ke ne sufiĉas murmurado de kelkaj vortoj por la kontentigo de deziro. Dio helpas tiujn, kiuj agadas, ne tiujn, kiuj limigas sin peti. Nepra kondiĉo estas do, ke la obsedito faru mem ĉion necesan, por sarki el si la kaŭzon, kiu altiras la malbonajn Spiritojn.”

480. Kion ni pensu pri la elpelo de la demonoj, pri kiu parolas la Evangelio?

“Tio dependas de la interpreto. Se vi nomas demono malbonan Spiriton, kiu subjugigas iun individuon, kiam la influo de tiu spirito estos nuligita, tiam demono estos do vere elpelita. Se vi atribuas malsanon al demono, kiam vi restarigos la sanon, tiam vi diros, ke vi elpelis demonon. Iu afero povas esti vera aŭ falsa, laŭ la signifo, kiun vi atribuas al la vortoj. La plej grandaj veraĵoj povas ŝajni absurdaj, kiam oni rigardas nur la formon kaj kiam oni prenas alegorion por la realo. Ĉi tion komprenu bone kaj konservu en via memoro: ĝi havas ĝeneralan aplikadon.”

Konvulsiuloj

481. Ĉu la Spiritoj ludas ian rolon en la fenomenoj, fariĝantaj al la tiel nomataj konvulsiulo?

“Jes, tre gravan rolon, kiel ankaŭ magnetismo, kiu estas la ĉefa fonto de tiuj fenomenoj; sed la ĉarlatanoj ofte ekspluatis kaj trograndigis tiujn efikojn, kaj tial ĉi tiuj fariĝis mokataĵo.”

Kiaj, ordinare, estas la Spiritoj, kunagantaj ĉe tiuj fenomenoj?

“Malaltklasaj; ĉu vi kredas, ke Superaj Spiritoj faras al si amuzon per tiaj aferoj?”

482. Kiel la nenormala stato de konvulsiuloj kaj de neŭrozuloj povas subite disetendiĝi ĉe tuta loĝantaro?

“Efiko de reciproka simpatio; ĉe iuj okazoj, la moralaj inklinoj sin tre facile komunikas reciproke; al vi ne estas fremdaj la magnetismaj efikoj, ke vi tion ne komprenus, kaj la parto, kiun iuj Spiritoj devas preni en tiuj fenomenoj, pro la simpatio al la personoj, okazigantaj tiujn faktojn.”

El la strangaj kapabloj, kiujn oni rimarkas ĉe konvulsiuloj, oni facile rekonas kelkajn, pri kiuj somnambulismo kaj magnetismo prezentas al ni multenombrajn ekzemplojn: inter aliaj troviĝas la fizika nesentemo, la kono de aliulaj pensoj , la transsendo de doloroj pro simpatio k.a. Oni do ne povas pridubi, ke tiuj neŭrozuloj troviĝas en ia maldorma somnambulismo, naskita de reciproka influado. Tiuj personoj estas samtempe, kaj nekonscie, magnetizitoj kaj magnetizantoj.

483. Kiu estas la kaŭzo de la fiziologia nesentemo, kiun oni konstatas ĉe iuj konvulsiuloj, aŭ ĉe aliaj individuoj submetataj al la plej kruelaj turmentegoj?

“Ĉe kelkaj ĝi estas eksluzive magnetisma efiko, aganta, same kiel iuj substancoj, sur la nervan sistemon.

Ĉe aliaj, la ekzaltiteco de la penso malakrigas la sentemon, ĉar ŝajnas, ke la vivo forlasis la korpon kaj koncentriĝas en la Spirito. Ĉu vi ne scias, ke, kiam la Spirito estas profunde okupita de iu afero, la korpo nenion sentas, nenion vidas, nenion aŭdas?”

La fanatika ekzaltiteco kaj la entuziasmo ofte prezentas, dum torturoj, ekzemplon pri la trankvileco kaj sangmal varmeco, kiuj ne povus triumfi super akra doloro, se oni ne konsentus, ke la sentemo estas nuligita de ia anesteza efiko.

Estas sciate, ke, en la ardo de batalo, oni ofte ne rimarkas gravan vundon, dum, en ordinaraj cirkonstancoj, simpla gratvundeto ektremigus.

Sed, ĉar tiuj fenomenoj dependas de fizika kaŭzo kaj de la ago de iuj Spiritoj, tial oni povus demandi, kiel, ĉe iuj okazoj, tiuj fenomenoj ĉesis pro la enmiksiĝo de aŭtoritatuloj.

Ties klarigo estas simpla. La agado de la Spiritoj estas ĉi tie akcesora; ili faras nenion alian, ol profiti de natura humoro. La autoritatuloj nuligis ne tiun humoron, sed la kaŭzon, kiu ĝin tenadis kaj ekzaltadis; ili ĝin transigis de aktiva en latentan staton, kaj ili ĝuste decidis, ĉar de tio rezultadis ekscesoj kaj skandaloj. Cetere, oni scias, ke tiu enmiksiĝo estas senpotenca tiam, kiam la agado de la Spiritoj estas rekta kaj propramova.

Sindonemo de la Spiritoj al iuj homoj

484. Ĉu la Spiritoj alligiĝas prefere al iuj personoj?

“La bonaj Spiritoj simpatias kun la homoj virtaj, aŭ plibonigeblaj; la malsuperaj inkliniĝas al la malvirtaj aŭ tiuj, kiuj povos fariĝi tiaj; de tiu simpatio naskiĝas ilia alligiteco, sekvo de simileco inter sentoj.”

485. Ĉu la alligiteco de la Spiritoj al iuj personoj estas nur kaj sole morala?

“La vera alligiteco havas nenian karnan karakteron; sed, kiam iu Spirito alkroĉiĝas al iu persono, tion li faras ne ĉiam pro amo, ĉar kun tiu alligiteco povas miksiĝi memoro pri la homaj pasioj.”

486. Ĉu la Spiritoj interesiĝas pri niaj malfeliĉaĵoj kaj prospero? Ĉu tiuj, kiuj nin amas, sentas ĉagrenon pro la malbonaĵoj, nin vundantaj dum nia vivo?

“La bonaj Spiritoj faras ĉian bonon, kiu estas ebla al ili, kaj ĝojas pri viaj ĝojoj. Ili ĉagreniĝas pro viaj suferoj, kiam vi tiujn ne rezignacie eltenas, ĉar, tiam, la suferoj estas por vi senrezultaj; en ĉi tiu okazo, vi estas kiel malsanulo, forĵetanta la maldolĉan medikamenton, kiu povus lin resanigi.”

487. Kiaj estas niaj suferoj, plej afliktantaj la Spiritojn: ĉu la fizikaj aŭ la moralaj?

“Via egoismo kaj la malmoleco de via koro: de tio devenas ĉio. La Spiritoj ridas la suferojn pro imago, naskiĝantajn el fiero kaj ambicio, kaj ĝojas pro tiuj, kiuj havas kiel efikon la mallongigon de via provotempo.”

Ĉar ili scias, ke la enkorpa vivo estas pasema kaj ke la ĉagrenoj, ĝin akompanantaj, estas rimedoj, kiujn havas la homo por atingi pli bonan staton, tial la Spiritoj pli afliktiĝas pro la moralaj kaŭzoj, nin tenantaj malproksime de tiu stato, ol pro niaj fizikaj suferoj, kiuj estas nur momentaj.

La Spiritoj konsideras ne tre gravaj la suferojn, kiuj tuŝas nur niajn mondajn ideojn, same kiel ni koncerne la bagatelajn ĉagrenojn de nia infanaĝo.

La Spirito, kiu vidas en la ĉagrenoj de la vivo rimedon por nia progreso, konsideras tiujn la momenta krizo, kiu savos la malsanulon. Li partoprenas en niaj suferoj, kiel ni en tiuj de niaj amikoj; sed, ĉar li vidas la aferojn el pli alta vidpunkto, li ilin taksas en maniero malsama ol ni; la bonaj Spiritoj relevas nian kuraĝon pro intereso pri nia estonteco, sed la malbonaj nin ekscitas ĝis malespero, celante kompromiti nian venontan situacion.

488. Ĉu niaj parencoj kaj amikoj , nin antaŭintaj en la transtomba vivo, simpatias kun ni pli, ol la Spiritoj fremdaj al ni?

“Sendube, kaj ili ofte protektas vin kiel Spiritoj, laŭ sia povo.”

Kaj, ĉu ilin tuŝas la amo, kiun ni portas plu por li?

“Ĝi ilin profunde tuŝas, sed, aliflanke, ili forgesas tiujn, kiuj ilin forgesas.”

Gardantaj anĝeloj. Protektantaj, familiaraj aŭ simpatiantaj Spiritoj

489. Ĉu estas Spiritoj, sin dediĉantaj aparte al ĉiu individuo por lin protekti?

“Jes, la spirita frato ; li estas tiu, kiun vi nomas la bona Spirito aŭ la bona genio.”

490. Kion oni devas kompreni kiel gardantan anĝelon?

“Altrangan protektantan Spiriton.”

491. Kiu estas la misio de la protektanta Spirito?

“Tiu sama, kia tiu de patro por siaj filoj: konduki sian protektaton sur la bona vojo, helpi lin per siaj konsiloj, lin konsoli ĉe liaj ĉagrenoj, subteni lian kuraĝon ĉe la suferoj de la vivo.”

492. Ĉu la protektanta Spirito sin donas al la persono de post ties naskiĝo?

“De post ties naskiĝo ĝis ties morto, kaj, ofte, post ties morto, la protektanto lin sekvas dum la spirita vivo kaj eĉ dum pluraj enkorpaj ekzistadoj, ĉar tiuj ĉi estas nur tre maldaŭraj fazoj kompare kun la vivo de la Spirito.”

493. Ĉu la misio de la protektanta Spirito estas memvola aŭ deviga?

“Tia Spirito estas devigita prizorgi vin, ĉar li ja akceptis tiun taskon, sed li elektas laŭvole la estulojn, kun kiuj li simpatias. Por unuj, ĝi estas plezuro; por aliaj, misio aŭ devo.”

Ĉar li sin ligas al iu persono, ĉu tiu Spirito rezignas tial protekti aliajn individuojn?

“Ne, sed tiujn li protektas en malpli sindona maniero.”

494. Ĉu la protektanta Spirito estas fatale ligita al la estulo, konfidita al lia gardo?

“Okazas ofte, ke iuj Spiritoj lasas tiun pozicion, por plenumi plurajn misiojn, sed tiam aliaj ilin anstataŭas.”

495. Ĉu la protektanta Spirito iafoje ne forlasas sian zorgaton, kiam ĉi tiu ribelas kontraŭ liaj konsiloj?

“Li foriĝas, kiam li vidas, ke liaj konsiloj estas vanaj, kaj kiam li konstatas, ke lia zorgato pli volonte ricevas la influon de malsuperaj Spiritoj; sian zorgaton li neniam forlasas, kaj ĉiam al li parolas, sed la homo ŝtopas al si la orelojn. La protektanto revenas tuj, kiam alvokita.

“Jen doktrino, kiu, pro siaj ĉarmo kaj dolĉeco, devus konverti la plej nekredemajn homojn: la doktrino pri la gardantaj anĝeloj. Pensi, ke vi havas ĉiam ĉe vi estulojn superajn ol vi, ĉiam pretajn vin konsili, vin kuraĝigi helpi vin surgrimpi la krutan monton de bono; scii, ke ili estas amikoj pli certaj kaj sindonaj, ol la plej intimaj amikoj, kiujn vi povus ekhavi sur la Tero; ĉu ĝi ne estas tre konsolanta ideo? Tiuj estuloj troviĝas tie laŭ ordono de Dio, kiu ilin starigis ĉe vi; pro amo al Li ili tie restadas kaj plenumas sian belan, kvankam penigan, mision. Kie ajn vi estas, tie estas ja via gardanta anĝelo ĉe vi: en karceroj, en hospitaloj, en diboĉejoj, en via soleco, nenio disigas vin je tiu amiko, kiun vi ne povas vidi, sed el kiu via animo ricevas la plej dolĉan admonojn kaj aŭdas saĝajn konsilojn.

“Ha, se vi pli bone konus tiun veraĵon! Kiel ofte ĝi vin helpus ĉe viaj krizaj momentoj; kiom da fojoj ĝi vin forsavus de malbonaj Spiritoj! Sed, en la granda tago, tiu bonanĝelo al multaj el vi diros: “Ĉu mi ne diris al vi tion? Sed vi ĝin ne faris; ĉu mi ne montris al vi la abismon? Sed vi vin ĵetis en ĝin; ĉu mi ne igis vian konsciencon aŭdi la voĉon de vero? kaj, ĉu vi ne obeis la konsilojn de mansogo?” Ha! Demandu viajn gardanĝelojn; starigu inter vi kaj ili tiun dolĉan intimecon, regantan inter bonaj amikoj. Ne ekpensu kaŝi de ili ion ajn, ĉar ili vidas per la okuloj de Dio, kaj vi ne povas ilin trompi.

Pensu pri la estonteco; penu antaŭeniri dum ĉi tiu vivo, kaj viaj suferoj estos malpli daŭraj, viaj ekzistadoj estos pli feliĉaj. Nu, fratoj, kuraĝon! Forĵetu, unu fojon por ĉiam, la antaŭjuĝojn kaj la kaŝitajn pensojn; ekpaŝu sur la nova vojo, etendiĝanta antaŭ vi; iradu, iradu! vi havas gvidantojn, sekvu ilin; la celon vi ne povos maltrafi, ĉar tiu celo estas Dio mem.

“Al tiuj, kiuj kredus neeble, ke vere altrangaj Spiritoj altrudus al si tiel penigan kaj ĉiumomentan taskon, ni diros, ke ni influas viajn animojn, eĉ se multajn milionojn da mejloj ni staras for de vi; por ni, la spaco estas AGADO DE LA SPIRITOJ EN LA KORP A MONDO 253 kiel nenio, kaj, kvankam ni loĝas alian mondon, tamen niaj Spiritoj konservas ligitecon kun la via. Ni ĝuas kvalitojn, kiajn vi ne povas kompreni; sed estu certaj, ke Dio ne trudis al ni taskon superan al niaj fortoj, kaj ne forlasis vin, sur la Tero, solaj, sen amikoj kaj protekto.

Ĉiu gardanĝelo havas sian protektaton, kiun li prizorgas, kiel patro sian infanon: li estas feliĉa, vidante sian idon sur la bona vojo, kaj malĝojas, kiam liaj konsiloj ne estas ĝuste komprenataj.

“Ne timu lacigi nin per viaj demandoj: kontraŭe, penu esti ĉiam en rilato kun ni; tiel vi estos pli fortaj kaj pli feliĉaj. Ĝuste tiuj komunikaĵoj de ĉiu homo kun sia familiara Spirito faras ĉiujn homojn mediumoj, mediumoj hodiaŭ nekonataj, sed kiuj iam sin evidente montros kaj disiros, kiel senlima oceano, por subpremi nekredemon kaj neklerecon. Homoj, vi kiuj estas instruitaj, instruu; vi, talentuloj, eduku viajn fratojn. Ĉu vi scias, kiun verkon vi tiel faras? tiun de la Kristo, tiun, kiun Dio ordonas al vi. Por kio alia Li dotis vin per intelekto kaj scio, krom por tio, ke vi ilin disdonu al viaj fratoj, por ke ĉi tiuj antaŭenpaŝu sur la vojo al la eterna feliĉego?

Skta Ludoviko, Skta Aŭgusteno.”

La doktrino pri la gardantaj anĝeloj, prizorgantaj siajn protektatojn malgraŭ la distanco inter la mondoj, estas neniel neverŝajna; kontraŭe, ĝi estas granda kaj superbela. Ĉu vi ne vidas, sur la Tero, patron gvidi sian filon, kvankam for de li, kaj lin helpi per siaj konsiloj, pere de korespondado?

Kio do stranga estus, ke Spiritoj povas gvidi la homojn, kiujn ili ekprenis sub sian protekton, de unu al alia mondo, se, por ili, la intermondaj distancoj estas malpli grandaj ol, sur la Tero, tiuj interkontinentaj? Ĉu ili, cetere, ne disponas je la universa fluidaĵo, interliganta la mondojn kaj faranta ĉi tiujn solidaraj, granda transportilo de la pensoj, kiel, ĉe ni, la aero transportas la sonon?

496. Ĉu la Spirito, kiu forlasas sian zorgaton kaj kiu do ne plu faras al li bonon, povas lin malutili?

“La bonaj Spiritoj neniam malutilas; tion fari ili lasas al siaj anstataŭantoj; tiam vi kulpigas la sorton pro la malfeliĉaĵoj, vin frakasantaj, kaj tamen vi mem estas la sola kulpa.”

497. Ĉu la protektanta Spirito povas lasi sian zorgaton sub la arbitro de Spirito, kiu povus tiun malutili?

“La malbonaj Spiritoj kunligiĝas, por nuligi la agadon de la bonaj; sed, se la zorgato volas, li ĉiel kunhelpas sian bonan Spiriton. La bona Spirito eble trovas aliloke iun bonvolulon, kiu bezonas helpon, kaj tiam li profitas tiun bonvolon, dum li atendas la momenton reveni al sia protektato.”

498. Ĉu la fakto, ke protektanta Spirito lasas sian zorgaton erari en la vivo, signifas, ke li ne povas kontraŭstari la malicajn Spiritojn?

“Ne tion, ke li ne povas, sed ke li ne volas; li scias, ke lia zorgato elvenos el tiuj provoj pli perfekta kaj pli instruita; li ne ĉesigas siajn konsilojn per bonaj pensoj, kiujn li inspiras, sed kiuj, bedaŭrinde, ne ĉiam estas aŭdataj. Nur la malforteco, la senzorgeco kaj la fiero de la homo havigas forton al la malbonaj Spiritoj; la potenco de ĉi tiuj super vi originas nur de via nerezisto.”

499. Ĉu la protektanta Spirito staras ĉiam ĉe sia zorgato? Ĉu en neniu momento la zorgato, kvankam ne forlasita de sia protektanto, estas for de ties rigardo?

“Estas momentoj, kiam la protektanta Spirito ne bezonas stari ĉe sia zorgato.”

500. Ĉu estos iu momento, kiam la Spirito jam ne bezonas sian gardanĝelon?

“Jes: kiam li atingos tian gradon, ke li povas konduki sin mem, same kiel al lernanto ankaŭ venas tempo, kiam li jam ne bezonas instruiston; sed tio ne okazas sur via Tero.”

501. Kial la influo de la Spiritoj sur nian ekzistadon estas kaŝita, kaj kial, protektante nin, ili tion ne faras en klare perceptebla maniero?

AGADO DE LA SPIRITOJ EN LA KORP A MONDO 255

“Se vi kalkulus je ilia apogo, vi ne agus per propra ekmovo, kaj via Spirito ne progresus. La Spirito bezonas sperton por antaŭeniri , kaj, ofte, estas necese, ke li ekhavu tiun sperton per sia propra penado; estas necese, ke li ekzercu siajn fortojn, ĉar, alie, li estus kiel infano, kiun oni neniam lasus iri sola. La agado de la Spiritoj, dezirantaj al vi bonon, estas ĉiam tia, ke ĝi lasas al vi liberan volon; ĉar, se vi ne respondus por via konduto, vi do ne antaaŭenpaŝus sur la vojo, kiu devas konduki vin al Dio. Ne vidante iun, kiu lin subtenus, la homo konfidas sian iradon al siaj fortoj mem; tamen lia gvidanto prizorgas lin kaj de tempo al tempo atentigas lin al danĝero.”

502. Ĉu la protektanta Spirito, sukcesinta konduki sian zorgaton sur la bona vojo, ricevas el tio ian profiton?

“Tio estas merito, kiu estas al li kreditita, ne nur por lia progreso mem, sed ankaŭ por lia feliĉo. Li estas feliĉa vidante, ke sukceso kronas liajn prizorgojn; li triumfas, kiel guvernisto triumfas pro la progresoj de sia edukato.”

Kaj, ĉu li estas priresponda, kiam tio ne prosperas al li?

“Ne, ĉar li faris tion, kio de li dependis.”

503. Ĉu la protektanta Spirito, vidante sian zorgaton sur la malbona vojo, spite al siaj admonoj, ĉagreniĝas pro tio; kaj ĉu tio ne nubigas lian feliĉon?

“Li ĉagreniĝas pro la eraroj de sia zorgato kaj lin bedaŭras; sed lia ĉagreno ne similas la korprematecon de iu patro sur la Tero, ĉar li scias, ke tiuj faletoj estas ripareblaj kaj ke tio, kio ne estas farita hodiaŭ, estos farita morgaŭ.”

504. Ĉu ni povas ĉiam scii la nomon de nia protektanta Spirito aŭ gardanĝelo?

“Kiel vi volas scii nomojn, ne ekzistantajn por vi?

Ĉu vi do pensas, ke ekzistas nur Spiritoj konataj de vi?”

Kiel do lin alvoki, se oni lin ne konas?

“Nomu lin, kiel ajn vi volas: elektu nomon de Supera Spirito, por kiu vi portas simpation aŭ plej altan respekton; via protektanta Spirito alkuros al vi, ĉar ĉiuj bonaj Spiritoj estas fratoj kaj sin reciproke helpas.”

505. Ĉu la protektantaj Spiritoj, kiuj sin prezentas kun konataj nomoj, estas ja ĉiam la Spiritoj, kiuj estis tiel nomataj?

“Ne, sed Spiritoj, ĝuantaj iliajn simpatiojn kaj, ofte, venantaj laŭ ilia ordono. Ĉar vi bezonas iun nomon, tial ili alprenas iun, kiu indas vian fidon. Kiam vi ne povas mem plenumi iun mision, vi kutime irigas personon, kiu agas en via nomo.”

506. Kiam ni estos en la spirita vivo, ĉu ni rekonos nian protektantan Spiriton?

“Jes, ĉar ofte vi lin konis, antaŭ ol enkarniĝi.”

507. Ĉu ĉiuj protektantaj Spiritoj apartenas al la klaso de la Superaj Spiritoj? Ĉu kelkaj el ili povas esti mezklasaj? Ĉu, ekzemple, patro povas fariĝi la protektanta Spirito de sia filo?

“Jes, sed protekto kondiĉas certan gradon da supereco, kaj plian povon aŭ virton donacitan de Dio.

Patro, kiu protektas sian filon, povas esti mem helpata de pli altranga Spirito.”

508. Ĉu la Spiritoj, foririntaj de ĉi tiu mondo en favoraj kondiĉoj, povas ĉiam protekti tiujn, kiujn ili amas kaj kiuj ilin postvivas?

“La povo de tiuj Spiritoj estas ne tre alta; ilia pozicio ne ĉiam havigas al ili tutan liberecon de agado.”

509. Ĉu la homoj, ankoraŭ en stato sovaĝa aŭ de morala malsupereco, havas ankaŭ siajn protektantajn Spiritojn? Kaj en ĉi tiu okazo, ĉu tiuj protektantoj estas tiel altrangaj, kiel tiuj de la tre progresintaj homoj?

“Ĉiu homo havas ĉe si Spiriton, kiu lin prizorgas; sed la misioj rilatas kun sia celo. Al infano, komencanta lerni legadon, vi ne donas profesoron pri filozofio. La grado da progreso de la familiara Spirito estas konforma al tiu de la protektata Spirito. Same kiel vin prizorgas AGADO DE LA SPIRITOJ EN LA KORP A MONDO 257 iu Supera Spirito, tiel vi povas, viavice, esti la protektanto de alia malsupera al vi; kaj la progresoj, kiujn vi lin helpos fari, utilos por via plialtiĝo. Dio postulas de Spirito nenion pli, ol tion rilatan al ties naturo kaj nivelo.”

510. Kiam patro, Spirito prizorganta sian idon, enkarniĝas, ĉu li ĉi tiun prizorgos plu?

“Tio estas pli malfacila; sed, ĉe momento de libereco, li petas Spiriton, kun kiu li simpatias, ke tiu lin helpu ĉe tiu misio. Cetere, la Spiritoj akceptas nur misiojn, kiujn ili povas tute elplenumi.”

“La enkarniĝinta Spirito, precipe en la mondoj, kie la ekzistado estas materieca, estas tro katenita al la korpo, por povi sin tute dediĉi, tio estas, persone prizorgi alian; tial, tiuj ne sufiĉe altrangaj estas, siavice, helpataj de Spiritoj al ili superaj, tiel ke, se unu, pro ia motivo, tion ne faras, li estas anstataŭata de alia.”

511. Ĉu, krom la protektanto, ne estas ankaŭ iu malbona Spirito ligita al ĉiu homo, por lin enpuŝi en malbonon kaj havigi al li okazon heziti inter la farado de bono kaj tiu de malbono?

“Ligita ne estas la ĝusta vorto. Estas ja vere, ke la malbonaj Spiritoj penas deturni nin de la bona vojo, ĉiam, kiam ili trovas oportunan okazon; sed, kiam unu el tiuj sin alligas al iu homo, li tion faras propramove, ĉar li esperas esti aŭdata; ekflagras, tiam, inter bono kaj malbono, batalo, en kiu venkas tiu, al kiu la homo cedas.”

512. Ĉu ni povas havi plurajn protektantajn Spiritojn?

“Ĉiu homo havas ĉe si pli aŭ malpli altrangajn Spiritojn, kiuj kun li simpatias, lin amas kaj por li interesiĝas, kiel ankaŭ aliajn, kiuj lin kunhelpas en la farado de malbono.”

513. Ĉu la simpatiantaj Spiritoj agas por misio?

“Iafoje ili plenumas provizoran mision, sed plej ofte ili estas altirataj de simileco de pensoj kaj sentoj, tiel por bono, kiel por malbono.”

Ĉu de tio, laŭŝajne, rezultas, ke la simpatiantaj Spiritoj povas esti bonaj aŭ malbonaj?

“Jes; la homo, kia ajn estas lia karaktero, ĉiam trovas Spiritojn, kiuj kun li simpatias.”

514. Ĉu la familiaraj Spiritoj estas tiuj samaj, kiujn ni nomas simpatiantaj kaj protektantaj Spiritoj?

“Estas multe da nuancoj en la protekto kaj en la simpatio; nomu ilin kiel vi volas. La familiara Spirito estas, pli ĝustadire, la hejma amiko.”

El la supra faritaj klarigoj kaj el la observoj pri la naturo de la Spiritoj, sin alligantaj al la homo, oni povas tiri jenajn konkludojn:

La protektanta Spirito, gardanta anĝelo aŭ bona genio estas Spirito, havanta kiel mision akompanadi la homon dum ties vivo kaj helpi ties progresadon; li apartenas al rango ĉiam supera al tiu de la protektato.

La familiaraj Spiritoj aliĝas al iuj personoj per pli aŭ malpli daŭraj ligiloj, celante esti utilaj al ili, en la limoj de sia povo, cetere ofte negranda; ili estas bonaj, sed iafoje nemulte progresintaj kaj eĉ iom frivolaj; ili volonte okupiĝas pri la detaloj de la intima vivo kaj agas nur laŭ ordono aŭ permeso de la protektantaj Spiritoj.

La simpatiantaj Spiritoj estas tiuj, kiujn ni altiras per niaj apartaj inklinoj kaj per ia simileco de gustoj kaj sentoj, tiel por bono, kiel por malbono. La daŭro de iliaj rilatoj kun ni preskaŭ ĉiam dependas de la cirkonstancoj.

La malbona genio estas neperfekta aŭ malica Spirito, kiu sin alkroĉas al la homo por deturni ĉi tiun de la bono, sed kiu agas propravole, kaj ne por misio. Lia alligiteco estas kunrilata kun la pli aŭ malpli granda facileco, kiun li trovas ĉe la individuo. Ĉi tiu ĉiam libere decidas mem lin aŭdi aŭ forpuŝi.

515. Kion ni pensu pri personoj, kiuj laŭŝajne alligiĝas al iuj homoj, por ilin fatale enpuŝi en perdon, aŭ por ilin gvidi sur la vojo de bono?

“Iuj personoj ja influas aliajn per kvazaŭa sorĉo, kiu ŝajnas nekontraŭebla. Kiam tio okazas en la direkto de AGADO DE LA SPIRITOJ EN LA KORP A MONDO 259 malbono, ĝi estas faro da malbonaj Spiritoj, kiuj uzas la servon de enkarniĝintaj, ankaŭ malbonaj, Spiritoj, por pli bona subjugigo. Dio permesas tion por via elprovo.”

516. Ĉu nia bona kaj nia malbona genioj povus enkarniĝi, por nin akompani dum la vivo, en pli rekta maniero?

“Tio okazas kelkafoje; sed pli ofte ili komisias por tiu tasko aliajn enkarniĝintajn Spiritojn, kun kiuj ili simpatias.”

517. Ĉu estas Spiritoj, sin alligantaj al tuta familio por ĝin protekti?

“Iuj Spiritoj alligiĝas al la anoj de sama familio, komune vivantaj kaj kunigitaj per amo; sed ne kredu, ke Spiritoj protektus la fierecon de la rasoj.”

518. Ĉar al la individuoj la Spiritoj estas altirataj pro sia simpatio, ĉu al kolektoj da individuoj ili estas ankaŭ altirataj pro apartaj kaŭzoj?

“La Spiritoj iras prefere tien, kie estas aliaj al ili similaj; tie ili troviĝas pli komforte kaj estas pli certaj, ke ili estas aŭdataj. La homo altiras al si la Spiritojn laŭ siaj inklinoj, ĉu li estas sola aŭ li formas kolektivon, kiel socio, urbo aŭ popolo. Estas do socioj, urboj kaj popoloj, prizorgataj de pli aŭ malpli altrangaj Spiritoj, laŭ la karaktero kaj la pasioj, tie superregantaj. La neperfektaj Spiritoj foriras de tiuj, kiuj ilin kontraŭstaras; el tio rezultas, ke la morala pliperfektiĝo de la kolektivoj, kiel tiu de la individuoj, emas forpeli la malbonajn kaj altiri la bonajn Spiritojn; ĉi tiuj inspiras kaj nutras ĉe la amasoj la senton de bono, same kiel aliaj povas tien enblovi trivialajn pasiojn.”

519. Ĉu la amasoj da individuoj, kiaj socioj, urboj kaj nacioj, havas siajn apartajn protektantajn Spiritojn?

“Jes, ĉar tiuj amasoj estas kolektivoj, irantaj al komuna celo kaj do bezonantaj superan direktadon.”

520. Ĉu la protektantaj Spiritoj de la kolektivoj estas pli altrangaj ol tiuj, kiuj ligiĝas al la individuoj?

“Ĉio estas konforma al la progresostadio, tiel de la kolektivoj kiel de la individuoj.”

521. Ĉu kelkaj Spiritoj povas kunhelpi por la progresado de la artoj, protektante la homojn, kiuj okupiĝas pri ĉi tiuj?

“Ekzistas apartaj protektantaj Spiritoj, kiuj helpas tiujn, kiuj ilin elvokas, se ili opinias tiujn personojn indaj je ilia favoro; sed, kion vi volas, ke ili faru al homoj, havantaj pri si falsan opinion? Ili ne igas la blindulojn vidi, nek la surdulojn aŭdi.”

La antikvuloj faris el tiuj Spiritoj apartajn diojn; la Muzoj estis nenio alia ol alegoria personigo de la protektantaj Spiritoj de sciencoj kaj artoj, kaj la protektantajn Spiritojn de la familio ili nomis “lares”[16] aŭ hejmaj dioj.

En la modernaj socioj, la artoj, industrioj, urboj kaj landoj havas siajn patronojn, kiuj estas ja Superaj Spiritoj, sed kun aliaj nomoj.

Ĉar ĉiu homo havas siajn simpatiantajn Spiritojn, tial rezultas, ke, en la kolektivoj, la plimulto de tiaj Spiritoj rilatas kun la plimulto de la individuoj; ke la fremdaj Spiritoj estas tien altirataj de la identeco de gustoj kaj de pensoj; unuvorte, ke tiuj kolektoj kiel ankaŭ la individuoj, estas pli aŭ malpli bone ĉirkaŭitaj, helpataj kaj influataj, laŭ la pensoj de la amaso.

Ĉe la popoloj, la faktoroj, altirantaj la Spiritojn, estas la moroj, la kutimoj, la superreganta karaktero, precipe la leĝoj, ĉar la karaktero de iu nacio troviĝas en ties leĝoj.

La homoj, kiuj surtronigas justecon en sia medio, kontraŭbatalas la influon de la malbonaj Spiritoj. Ĉie, kie la leĝoj ordonas maljustaĵojn, kontraŭajn al humaneco, la bonaj Spiritoj estas malpli multaj; kaj la malbonaj, tien alkurantaj, nutras ĉe la popolo ties proprajn ideojn kaj paralizas la bonajn influojn, perditajn en la amaso, kiel spiko izolita meze de rubusujoj. Per studado de la moroj de la popoloj aŭ de iu ajn kolekto da homoj, estas do facile fari al si ideon pri la kaŝita loĝantaro, enmiksiĝanta en ties pensojn kaj agojn.

Antaŭsentoj

522. Ĉu antaŭsento estas ĉiam averto de la protektanta Spirito?

“Antaŭsento estas intima kaj kaŝita konsilo de iu Spirito, vin estimanta. Ĝi troviĝas ankaŭ en la intuicio de la elekto, kiun ĉiu faris; ĝi estas voĉo de instinkto.

Antaŭ ol enkarniĝi, la Spirito ekkonas la ĉefajn fazojn de sia ekzistado, tio estas, la specon de provoj, kiujn li prenas sur sin; kiam ĉi tiuj havas elstaran karakteron, la Spirito konservas pri ili ian kvazaŭan impreson en sia konscienco; kaj tiu impreso, kiu estas la voĉo de instinkto, vekiĝante ĉe la alproksimiĝo de l’ momento, fariĝas antaŭsento.”

523. La antaŭsento kaj la voĉo de instinkto havas en si ĉiam ion neprecizan: kion ni faru ĉe la necerteco?

“Kiam vi troviĝas ĉe sendecideco, alvoku vian bonan Spiriton, aŭ petu Dion, Sinjoron de ni ĉiuj, ke Li sendu al vi unu el Siaj kurieroj, unu el ni.”

524. Ĉu la avertoj de la protektantaj Spiritoj celas nur nian moralan konduton aŭ ankaŭ tiun, kiun ni devas havi en nia privata vivo?

“Ĉion; ili penas igi vin vivi kiel eble plej bone; sed ofte vi ŝtopas al vi la orelojn kontrau la bonaj konsiloj, kaj vi estas malfeliĉaj pro via kulpo mem.”

La protektantaj Spiritoj helpas nin per siaj konsiloj, per la voĉo de la konscienco, kiun ili instigas paroli en ni; sed, ĉar ni ne ĉiam alligas al tiu voĉo la necesan gravecon, tial ili donas al ni pli rektajn konsilojn, pere de niaj samrondanoj.

Ĉiu persono ekzamenu la multajn feliĉajn aŭ malfeliĉajn cirkonstancojn de sia vivo: li vidos, ke, ĉe multaj okazoj, li ricevis konsilojn, el kiuj li ne ĉiam profitis, kaj ke li estus evitinta multe da ĉagrenetoj, se li sekvus tiujn konsilojn.

Influo de la Spiritoj sur la okazojn de la vivo

525. Ĉu la Spiritoj havas ian influon sur la okazojn de la vivo?

“Certe, ĉar ili vin konsilas.”

Ĉu tiu influo estas plenumata en alia maniero ol per la pensoj, kiujn ili inspiras al ni, tio estas, ĉu ili havas ian rektan agadon ĉe la efektivigo de la aferoj?

“Jes, sed ili neniam agas ekster la naturaj leĝoj.”

Ni erare prezentas al ni, ke la agado de la Spiritoj sin manifestas nur per eksterordinaraj fenomenoj; ni volus, ke ili venu al ni kun mirakloj, kaj ni ilin reprezentas ĉiam, kvazaŭ ili havus magian vergeton en la mano. Sed tiel ne okazas; jen kial ilia agado ŝajnas al ni kaŝita kaj kial tio, kio fariĝas per ilia helpo, ŝajnas al ni tute natura. Ekzemple, ili povas okazigi renkontiĝon de du homoj, kiuj ŝajne renkontis unu la alian pro nura hazardo; inspiri al iu persono la ideon pasi tra difinita loko; atentigi lin al iu punkto, se tiu rigardo havigos tion, kion ili deziras, ktp.; resume, ilia interhelpo fariĝas en tia maniero, ke la homo, kredante obei nur sian ekmovon mem, ĉiam tenadas sian liberan volon.

526. Ĉar la Spiritoj kapablas agi sur la materion, ĉu ili povas naski difinitajn efikojn por la realigo de iu okazaĵo? Ekzemple: iu homo devas morti; li supreniras ŝtupetaron, ĉi tiu rompiĝas kaj la homo mortas; ĉu la ŝtupetaro rompiĝis per influo de la Spirtoj, por ke estu plenumita la destino de tiu homo?

“Estas ja vere, ke la Spiritoj agas sur la materion, sed nur por plenumi la naturajn leĝojn, ne por ĉi tiujn nuligi per la okazigo, en difinita momento, de fakto neatendita kaj kontraŭa al tiuj leĝoj. Rilate vian ekzemplon, la ŝtupetaro rompiĝis, ĉar ĝi estis vermokonsumita aŭ ne estis sufiĉe fortika, por elporti la pezon de la homo; se tiu homo estis destinita morti pro tiu kaŭzo, la Spiritoj povus inspiri al li la penson supreniri la ŝtupetaron, kiu, sub lia pezo, rompiĝos; tiam, la morto estos tute natura efiko, kaj nenia miraklo estas necesa por tiu celo.”

527. Ni ekprenu alian ekzemplon, kie la natura stato de la materio neniel partoprenas. Iu homo devas morti de fulmobato; li rifuĝas sub arbon, fulmo krakas kaj lin mortigas. Ĉu la Spiritoj eble elvokis la fulmon kaj ĉi tiun direktis sur la homon?

“Tio estas la sama afero. La fulmo falis sur tiun arbon kaj ĉe tiu momento, ĉar tiel devus okazi laŭ la naturaj leĝoj, ne pro tio, ke la homo staris sub la arbo; sed al la homo estis inspirata la ideo rifuĝi sub la arbon, kiun la fulmo frapos; la arbo estus nepre frapita de la fulmo, sendepende de tio, ĉu la homo estus, aŭ ne, sub ĝi.”

528. Malbone intencanta homo direktas ĵetaĵon kontraŭ iun personon, sed la ĵetaĵo ĉi tiun ne trafas.

Ĉu bonfarema Spirito povus esti deturninta la objekton?

“Se la persono ne devas esti vundita, bonfarema Spirito inspiros al li la penson sin deturni, aŭ povos ankaŭ konfuzi lian malamikon, tiel, ke ĉi tiu ne ĝuste celu; ĉar, de post la momento, kiam ĝi ekmoviĝis, la ĵetaĵo nepre sekvos sian direkton.”

529. Kion ni pensu pri la sorĉitaj kugloj, pri kiuj iuj legendoj parolas kaj kiuj fatale trafas sian celon?

“Tio estas nura imagaĵo; la homo amas la mireginda ĵojn kaj sin ne kontentigas kun tiuj de la Naturo.”

Ĉu la Spiritoj, direktantaj la okazojn de la vivo, povas esti malhelpataj de aliaj, dezirantaj la kontraŭon?

“Kion Dio volas, tio nepre okazas; se estas iu malfruo aŭ malhelpo, tiu fariĝas laŭ Lia volo.”

530. Ĉu la frivolaj aŭ mokemaj Spiritoj ne povas starigi tiujn negravajn malhelpojn, kiuj kontraŭas niajn intencojn kaj embarasas niajn antaŭvidojn; unuvorte, ĉu estas ili la aŭtoroj de la vulgare tiel nomataj ĉikanetoj de la homa vivo?

“Ili plezuras pro tiaj turmentetoj, kiuj estas por vi elprovoj, per kiuj via pacienco ekzerciĝas; sed ili rezignas, konstatante sian malsukceson. Tamen ne estus juste nek ĝuste fari ilin respondaj por ĉiaj baroj, kiujn vi renkontas; tiujn ofte starigas precipe via nesingardemo; se via teleraro rompiĝas, tio estas prefere rezultato de via mallerteco, ol de ia influo de Spiritoj.”

Ĉu la Spiritoj, elvokantaj ĉikanojn, agas instigite de persona malfavoremo, aŭ ĉu ili atakas la unuan homon antaŭ ili, sen ia difinita motivo, nur pro malicemo?

“Okazas ambaŭ faktoj; iafoje ili estas malamikoj, kiujn vi faris dum ĉi tiu aŭ alia vivo kaj kiuj vin persekutas; aliajn fojojn, ne estas motivo por tia konduto.”

531. Ĉu la malfavoremo de la homoj, kiuj faris al ni malbonon en ĉi tiu mondo, estingiĝas kun ties enkorpa vivo?

“Ili ofte rekonas sian maljustecon kaj la malbonon, kiun ili faras; sed, ankaŭ ofte, ili vin persekutas per sia malamikeco, se Dio tion permesas, por vin plu elprovadi.”

Ĉu oni povas meti finon al tiu stato, kaj per kia rimedo?

“Jes, oni povas preĝi por ili; fari al ili bonon repage de malbono; ili fine komprenos siajn erarojn. Cetere, se oni scias stari super iliaj intrigoj, ili rezignas, vidante, ke ili neniom sukcesas.”

La sperto pruvas, ke iuj Spiritoj daŭrigas plu sian venĝon en sekvanta ekzistado, kaj ke oni tiel elpagas, pli aŭ malpli frue, la malutilojn, kiujn oni faris kontraŭ iu.

532. Ĉu la Spiritoj havas la povon deturni la malbonaĵojn for de iuj personoj kaj altiri al ĉi tiuj prosperon?

“Ne tute, ĉar kelkaj malbonaĵoj troviĝas en la dekretoj de l’ Providenco; sed ili povas mildigi viajn dolorojn, donante al vi paciencon kaj rezignacion.

“Sciu ankaŭ, ke ofte dependas de vi tiujn malbona ĵojn forklini aŭ, almenaŭ, malpliakrigi; Dio dotis vin per intelekto, por ke vi ĝin uzu, kaj precipe pro tio la Spiritoj venas helpe al vi, kun inspirado de favoraj pensoj; sed ili helpas nur tiujn, kiuj scias helpi sin mem; ĉi tiu estas la senco de jenaj vortoj: Serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi.[17]

“Sciu, plie, ke tio, kio ŝajnas al vi malbono, ne ĉiam estas malbono; ofte devas veni de ĝi bono, kiu estos pli granda ol la malbono; kaj tion vi ne komprenas, ĉar vi pensas nur pri la nuna momento aŭ pri via persono mem.”

533. Ĉu la Spiritoj povas doni la favorojn de la riĉeco al iu, kiu tiujn petas de ili?

“Kelkafoje, kiel provon; sed ili ofte rifuzas tiujn favorojn, same kiel oni ne kontentigas infanon pri senpripensa peto.”

Ĉu tiuj favoroj estas donataj de la bonaj aŭ de la malbonaj Spiritoj?

“De unuj kaj de aliaj; tio dependas de la intenco; sed plej ofte tiujn favorojn havigas la Spiritoj, dezirantaj treni vin en malbonon kaj trovantaj, por tiu celo, facilan rimedon en la plezuroj, kiujn la riĉeco ĝuigas.”

534. Kiam la malhelpoj ŝajnas fatale kontraŭi niajn projektojn, ĉu ilin kaŭzas la influo de iu Spirito?

“Kelkafoje Spiritoj, sed aliajn fojojn, ja pli ofte, via nekapablo. La pozicio kaj la karaktero tre influas. Se vi obstinas sur vojo, kiu ne estas la via, la Spiritoj havas kun tio nenion komunan: via malbona genio estas vi mem.”

535. Kiam io feliĉa okazas al ni, ĉu ni danku nian protektantan Spiriton?

“Danku, super ĉiuj, Dion, sen kies permeso nenio fariĝas, kaj poste la bonajn Spiritojn, Liajn adjutantojn.”

Kio okazus, se ni ilin ne dankus?

“Tio, kio okazas al la sendankuloj.”

– Tamen estas homoj, kiuj ne petas nek dankas, kaj al kiuj ĉio prosperas...

“Jes, sed atendu la finon; ili pagos tre kare tiun nedaŭran feliĉon, kiun ili ne indas; ĉar, ju pli multe ili ricevis, des pli multe ili devos iam redoni.”

Agado de la Spiritoj ĉe la naturaj fenomenoj

536. Ĉu la grandaj naturaj fenomenoj, tiuj, kiujn vi konsideras malordo de la elementoj, devenas de hazardaj kaŭzoj aŭ havas, senescepte, providencan celon?

“Ĉio havas pravon de ekzisto, ĉar nenio okazas sen permeso de Dio.”

Ĉu tiuj fenomenoj celas ĉiam la homon?

“Iafoje ili ekestas, celante rekte la homon; sed, plej ofte, ili celas nur la restarigon de la ekvilibro kaj de la harmonio inter la fizikaj fortoj de l’ Naturo.”

Ni perfekte konceptas, ke la volo de Dio estas la primara kaŭzo, ĉe tiu ĉi kiel ĉe ĉiuj aferoj; sed, ĉar ni scias, ke la Spiritoj agas sur la materion kaj estas la perantoj de la volo de Dio, tial ni demandas, ĉu kelkaj el ili ne influas sur la elementojn por ĉi tiujn eksciti, kvietigi aŭ direkti?

“Evidente; ne povus esti alie; Dio ne agas mem sur la materion; Li havas sindonajn perantojn sur ĉiuj ŝtupoj de la monda hierarkio.”

537. La mitologio de la antikvuloj estis tute fondita sur la spiritismaj ideoj, kun la diferenco, ke la antikvuloj rigardis la Spiritojn kiel diojn; nu, ili prezentas al ni tiujn diojn aŭ Spiritojn kun specialaj atributoj: iuj prenis sur sin la regadon de la ventoj, aliaj, de la fulmo, ankoraŭ aliaj la direktadon de la vegetaĵaro, ktp. Ĉu tiu kredo estis senfundamenta?

“Ne; ĝi havas fundamenton, tamen ĝi neniel atingas la tutan veron.”

Ĉu, pro sama motivo, povus do ekzisti Spiritoj, kiuj loĝus la internon de la Tero kaj direktus la geologiajn fenomenojn?

“Tiuj Spiritoj ne loĝas ĝustadire la Teron, sed direktas tiujn fenomenojn, laŭ siaj fakoj. Iam vi ekhavos la klarigon pri ĉiuj tiuj fenomenoj, kaj tiam vi ilin pli bone komprenos.”

538. Ĉu la Spiritoj, direktantaj la naturajn fenomenojn, konsistigas apartan kategorion en la spirita mondo?

Ĉu ili estas apartaj estuloj aŭ Spiritoj, kiuj iam enkarniĝis, kiel ni?

“Kiuj iam enkarniĝis aŭ enkarniĝos.”

– Ĉu tiuj Spiritoj apartenas al la superaj aŭ la malsuperaj ordoj de la spirita hierarkio.

“Tio dependas de ilia pli aŭ malpli materiala aŭ intelekta rolo: unuj ordonas, aliaj obeas; tiuj, kiuj plenumas materialajn aferojn, estas ĉiam malaltrangaj, tiel ĉe la Spiritoj, kiel ĉe la homoj.”

539. Ĉu dum la fariĝo de fenomenoj, ekzemple, dum ŝtormoj, agas unu sola Spirito aŭ kolekto da Spiritoj?

“Multnombra kolekto da ili.”

540. Ĉu la Spiritoj, agantaj sur la naturajn fenomenojn, tion faras konscie, laŭ sia libera volo, aŭ laŭ instinkta aŭ senpripensa ekmovo?

“En malsamaj manieroj. Ni faru komparon: prezentu al vi tiujn miriadojn da bestetoj, kiuj iom post iom elkreskigas el la maro insulojn kaj arkipelagojn; ĉu vi kredas, ke en tio ne estas ia providenca celo kaj ke tiu aliiĝo de la globosupraĵo ne estas necesa al la ĝenerala harmonio? Tamen tiun laboregon faras mikroskopaj bestetoj, kiuj, samtempe kiam ili kontentigas siajn vivbezonojn, estas, senkonscie, iloj de Dio. Nu, en sama maniero la Spiritoj, eĉ la malplej progresintaj, estas utilaj al la tuto; dum ili faras sian provon sur la vivoscenejo, kaj antaŭ ol plene konscii siajn farojn kaj havi liberan volon, ili kunhelpas por iuj fenomenoj, kies senkonsciaj faktoroj ili estas; ili komence plenumas; poste kiam ilia intelekto estos pli elvolviĝinta, ili ordonos kaj direktos la aferojn de la materia mondo. Tiel, ĉio estas utila, ekde la primitiva atomo ĝis la ĉefanĝelo, kiu ankaŭ komenciĝis de la atomo; mirinda leĝo de harmonio, kies tutaĵon via malvasta spirito ne povas ĉirkaŭpreni.”

La Spiritoj dum la bataloj

541. Ĉu dum batalo estas Spiritoj, helpantaj kaj subtenantaj ĉiun el la partioj?

“Jes, kaj stimulantaj ties kuraĝon.”

Pro tio la antikvuloj prezentis la diojn kiel partianojn de tiu aŭ de tiu alia popolo. Tiuj dioj nenio estis krom Spiritoj, reprezentataj sub alegoriaj figuroj.

542. En milito, la justeco troviĝas ĉiam ĉe unu flanko; kiel ni klarigu, ke Spiritoj povas esti partianoj de tiu, kiu malpravas?

“Vi ja scias, ke kelkaj Spiritoj penas nur instigi malpacon kaj detruadon; por ili, milito estas milito; ilin apenaŭ tuŝas la justeco de la afero.”

543. Ĉu iuj Spiritoj povas influi generalon ĉe la konceptado de siaj militplanoj?

“Sendube Spiritoj povas influi sur tiujn planojn, kiel sur iun ajn alian konceptadon.”

544. Ĉu malbonaj Spiritoj povus inspiri al generalo ruinigajn manovrojn, celante lian malvenkon?

“Jes; sed, ĉu li ne havas sian liberan volon? Se lia saĝo ne ebligas al li distingi ideon ĝustan de ideo falsa, li do suferas la sekvojn de sia nekapableco, kaj li farus pli bone obeante, ol ordonante.”

545. Ĉu generalo povas, iafoje, esti gvidata de ia dua vidpovo, ia intuicia vidado, anticipe montranta al li la rezultaton de liaj kombinoj?

“Tiel ofte okazas al geniulo; tion li nomas inspiro, kiu igas lin konduti kun kvazaŭa certeco; tiu inspiro venas al li de la Spiritoj lin gvidantaj, kaj por tio ili profitas liajn kapablojn.”

546. En la tumulto de batalo, kio fariĝas kun la Spiritoj de la mortintoj? ĉu ili ankoraŭ interesiĝas pri la lukto post sia morto?

“Kelkaj interesiĝas, aliaj iras for.”

Dum bataloj okazas same, kiel ĉe ĉiuj okazoj de perforta morto: ĉe la unua momento, la Spirito estas surprizita, kvazaŭ senkonscia; li ne kredas sian morton; ŝajnas al li, ke li ankoraŭ partoprenas en la konflikto; nur iom post iom la realeco de lia situacio komencas formiĝi antaŭ li.

547. Ĉu la Spiritoj, sin interbatalintaj dum la vivo, post la morto sin reciproke rekonas kiel malamikojn kaj ankoraŭ obstine furiozas unuj kontraŭ aliaj?

“Ĉe tiuj momentoj la Spirito neniam estas serena; komence, li eble ankoraŭ malamas sian malamikon kaj eĉ lin persekutas; sed, kiam li rekonsciiĝas, li vidas, ke lia malamo jam havas nenian pravon de ekzisto; tamen laŭ sia karaktero, li povas ankoraŭ konservi pli aŭ malpli fortajn postesignojn de tiu malamo.”

Ĉu li ankoraŭ aŭdas la bruon de la armiloj?

“Jes, tre klare.”

548. Ĉu la Spirto, kviete ĉeestanta batalon, kiel rigardanto, vidas la disiĝon de la animo je la korpo?

Kiel tiu fenomeno sin prezentas al li?

“Malmutaj mortoj estas efektive subitaj. Plej ofte la Spirito, kies korpo estas ĵus mortvundita, ne tuj konscias pri la okazintaĵo; kiam li komencas koni sian staton, tiam oni povas vidi la Spiriton, sin movantan ĉe la kadavro. Tio ŝajnas tiel natura, ke la vidado de la mortinta korpo kaŭzas al li nenian malagrablan efikon; ĉar la vivo estas tute transiĝinta en la Spiriton, tial nur ĉi tiu altiras la atenton; nur al li oni parolas, aŭ al li oni ordonas.”

Kontraktoj

549. Ĉu estas io vera pri la tiel nomataj kontraktoj kun la malbonaj Spiritoj?

“Ne, ne ekzistas tiaj kontraktoj, sed simpatio de malica temperamento por malbonaj Spiritoj. Ekzemple: vi volas turmenti vian najbaron, sed ne scias, kiel tion fari; vi do alvokas malsuperajn spiritojn, kiuj, kiel vi, volas nur malbonon, kaj kiuj, por vin helpi, volas, ke ankaŭ vi kunhelpu ilin por iliaj pereigaj intencoj; sed el tio ne sekvas, ke via najbaro ne povas sin liberigi de ili per kontraŭa sorĉa elpelo kaj per sia volo. Tiu, kiu volas plenumi malbonan faron, petas, pro tio mem, malbonajn Spiritojn pri helpo; li estas de tiam devigita ilin servi, kiel ili servas tiun personon, ĉar ili ankaŭ bezonas ties helpon, kiel ilon de la malbono, kiun ili intencas fari. Nur en tio konsistas la kontrakto.”

La dependeco, en kiu la homo iafoje troviĝas, de la malsuperaj Spiritoj, venas de lia sindoneco al la malbonaj pensoj inspirataj de ili, kaj ne de ia ajn interkonsento inter li kaj tiuj Spiritoj. Tia interkonsento estas alegorio, reprezentanta la simpation de malbona temperamento por malicaj Spiritoj.

550. Kiu estas la senco de la fantaziaj legendoj, laŭ kiuj individuoj vendas sian animon al Satano, por de ĉi tiu ekhavi certajn favorojn?

“Ĉiaj fabeloj entenas instruon kaj moralan signifon; via eraro kuŝas sur tio, ke vi ilin interpretas laŭlitere.

Tiu estas ankaŭ alegorio, kiu povas esti klarigita jene: homo, kiu elvokas Spiritojn por kunhelpo, por de ili ricevi riĉecon aŭ iun alian favoron, murmuras kontraŭ la Providenco; li rezignas la mision, kiun li ricevis, kaj la suferojn, kiujn li devas travivi sur la Tero, kaj li do nepre elportos, en estonta vivo, la sekvojn de tiu rezigno.

Tio ne rezultigas, ke lia animo estas destinita por ĉiam al pereo; sed, ĉar, anstataŭ liberiĝi de la materio, li pli kaj pli al ĝi alkroĉiĝas, tial, la plezurojn, kiujn li ĝuos sur la Tero, li ne ĝuos en la mondo de la Spiritoj; tio daŭras, ĝis li elaĉetos siajn erarojn per novaj suferoj, eble pli grandaj kaj pli penigaj. Pro sai amo al la materiaj plezuroj, li sin metas sub la arbitron de malpuraj Spiritoj; tio estas ja senparola kontrakto, kiu trenas lin en perdon, sed kiun li facile rompos per kunhelpo de bonaj Spiritoj, se li tion firme volas.”

Kaŝita potenco. Talismanoj. Sorĉistoj.

551. Ĉu malica homo, helpate de malbona Spirito al li alligita, povas malutili al sia proksimulo?

“Ne; Dio tion ne permesus.”

552. Kion ni pensu pri la kredo je la povo, kiun iuj personoj havus, antaŭdiri sortojn?

“Iuj personoj havas tre grandan magnetan potencon, kiun ili misuzas, se ilia Spirito estas malbona, kaj tiam ili povas esti helpataj de aliaj malicaj Spiritoj; sed ne kredu tiun supozan magian potencon, kiu ekzistas nur en la imagemo de homoj superstiĉaj kaj nekonantaj la verajn leĝojn de la Naturo. La okazoj rakontataj estas faktoj naturaj, neĝuste observataj kaj, precipe, miskomprenataj.”

553. Kiu povas esti la efiko de formuloj kaj rimedoj, per kiuj iuj personoj flatas al si disponi je la volo de la Spiritoj?

“Ties efiko estas ridindigi tiujn personojn, se ili agas sincere; en la kontraŭa okazo, ili estas friponoj indaj je puno. Ĉiaj formuloj estas ĵonglaĵoj; nenia rita parolo, nenia kabala signo aŭ talismano havas ian influon sur la Spiritojn, ĉar ĉi tiuj estas altirataj nur de la penso, kaj ne de materiaj aĵoj.”

Ĉu iuj Spiritoj ne diktis mem kabalajn formulojn?

“Jes, kelkaj Spiritoj indikas al vi signojn, strangajn vortojn, aŭ ordonas iujn agojn, per kiuj vi faras la tiel nomatajn sorĉelpelojn; sed konvinkiĝu, ke tiuj Spiritoj mokas vin kaj ekspluatas vian kredemon.”

554. Ĉu iu persono, kiu, prave aŭ malprave, fidas la tiel nomatan potencon de talismano, ne povas, pro tiu fido mem, altiri iun Spiriton; ĉar, tiam, agas la penso; la talismano estas nura simbolo, helpanta direkti la penson?

“Estas vere; sed la naturo de la altirata Spirito dependas de la pureco de la intenco kaj de la alteco de sentoj; nu, malofte homo, tiel naiva, ke li kredas la efikon de talismano, ne havas pli materialan, ol moralan celon; ĉiuokaze, tio elmontras bagatelecon kaj malfortecon de ideoj, kiuj enlasas neperfektajn kaj mokemajn Spiritojn.”

555. Kiun sencon ni atribuu al la kvalifiko sorĉisto?

“La homoj, kiujn vi tiaj nomas, estas, se sinceraj, dotitaj per iuj kapabloj, kiaj la magnetisma povo aŭ la duobla vidado; kaj, ĉar ili faras aferojn, kiujn vi ne komprenas, tial vi kredas, ke ili estas dotitaj per supernatura potenco. Ĉu viaj eminentaj scienculoj ne estas tiel ofte prenataj por sorĉistoj, en la okuloj de nekleraj homoj?”

Spiritismo kaj magnetismo havigas al ni la ŝlosilon de granda nombro da fenomenoj, pri kiuj la nekleruloj teksis nekalkuleblajn fabelojn, kie la faktoj estis troigataj de la imagemo. Perfekta konado de tiuj du sciencoj, kiuj, se tiel diri, estas unu sola, montras la realecon de la aferoj kaj ties veran kaŭzon; ĝi estas do la plej bona antaŭgardilo kontraŭ la superstiĉaj ideoj, ĉar ĝi vidigas tion eblan kaj tion neeblan, tion, troviĝantan en la leĝoj de l’ Naturo, kaj tion, kio estas nura ridinda kredo.

556. Ĉu iuj personoj posedas ja la naturdoton resanigi per nura tuŝado?

“La magnetisma potenco povas atingi tiun gradon, kiam helpata de la pureco de sentoj kaj de la arda deziro fari bonon, ĉar tiam la bonaj Spiritoj kunhelpas; sed oni malfidu la manieron, kiel la aferoj estas rakontataj de tro kredemaj aŭ entuziasmaj personoj, ĉiam inklinaj vidi miregindecon ĉe plej simplaj kaj naturaj faktoj. Gardu vin ankaŭ kontraŭ tendencaj rakontoj, farataj de homoj, ekspluatantaj la kredemulojn por sia profito propra.”

Beno kaj malbeno

557. Ĉu beno kaj malbeno povas altiri bonon aŭ malbonon al la personoj, al kiuj ili estas direktataj?

“Dio ne aŭdas nejustan malbenon, kaj ties eldiranto fariĝas kulpa en Liaj okuloj. Ĉar ni havas du sin reciproke kontraŭantajn naturojn, nome bonon kaj malbonon, tial malbeno povas momente influi eĉ sur la materion; sed tiu influo povas fariĝi nur laŭ la volo de Dio kaj kiel ankoraŭ unu provo por tiu, kiun ĝi celas. Cetere, oni enkomune malbenas la malbonajn kaj benas la bonajn.

Beno kaj malbeno neniam deturnas la Providencon for de la vojo de justeco; malbeno falas sur iun, se li estas ja malica, kaj beno kovros per sia mantelo nur tiun, kiu ĝin indas.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.