La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA SPIRITOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Prezento
Enkonduko
Antaŭparolo
Primaraj kaŭzoj
1 2 3 4
La mondo de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11
Moralaj Leĝoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Esperoj kaj Konsoloj
1 2
Konkludo
Notoj

TRIA PARTO

Moralaj Leĝoj

Ĉapitro I

DIA AŬ NATURA LEĜO

1. Karakteroj de la natura leĝo. – 2. Origino kaj konado de la natura leĝo. – 3. Bono kaj malbono. – 4. Divido de la natura leĝo.

Karakteroj de la natura leĝo

614. Kion ni komprenu kiel naturan leĝon?

“La natura leĝon estas la leĝo de Dio; ĝi estas la sola vera por la feliĉo de la homo; ĝi indikas al la homo, kion li devas fari aŭ ne fari, kaj li estas malfeliĉa nur tial, ke li sin deturnas de ĝi.”

615. Ĉu la leĝo de Dio estas eterna?

“Ĝi estas eterna kaj senŝanĝa, kiel Dio mem.”

616. Ĉu Dio estus iam ordoninta al la homoj ion, kion Li estus malpermesinta al ili en alia tempo?

“Dio neniam eraras; nur la homoj estas devigataj ŝanĝi siajn leĝojn, ĉar tiuj ĉi estas neperfektaj; sed la leĝoj de Dio estas perfektaj. La harmonio, reganta la materian kaj la moralan mondojn, estas fondita sur la leĝoj, kiujn Dio starigis ekde la komenciĝo de la tempo.”

617. Kiajn aferojn entenas la diaj leĝoj? Ĉu ili koncernas ion, krom la morala konduto?

“Ĉiuj leĝoj de la naturo estas diaj leĝoj, ĉar Dio estas la aŭtoro de ĉiuj aferoj. Klerulo studas la leĝojn pri la materio, virtulo tiujn pri la animo kaj ilin praktikas.”

Ĉu estas permesite al la homo funde esplori unujn kaj aliajn?

“Jes, sed ne sufiĉas al li unu sola ekzistado.”

Efektive, kiom valoras kelkaj jaroj, por ke la romo ricevu ĉion, kio konsistigas perfektan estulon, eĉ en la okazo, se oni konsideras nur la distancon inter sovaĝulo kaj civilizita homo? La kiel eble plej daŭra ekzistado estas por tio nesufiĉa, kaj des pli nesufiĉa tiam, kiam ĝi estas mallongigita, kiel fariĝas en granda nombro da okazoj.

El la diaj leĝoj iuj reguligas la movadon kaj la interrilatojn de la materio: ili estas la fizikaj leĝoj, kies studado estas aparta afero de l’ scienco. La aliaj koncernas speciale la homon mem, el la vidpunkto de la individuo kaj el tiu de liaj rilatoj kun Dio kaj kun siaj similuloj. Ili enhavas la regulojn pri la enkorpa vivo kaj pri la vivo de l’ animo: ili estas la moralaj leĝoj.

618. Ĉu la diaj leĝoj estas la samaj por ĉiuj mondoj?

“La prudento diras, ke ili devas konformiĝi al la naturo de ĉiu mondo kaj esti proporciaj alla progresostato de la loĝantoj de tiu mondo.”

Origino kaj konado de la natura leĝo

619. Ĉu Dio havigis al ĉiuj homoj rimedojn por koni Lian leĝon?

“Ĉiuj povas koni ĝin, sed ne ĉiuj ĝin komprenas; tiuj, kiuj ĝin plej bone komprenas, estas la virtuloj kaj la homoj, dezirantaj ĝin serĉi; tamen ĉiuj iam ĝin komprenos, ĉar estas necese, ke fariĝu la progreso.”

La justeco de la pluraj enkarniĝoj de la Spirito estas konsekvenco de ĉi tiu principo, ĉar en ĉiu nova ekzistado la intelekto de la homo kreskas kaj pli klare komprenas bonon kaj malbonon. Se la homo devus ĉion sperti en unu sola ekzistado, kia estus la sorto de miloj da estuloj, ĉiutage mortantaj en la bruteco de sovaĝuloj aŭ en la mallumo de neklereco, kondiĉoj tute ne dependantaj de li mem? (171-222)

620. Ĉu la animo, antaŭ ol kuniĝi kun la korpo, komprenas la leĝon de Dio pli bone ol post sia enkarniĝo?

“Ĝi komprenas tiun leĝon laŭ nivelo, kiun ĝi atingis, kaj pri tiu leĝo ĝi konservas intuician memoron post sia kuniĝo kun la korpo; sed la malnoblaj instinktoj de la homo igas ĝin ofte forgesi tiun leĝon.”

621. Kie estas skribita la leĝo de Dio?

“En la konscienco.”

Ĉar la homo havas en sia konscienco la leĝon de Dio, kial estus do necese ĝin konigi al li?

“Li ĝin forgesis kaj miskomprenis; Dio volis, ke ĝi estu rememorigita al la homo.”

622. Ĉu Dio komisiis iujn homojn por la diskonigado de Lia leĝo?

“Jes, certe; en ĉiuj tempoj homoj ricevis tiun mision.

Ilin estas Superaj Spiritoj, enkarniĝintaj speciale por progresigi la homaron.”

623. Ĉu tiuj, kiuj intencis instrui al la homoj la leĝon de Dio, iafoje ne eraris kaj ilin ofte ne devojigis per falsaj principoj?

“Tiuj, ne inspirataj de Dio kaj, pro ambicio, prenintaj sur sin mision, kiun ili mem ne ricevis, certe deklinis la homojn de la ĝusta vojo; tamen, ĉar ili estis geniuloj, tial inter la eraroj mem, kiujn ili diskonigis, estas iafoje trovataj grandaj veraĵoj.”

624. Kia estas la vera profeto?

“La vera profeto estas virtulo inspirata de Dio. Oni povas ekkoni lin per liaj paroloj kaj agoj. Dio ne uzas buŝon de mensogulo por instrui veron.”

625. Kiu estas la plej perfekta tipo, kiun Dio donis al la homo, kiel ties gvidanton kaj modelon?

“Vidu tiun tipon en Jesuo.”

Jesuo estas por la homo la tipo de l’ morala perfekteco, kiun la surtera homaro povas aspiri. Dio lin prezentas al ni kiel la plej perfektan modelon, kaj la doktrino instruita de la Kristo estas la plej pura esprimo de la dia leĝo, ĉar Jesuo estis animita de la dia spirito kaj estis la plej pura estulo iam ajn aperinta sur la Tero.

Se kelkaj personoj, kiuj arogis al si instrui al la homo la leĝon de Dio, iafoje deturnis sian fraton de l’ bona vojo per falsaj principoj, tio estas signo, ke ili mem sin lasis superpotenci de tro teraj sentoj kaj konfuzis la leĝojn, kiuj regas la kondiĉojn de la vivo de animo, kun tiuj, kiuj regas la vivon de korpo. Pluraj prezentis kiel diajn leĝojn tion, kio estis nur leĝoj homaj, starigitaj por servi al pasioj kaj por estri la homojn.

626. Ĉu la diaj kaj naturaj leĝoj estis konigitaj al la homoj nur de Jesuo? Ĉu, antaŭ ol lia veno, la homoj konis tiujn leĝojn nur per intuicio?

“Ĉu ni jam ne diris, ke tiuj leĝoj estas skribitaj ĉie? Ĉiuj homoj, kiuj meditadis pri saĝo, povis do ilin kompreni kaj instruadi, ekde la plej malproksimaj jarcentoj.

Per siaj, kvankam nekompletaj, instruoj, ili preparis la grundon por semado. Ĉar la diaj leĝoj estas skribitaj en la libro de l’ Naturo,tial la homo ĉiam povis ilin koni, kiam li volis ilin serĉi; tial la instruoj, en ili entenataj, estis, en ĉiuj tempoj, proklamataj de virtaj homoj; tial, ankaŭ, oni trovas elementojn de tiuj leĝoj en la morala doktrino de ĉiuj popoloj elirintaj el barbareco, kvankam tiu elementoj estas nekompletaj aŭ falsitaj de neklereco kaj superstiĉemo.

627. Ĉar Jesuo instruis la verajn leĝojn de Dio, por kio do servas la isntruado farata de la Spiritoj?

Ĉu ili havas ion pli por instrui al ni?

“La parolo de Jesuo estis ofte alegoria kaj parabola, ĉar li parolis laŭ sia tempo kaj loko. Estas necese hodiaŭ, ke la vero estu komprenebla por ĉiuj. Estas nepre necese klarigi kaj disvolvi tiujn leĝojn, ĉar tre malmulte da homoj ilin komprenas kaj malpli multaj ilin praktikas.

Nia misio estas malfermi la okulojn de la homaro, por konfuzi fierulojn kaj senmaskigi hipokritulojn: tiujn, kiuj afektas virton kaj religiemon, por subkaŝi honteginda ĵojn. La instruado de la Spiritoj devas esti klara kaj nedubasenca, por ke neniu povu preteksti nescion kaj ĉiu povu ĝin konsideri kaj juĝi per sia propra prudento. Ni estas komisiitaj, por prepari la regnon de bono, anoncitan de Jesuo; jen, kial estas necese, ke neniu povu interpreti la leĝon de Dio laŭ la kaprico de siaj pasioj, aŭ falsi la sencon de leĝo, tute farita el amo kaj kompato.”

628. Kial la vero ne ĉiam estis komprenebla por ĉiuj?

“Estas necese, ke ĉiu afero venu siatempe. Vero estas kiel lumo: oni devas al ĝi alkutimiĝi iom post iom, alie ĝi blindigas.

“Neniam, kiel hodiaŭ, Dio permesis alla homo ricevi tiel kompletajn komunikaĵojn. En antikva tempo, kiel vi scias, iuj individuoj posedis tion, kion ili konsideris sanktega scio, el kiu ili faris misterion kontraŭ la tiel rigardataj profanuloj. Vi devas kompreni, laŭ via scio pri la leĝoj rilataj al tiuj fenomenoj, ke tiuj individuoj ricevis nenion pli, ol disajn veraĵojn meze en dubasenca, plej ofte emblema, tuto. Tamen, por studemulo, nenia antikva filozofia sistemo, nenia tradicio aŭ religio estas flanken metinda, ĉar ĉiuj entenas ĝermojn de grandaj veraĵoj; kvankam ĉi tiuj ŝajnas interkontraŭaj, kvankam efektive disŝutitaj inter senbazaj akcesoraĵoj, tamen ili estas facile kunordigeblaj, dank’al la ŝlosilo, kiun Spiritismo donas al ni, por klarigo de sennombraj aferoj; se tiuj aferoj ŝajnas ĝis nun senmotivaj, hodiaŭ ilia realeco estas elpruvita en nerefutebla maniero. Ne flanke lasu do tiajn materialojn, el kiuj vi povas ĉerpi studindajn aferojn kaj kiuj povas forte kunhelpi por via instruado.”

Bono kaj malbono

629. Kiun difinon oni povas doni pri moralo?

“Moralo esta la regulo por bona konduto, tio estas la distingo inter bono kaj malbono. Ĝi sin bazas sur observado de la leĝo de Dio. La homo bone kondutas, kiam li ĉion faras kun rigardo al ĉiuj kaj por bono de ĉiuj, ĉar tiam li observas la leĝon de Dio.”

630. Kiel oni povas distingi bonon de malbono?

“Bono estas ĉio konforma al la leĝo de Dio, kaj malbono estas ĉio dekliniĝanta de tiu leĝo. Sekve, fari bonon estas konformiĝi al la leĝo de Dio; fari malbonon estas ĝin malobei.”

631. Ĉu la homo havas rimedojn por distingi mem bonon de malbono?

“Jes, kiam likredas je Dio kaj deziras scii fari tiun distingon. Dio donis al la homo intelekton por tio.”

632. Ĉu la homo, kiu estas erarema, ne povas erari ĉe la taksado de bono kaj malbono, kaj kredi, ke li faras bonon tiam, kiam li praktikas malbonon?

“Jesuo diris: vidu, kion vi volus,ke oni faru, aŭ ne faru, al vi: ĉio estas entenata en ĉi tiu principo. Laŭ ĉi tiu veraĵo, vi ne eraros.”

633. La regulo pri bono kaj malbono, kiu povus esti nomata regulo pri reciproko aŭ solidareco, ne povas esti aplikata alla persona konduto de la homo rilate sin mem. Ĉu la homo trovas en la natura leĝo regulon pri tiu konduto kaj fidindan gvidilon?

“Kiam vi manĝas tromulte, tiam vi ekfartas malbone. Nu: Dio havigas al vi rimedon, por mezuri viajn bezonojn. Kiam vi superpaŝas tiun mezuron, vi estos punita. Same okazas rilate ĉion ceteran. La natura leĝo fiksas la limon de la homaj bezonoj; ĉiam, kiam homo transpaŝas tiun limon, li estas punata per sufero. Se la homo aŭdus, pri ĉiuj aferoj, tiuj voĉon dirantan al li sufiĉe!, li evitus la plimulton de siaj suferoj, pro kiuj li kulpigas la Naturon.”

634. Kial malbono troviĝas en la naturo de la aferoj? Mi parolas pri la morala malbono. Ĉu Dio ne povus esti kreinta la homaron en pli bonaj kondiĉoj?

“Ni jam tion diris al vi: la Spiritoj estas kreitaj simplaj kaj sensciaj (115). Dio lasas al la homo elekti sian vojon; des pli malbone por la homo, se ĉiu tiu ekpaŝas la malbonan: lia migrado estos pli longa. Se ne ekzistus montoj, la homo ne komprenus, ke oni povas supreniri kaj malsupreniri; kaj, se ne estus rokoj, li ne komprenus la ekziston de mamolaj korpoj. Estas nepre necese, ke la Spirito ekhavu sperton, kaj por tio li devas koni bonon kaj malbonon: jen la celo de l’ kuniĝo de Spirito kun korpo.” (119)

635. La diversaj sociaj posicioj kreas novajn bezonojn, kiuj ne estas samaj por ĉiuj homoj. Ĉu do la natura leĝo ŝajnus ne esti unuforma regulo?

“Tiuj diversaj pozicioj troviĝas en la Naturo kaj harmonie konformiĝas al la leĝo de progreso. Tio ne nuligas la unuecon de l’ natura leĝo, kiu estas aplikebla al ĉio.”

La kondiĉoj de ekzistado de la homo diversas laŭ tempo kaj loko; el tio rezultas diversaj bezonoj kaj sociaj pozicioj, konformaj al tiuj bezonoj. Ĉar tiu malsameco troviĝas sur la kampo de ĉiuj aferoj, ĝi tial obeas la leĝon de Dio, kaj tiu leĝo estas ĉiam ankoraŭ unu sola,laŭ sia principo. Koncernas la prudenton distingi la realajn je la fiktivaj aŭ konvenciaj bezonoj.

636. Ĉu bono kaj malbono estas absolutaj por ĉiuj homoj?

“La leĝo de Dio estas unusama por ĉiuj; sed malbono dependas precipe de la volo, kiun oni sentas ĝin fari. Bono estas ĉiam bono, kaj malbono estas ĉiam malbono, kia ajn estas la pozicio de la homo; la diferenco kuŝas sur la grado da respondeco.”

637. Ĉu sovaĝulo, cedanta al sia instinkto manĝi homan karnon, estas kulpa?

“Mi diris, ke malbono dependas de volo; nu, la homo estas des pli kulpa, ju pli li scias, kion li faras.”

La cirkonstancoj aljuĝas al bono kaj malbono relativan gravecon. La homo faras erarojn, kiuj, pro tio, ke ili rezultas de la pozicio, kien la socio lin lokis, ne estas malpli riproĉindaj; sed lia respondeco estas proporcia al la rimedoj, je kiuj li disponas, por kompreni bonon kaj malbonon.

Tial, instruita homo, kiu faras simplan maljustaĵon, estas pli kulpa, en la okuloj de Dio, ol neklera sovaĝulo, sin donanta al siaj instinktoj.

638. Malbono ŝajnas kelkafoje rezultado de la forto de la cirkonstancoj. Tia estas, ekzemple, ĉe iuj okazoj, la bezono detrui, eĉ niajn similulojn. Ĉu oni povas diri, eĉ tiam, ke oni dekliniĝis de la leĝo de Dio?

“Kvankam bezona, tio tamen estas ĉiam ankoraŭ malbono; sed tiu bezono malaperas laŭ tio, kiel la animo puriĝas, pasante de unu ekzistado en alian; kaj tiam la homo estas pli kulpa, kiam li ĝin faras, ĉar li ĝin pli bone komprenas.”

639. Ĉu malbono, kiun ni faras, ne rezultas ofte de la pozicio, en kiun metis nin aliaj homoj? En ĉi tiu okazo, kiuj estas plej kulpaj?

“Malbono falas sur tiun, kiu ĝin kaŭzis. Tiel, la homo, kondukita en malbonon pro la pozicio, al kiu lin trenis liaj similuloj, estas malpli kulpa, ol la kaŭzintoj de tiu pozicio; ĉar ĉiu ricevos punon ne nur pro la malbono, kiun li faris mem, sed anjaŭ pro la malbono, kiun li instigis aliajn fari.”

640. Ĉu tiu, kiu ne faras malbonon, sed kiu profitas el la malbono praktikita de alia, estas egale kulpa?

“Li estas tiel kulpa, kiel se li ĝin farus; profiti el malbono estas kiel partopreni en ĝi. Eble li ŝanĝis sian decidon ĉe la faro; sed, se li, ĝin trovinte plenumita, ĝin uzas, li do ĝin aprobas; kaj li ĝin estus praktikinta, se li povus aŭ se li kuraĝus.”

641. Ĉu la deziro je malbono estas tiel riproĉinda kiel la malbono mem?

“Tio dependas; estas virto volonte rezisti kontraŭ malbono, kiun oni deziras fari, precipe tiam, kiam oni havis eblon konentigi tiun deziron; se nur okazo mankas, oni estas tute same kulpa.”

642. Ĉu estas sufiĉe, ke ni ne faras malbonon, por ke ni plaĉu al Dio kaj antaŭcertigu nian estontan pozicion?

“Ne; gravas fari bonon en la limoj de siaj fortoj; ĉar la homo respondos por ĉiu malbono elveninta el la bono, kiun li ne faris.”

643. Ĉu estas personoj, kiuj, pro sia pozicio, ne havas eblon fari bonon?

“Estas neniu, kiu ne povas fari bonon; nur egoisto neniam trovas okazon por tio. Sufiĉas, ke oni rilatas kun aliaj homoj por trovi momentojn faribonon, kaj ĉiu tago de la vivo donas eblon por tia gesto al iu ajn, ne blindigita de egoismo; ĉar fari bonon ne estas nur esti kompatema, sed ankaŭ esti utila, laŭ la mezuro de siaj fortoj, ĉiufoje, kiam helpo povas esti necesa.”

644. Ĉu la medio, kie iuj homoj troviĝas, ne estas por ili ĉefa kaŭzo de multaj malvirtoj kaj krimoj?

“Jes, sed tio estas ankoraŭ provo, kiun la Spirito mem elektis dum sia libera stato; li volis elmeti sin al la tento, por ekhavi la meriton el la kontraŭstaro.”

645. Kiam la homo iamaniere troviĝas en atmosfero de malvirto, ĉu la malbono ne estas ia preskaŭ nekontraŭebla forlogiĝo?

“Forlogiĝo, jes; nekontraŭebla, ne; ĉar, meze en tia malvirta atmosfero, vi iafoje trovas grandajn virtulojn.

Tiuj estas Spiritoj, kiuj havis forton kontraŭstari kaj kiuj, samtempe, ricevis la mision fari bonan influon sur siajn similulojn.”

646. Ĉu la merito de bono farita dependas de iaj kondiĉoj; aŭ alivorte, ĉu la merito, rezultanta el la farado de bono, havas plurajn gradojn?

“La merito de bono kuŝas sur la malfacileco de ties farado; neniom da merito estas en tio, ke oni ĝin faras sen ia peno, tiam, kiam ĝi neniom kostas. Dio pli estimas malriĉulon, kiu dividas kun alia sian solan pecon da pano, ol riĉulon, kiu donas nur el sia abundo. Tiel parolis Jesuo pri la kodranto de l’ vidvino.”[20]

Divido de la natura leĝo

647. Ĉu la tuta leĝo de Dio estas entenata en la maksimo pri amo al la proksimulo, instruita de Jesuo?

“Certe, tiu maksimo enhavas ĉiajn reciprokajn dev ojn de la homoj; sed estas neces montri al ĉi tiuj ĝian aplikadon, alie ili ĝin flanke lasos, kiel ili faras hodiaŭ; cetere, la natura leĝo ampleksas ĉiajn cirkonstancojn de la vivo, kaj tiu maksimo estas nur parto de tiu leĝo.

La homoj bezonas klare difitajn regulojn; la ĝeneralaj kaj tre malprecizaj instruoj malfermas tro da pordoj al interpretado.”

648. Kion vi pensas pri la divido de la natura leĝo en dek partojn, kiuj entenus la leĝojn de adorado, laborado, reproduktado, memkonservado, detruado, socio, progreso, egaleco, libereco, fine tiun de justeco, amo kaj karitato?

“Tiu divido de la leĝo de Dio en dek partojn estas tiu de Moseo, kaj povas enteni ĉiajn cirkonstancoj de la vivo, kio estas esenca; vi povas do ĝin alpreni, kvankam ĝi pro tio estas neniel absoluta, kiaj ankaŭ ne estas iaj ajn klasifikoj; klasifikoj dependas de vidpunkto, el kiu la aferoj estas konsiderataj. La lasta leĝo estas la plej grava; laŭ neniu alia la homo povas pli rapide antaŭeniri en sia spirita vivo, ĉar ĝi resumas ĉiujn ceterajn.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.