La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA SPIRITOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Prezento
Enkonduko
Antaŭparolo
Primaraj kaŭzoj
1 2 3 4
La mondo de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11
Moralaj Leĝoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Esperoj kaj Konsoloj
1 2
Konkludo
Notoj

Ĉapitro II

I – LEĜO DE ADORADO

1. Celo de la adorado. – 2. Ekstera adorado. – 3. Kontempla vivo. – 4. La preĝo. – 5. Politeismo – 6. Oferoj.

Celo de la adorado

649. En kio konsistas adorado?

“En altigo de la penso al Dio. Per ĝi ni proksimigas al Li nian animon.”

650. Ĉu adorado rezultas de kunnaskita sento aŭ de instruado?

“Ĝi estas kunnaskita sento, kia la sento je Dio. La konscio pri sia propra malforteco devigas la homon kliniĝi antaŭ Tiu, kiu lin povas protekti.”

651. Ĉu ekzistis iam popoloj sen ia sento je adorado?

“Ne, ĉar neniam ekzistis popoloj el ateistoj. Ĉiuj komprenas, ke ilin superstaras Plejalta Estulo.”

652. Ĉu oni povas konsideri adoradon kiel venintan el la natura leĝo?

“Ĝi troviĝas en la natura leĝo, ĉar ĝi rezultas el sento kunnaskita kun la homo; tial, ĝi estas trovata ĉe ĉiuj popoloj, kvankam sub diversaj formoj.”

Ekstera adorado

653. Ĉu adorado postulas eksterajn manifestiĝojn?

“Vera adorado estas en la koro. Ĉe ĉiuj viaj faroj, neniam forgesu, ke Majstro vin rigardas.”

Ĉu la ekstera adorado estas utila?

“Jes, se ĝi ne estas nura ŝajnigaĵo. Estas ĉiam utile doni bonan ekzemplon; sed tiuj, kiuj tion faras nur pro afekto kaj memamo, kaj kies konduto estas tute kontraŭa al ties ŝajna pieco, donas pli malbonan ol bonan ekzemplon, kaj faras pli da malbono, ol kiel ili pensas.”

654. Ĉu Dio konsentas ian preferon al tiuj, kiuj Lin adoras en iu difinita maniero?

“Dio preferas tiujn, kiuj Lin adoras el la fundo de sia koro, sincere, farante bonon kaj evitante malbonon, ol tiujn, kiuj kredas, ke ili Lin honoras per ceremonioj, cetere ne farantaj ilin pli bonaj por siaj similuloj.

“Ĉiuj homoj estas fratoj kaj filoj de Dio; Li vokas al Si ĉiujn, kiuj sekvas Liajn leĝojn, kia ajn estas la maniero, en kiu ili esprimas tiujn leĝojn.

“Kiu nur parade elmontras piecon, tiu estas hipokritulo; tiu, kies adorado estas nur afektaĵo kaj kontraŭas ties konduton, donas malbonan ekzemplon.

“Kiu sin malkaŝe deklaras kristano, sed kiu estas fiera, enviema kaj ĵaluzema, kruda kaj malpardonema kontraŭ aliulo, aŭ ambicia je ĉimondaj havaĵoj, mi diras al vi, tiu havas religion sur siaj lipoj, ne en la koro;

Dio, ĉion vidanta, diras: tiu, kiu konas la veron, estas centoble pli kulpa pro la malbono, kiun li faras, ol malklera sovaĝulo de dezerto, kaj laŭ tio li estos traktita en la tago de juĝado. Se preterpasanta blindulo vin renversas, vi lin senkulpigas; sed, se tion faras homo perfekte vidanta, vi plendas, kaj vi pravas.

“Ne demandu do, ĉu iu maniero de adorado konvenas pli ol alia, ĉar tio estus kiel demandi, ĉu plaĉas al Dio, ke li estas adorata en iu lingvo, prefere ol en alia. Mi ankoraŭfoje diras al vi: kantoj venas al Dio, se nur ili traspasas la pordon de koro.”

655. Ĉu estas riproĉinde praktiki religion, kiun oni ne kredas el la fundo de sia animo, kiam oni tion faras pro homa respekto kaj por ne skandali tiujn, kiuj pensas en alia maniero?

“La intenco, rilate al ĉi tiu, kiel al aliaj aferoj, estas regulo. Kiu celas nur respekti la aliulajn kredojn, tiu ne agas malbone; li kondutas pli bone, ol tiu, kiu ilin ridindigas, ĉar al ĉi tiu mankus karitato; sed, kiu praktikas religion pro intereso aŭ ambicio, tiu estas malŝatinda en la okuloj de Dio kaj de la homoj. Ne povas plaĉi al Dio homoj, kiuj ŝajnigas humiligon antaŭ Li, nur por voki al si la aprobon de la socio.”

Ĉu la kune farata preĝo estas preferinda ol la individua?

“La homoj, kunvenintaj per samaj pensoj kaj sentoj, havas pli da forto, por voki al si la bonajn Spiritojn.

Same okazas tiam, kiam ili kolektiĝas, por adori Dion.

Sed pro tio ne kredu, ke la individua adorado estas malpli valora, ĉar ĉiu povas adori Dion pensante pri Li.”

Kontempla vivo

657. Ĉu la homoj, sin donantaj al kontempla vivo, farante nenian malbonon kaj pensante nur pri Dio, havas ian meriton en Liaj okuloj?

“Ne; ĉar se ili ne faras malbonon, ili bonon ankaŭ ne faras, kaj do ili estas senutilaj; krom tio, ne fari bonon estas ja malbono. Dio volas, ke oni pensu pri Li, sed ne volas, ke oni pensu nur pri Li, ĉar Li ordonis al la homo taskojn, kiujn ĉi tiu devas nepre plenumi. Kiu konsumiĝas en meditado kaj kontemplado, tiu nenion faras meritan en la okuloj de Dio, ĉar ties vivo estas tute persona kaj senutila al la homaro; Dio postulos de li respondecan kalkulon pri la bonon, kiun la sentaŭgulo ne faris.” (640).

La preĝo

658. Ĉu la preĝo plaĉas al Dio?

“Preĝo ĉiam plaĉas al Dio, kiam diktata de la koro, ĉar, por Li, intenco estas ĉio, kaj la preĝo elkora estas preferinda al la preĝo legata, kiel ajn bela ĉi tiu estas, kiam ĉi tiun oni legas pli per la lipoj ol per la penso.

Preĝo plaĉas al Dio, kiam farata kun fido, fervoro kaj sincereco; sed ne kredu, ke Dio estas tuŝata de homo vanta, fiera kaj egoista, escepte se ties preĝo esprimas sinceran penton kaj veran humiliĝon.”

659. Kio estas la ĝenerala karaktero de la preĝo?

“Preĝo estas ago de adorado. Preĝi al Dio estas pensi pri Li, estas alproksimiĝi al Li, estas komunikiĝi kun Li.

Per la preĝo la homo povas proponi al si tri aferojn: laŭdi, peti, danki.”

660. Ĉu la preĝo plibonigas la homon?

“Jes, ĉar tiu, kiu preĝas kun fervoro kaj fido, estas pli forta kontraŭ la tentoj de la malbono, kaj Dio sendas al li bonajn Spiritojn, kiuj lin helpu. Tiu estas helpo neniam rifuzita, kiam petata sincere.”

Kiel klarigi, ke iuj personoj, multe preĝantaj, estas, malgraŭ tio, malicaj, enviemaj, koleremaj, malbonvolemaj, malindulgemaj kaj eĉ, iafoje, malvirtaj?

“Plej grave ne estas multe preĝadi, sed bone preĝi.

Tiuj personoj kredas, ke la tuta merito kuŝas sur la multeco de la preĝoj, kaj tamen ili ignoras siajn proprajn riproĉindaĵojn. Por tiuj, la preĝo esta ia okupo, ia tempopasigilo, sed ne memstudado. Ne la rimedo estas senefika, sed la maniero, kiel ĝi estas aplikata.”

661. Ĉu ni povas profite peti de Dio pardonon pri niaj eraroj?

“Dio scias distingi bonon de malbono: preĝo ne kaŝas erarojn. Kiu petas Dion pardoni liajn erarojn, tiu estos pardonita, se nur li ŝanĝas sian konduton. La bonaj faroj estas la plej bona el la preĝoj, ĉar faroj valoras pli ol vortoj.”

662. Ĉu oni povas utile preĝi por alia persono?

“La Spirito de preĝanto estas instigita de la volo fari bonon. Per la preĝo li altiras al si bonajn Spiritojn, kiuj kunhelpas por la bono, kiun li volas fari.”

Ni havas en ni mem, per la penso kaj volo, agopovon, kiu etendiĝas multe trans la limojn de nia korpa sfero. Preĝo por alia persono estas ago de tiu volo. Se ĝi estas varma kaj sincera, ĝi povas alvoki bonajn Spiritojn por kunhelpo, por ke ĉi tiuj inspiru bonajn pensojn al tiu, por kiu oni preĝas, kaj donu al tiu la korpan kaj animan forton, kiun li bezonas.

Sed, ankoraŭ en ĉi tiu okazo, la preĝo elkora estas ĉio; tiu, kiun eldiras nur lipoj, estas parolo en dezerto.

663. Ĉu la preĝoj, kiujn ni faras por ni mem, povas ŝanĝi la naturon de niaj provoj kaj deklini ties iradon?

“Viaj provoj kuŝas sur la manoj de Dio, kaj kelkaj devas esti elplenumitaj ĝis la fino; sed Dio ĉiam konsideras vian rezignacion. La preĝo altiras al vi bonajn Spiritojn, kiuj havigas al vi forton, por kuraĝe elteni viajn provojn, kaj tial la provoj ŝajnas al vi pli mildaj.

Kiel ni diris, preĝo neniam estas senutila, kiam bone farata, ĉar ĝi havigas forton, kaj tio estas jam granda rezultato. “Dion fidu, sed senfare ne sidu”: vi ja tion scias. Cetere, Dio ne povas ŝanĝi la ordon de la universo laŭ ĉies bontrovo, ĉar tio, kio estas granda malbono, el via mallarĝa vidpunkto kaj el tiu de via efemera vivo, estas ofte granda bono en tiu ĝenerala ordo; kaj, plie, kiom da malbonoj la homo mem kaŭzas al si, pro sia neantaŭzorgemo aŭ siaj eraroj! Li estas punata pro sia propra peko. Tamen la justaj petoj estas elaŭdataj pli ofte, ol kiel vi pensas; vi kredas, ke Dio ne aŭdis vin, ĉar Li ne konsentis al vi miraklon, kaj tamen Li vin helpas per rimedoj tiel naturaj, ke tiuj ŝajnas al vi hazardaĵo aŭ efiko de la forto de l’ cirkonstancoj; ofte, ankaŭ, Li inspiras al vi la penson necesan, por ke vi eltiriĝu mem de via embaraso.”

664. Ĉu estas utile preĝi por la mortintoj kaj por la suferantaj Spiritoj? En ĉi tiu okazo, kiel niaj preĝoj povas mildigi al ili la dolorojn kaj malplidaŭrigi ilian suferon? Ĉu niaj preĝoj kapablas fleksi la justecon de Dio?

“Preĝo ne povas havi kiel efikon ŝanĝi la planojn de Dio; sed la animo, por kiu oni preĝas, sentas sin, pro tio, malpli ŝarĝita, ĉar nia preĝo estas atesto de intereso kaj ĉar la malfeliĉulo sin ĉiam sentas senpezigita, kiam li trovas helpemajn animojn, kiuj kompatas liajn dolorojn.

Krom tio, oni per la preĝo admonas tiun animon al pento kaj al la deziro fari la necesajn paŝojn por esti feliĉa; jen, kiel oni povas malplidaŭrigi ĝiajn suferojn, se ĝi, siavice, kunhelpas per sia volonteco. Tiu deziro je pliboniĝo, stimulita de la preĝo, altiras al la suferanta animo pli bonajn Spiritojn, kiuj venas ĝin lumigi, ĝin konsoli kaj en ĝi burĝonigi esperon. Jesuo preĝadis por la devojiĝintaj ŝafoj; per tio li montris, ke vi estus kulpaj, se vi ne same farus por tiuj, kiuj plej bezonas preĝon.”

665. Kion pensi pri la opinio, malakceptanta preĝon por mortintoj, pro tio, ke ĝi ne estas ordonita de la Evangelio?

“La Kristo diris al la homoj: Amu vin unuj la aliajn.

Ĉi tiu rekomendo neprigas la uzon de ĉiaj eblaj rimedoj por atesto de korinklino, kvankam ĝi ne detale diras, kiel tiu celo estos atingita. Se estas vero, ke nenio povas malebligi la Kreinton juĝi laŭ justeco, kies modelo Li estas, ĉiujn agojn de la Spirito, ne estas ankaŭ malpli vere, ke la preĝo, kiun vi direktas al Li, por la Spirito, al kiu via koro inklinas, estas, por tiu Spirito, pruvo de via memoro; kaj tiu memoro certe kunhelpas, por mildigi al li la suferojn kaj por lin konsoli. De la momento, kiam la Spirito elvidigas eĉ la plej malgrandan penton, sed nur tiam, li estos helpata; sed oni neniam lasas lin nescii, ke simpatia animo okupiĝis pri li, kaj oni restigas ĉe li la dolĉan penson, ke tiu interhelpo estis al li utila.

Tio nepre naskas en li senton de danko kaj amo por la persono, kiu donis al li tiun ateston de koralligiteco aŭ de kompato; sekve, ekkreskas inter ili la amo, kiun la Kristo rekomendis al la homoj; ambaŭ do obeis la leĝon de amo kaj interligiĝo de ĉiuj estuloj, dian leĝon, kiu nepre alportos unuecon, leĝon, kiu estas celo kaj gvidilo de la Spirito.” (*)


(*) Respondo donita de la Spirito de M. Monot, protestanta pastro en Parizo, mortinta en Aprilo 1856. La antaŭan respondon, n. 664, donis la Spirito de Skta Ludoviko.


666. Ĉu oni povas preĝi al la Spiritoj?

“Oni povas preĝi al la bonaj Spiritoj, kiel al perantoj de Dio kaj plenumantoj de Lia volo; sed la povo de la Spiritoj rilatas kun ilia rango kaj ĉiam dependas de l’ Sinjoro de ĉiuj ekzistaĵoj; sen Lia permeso nenio fariĝas; tial, la preĝoj, direktataj al tiuj Spiritoj, efikas nur tiam, kiam bonvole akceptitaj de Dio.”

Politeismo

667. Kial politeismo, kvankam falsa, estas unu el la plej malnovaj kaj disvastigitaj kredoj?

“La penso pri unu sola Dio, ĉe la homo, povus rezulti nur el la elvolviĝo de ties ideoj. Nekapabla, en sia neklereco, koncepti nematerian estulon, sen ia difinita formo, agantan sur la materion, la homo aljuĝis al tiu estulo atributojn de la korpa naturo, tio estas, formon kaj figuron; kaj de tiam, el ĉio, kio, en liaj okuloj, superis la amplekson de la ordinara intelekto, li faris dion. Ĉio, kion li ne komprenis, ne povus ne esti faritaĵo de ia supernatura potenco; kaj de tiu supozo ĝis la kredo je tiom da potencoj, kiom da efikoj observataj, estis distanco de unu paŝo. Sed, en ĉiuj tempoj, klarvidaj homoj komprenis le neeblecon de tia multego da potencoj en la regado de l’ mondo, sen ia supera direktanto, kaj tial ili leviĝis super la vulgarularon ĝis la penso pri unu sola Dio.”

668. Ĉar spiritismaj fenomenoj ĉiam okazadis, ekde la plej malproksima antikveco, kaj estis konataj ekde la unuaj aĝoj de la mondo, ĉu ili tial ne povus doni lokon al la kredo je plureco de dioj?

“Sendube, ĉar, se la homo nomadis dio ĉion superhoman, la Spiritoj estis do, en iliaj okuloj, dioj, kaj tial, kiam iu homo distingiĝis inter ĉiuj ceteraj pro siaj faroj, pro sia genio aŭ por ia kaŝita povo, nekomprenebla por la vulgarularo, oni faradis lin dio kaj lin kultadis post lia morto.” (603)

La vorto dio havis, inter la antikvuloj, tre ampleksan signifon; ĝi ne estis, kiel nun, personigo de l’ Sinjoro de la Naturo, sed ĝenerala kvalifiko, donata al ĉiu estulo, staranta ekster la kondiĉoj de la homaro; nu, ĉar la spiritismaj manifestiĝoj konigis al la antikvaj homoj la ekzistadon de senkorpaj estuloj, agantaj kiel potenco de l’ Naturo, tial la homoj nomis tiujn estulojn dioj, kiel ni tiujn nomas Spiritoj; tio estas nura demando pri vortoj, kun tiu diferenco, ke, en sia neklereco, intence tenata de la interesatoj en ĝi, ili starigis al la “dioj” multprofitajn templojn kaj altarojn; el nia vidpunkto, tiuj estuloj estas nuraj kreitoj kiel ni, pli aŭ malpli perfektaj, jam seniĝintaj je sia tera envolvaĵo. Se ni zorge studos la plurajn atributojn de la paganaj dioj, ni facile rekonos en ili ĉiujn atributojn de niaj Spiritoj sur ĉiuj ŝtupoj de la spirita hierarkio, ilian fizikan staton en la superaj mondoj, ĉiujn proprecojn de la perispirito kaj la rolon, kiun ili ludas en la surteraj aferoj.

Veninte, por lumigi la mondon per sia dia lumo, la Kristanismo ne povis tamen detrui ion, kio troviĝas en la Naturo, sed igis ree tributi adoradon al la Estulo, al kiu adorado estas ja ŝuldata. Rilate la Spiritojn, la memoro pri ili daŭradis sub diversaj nomoj, laŭ la popoloj; iliaj manifestiĝoj, kiuj neniam ĉesis, estis interpretataj en diversaj manieroj kaj ofte ekspluatataj sub mistero; dum la religio vidis en iliaj manifestiĝoj miraklajn fenomenojn, la nekredemuloj vidis nur ĵongla ĵojn. Hodiaŭ, dank’ al pli serioza, klare farata studado,

Spiritismo, seniĝinte je superstiĉaj ideoj, ĝin nebuligintaj dum jarcentoj, malkaŝas al ni unu el la plej grandaj kaj plej majestaj principoj de la naturo.

Oferoj

669. La praktikado de la homaj oferoj havis sian originon en la plej antikvaj tempoj. Kiel la homo povis esti kondukita al la kredo, ke tiaj faroj plaĉus al Dio?

“Unue, pro tio, ke li ne komprenis Dion kiel fonton de boneco; ĉe la primitivaj popoloj la materio superregadis la Spiriton; ili sin tute fordonadis al la instinktoj de la bruto kaj estis ordinare kruelaj, ĉar en ili la morala sento ankoraŭ ne elvolviĝis. Due, pro tio, ke la primitiva homo devis nature kredi, ke animita kreitaĵo multe pli valoras, en la okuloj de Dio, ol materia korpo. Jen tio, kio igis lin oferbuĉi unue bestojn kaj poste homojn, ĉar, laŭ lia falsa kredo, la premio el la ofero estus proporcia al la graveco de l’ oferaĵo. En la materiala vivo, tia, kiel vi plejparte ĝin praktikas, se vi faras donacon al iu persono, vi ĉiam elektas ion des pli valoran, ju pli altaj la amikeco kaj la estimo, kiujn vi volas atesti. Ion saman eble sentis tiuj nekleraj homoj rilate al Dio.”

Ĉu la oferoj de bestoj okazis do pli frue ol la homaj?

“Sen ia dubo.”

Laŭ ĉi tiu klarigo, ĉu la homaj oferoj ne originis el sento de krueleco?

“Ne, sed el falsa ideo, ke ili plaĉus al Dio. Vidu la historion pri Abraham [21]. Kun la kreskado de l’ tempo, la homoj trouzadis tian konduton, mortigante siajn militkaptitojn kaj eĉ apartajn malamikojn. Cetere, Dio neniam postulis oferojn, ĉu de bestoj au de homoj; Li ne povas ricevi honoron el la senutila detruo de Lia propra kreaĵo.”

670. Ĉu la homaj oferoj, farataj kun pia intenco, povas iamaniere plaĉi al Dio?

“Ne, neniam; sed Dio juĝas la intencon. La homoj, pro sia nescieco, eble kredis, ke ili agas laŭdinde, ofermortigante unu el siaj similuloj; tiam Dio konsideris nur la penson, ne la fakton. Pliboniĝante, la homoj devis fine kompreni sian eraron kaj malaprobi tiajn oferojn, kiujn klarvidaj Spiritoj ne povis konsenti; mi diras “klarvidaj”, ĉar la Spiritoj estis ĝis tiam envolvitaj en la materia vualo; sed, per sia libera juĝo, ili povis duonvidi sian originon kaj sian celon, kaj multaj jam komprenis, per intuicio, la malbonon, kiun ili faradis; tamen ili ne ĉesis ĝin fari, por kontentigi siajn pasiojn.”

671. Kion ni pensu pri la militoj nomataj sanktaj?

Ĉu la sento, kiu igas la fanatikajn popolojn, kun la intenco plaĉi al Dio, kiel eble eksterni alikredanojn, laŭŝajne havis tian saman originon, kian la sento, ilin iam instiginta oferi siajn similulojn?

“Ili estas instigataj de malbonaj Spiritoj, kaj, farante militon kontraŭ siaj fratoj, ili kontraŭas la volon de Dio, kiu ordonis, ke oni amu sian similulon kiel sin mem.

Se ĉiuj religioj, aŭ plibone, se ĉiuj popoloj adoras la saman Dion, kiel ajn ĉi tiu estas nomata, kial oni faru eksterman militon kontraŭ alireligianoj aŭ kontraŭ tiuj, kiuj ankoraŭ ne atingis la evoluostadion de la kleraj popoloj? Estas pardonindaj la popoloj, ne kredantaj la parolon de tiu, kiun la Spirito de Dio animis, de tiu sendita de Dio mem, precipe pro tio, ke ili ne vidis nek ĉeestis lian farojn; kiel do vi volas, ke ili kredu ian parolon de paco, se vi iras ĝin prediki al ili kun armilo en la mano? Estas devo klarvidigi tiujn popolojn kaj klopodi, por ke ili konu la doktrinon de la Disendito per persvado kaj mildeco, ne perforte kaj verŝante ies sangon.

Vi plejparte ne kredas niajn komunikojn kun iuj mortemuloj; kial vi volas, ke fremduloj kredu vin, fidante vian parolon, kiam viaj agoj malkonfirmas la doktrinon, kiun vi predikas?”

672. Ĉu la oferdono de terproduktaĵoj al Dio havis, en Liaj okuloj, pli da merito ol la ofero de bestoj?

“Mi jam respondis al vi dirante, ke Dio juĝis la intencon, kaj ke la fakto ne multe gravis al Li. Evidente, plaĉis al Li la oferdono de terproduktaĵoj pli, ol la ofero de sango de viktimoj. Kiel ni jam diris al vi kaj ĉiam ripetas, preĝo dirata el la fundo de l’ koro centoble pli plaĉas al Dio, ol ĉiaj ajn oferdonoj. Mi ripetas ankoraŭ ke intenco estas ĉio, fakto nenio estas.”

673. Ĉu oni ne povus fari tiujn oferdonojn pli agrablaj al Dio, se ili estus destinataj al la malplisuferigo de personoj, al kiuj mankas la porvivaĵoj? Ĉu, tiam, la ofero de bestoj, farata por utila celo, ne estus merita ago, kontraste kun tio, ke ĝi estis superrajta kutimo, kiam ĝi taŭgis por nenio aŭ utilis nur al personoj, al kiuj nenio mankis? Ĉu ne estus ja pie, se ni donus al malriĉuloj la unuajn el la havaĵoj, kiujn Dio konsentas al ni sur la Tero?

“Dio ĉiam benas tiujn, kiuj faras bonon; mildigi la suferojn de la malriĉuloj kaj afliktitoj estas la plej bona rimedo Lin honori. Miaj vortoj ne signifu, ke Dio malaprobas la ceremoniojn, kiuj vi faras por preĝi al Li, sed multe da mono povus esti aplikata pli utile, ol kiel ĝi estas. Dio amas simplecon ĉe ĉiuj aferoj. Homo, ŝatanta eksteraĵon pli ol esencon, estas malproksimevida Spirito; juĝu mem, ĉu Dio devas konsideri pli grava la formon, ol la fundon.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.