La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA SPIRITOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Prezento
Enkonduko
Antaŭparolo
Primaraj kaŭzoj
1 2 3 4
La mondo de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11
Moralaj Leĝoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Esperoj kaj Konsoloj
1 2
Konkludo
Notoj

Ĉapitro XI

LA TRI NATURAJ REGNOJ

1. La mineraloj kaj la vegetaĵoj. – 2 La bestoj kaj la homo. – 3. Metempsikozo.

La mineraloj kaj la vegetaĵoj

585. Kion vi pensas pri la divido de la Naturo en tri regnojn aŭ pli bone, en du klasojn, nome, la organajn kaj la neorganajn estaĵojn? Kelkaj faras el la homa genro kvaran klason. Kiu nome el tiuj klasifikoj estas preferinda?

“Ĉiaj klasifikoj estas bonaj; tio dependas de la vidpunkto. El la materia vidpunkto, ekzistas nur organaj kaj neorganaj estaĵoj; el la morala, estas evidente kvar gradoj.”

Tiuj kvar gradoj havas ja distingiĝajn karakterojn, kvankam iliaj limoj ŝajne konfuziĝas. La inerta materio, kiu konsistigas la mineralan regnon, enhavas nur mekanikan forton; la vegetaĵoj, konsistantaj el inerta materio, estas dotitaj per vivipovo; la bestoj, konsistantaj el inerta materio, dotitaj per vivipovo, havas plie ian instinktan, limigitan intelekton, kaj konscias sian ekzistadon kaj individuecon; la homo, kun ĉio, kio estas trovata en la vegetaĵoj kaj bestoj, surperregas ĉiujn ceterajn klasojn per speciala, nedifinita intelekto, kiu havigas al li konscion pri sia estonteco, la percepton de la ekstermateriaj aferoj kaj la konon de Dio.

586. Ĉu la vegetaĵoj konscias sian ekzistadon?

“Ne, la vegetaĵoj ne pensas; ili havas nur la organan vivon.”

587. Ĉu la vegetaĵoj spertas sensacojn? ĉu ili suferas tiam, kiam ili estas stumpigataj?

“Ili ricevas fizikajn impresojn, kiuj efikas sur la materio, sed ili havas neniajn perceptojn; ili do ne spertas dolorsenton.”

588. Ĉu la forto, altiranta la vegetaĵojn unuj al aliaj, estas sendependa de ilia volo?

“Jes, ĉar ili ne pensas. Ĝi estas mekanika forto de la materio, aganta sur la materion kaj al kiu la vegetaĵoj ne povus kontraŭi.”

589. Iuj vegetaĵoj, kiaj, ekzemple, sensitivo kaj dioneo[19] havas movojn, kiuj elmontras grandan sentemecon kaj, en kelkaj okazoj, kvazaŭan volon; la dioneo havas lobojn, kiuj kaptas muŝon, eksidantan sur ĝi por ĉerpi ties sukon; ĝi ŝajne insidas kontraŭ la insekto, kiun ĝi poste mortigas. Ĉu tiuj vegetaĵoj estas dotitaj per pensokapablo? ĉu ili havas ian volon kaj formas apartan klason inter la vegetaĵa kaj la besta regno? ĉu ili estas transiĝa fazo de unu al la dua klaso?

“Ĉio estas transiĝo en la Naturo, ĝuste pro tio, ke ne ekzistas du egalaj aferoj, kvankam ĉiuj kune teniĝas.

La vegetaĵoj ne pensas kaj do ne posedas volon. Nek la ostro, kiu malfermiĝas, nek iu ajn el la zoofitoj estas dotitaj per pensokapablo; en ili estas nur blinda, natura instinkto.”

La homa organismo liveras al ni ekzemplojn pri analogaj movoj sen partopreno de la volo, kiaj estas trovataj ĉe la digestaj kaj cirkuladaj funkcioj; la piloro kuntiriĝas ĉe kontakto de iuj korpoj, kiuj tial ne povas ĝin trapasi. Okazas probable io sama al la sensitivo, kies movoj neniel kondiĉas percepton kaj des malpli volon.

590. Ĉu la vegetaĵoj, kiel la bestoj, ne havas ian instinkton de memkonservado, kiu instigas ilin serĉi tion, kio povas esti al ili utilaj, kaj eviti tion, kio ilin povas malutili?

“La vegetaĵoj havas, se oni tiel povas diri, kvazaŭan instinkton; tio dependas de la amplekso, kiun oni asignas al tiu vorto; sed ĝi estas pure mekanika. Kiam, ĉe la kemiaj laboroj, vi vidas du korpojn kuniĝi, tio fariĝas pro tio, ke ili konvenas unu al la dua, tio estas, ĉar estas inter ili la tiel nomata kombiniĝemo; tion vi ne nomas instinkto.”

591. Ĉu, en la superaj mondoj, la vegetaĵoj estas, kiel la ceteraj individuoj, pli perfektaj?

“Ĉio estas pli perfekta; sed la vegetaĵoj estas ĉiam ankoraŭ vegetaĵoj, kiel la bestoj kaj la homoj ĉiam ankoraŭ bestoj kaj homoj.”

La bestoj kaj la homo

592. Se ni faras komparon inter la homo kaj la bestoj rilate la inteligentecon, ŝajnas malfacile streki iun limon, ĉar iuj bestoj estas, en ĉi tiu rilato, evidente superaj al iuj homoj. Ĉu tiu limlinio povas esti precize desegnita?

“Pri tiu punkto viaj filozofoj ankoraŭ ne akordas; unuj asertas, ke homo estas besto; aliaj, ke besto estas homo; ili ĉiuj malpravas; la homo estas aparta estulo; kiu iafoje tre malaltiĝas aŭ tre altiĝas. Koncerne la fiziologian organizaĵon, la homo estas tia, kiaj la bestoj, kaj malpli bone provizita, ol multaj el ĉi tiuj; la Naturo donis al la bestoj ĉion, kion la homo devas elpensi per sia intelekto, por kontentigi siajn vivbezonojn kaj sian konservadon; lia korpo eldetruiĝas, kiel tiu de la bestoj, estas vere, sed lia Spirito havas destinon, kiun nur li povas kompreni, ĉar nur la homo estas tute libera.

Bedaŭrindaj homoj, vi, kiuj malaltiĝas ĝis sub la bruto! ĉu vi ne scias distingi vin mem de la bestoj? Distingu la homon per lia kapablo pensi pri Dio.”

593. Ĉu oni povas diri, ke la bestoj agas nur laŭ instinkto?

“Tio estas alia vidpunkto. Estas ja vere, ke instinkto superstaras ĉe la plimulto de la bestoj ; sed, ĉu vi ne vidas kelkajn, agantajn laŭ difinita volo? Tio estas intelekto, kvankam malgranda.”

Krom laŭ instinkto, oni ne povus ne akcepti, ke la bestoj kondutas ankaŭ laŭ kunordigitaj agoj, elmontrantaj volon en difinita direkto kaj laŭ la cirkonstancoj. Estas do ĉe ili ia intelekto, kies agado estas pli koncentrita sur la rimedojn kontentigi la fiziologiajn bezonojn kaj prizorgi la memkonservadon.

Inter ili, estas rimarkata nenia eltrovaĵo, nenia plibonigo: kia ajn estas la arto, kiun ni admiras ĉe iliaj faritaĵoj, tion, kion ili iam faradis, ili ankoraŭ hodiaŭ faras, nek pli bone, nek pli malbone, kaj laŭ konstantaj, senŝanĝaj formoj kaj proporcioj. Birdido, izolita de siaj samspeculoj, konstruas sian neston laŭ la sama modelo de ĉi tiuj, ne ricevinte por tio ian ajn instruon. Se kelkaj bestoj estas iamaniere dreseblaj, tamen ilia intelekta elvolviĝo, ĉiam tenata en malvastaj limoj, naskiĝas el la agado de la homo sur flekseblan naturon, ĉar ili prezentas nenian propramovan progreson; sed tiu elvolviĝo estas ja efemera kaj ekskluzive individua, ĉar, redonite al si mem, besto baldaŭ revenas en la limojn difinitajn de la Naturo.

594. Ĉu la bestoj havas ian lingvon?

“Se vi intencas diri lingvon, konsistantan el silaboj kaj vortoj, ne; sed, rimedon por interkomunikiĝo, jes; ili diras unu al aliaj multe pli da aferoj, ol kiel al vi ŝajnas; tamen ilia lingvo, kiel iliaj ideoj, estas limigita al propraj bezonoj.”

- Kelkaj bestoj estas senvoĉaj: ĉu tiuj, laŭŝajne, ne havas ian lingvon?

“Ili interkompreniĝas per aliaj rimedoj. Ĉu vi, homoj, vin reciproke komunikas nur per la parolo? Kaj kion vi diras pri mutuloj? La bestoj havas interrilatan vivon kaj posedas rimedojn por averti unuj la aliajn kaj por esprimi siajn sensacojn. Ĉu vi kredas, ke fiŝoj ne interkompreniĝas?

La homo ne posedas ekskluzivan privilegion de lingvo; tiu de la bestoj estas instinkta kaj limigita en la rondo de iliaj bezonoj kaj ideoj, dum tiu de la homo estas pliperfektigebla kaj taŭga por ĉiuj konceptoj de lia intelekto.”

Efektive, la fiŝoj amase migrantaj, la.hirundoj, obeantaj al sia gvidanto, nepre havas iajn rimedojn por sin reciproke averti, kompreni, akordi. Verŝajne tio fariĝas per pli akra vidpovo, kiu ebligas al ili distingi signojn, kiujn unuj faras al la aliaj; eble, ankaŭ, la akvo estas medio, transsendanta inter ili iujn vibrojn. Ĉiaokaze, estas nekontesteble, ke ili havas rimedojn por interkompreniĝo, same kiel ĉiuj senvoĉaj bestoj, komune laborantaj. Ĉu, laŭ tio, estas mirige, ke la Spiritoj povas komunikiĝi inter si sen helpo de parolo? (282)

595. Ĉu la bestoj havas la liberan volon de siaj agoj?

“La bestoj ne estas nuraj maŝinoj, kiel vi kredas; sed ilia libereco de agado estas limigita al iliaj bezonoj, kaj ne komparebla al tiu de la homo. Ĉar ili multe malsuperas la homon, tial ili ne havas samajn devojn.

Ilia libereco estas limigita al la agoj de l' materiala vivo.”

596. De kio venas la kapablo de iuj bestoj imiti la homan lingvon, kaj kial tiu kapablo estas trovata prefere ĉe la birdoj ol, ekzemple, ĉe la simioj, kies strukturo havas pli da analogeco kun la homa?

“Speciala strukturo de la voĉorganoj, helpata de la instinkto de imitado; la simioj imitas la gestojn, iuj birdoj imitas la voĉon.”

597. Ĉar la bestoj havas intelekton, kiu ĝuigas al ili kelkan liberecon de agado, ĉu estas en ili ia principo sendependa de la materio?

“Jes, kaj postvivanta la korpon.”

- Ĉu tia principo estas animo simila al la homa?

“Ĝi estas ankaŭ animo, se vi tiel volas ĝin nomi; tio dependas de la signifo, kiun vi atribuas al tiu vorto; sed ĝi estas malsupera al tiu de la homo. Inter la animo de la bestoj kaj tiu de la homo estas distanco tiel granda, kiel inter la homa animo kaj Dio.”

598. Ĉu la animo de la bestoj konservas, post morto, sian individuecon kaj la konscion pri sia memo?

“La individuecon, jes, sed ne la konscion pri sia memo. La intelekta vivo restas en latenta stato.”

599. Ĉu la animo de la bestoj libere elektas la specon, en kiun ĝi prefere enkarniĝu?

“Ne; ĝi ne havas liberan volon.”

600. Ĉar la animo de besto postvivas la korpon, ĉu tial, post la morto, ĝi troviĝas en vagado, kiel la homa?

“Ĝi estas en iaspeca vagado, ĉar ĝi ne troviĝas alligita al iu korpo, sed ĝi ne estas vaganta Spirito.

Vaganta Spirito estas estulo, pensanta kaj aganta laŭ sia propra volo; tiu de la bestoj ne havas saman kapablon; la ĉefa atributo de la Spirito estas la konscio pri si mem.

La Spirito de besto estas, post ties morto, klasigata de la Spiritoj, komisiitaj por tiu afero, kaj estas preskaŭ tuj utiligata; ĝi ne havas libertempon, por interrilati kun aliaj kreitaĵoj.”

601. Ĉu la bestoj sekvas ian evoluoleĝon, kiel la homoj?

“Jes, kaj tial, en la superaj mondoj, kie la homoj estas pli evoluintaj, la bestoj ankaŭ estas tiaj kaj havas pli efikajn rimedojn por interkomunikado; tamen ili estas ĉiam malsuperaj kaj submetataj al la homo; ili estas por ĉi tiu inteligentaj servantoj.”

Tio havas nenion eksterordinaran; ni supozu niajn plej inteligentajn bestojn, kiaj estas hundo, elefanto, ĉevalo, kun strukturo taŭga por manlaboroj; kiom multe ili do povus fari sub la direkto de la homo!

602. Ĉu la bestoj progresas, kiel la homo, per la forto de sia volo aŭ de la cirkonstancoj?

“Per la forto de la cirkonstancoj; tial ne ekzistas por ili kulpelpago.”

603. Ĉu en la superaj mondoj la bestoj konas Dion?

“Ne; la homo estas por ili ia dio, same kiel pasintatempe la Spiritoj estis dioj por la homoj.”

604. Ĉar la bestoj, eĉ la plej progresintaj en la superaj mondoj, estas ĉiam malsuperaj al la homo, el tio rezultas, ke Dio kreis intelektajn estaĵojn, por eterne destinitajn al malsupereco; ĉu tio ne ŝajnas nekonforma al la unueco de Liaj planoj kaj al la progresado de la kreaĵoj, rimarkata en ĉiu j Liaj verkoj?

“Ĉiuj aferoj sin interĉenas en la Naturo per ligiloj, kiujn vi ankoraŭ ne povas percepti; la aferoj ŝajne plej akre kontrastaj havas kontaktopunktojn, kiujn la homo, en sia nuna stato, neniom komprenas. Li povas ilin duonvidi per peno de sia intelekto; sed nur tiam, kiam lia intelekto havos sian tutan kreskon kaj estos liberigita el ĉiuj antaŭjuĝoj de fiero kaj malklereco, li povos klare vidi la verkon de Dio; dume, liaj malvastaj ideoj ebligas al li vidi la aferojn nur tra mizera, mallarĝa prismo. Sciu, ke Dio ne povas kontraŭi Sin mem, kaj ke en la Naturo ĉiuj aferoj harmonias per ĝeneralaj leĝoj, kiuj neniam sin deturnas de la superega saĝeco de l' Kreinto.”

- Ĉu do la intelekto estas komuna propreco, punkto de kontakto de la animo de la bestoj kun la homa?

“Jes, sed la bestoj havas intelekton rilate la materialan vivon; ĉe la homo, la intelekto havigas la moralan vivon.”

605. Se oni konsideras ĉiujn punktojn de kontakto de la homo kun la bestoj, ĉu oni do ne povus pensi, ke la homo posedas du animojn: la bestan kaj la spiritan, kaj ke, se li ne havus la spiritan animon, li povus ja vivi, sed kiel besto; alivorte, ke la besto estas kreito simila al la homo, sed ne havanta la spiritan animon? El tio sekvus, ke la noblaj kaj la fiaj instinktoj de la homo estus rezultato de la supereco de unu el tiuj animoj antaŭ la dua, ĉu ne?

“Ne, la homo ne havas du animojn; sed la korpo havas siajn instinktojn, kiuj estas rezultato de la sensaco de l' organoj. Estas ja en li duobla naturo, nome la besta kaj la spirita; koncerne la korpon, li estas samnatura kiel la bestoj kaj havas ties instinktojn; koncerne la animon, li estas samnatura kiel la Spiritoj.”

- Se estas tiel, ĉu la Spirito devas ne nur seniĝi je siaj propraj neperfektaĵoj, sed ankaŭ kontraŭbatali la influon de l' materio?

“Jes, ju malpli evoluinta li estas, des pli streĉitaj la ligiloj inter Spirito kaj materio; ĉu vi ne vidas tion?

Ne, la homo ne havas du animojn; la animo estas ĉiam unu sola en ĉiu estulo. La animo de besto kaj tiu de homo estas malsamaj, kaj tial la animo de unu ne povas alligiĝi al korpo kreita por la dua. Sed, kvankam la homo ne havas bestan animon, kiu, pro siaj pasioj, lin defaligas ĝis la nivelo de la bestoj, tamen li havas korpon, kiu lin ofte malaltigas ĝis tiu nivelo, ĉar lia korpo estas dotita per vivoforto, kiu havas instinktojn; sed tiuj instinktoj estas neintelektaj kaj limigas sin al la konservado de la korpo.”

La Spirito, enkarniĝante en homon, alportas al ĉi tiu la intelektan kaj moralan principon, kiu faras lin supera al la bestoj. La du naturoj, ekzistantaj en la homo, havigas al liaj pasioj du malsamajn fontojn: unuj devenas de la instinktoj de la besta naturo; aliaj, de la nepuraĵoj de la Spirito en lin enkarniĝinta kaj pli aŭ malpli simpatianta la krudecon de la bestaj apetitoj. Sin purigante, la Spirito iom post iom forŝovas de si la influon de l' materio; sub tiu influo, li alpaŝas al bruto; liberigite de ĝi, li altiĝas al sia vera destino.

606. El kio la bestoj ĉerpas la intelektan principon, kiu konsistigas la apartan specon de ilia animo?

“El la universa intelektoelemento.”

- Ĉu la intelekto de la homo kaj tiu de la bestoj fontas do el unu sola principo?

“Sen ia dubo, sed ĉe la homo tiu principo ricevis ellaboradon, kiu ĝin altigas super tiu, kiu animas la bruton.”

607. Estas jam dirite, ke, en sia komenco, la animo de homo estas kiel la infano en sia enkorpa vivo, ke ĝia intelekto apenaŭ burĝonas, kaj ke ĝi provas siajn, fortojn por la vivo (190); kie la Spirito pasigas tiun unuan fazon?

“En sinsekvo da ekzistadoj, antaŭantaj la periodon, kiun vi nomas homa periodo.”

- Ŝajnus do, ke la animo estis la intelektoprincipo de la malsuperaj individuoj de la kreitaĵaro.

“Ĉu ni ne diris, ke en la Naturo ĉiuj aferoj sin interligas kaj celas unuecon? Ĝuste en tiuj estaĵoj, el kiuj vi ankoraŭ konas tre malmultajn, la intelektoprincipo estas formata, iom post iom individuiĝas kaj provas siajn fortojn por la vivo, kiel ni diris. Tio estas iamaniere prepara laboro, kiel tiu de ĝermado, laboro, post kiu la intelektoprincipo transformiĝas kaj fariĝas spirito. Tiam komenciĝas por li la homa periodo kaj, kun ĉi tiu, la konscio pri la estonteco, la distingo de bono je malbono, la respondeco por la faroj, same kiel la infanstadion sekvas knabeco, juneco kaj, fine, matureco. Cetere, en tia origino, estas nenio, kio humiligus la homon. Ĉu la grandaj genioj sentos sin humiligitaj pro tio, ke ili iam estis senformaj fetoj en la patrinaj ventroj? Se io devas humiligi la homon, tio estas lia malsupereco ĉe Dio, lia nekapableco sondi la profundon de Liaj projektoj kaj la saĝecon de la leĝoj, al kiuj obeas la harmonio de la universo. Rekonu la grandecon de Dio en tiu mireginda harmonio, kiu faras solidaraj ĉiujn aferojn en la Naturo. Kredi, ke Dio faris ion sen ia celo kaj kreis intelektajn estaĵojn sen ia estonteco, estus blasfemi Lian bonecon, per kiu Li suverŝas ĉiujn Siajn kreaĵojn.”

- Ĉu tiu homa periodo komenciĝas sur nia Tero?

“La Tero ne estas la deirpunkto de la unua homa enkarniĝo; la homa periodo komenciĝas, ordinare, en ankoraŭ malpli altaj mondoj; tamen tio ne estas absoluta regulo, ĉar povas okazi, ke iu Spirito, tuj de post sia veno en la homan periodon, estas preta vivi sur la Tero.

Ĉi tiu okazo ne estas ofta., kaj estus, pli bone, escepto.”

608. Ĉu, post morto, la Spirito de homo konscias siajn ekzistadojn, kiuj antaŭiris tiujn de la homa periodo?

“Ne, ĉar nur kun tiu periodo komenciĝas por li la vivo de Spirito; ja malfacile li memoras siajn unuajn ekzistadojn kiel homo, tute same, kiel homo jam ne memoras siajn fruajn infanjarojn kaj des malpli la tempon, kiun li pasigis en la patrina ventro. Jen, kial la Spiritoj diras, ke ili ne scias, kiel ili komenciĝis.” (78)

609. Ĉu la Spirito, veninte en la homan periodon, ankoraü konservas postesignojn de tio, kio li iam estis, tio estas, de la stato, en kiu li troviĝis dum la periodo, kiu povus esti nomata antaŭhoma?

“Tio dependas de la distanco inter la du periodoj kaj de la progreso, kiun li faris. Dum kelkaj generacioj povas troviĝi en li ia pli aŭ malpli profunda postesigno de la primitiva stato, ĉar en la Naturo nenio fariĝas per abrupta transiĝo; ekzistas ĉiam eroj, interligantaj la ekstremaĵojn de la ĉeno de l' estaĵoj kaj de la okazoj; sed tiuj postesignoj elviŝiĝas kun la evoluado de la libera volo. La unuaj progresoj efektiviĝas malrapide, ĉar volo ilin ankoraŭ ne helpas; ili ĉiam pli rapide kreskas, laŭproporcie, kiel la Spirito pli perfekte konscias pri si mem.”

610. Ĉu do eraris la Spiritoj, asertintaj, ke la homo estas aparta estaĵo en la kreitaĵaro?

“Ne; sed la demando ne estis ankoraŭ profunde studita kaj, krome, estas aferoj, kiuj devas atendi sian oportunan tempon. La homo estas, efektive, aparta estaĵo, ĉar, krom kapabloj, distingantaj de ĉiuj ceteraj estaĵoj, li havas ankaŭ malsaman destinon. La homaro estas la speco de estaĵoj, kiun Dio elektis por enkarniĝo de tiuj, kiuj Lin povas koni.”

Metempsikozo

611. Ĉu la fakto, ke la vivantaj estaĵoj komune originas el la intelektoprincipo, ne estas konfirmo de la doktrino pri metempsikozo?

“Du aĵoj povas havi saman originon kaj poste tute ne simili unu al la dua. Kiu rekonus arbon, kun ĝiaj folioj, floroj kaj fruktoj, en la senforma ĝermo enhavata en la semo, el kiu ĝi elkreskis? De la momento, kiam la intelektoprincipo atingas la gradon necesan al sia aliiĝo je Spirito kaj al sia enveno en la homan periodon, ĝi jam havas nenion komunan kun sia primitiva stato, kaj ĝi estus animo de bestoj tiel same, kiel arbo estus semo.

En homo estas nenio komuna kun besto krom la korpo kaj la pasioj, naskitaj el la influo de l' korpo kaj el la instinktoj de memkonservado esence propra al la materio.

Oni do ne povas diri, ke tiu homo estas la enkarniĝinta figuro de tiu alia besto, kaj, sekve, la metempsikozo, kiel oni ĝin ordinare konsideras, ne estas vera.”

612. Ĉu la Spirito, iam animinta la korpon de homo, povus enkarniĝi en besto.?

“Li do malprogresus, kaj la Spirito ne malantaüen paŝas. Rivero ne refluas supren al sia fonto.” (118)

613. Kiel ajn malĝusta estas la ideo ligita al la metempsikozo, ĉu ĝi ne estus rezultato de la intuicia sento pri la pluraj ekzistadoj de la homo?

“Tiu intuicia sento estas trovata en tiu kredo, kiel en multaj aliaj ; sed la homo falsis ĝin, kiel ankaŭ la plimulton de siaj intuiciaj ideoj.”

La metempsikozo estus vera, se oni ĝin rigardus kiel transiĝon de la animo ekde malsupera ĝis supera stato, kie la animo ricevus progresojn, kiuj aliigus ties naturon; sed tiu doktrino estas falsa, koncerne la rektan transmigradon de besto en homon kaj inverse, ĉar tiu kontrenus la ideon pri malantaŭenirado aŭ kunmiksiĝo; nu, ĉar tia kunmiksiĝo ne povas okazi inter malsamspecaj korpaj estaĵoj, tial sekvas, ke tiuj specoj troviĝas en neidentigeblaj gradoj kaj ke tio sama devas fariĝi pri la Spiritoj ilin animantaj. Se sama Spirito povus ilin alterne animi, el tio do sekvus naturidenteco, kiu ebligus materian reproduktadon. La reenkarniĝado, instruata de la Spiritoj, sin bazas, kontraŭe, sur la supreniranta marŝo de la Naturo kaj sur la progresado de la homo interne de sia speco mem, kio neniom malpliigas lian dignon.

Kio lin malaltigas, tio estas la misuzado, kiun li faras, de la kapabloj, al li donitaj de Dio por lia altiĝo. Kiel ajn la afero estas, la malnoveco kaj la universaleco de la doktrino pri metempsikozo, kiel ankaŭ la eminentaj homoj, kiuj ĝin akceptis, pruvas, ke la principo pri reenkarniĝado havas siajn radikojn en la Naturo mem; tiuj argumentoj ĝin prefere apogas ol kontraŭas.

La deirpunkto de la Spirito estas unu el tiuj demandoj, ligitaj al la origino de la ekzistaĵoj kaj troviĝantaj en la sekreto de Dio. Ne estas donite al la homo koni tiujn demandojn en absoluta maniero; pri tio li povas nur fari supozojn, formuli pli-malpli probablajn sistemojn. Al la Spiritoj mem multege mankas, ke ili konu ĉion; pri tio, kion ili nescias, ili povas ankaŭ eldiri pli aŭ malpli saĝajn opiniojn.

Ne ĉiuj pensas en sama maniero, ekzemple pri la rilatoj inter homo kaj bestoj. Laŭ la opinio de kelkaj, la Spirito atingas la homan periodon nur, post kiam li sin elpreparis kaj ricevis individuecon ĉe la pluraj gradoj de la malsuperaj estaĵoj. Aliaj opinias, ke la Spirito de la homo ĉiam apartenis al la homa raso, ne trapasinte la bestan vicon.

La unua el ĉi tiuj sistemoj havas la meriton, ke ĝi solvas la demandon pri la estonteco de la bestoj, kiuj, tiel, estus la unuaj eroj de la ĉeno el pensokapablaj estaĵoj; la dua estas pli konforma al la homa digno, kaj ni povas ĝin resumi jene.

La pluraj specoj de bestoj ne devenas intelekte unuj de la aliaj pere de progresado; ekzemple, la spirito de ostro ne aliformiĝas sinsekve en tiun de fiŝo, de birdo, de kvarpiedulo kaj de kvarmanulo; ĉiu speco estas, fizike kaj morale, absoluta tipo, kaj ĉiu el ĝiaj individuoj ĉerpas el la universa fonto la kvanton da intelektoprincipo, kìun li bezonas, laŭ la perfekteco de siaj organoj kaj la laboro, kiun li devas plenumi ĉe la naturaj fenomenoj; tiun elĉerpitan kvanton li, ĉe sia morto, redonas al la origina maso. La bestoj de mondoj pli progresintaj ol la nia (vidu § 188) konsistigas ankaŭ malsamajn rasojn, konformajn al la bezonoj de tiuj mondoj kaj al la progresostadio de la homoj, al kiuj ili helpas; sed ili tute ne devenas de la teraj bestoj, el spirita vidpunkto.

Same ne estas pri la homo. El fiziologia vidpunkto, li estas evidente ero de la ĉeno de l' vivantaj estaĵoj; sed el la morala, okazas rompo de kontinueco inter homo kaj besto; la homo posedas propran animon aŭ Spiriton, dian fajreron, kiu havigas al li moralan kaj intelektan kapablojn, mankantajn al la bestoj; troviĝas en li la precipa estaĵo, antaŭekzistanta kaj postvivanta la korpon, kaj ĉiam konservanta sian individuecon. Kiu estas la origino de la Spirito? kie estas lia deirpunkto? ĉu li ekestas el la intelektoprincipo individuiĝinta? Tio estas mistero, kiun oni vane penus penetri kaj pri kiu, kiel ni jam diris, oni povas nur imagi sistemojn. Kio estas konstanta, kaj kio rezultas samtempe el la rezonado kaj el la eksperimenta praktiko, tio estas la postvivo de la Spirito, la konservo de lia individueco post morto, lia progresokapablo, lia feliĉa aŭ malfeliĉa stato rilata al lia pozicio sur la vojo de bono, kaj ĉiuj moralaj vera ĵoj, kiuj estas la konsekvenco de tiu principo. Koncerne la misterajn rilatojn inter homo kaj bestoj, tio, ni ripetas, estas sekreto de Dio, kiel multaj aliaj aferoj, kies nuna kono neniel influus nian progreson kaj pri kiuj estus senutile insisti.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.