La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA LIBRO DE LA SPIRITOJ

Aŭtoro: Allan Kardec

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Prezento
Enkonduko
Antaŭparolo
Primaraj kaŭzoj
1 2 3 4
La mondo de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11
Moralaj Leĝoj
1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12
Esperoj kaj Konsoloj
1 2
Konkludo
Notoj

Ĉapitro II

ESTONTAJ SUFEROJ KAJ ĜUOJ

1. La nenio. Estonta vivo. – 2. Intuicio pri la estontaj suferoj kaj ĝuoj. – 3. Partopreno de Dio en la punoj kaj rekompencoj. – 4. Eco de la estontaj suferoj kaj ĝuoj. – 5. Materiaj suferoj. – 6. Kulpelpago kaj pento. – 7. Daŭro de la estontaj suferoj – 8. Reviviĝo de la karno. – 9. Paradizo, infero kaj purgatorio.

La nenio. Estonta vivo

958. Kial la homo sentas instinktan abomenon kontraŭ la nenio?

“Ĉar la nenio ne ekzistas.”

959. De kio venas al la homo la instinkta sento pri iu estonta vivo?

“Tion ni jam diris: antaŭ sia enkarniĝo la Spirito konis ĉiujn tiujn aferojn, kaj la animo konservas ian neprecizan memoron de tio, kion ĝi scias kaj kion ĝi vidis dum sia spirita stato.” (393).

En ĉiuj tempoj la homo turnis atenton al sia transtomba estonteco, kaj tio estas tute natura. Kiel ajn grava li opinias sian nunan vivon, li ne povas flanke lasi la konsideron, kiel nedaŭra, kaj precipe nefirma, ĝi estas, ĉar ĝi povas esti rompita ĉe iu ajn momento, kaj ĉar li neniam estas certa pri la morgaŭa tago. Kio li fariĝos post la fatala momento? La demando estas grava, ĉar ne temas pri kelkaj jaroj, sed pri eterna tempo. Kiu estas pasigonta multe da jaroj en fremda lando, tiu zorge pensas pri la pozicio, kiun li tie havos; kial do ni ne pensu pri nia pozicio post eliro el ĉi tiu mondo, ĉar tiu pozicio daŭros pro ĉiam?

La ideo pri la nenio havas ion abomenan por la prudento.

Veninte al la ekstrema momento, la homo plej indiferenta dum sia vivo demandas sin mem, kio li fariĝos, kaj li pretervole eknutras ian esperon.

Kredi je Dio kaj ne akcepti estontan vivon estus sensenca ĵo. La sento de pli bona vivo troviĝas en ĉies konscienco: ne vane Dio ĝin tien metis.

La estonta vivo kuntrenas la konservadon de nia individueco post la morto; kion helpus al ni, efektive, postvivi la korpon, se nia morala esenco devus diseriĝi en la spacoceano?

La rezultado estus por ni tiu sama, kia la nenio.

Intuicio pri la estontaj suferoj kaj ĝuoj

960. De kio originas la kredo, trovata en ĉiuj popoloj, pri estontaj punoj kaj rekompencoj?

“Ĝi estas ĉiam ankoraŭ sama afero: antaŭsento de la realo, portata al la homo de la Spiritio enkarniĝinta en lin, ĉar, ja atentu, ne vane ia intima voĉo parolas al vi; via eraro estas, ke vi ne aŭdas ĝin tiel, kiel vi devas.

Se vi tion ekpensus mature, kaj ofte, vi fariĝus pli bonaj.”

961. Kiu sento, en la momento de morto, plej efikas ĉe la plimulto de la homoj: ĉu dubo, timo aŭ espero?

“Dubo, ĉe la obstinaj skeptikuloj, timo, ĉe la kulpuloj; espero, ĉe la virtuloj.”

962. Kial ekzistas skeptikuloj, se la animo alportas al la homo senton pri la spiritaj aferoj?

“Da skeptikuloj ekzistas malpli, ol kiel oni kredas; multaj, pro fiero, ŝajnigas sin fortaj spiritoj dum sia vivo, sed, ĉe la momento de morto, ili ne tiel ŝvele fanfaronas.”

Por la estonta vivo respondas niaj agoj. Prudento kaj justeco asertas, ke, ĉe la disdivido de l’ feliĉo, kiun ĉiu as piras, bonaj kaj malbonaj ne povus esti interkonfuzitaj. Ne estas akcepteble, ke Dio volas, ke iuj senpene ĝuu bonaĵojn, kiujn aliaj atingas nur per penado kaj persisto.

La ideo, kiun Dio havigas al ni pri Sia justeco kaj boneco, laŭ la saĝeco de Siaj leĝoj, ne lasas al ni kredi, ke justulo kaj malvirtulo estas samnivelaj en Liaj okuloj; nek dubi, ke ili iam ricevos, la unua la rekompencon, la dua la punon, respektive de l’ bono aŭ de l’ malbono, kiun ili faris; tial, nia denaska sento de justeco estigas en ni intuicion pri la estontaj punoj kaj premioj.

Partopreno de Dio en la punoj kaj rekompencoj

963. Ĉu Dio zorgas mem pri ĉiu homo? Ĉu Li ne estas tro granda kaj ni tro malgrandaj, por ke ĉiu aparta individuo havu ian valoron en Liaj okuloj?

“Dio zorgas pri ĉiuj estaĵoj, kiujn Li kreis, kiel ajn malgrandaj ili estas; nenio estas tro bagatela por Lia boneco.”

964. Ĉu Dio bezonas atenti ĉiun el niaj agoj, por nin rekompenci aŭ puni? Ĉu la plimulto de tiuj agoj ne estas sensignifaj por Li?

“Dio havas Siajn leĝojn, kiuj kontrolas ĉiujn viajn farojn: se vi malobeas tiujn leĝojn, vi kulpas. Sendube, kiam iu homo faras ian eksceson, Dio ne eldiras kontraŭ li sentencon, ekzemple: Vi estis manĝegema, mi punos vin; sed Li difinis limon al la nutrobezono; malsanoj kaj ofte morto estas rezultatoj de ekscesoj: jen la puno; ĉi tiu rezultas el malobeo je la leĝo. Okazas same pri ĉio.”

Ĉiuj niaj agoj estas submetitaj al la leĝoj de Dio, ĉiu el niaj agoj, kiel ajn malgrava ĝi ŝajnas al ni, povas esti malobeo je tiuj leĝoj. Se ni ricevas la sekvojn de tiu malobeo, ni do plendu nur kontraŭ ni mem, ĉar ni mem estas la kaŭzintoj de nia estonta feliĉo aŭ malfeliĉo.

Ĉi tiu veraĵo fariĝas sentebla per jena apologo:

“Unu patro donis al sia filo edukadon kaj instruadon, tio estas, la rimedojn, por ke la junulo sciu konduti. Li donis al ĉi tiu kampon por kultivado, kaj diris: Jen vi havas la regulon, kiun vi observu, kaj ĉiujn ilojn necesajn, por ke ĉi tiu kampo estu fruktodona kaj certigu al vi ekzistadon.

Mi donas al vi instruadon, por ke vi komprenu tiun regulon; se vi ĝin observos, via kampo multe produktos kaj havigos al vi ripozon en via maljuneco; alie, ĝi nenion produktos kaj vi mortos de malsato. Tion dirinte, li lasis la junulon laŭvole agadi.”

Ĉu ne estas vere, ke tiu kampo produktos laŭ la zorgoj por ties kultivado, kaj ke ia ajn malatento portos malutilon al la rikolto? La filo, kiam maljuna, estos feliĉa aŭ malfeliĉa, laŭ tio, ĉu li observis aŭ ne la regulon difinitan de lia patro. Dio estas ankoraŭ pli antaŭvidema, ĉar Li ĉiumomente avertas nin, ke ni faras bonon aŭ malbonon. Li sendas al ni Spiritojn, kiuj nin inspiras, sed ni ilin ne aŭdas.

Estas ankoraŭ unu diferenco, nome: Dio ĉiam konsentas al la homo rimedon, nome novajn ekzistadojn, por ke la homo povu kompensi siajn pasintajn erarojn; kontraŭe, la filo, pri kiu ni parolas, jam havas nenian rimedon, se li misuzis sian tempon.

Eco de la estontaj suferoj kaj ĝuoj

965. Ĉu la suferoj kaj ĝuoj de la animo post la morto estas iel materiaj?

“Ili ne povas esti materiaj, ĉar animo ne estas materio: la simpla natura saĝo tion diras. Tiuj suferoj kaj ĝuoj tute ne estas karnaj, kaj tamen ili estas miloble pli vivaj, ol tiuj, kiujn vi spertas sur la Tero, ĉar la Spirito, jam liberigita, estas pli impresema; materio jam ne malakrigas liajn sensacojn.” (237 ĝis 257).

966. Kial la homo havas pri suferoj kaj ĝuoj en la estonta vivo iafoje tiel materiecan kaj absurdan koncepton?

“Lia intelekto ankoraŭ ne sufiĉe elvolviĝis. Ĉu infano komprenas tiel bone, kiel matura homo? Cetere, tiuj konceptoj dependas ankaŭ de tio, kion oni instruis al li; pri tio reformo estas nepre necesa.

“Via parolo estas ankoraŭ tro nekompleta por esprimi tion, kio troviĝas trans via komprenpovo; komparoj estis do necesaj, kaj tiujn imagojn kaj figurojn vi prenis por la realaĵo; sed, proporcie kiel la homo kleriĝas, lia penso komprenas aferojn, kiujn parolo ne povas esprimi.”

967. En kio konsistas la feliĉo de la bonaj Spiritoj?

“En tio, ke ili konas ĉiujn aferojn, ne portas malamon, ĵaluzon, envion, ambicion, ian ajn el la pasioj, naskantaj la malfeliĉon de la homoj. La amo, ilin interliganta, estas por ili fonto de superega feliĉo. Ili ne spertas bezonojn, suferojn kaj afliktojn de la materia vivo; ili estas feliĉaj pro la bono, kiun ili faras; cetere, la feliĉo de la Spiritoj estas difinita laŭ ilia nivelo. Estas vere, ke nur la puraj Spiritoj ĝuas la superegan feliĉon, sed ne ĉiuj ceteraj estas malfeliĉaj; inter la malbonaj kaj la perfektaj ekzistas multego da gradoj, ĉe kiuj la ĝuoj rilatas kun la morala stato. Tiuj, sufiĉe progresintaj, komprenas la feliĉon de tiuj alvenintaj pli frue ol ili, kaj ĝin aspiras, sed tio estas motivo por fervoro, ne por envio; ili scias, ke ĝin atingi dependas de ili mem; ili klopodas por tiu celo, sed kun la trankvileco de pura konscienco; kaj ili sentas sin feliĉaj, ke ili ne devas suferi kiel la malbonaj.”

968. Vi alkalkulas la neekziston de materiaj bezonoj al la nombro de la feliĉokondiĉoj de la Spirito; sed, ĉu la kontentigo de tiuj bezonoj ne estas, por la homo, fonto de ĝuoj?

“Jes, de la bestaj ĝuoj; kaj, kiam vi jam ne povas kontentigi tiujn bezonojn, tio estas turmento.”

969. Kiel ni komprenu la aserton, ke la puraj Spiritoj estas kolektitaj en la sino de Dio, kun la sola okupo kanti laŭdojn al Li?

“Tio estas alegorio, pentranta ilian konon de la perfektaĵoj de Dio, ĉar ili Lin vidas kaj komprenas; sed tiun, kiel ankaŭ multajn aliajn alegoriojn, oni ne prenu laŭlitere. Ĉio en la Naturo, ekde sablero, prikantas, tio estas, proklamas la potencon, la saĝecon kaj la bonecon de Dio; sed ne kredu, ke la feliĉegaj Spiritoj staras en absorba rigardado por la tuta eterno: tiu estus stultega, teda feliĉo; ĝi estus, krome, feliĉo de egoisto, ĉar ilia ekzistado estus senfina neutilaĵo. Ili jam ne spertas la ĉagrenojn de la enkorpa ekzistado: tio estas jam ĝuo; krom tio, kiel ni diris, ili konas kaj scias ĉiujn aferojn; ili uzas sian sperton, por helpi la progreson de aliaj Spiritoj: tio estas ilia okupo kaj samtempe plezuro.”

970. En kio konsistas la suferoj de la malsuperaj Spiritoj?

“Tiuj suferoj estas tiel diversaj kiel iliaj kaŭzoj; ili estas proporciaj al la grado da malsupereco, same kiel la ĝuoj al la grado da supereco. Jen resume, kion tiuj Spiritoj suferas: envii ĉion, kio mankas al ili, por ke ili estu feliĉaj, kaj ne povi ĝin ekhavi; rigardi la feliĉon, kaj ne povi ĝin atingi; sopiro, ĵaluzo, kolero, afliktego pro tio, kio malebligas al ili feliĉaj; konsciencoriproĉoj, nedirebla morala premateco. Ili deziregas ĉiajn ĝuojn kaj ne povas ĉi tiujn kontentigi: jen, kio ilin turmentas.

971. Ĉu la influo, kiun la Spiritoj havas unuj sur aliajn, ĉiam estas bona?

“Ĉiam bonan havas la bonaj Spiritoj, ne estus necese diri; sed la malicaj penas deklini de la vojo de bono kaj de pento la Spiritojn, kiujn ili opinias facile tireblaj kaj kiujn ili ofte pelis en malbonon dum la vivo.”

Ĉu do la morto ne evitigas al ni tenton?

“Ne; sed la agado de la malbonaj Spiritoj estas multe malpli granda sur aliajn Spiritojn ol sur la homojn, ĉar ili ne havas kiel helpantojn la materiajn pasiojn.” (996).

972. Kiel la malbonaj Spiritoj agas por tenti aliajn Spiritojn, se ili ne povas helpi al si per la pasioj?

“Kvankam pasioj ne ekzistas materie, tamen ili ankoraŭ ekzistas en la penso de la malsuperaj Spiritoj; la malbonaj konservas tiujn pensojn, kondukante siajn viktimojn al la lokoj, kie ili vidas siajn pasiojn kaj ĉion, kio povas eksciti tiujn sentojn.”

Sed, kion helpas tiuj pasioj, se ili jam ne havas realan objeton?

“Jen ĝuste la turmentego de la Spiritoj: avarulo vidas oron, kiun li jam ne povas posedi; diboĉulo, orgiojn, en kiuj li ne povas partopreni; fierulo, honorojn, kiujn li envias kaj kiujn li ne povas ricevi.”

973. Kiuj estas la plej grandaj suferoj, kiujn la malbonaj Spiritoj povas elporti?

“Estas neebla ia ajn priskribo pri la moralaj turmentegoj, per kiuj iuj krimoj estas punataj; eĉ tiu, ilin suferanta, apenaŭ havigus al vi ian ideon pri ili; sed certe la plej terura sufero estas lia kredo, ke li estas senrevene kondamnita.”

La homo faras pri la suferoj kaj ĝuoj post la morto pli aŭ malpli altan koncepton, laŭ la amplekso de sia intelekto.

Ju pli li evoluas, des pli tiu koncepto altiĝas kaj perdas sian materian karakteron; li komprenas la aferojn en pli racia maniero kaj ne plu prenas laŭvorte la imagojn de figura parolo. La prudento, vidante pli klare kaj montrante al ni, ke la animo estas tute spirita estaĵo, asertas, pro tio mem, ke la animon ne povas tuŝi impresoj esence propraj al la materio, sed el tio ne sekvas, ke la animo estas ŝirmita kontraŭ suferoj, nek ke ĝi ne ricevas punon pro siaj eraroj. (237)

La komunikaĵoj de la Spiritoj havas kiel rezultaton montri al ni la estontan staton de l’ animo, ne teorie, sed reale; ili metas antaŭ niajn okulojn ĉiajn okazojn de la transtomba vivo; sed, santempe, ili prezentas tiujn okazojn kiel tute logikajn sekvojn de la surtera vivo; kaj, kvankam senigitaj je la fantazia pompo, kreita de la homa imagemo, tamen ili ne estas malpli penigaj por la homoj, kiuj misuzis siajn kapablojn. La diverseco de tiuj sekvoj estas nekalkulebla; sed oni povas diri, entute, ke ĉiu estas punata laŭ sia peko: unuj, per la senĉesa vido de la farita malbono; aliaj, per konsciencoriproĉoj, timo, honto, dubo, izoleco, mallumo, lamkuneco de siaj amatoj; ktp.

974. El kio originis la doktrino pri la eterna fajro?

“Imago, kiaj multaj aliaj, prenita por io reala.”

Sed, ĉu tiu timo ne rezultus bone?

“Vidu, ĉu ĝi havas grandan moderigan efikon, eĉ sur tiuj ĝin instruantaj. Se vi instruas aferojn, kiujn la prudento poste malakceptas, vi faras impreson, kiu estas nek longedaŭra nek edifa.”

Ne kapablante, per sia parolo, prezenti al si la naturon mem de tiuj suferoj, la homo trovis nenian imagon, kiu estus pli energia ol la fajro, ĉar, por li, fajro estas la tipo de l’ plej kruela turmento kaj la simbolo de l’ plej forta ago; jen, kial la kredo je eterna fajro jam troviĝis en plej malproksima antikveco, kaj tiun kredon la modernaj popoloj heredis de l’ antikvaj: ankaŭ pro tio, en figura parolo, oni diras: la fajro de l’ pasioj, bruli de amo, de ĵaluzo, ktp.

975. Ĉu la malsuperaj Spiritoj komprenas la feliĉon de l’ justulo?

“Jes, kaj ĝuste tio ilin turmentegas; ĉar ili komprenas, ke ili ĝin ne rajtas pro sia propra kulpo; tial, la Spirito, kiam liberigita el la materio, sopiras al nova enkorpa ekzistado, ĉar ĉiu ekzistado, se ĝi estas bone travivata, povas iom malplidaŭrigi tiun turmenton. Tiam, li elektas provojn, per kiuj li pagus siajn erarojn; ĉar, eksciu, la Spirito suferas pro ĉia malbono, kiun li faris, aŭ kies memvola kaŭzo li estis, pro ĉia bono, kiun li povus fari sed kiun li ne faris, kaj pro ĉia malbono, deveninta de ne farita bono.

“La vaganta Spirito jam havas nenian vualon antaŭ si: li estas kvazaŭ elirinta el nebulego kaj vidas la distancon inter si kaj la feliĉo; tiam, li pli multe suferas, ĉar li komprenas, kiel kulpa li estas.Por li, jam ekzistas nenia iluzio: li vidas la realecon de la aferoj.”

La Spirito, dum sia vagado en la spaco, kaptas por unu rigardo unuflanke ĉiujn siajn pasintajn ekzistadojn, aliflanke la promesitan estontecon, kaj komprenas, kiom multe li devas paŝi por ĝin atingi. Tiel same vojaĝanto, alveninta al la supro de monto, vidas la vojon iritan kaj la ankoraŭ irotan ĝis la celo.

976. Ĉu la vidaĵo, prezentata de la suferantaj Spiritoj, ne afliktas la bonan? Kia do estas la feliĉo de ĉi tiuj, se ĝi estas tiel malserenigita?

“Tio ne afliktas ilin, ĉar ili scias, ke tiu situacio havos finon; ili helpas aliajn pliboniĝi kaj aletendas sian manon; tiu estas ilia okupo, kaj ĝojo tiam, kiam ili sukcesas.”

Tion oni komprenas, se tiuj estas fremdaj aŭ indiferentaj Spiritoj; sed, ĉu vidi la ĉagrenojn kaj suferojn de personoj, kiujn ili amis sur la Tero, ne nubigas la feliĉon de la bonaj Spiritoj?

“Se ili ne vidus tiujn suferojn, ili estus do fremdaj al vi post la morto; nu, la religio asertas, ke la animoj vin vidas; sed la Spiritoj rigardas viajn afliktojn el alia vidpunkto; ili scias, ke tiuj suferoj estas utila al via progreso, se vi eltenas viajn suferojn rezignacie; ili do pli multe ĉagreniĝas pro la manko de kuraĝo, kiu vin malfruigas, ol pro la suferoj mem, kiuj estas nur pasemaj.”

977. Ĉar la Spiritoj ne povas kaŝi pensojn unuj antaŭ aliaj, kaj ĉar estas konataj ĉiuj iliaj agoj dum la vivo, ĉu el tio sekvas, ke kulpulo estas ĉiam apud sia viktimo?

“Ne povus esti alie, tiom diras la natura saĝo.”

Ĉu tiu diskonigado de ĉiuj niaj riproĉindaj agoj kaj la ĉiama ĉeesto de ties viktimoj estas puno por la kulpulo?

“Puno pli granda, ol kiel oni pensas; sed nur ĝis la kulpulo elpagos siajn erarojn, ĉu kiel Spirito, ĉu kiel homo, en novaj enkorpaj ekzistadoj.”

Kiam ni troviĝas en la mondo de la Spiritoj, kie nia tuta pasinteco estas senvuala, bono kaj malbono, kiujn ni faris, estas egale konataj. Vane penos tiu, kiu faris malbonon, sin tiri el la rigardo de siaj viktimoj: ties neevitebla ĉeesto estos por li puno kaj senĉesa konsciencoriproĉo, ĝis li kompensos siajn erarojn; kontraŭe, virtulo trovos ĉie nur amikajn kaj bonvolajn rigardojn.

Por maliculo ne ekzistas, sur la Tero, pli granda turmento, ol la ĉeesto de liaj viktimoj; jen, kial li kiel eble plej evitas ilin. Kio estos al li tiam, kiam, sen la iluzio de l’ pasioj, li komprenos la malbonon, kiun li faris; kiam vidos malkaŝitaj siajn plej sekretajn agojn kaj senmaskigita sian hipokritecon; kiam li ne povos forkuri de la rigardo de siaj viktimoj? Dum la animo de maliculo estas turmentata de homo, de ĉagreno, de konsciencoriproĉoj, tiu de justulo ĝuas perfektan serenecon.

978. Ĉu la memoro de la okazaj eraroj, kiujn la animo faris, dum ĝi estis neperfekta, ne ombras ĝian feliĉon, eĉ post kiam ĝi elpuriĝas?

“Ne, ĉar ĝi elaĉetis siajn erarojn kaj venkis la provojn, al kiuj ĝi sin submetis por tiu celo.”

979. Ĉu la provoj, kiujn la animo devas ankoraŭ trapasi por sia elpuriĝo, ne vekas en ĝi afliktan zorgon, kiu malserenigas ĝian feliĉon?

“En la ankoraŭ makulita animo, jes; jen, kial ĝi nur tiam ĝuas perfektan feliĉon, kiam ĝi estas tute pura; sed por tiu jam alte staranta, la penso pri la provoj ankoraŭ travivotaj estas neniel aflikta.”

Animo, veninta al ia alta grado da pureco, jam ĝuas feliĉon; ia sento de dolĉa kontenteco ĝin penetras; ĝi plezuras pro ĉio, kion ĝi vidas, pro ĉio, kio ĝin ĉirkaŭas; leviĝas la vualo, kaŝinta al ĝi la misterojn kaj miregindaĵojn de l’ kreitaĵaro, kaj la diaj perfektaĵoj aperas al ĝi kun sia tuta lumegeco.

980. Ĉu la simpatioligilo inter samordaj Spiritoj estas por ili fonto de feliĉo?

“La ligiteco de sin reciproke simpatiantaj Spiritoj por la bono estas por ili unu el la plej grandaj ĝuoj, ĉar ili ne timas vidi tiun ligitecon nubigita de egoismo. Ili formas, en la tute spirita mondo, samsentajn familiojn, kaj en tio konsistas la spirita feliĉo; same kiel en ĉi tiu mondo vi grupiĝas laŭ kategorioj kaj plezuras, kiam vi estas kunigitaj. La pura, sincera amo, kiun ili sentas unu por alia, estas fonto de feliĉo, ĉar tie ne ekzistas falsaj amikoj nek hipokrituloj.”

La homo antaŭĝuas tiun feliĉon sur la Tero, kiam li trovas animojn, kun kiuj li povas konfuziĝi per pura kaj sankta unuiĝo. En pli purigita vivo, tiu ĝuado estos dolĉega kaj senlima, ĉar li trovos nur simpatiajn animojn, kies amon la egoismo ne povas malvarmigi; ĉar, en la Naturo, ĉio estas amo: egoismo – jen, kio mortigas.

981. Ĉu, por la estonta stato de la Spirito, estas ia diferenco inter la Spirito, kiu dum sia vivo timis morton, kaj tiu, kiu ĝin rigardas indiferente, eĉ plezure?

“La diferenco povas esti tre granda; tamen ĝi ofte nuliĝas ĉe la kaŭzoj de tiu timo aŭ deziro. Ĉu la morton oni timas, ĉu oni deziras, oni povas esti instigata de tre malsamaj sentoj, kiuj influas la staton de la Spirito.

Estas evidente, ekzemple, ke ĉe tiu, deziranta la morton nur pro tio, ke li vidas en ĝi la finon de siaj afliktoj, estas ia murmuro kontraŭ la Providenco kaj kontraŭ la provoj, kiujn li devas sperti.”

982. Ĉu oni devas praktiki Spiritismon kaj kredi la manifestaĵojn de la Spiritoj, por certigi sian sorton en la estonta vivo?

“Se estus tiel, ĉiuj, kiuj ne kredas aŭ ne havis okazon instruiĝi pri tiu doktrino, estus do malfavoritaj, kaj tio estus absurdo. Nenio alia ol bono certigas la estontan sorton; nu, bono estas ĉiam bono, kia ajn estas la vojo, kondukanta al ĝi.” (165-799)

La kredo je Spiritismo helpas la pliboniĝon de la homo, per la firmigo de liaj ideoj pri iuj punktoj de la estonteco; ĝi plirapidigas la progreson de la individuoj kaj de la popoloj, ĉar ĝi ebligas al ni scii, kiaj ni iam estos; ĝi estas apogilo, lumo nin gvidanta. Spiritismo instruas elteni la provojn pacience kaj rezignacie, deklinas nin de agoj, kiuj povus malplifruigi nian estontan feliĉon; ĝi tiel kunhelpas por tiu feliĉo; sed el tio ne sekvas, ke sen tiu kredo oni ne povas veni al sama celo.

Materiaj suferoj

983. La Spirito, paganta siajn erarojn en nova ekzistado, spertas materiajn suferojn; ĉu estas do ĝuste aserti, ke post la morto la animo spertas nur moralajn suferojn?

“Estas ja vere, ke, kiam animo estas reenkarniĝinta, la afliktoj de la vivo estas por ĝi sufero; sed nur la korpo suferas materie.

“Vi ofte diras pri mortinto, ke li ne pli suferos; tio ne estas ĉiam vera. Kiel Spirito, li jam ne havas fiziologiajn dolorojn; sed, laŭ la faritaj eraroj, li povas havi moralajn, ja pli tranĉajn, dolorojn, kaj en la nova ekzistado esti ankoraŭ pli malfeliĉa. Malbona riĉulo petos almozon kaj baraktos en ĉiaj rimedmankoj de mizero; fierulo, en ĉiaj humiliĝoj; kiu misuzas sian aŭtoritaton kaj traktas siajn subulojn malŝate kaj krude, tiu vidos sin devigita obei mastron pli severan, ol kia li estis. Ĉiaj suferoj kaj afliktoj en la vivo estas elpago de kulpoj en alia ekzistado, se ili ne estas ja rezultato de kulpoj en la nuna vivo. Kiam vi estos elirinta el ĉi tie, vi komprenos mian parolon. (273, 393, 399)

“Homo, opinianta sin feliĉa sur la Tero, pro tio, ĉar li povas kontentigi siajn pasiojn, malplej klopodas por pliboniĝi. Li ofte pagas, jam en ĉi tiu vivo, tiun efemeran feliĉon, sed li ĝin certe elpagos en alia ankaŭ materia ekzistado.”

984. Ĉu la sortovicoj de la vivo estas ĉiam puno pro la nuntempaj kulpoj?

“Ne; ni jam diris: ili estas provoj ordonitaj de Dio aŭ elektitaj de vi mem, en via spirita stato kaj antaŭ la enkarniĝo de via Spirito, por la elpago de eraroj faritaj en alia ekzistado; ĉar malobeo je la leĝoj de Dio, precipe je la leĝo de justeco, neniam restas nepunita; se puno ne okazas en ĉi tiu vivo, ĝi nepre venos en alia; tial, homo, kiu estas justa en viaj okuloj, estas ofte skurĝata de l’ sorto pro sia pasinteco.” (393)

985. Ĉu reenkarniĝo de la animo en malpli materieca mondo estas rekompenco?

“Ĝi estas rezultato de ties plipluriĝo; ĉar, laŭ tio, kiel ili plipuriĝas, la Spiritoj enkarniĝas en ĉiam pli perfektaj mondoj, ĝis ili tute formetos la materion kaj forlavos de si ĉiajn makulojn, por eterne ĝuadi la feliĉon de l’ puraj Spiritoj, en la sino de Dio.”

En la mondoj, kie la ekzistado estas malpli materieca ol sur la Tero, la bezonoj estas pli delikataj kaj ĉiuj fiziologiaj suferoj estas malpli akraj. La homoj jam ne nutras la malnoblajn pasiojn, kiuj, en la malsuperaj mondoj, faras el ili reciprokajn malamikojn. Havante nenian motivon por malama aŭ envio, ili vivas en komuna paco, ĉar ili praktikas la leĝon de justeco, amo kaj karitato; ili ne konas ĉagrenojn kaj zorgojn, kiujn naskas envio, fiero kaj egoismo, kaj kiuj estas la turmento de nia surtera ekzistado. (172-182)

986. Ĉu Spirito, progresinta en sia surtera ekzistado, povas okaze reenkarniĝi en la sama mondo?

“Jes, en la okazo, se li ne povis plenumi sian mision, kaj li mem povas peti kompletigi ĝin en nova ekzistado; sed, tiufoje, ĝi ne estas por li puno.” (173)

987. Kio okazas al la homo, kiu, ne farante malbonon, neniel tamen penis forskui la influon de l’ materio?

“Ĉar li faris neniun paŝon al perfekteco, tial li devas rekomenci ekzistadon identan al tiu, kiun li finis; li restas samloke, kaj tiel li povas plidaŭrigi la suferojn de l’ kulpelpago.”

988. Estas personoj, kies vivo fluas tute kviete, kiuj, bezonante mem fari nenion, estas tute senzorgaj. Ĉu tiu feliĉa vivo pruvas, ke ili devas pagi nenian kulpon el antaŭa ekzistado?

“Ĉu vi konas multajn tiajn? Se vi tion kredas, vi do eraras; tiu kvieteco estas ofte nur ŝajna. Ili eble elektis tian ekzistadon; sed tiam, kiam ili ĝin finas, ili rimarkas, ke gi ne helpis ilin progresi kaj , same kiel mallaboremulo , ili bedaŭras la perditan tempon. Konvinkiĝu, ke la Spirito povas ekhavi konojn kaj altrangiĝi nur per aktiveco; se li dormadas en senzorgeco, li ne antaŭenpaŝas. Li similas homon, kiu, laŭ viaj kutimoj, bezonas labori, sed kiu iras promeni aŭ kuŝiĝi, kun la intenco fari nenion.

Eksciu ankaŭ, ke ĉiu respondos por la memvola senutileco de sia ekzistado; tiu senutileco estas ĉiam fatala por lia venonta feliĉo. La kiomo da estonta feliĉo estas proporcia al la kiomo da bono, kiun oni faris; tiu da malfeliĉo estas proporcia al la farita malbono kaj al la nombro da homoj, kiujn oni faris malfeliĉaj.”

989. Kelkaj personoj, kvankam ili ne estas ĝustadire malbonaj, tamen faras malfeliĉaj, pro sia karaktero, siajn samrondanojn; kion ili ricevos el tio?

“Tiuj personoj certe ne estas bonaj, kaj ili tion elpagos per la ĉeesto de tiuj, kiujn ili faris malfeliĉaj: ĝi estos por ili riproĉo; estonte, en alia ekzistado, ili elportos tion saman, kion ili igis aliajn suferi.”

Kulpepago kaj pento

990. Ĉu la pento okazas en la enkorpa aŭ en la spirita stato?

“En la spirita stato; sed ĝi povas okazi ankaŭ en la enkorpa stato, tiam, kiam vi klare komprenos la diferencon inter bono kaj malbono.”

991. Kiu estas la sekvo de pento en la spirita stato?

“La deziro je nova ekzistado, por plipuriĝo. La Spirito komprenas la neperfektaĵojn, kiuj neebligas al li esti feliĉa, kaj tial li deziras novan ekzistadon, en kiu li elpagus siajn erarojn.” (332-975)

992.Kiu estas la sekvo de pento en la enkorpa stato?

“Progresi jam de la nuna vivo, se oni tiam havas tempon, por kompensi siajn erarojn. Kiam la konscienco faras ian riproĉon kaj montras ian neperfektaĵon, oni ĉiam povas pliboniĝi.”

993. Ĉu ne ekzistas homoj, havantaj nur instinkton de malbono kaj netuŝeblaj por pento?

“Mi diris al vi, ke oni devas senĉese progresadi.

Homo, havanta en ĉi tiu vivo nur instinkton de malbono, en alia vivo havos tiun de bono, kaj ĝuste pro tio li plurfoje renaskiĝas, ĉar estas necese, ke ĉiuj antaŭeniru kaj atingu la celon, kun tiu sola diferenco, ke unuj alvenas post pli longa, aliaj post malpli longa tempo, laŭ sia aparta deziro; tiu, havanta nur instinkton de bono, estas jam elpuriĝinta, ĉar li eble havis instinkton de malbono en antaŭa ekzistado.” (804)

994. Ĉu malica homo, ne rekoninta siajn erarojn dum sia vivo, ilin ĉiam rekonas post sia morto?

“Jes, li ĉiam rekonas siajn erarojn, kaj tiam li pli multe suferas, ĉar li sentas la tutan malbonon, kiun li faris aŭ kies memvola kaŭzo li estis. Tamen li ne ĉiam pentas tuj post sia morto; iuj Spiritoj, malgraŭ siaj suferoj, obstine iras la malbonan vojon; sed, pli aŭ malpli frue, ili rekonos la falsan vojon, kiun ili prenis, kaj pento venos.

La bonaj Spiritoj laboras ĝuste por lumigi al ili, kaj en tiu laboro vi mem povas partopreni.”

995. Ĉu estas Spiritoj, kiuj, kvankam ili ne estas malbonaj, tamen estas indiferentaj pri sia sorto?

“Ekzistas Spiritoj, kiuj sin okupas pri nenio utila; ili vivas en atendado; sed, tiam, ili suferas proporcie al sian sinteno; kaj, ĉar ĉio devas progresi, tial tiu progreso sin manifestas per doloro.”

Ĉu tiaj spiritoj ne deziras malplidaŭrigi siajn suferojn?

“Sendube, sed ili ne estas sufiĉe energiaj por voli tion, kio povus ilin malpli suferigi. Kiom da personoj, inter vi, preferas morti de mizero, ol labori!”

996. Se la Spiritoj vidas la malbonon, alportatan al ili de iliaj neperfektaĵoj, kiel oni klarigu, ke iuj pligravigas sian situacion kaj plidaŭrigas sian malsuperecon, farante malbonon kiel Spiritoj, deklinante la homojn for de la bona vojo?

“Tiel kondutas la Spiritoj, kies pento malfrue fariĝas.

La pentinta Spirito povas poste lasi sin treni de aliaj pli malaltrangaj Spiritoj sur la vojon de malbono.” (971)

997. Oni vidas Spiritojn evidente malsuperajn, tamen kapablajn havi bonajn sentojn kaj esti tuŝataj de la preĝoj, kiujn oni faras por ili. Kial aliaj, ŝajne pli evoluintaj, montras obstinon kaj cinikecon, kiujn nenio povas venki?

“Preĝo efikas nur sur pentintan Spiriton; sur tiun, kiu, instigita de fiero, ribelas kontraŭ Dio kaj persiste portas, eĉ troigas, siajn delirojn, kiel faras malfeliĉaj Spiritoj, preĝo neniom efikas, kaj neniom povos efiki, ĝis iometo da pento naskiĝos.” (664).

Oni ne forgesu, ke la Spirito, post la morto de l’ korpo ne subite aliformiĝas; se lia vivo estis riproĉinda, li estis do neperfekta; nu, morto ne tuj faras lin perfekta; li povas persisti ĉe siaj eraroj, ĉe siaj falsaj opinioj kaj antaŭjuĝoj, ĝis li ricevos lumon el studado, pripensado kaj suferado.

998. Ĉu la kompensa puno fariĝas en la enkorpa aŭ en la spirita stato?

“Ĝi fariĝas dum la enkorpa ekzistado per la provoj, al kiuj la Spirito estas submetata, kaj dum la spirita vivo per la moralaj suferoj konformaj al lia relativa malsupereco.”

999. Ĉu sufiĉas sincera pento dum la vivo, por ke la eraroj estu nuligitaj kaj pardono estu konsentita de Dio?

“La pento helpas la pliboniĝon de la Spirito; sed la pasinteco devas esti elpagita.”

Se do krimulo kredus nenecesa la penton, ĉar li devas fatale elpagi sian pasintecon, kio okazus al li pro tiu opinio?

“Se li persiste pensas pri malbono, lia kulpelpago estos do pli longedaŭra kaj pli peniga.”

1000. Ĉu ni povas, ja en ĉi tiu vivo, elaĉeti niajn kulpojn?

“Jes, kompensante ilin; sed ne kredu, ke vi ilin elaĉetas per kelkaj infanecaj rezignoj aŭ postlasante viajn havaĵojn, por disdonado post via morto, tiam, kiam vi jam nenion bezonos. Dio ne konsideras bagatelan, ĉiam facilan, penton, kiu kostas neniom, krom frapi al si la bruston. La perdo de fingreto en la plenumo de iu servo, estingas pli da eraroj, ol la turmentado de pentozono dum jaroj, por nenia alia celo, ol la profito propra. (726)

“Malbono povas esti kompensata nur per bono, kaj la kompenso havas neniom da merito, se ĝi trafas la homon nek je lia fiereco, nek je liaj materiaj interesoj.

“Kion helpas al li, por lia senkulpigo, redoni post sia morto malnoble akiritan havaĵon, tiam, kiam ĉi tiu estas al li senutila kaj li ĝin ĝissate uzis?

“Kion helpas al li la rezigno de iuj vantaj ĝuoj, de iuj superfluaĵoj, se la malbono, kiun li faris al aliulo, estas ĉiam ankoraŭ la sama?

“Kion helpas al li, fine, humiliĝi antaŭ Dio, se li konservas sian fierecon ĉe la homoj?” (720-721).

1001. Ĉu neniam meriton havas nia ago certigi, post nia morto, utilan uzon de niaj havaĵoj?

“Nenian meriton – ne estas la ĝusta esprimo; tio valoras ja pli ol nenio; sed, bedaŭrinde, homo, kiu donas nur ĉe sia morto, estas ofte pli egoista ol grandanima; li volas ekhavi la honoron el la bono, ne havante la penon ĝin fari. Tiu, kiu dum sia vivo seniĝas je siaj havaĵoj, ricevas duoblan profiton, nome: la meriton pro la ofero kaj la plezuron vidi la homojn kiujn lia bonfaremo faris feliĉaj. Sed, jen egoismo flustras al li: tion, kion vi donas, vi mem elprenas el via ĝuado; kaj, ĉar la voĉo de egoismo superfortas tiun de sinforgeso kaj de karitato, tial li sin detenas, pretekstante siajn bezonojn kaj la postulojn de sia pozicio. Ve! bedaŭru homon, kiu ne konas la plezuron doni; tiu vere ne estas favorita per unu el plej puraj kaj delikataj plezuroj. Submetante lin al la provo de riĉeco, tiel malfacila kaj danĝera por la estonteco de tiu Spirito, Dio volis doni al li, kiel kompenson, la feliĉon de malavareco, kiun la homo povas ĝui jam en ĉi tiu mondo.” (814)

1002. Kion faru homo, kiu, en la horo de morto, rekonas siajn kulpojn sed ne havas tempon ilin kompensi?

Ĉu la pento sufiĉas en ĉi tiu okazo?

“La pento plirapidigas lian rehonorindiĝon, sed ne senkulpigas lin. Ĉu li ne havas antaŭ si la estontecon, kiu neniam estas fermita al li?”

Daŭro de la estontaj suferoj

1003. Ĉu la daŭro de la suferoj de kulpulo, en la estonta vivo, estas arbitra aŭ konforma al la leĝo?

“Dio neniam agas laŭkaprice, kaj ĉio, en la universo, okazas laŭ leĝoj, en kiuj montriĝas Lia saĝeco kaj boneco.”

1004. De kio dependas la daŭro de la suferoj de kulpulo?

“De la tempo necesa al lia pliboniĝo. Ĉar la stato de sufero aŭ de feliĉo estas konforma al la grado da puriĝo de la Spirito, tial la daŭro kaj speco de liaj suferoj dependas de la tempo, kiun li uzas por pliboniĝi. Laŭ tio, kiel li progresas kaj liaj sentoj plipuriĝas, liaj suferoj malpliiĝas kaj fariĝas alispecaj.”

Sankta Ludoviko

1005. Ĉu al suferanta Spirito la tempo ŝajnas tiel longa aŭ malpli longa, ol kiel se li vivus?

“Ĝi ŝajnas al li prefere pli longa: dormo ne ekzistas por li. Nur por Spiritoj, atingintaj ioman gradon de puriĝo, la tempo kvazaŭ nuliĝas, por tiel diri, kompare kun la senfino.” (240)

1006. Ĉu la daŭro de l’ suferoj de la Spirito povas esti eterna?

“Sendube; se li estus eterne malbona, tio estas, se li neniam pentus nek pliboniĝus, li do eterne suferadus; sed Dio ne kreis estulojn, kiuj por ĉiam sin dediĉus al malbono; Li kreis ilin simplaj kaj sensciaj, kaj ĉiuj devas progresi en pli aŭ malpli longa tempo, laŭ sia volo. La volo povas pli aŭ malpli frui, same kiel ekzistas pli aŭ malpli frumaturaj infanoj; sed ĝi, pli aŭ malpli frue, ja venos, pro la nekontraŭebla bezono, kiun la Spirito sentas, eltiriĝi el malsupereco kaj esti feliĉa. La leĝo pri la daŭro de l’ suferoj estas do eminente saĝa kaj milda, ĉar ĝi dependigas tiun daŭron de la penoj de la Spirito; ĝi neniam forprenas de li lian liberan volon: se li ĉi tiun misuzas, li do elportas la sekvojn de sia konduto.”

Sankta Ludoviko.

1007. Ĉu estas Spiritoj, neniam pentantaj?

“Estas kelkaj, kies pento tre malfruas; sed akcepti, ke ili neniam pliboniĝos, estus nei la leĝon de progreso kaj aserti, ke infano ne povas maturiĝi.”

Sankta Ludoviko.

1008. Ĉu la daŭro de suferoj ĉiam dependas de la volo de la Spirito? Ĉu kelkaj suferoj ne estas diktataj al li por difinita tempo?

“Jes, suferoj povas esti al li diktataj por iu difinita tempo; sed Dio, kiu volas nur la bonon de siaj kreitoj, ĉiam volonte akceptas lian penton, kal la deziro progresi neniam estas senfrukta.”

Sankta Ludoviko

1009. Ĉu do suferoj neniam estas ordonataj por eterne?

“Konsultu vian simplan saĝon, vian prudenton, kaj demandu vin mem, ĉu porĉiama kondamno pro kelkaj momentoj da eraro ne estus la neado de l’ boneco de Dio.

Kio, efektive, estas la daŭro de l’ vivo, eĉ se centjara, kompare kun la eterneco? Eterneco! ĉu vi bone komprenas ĉi tiun vorton? Suferoj, senfinaj, senesperaj turmentoj, pro kelkaj eraroj! Ĉu vi prudento ne forpuŝas tian penson? Ke la antikvuloj vidis en la Sinjoro de l’ universo teruran, ĵaluzan, venĝeman Dion, oni konceptas; en sia neklereco, ili asignis al Dio la homajn pasiojn; sed tia ne estas la Dio de la kristanoj, Dio, kiu lokas amon, karitaton, korpardonon, forgeson de l’ ofendoj en la vicon de la unuaj virtoj: ĉu Dio mem povus ne havi la kvalitojn, kiujn Li faras devo de la homoj? Ĉu oni sin mem ne kontraŭdiras, asignante al Li senfinan bonecon kaj senliman venĝemon? Vi diras, ke Li, antaŭ ĉio, estas justa, kaj ke la homo ne komprenas Lian justecon; sed justeco ne forpuŝas bonecon, kaj Dio ne estus bona, se Li kondamnus al teruraj eternaj suferoj la plimulton de Siaj kreitoj. Ĉu Li povus devigi Siajn idojn praktiki justecon, se Li ne estus doninta al ili la rimedojn por ĝia kompreno? Cetere, ĉu la superbeleco de l’ justeco, ligita kun la boneco, ne kuŝas en tio, ke la daŭro de suferoj dependas de la penoj, kiujn kulpulo faras por sia pliboniĝo? Tie kuŝas la vereco de jenaj vortoj: Kia ago, tia pago.”

Sankta Aŭgusteno

“Diligente klopodu, per ĉiuj viaj eblaj rimedoj, por kontraŭbatali, por neniigi la ideon pri eterneco de suferoj; ĝi estas penso blasfema kontraŭ la justeco kaj boneco de Dio kaj fonto plej multe produktanta nekredemon, materialismon kaj indiferentecon, kiuj invadis la popolojn, de post kiam ilia intelekto komencis elvolviĝi. La Spirito, apenaŭ klerigita, eĉ nur ekmalkrudigita, tuj komprenis tiun monstran maljustecon; lia prudento ĝin repuŝas, kaj tamen li malofte ne konfuzas en sama kondamno la punon, kiu lin indignigas, kaj la Dion, al kiu li ĝin atribuas; de tio originis la sennombraj malbonaĵoj, falintaj sur vin kaj kontraŭ kiuj ni venis porti al vi helpon. La tasko, al kiu ni atentigas vin, estos al vi des pli facila, ĉar ĉiuj aŭtoritatuloj, sur kiuj sin apogas la defendantoj de tiu kredo, sin detenis deklari sian formalan opinion; nek la episkopaj kunvenoj, nek la ekleziaj patraj moŝtoj decidis tiun gravan demandon. Se, laŭ la evangeliistoj mem, kaj se oni prenas laŭvorte la emblemajn parolojn de la Kristo, ĉi tiu minacis la kulpulojn per neniam estingiĝanta fajro, per fajro eterna, nenio, aliflanke, en liaj vortoj pruvas, ke Dio ilin por eterne kondamnis.

“Kompatindaj elvojiĝintaj ŝafoj, sciu vidi, ke venas al vi la bona Paŝtisto, kiu, anstataŭ voli forpeli vin por ĉiam de si, venas mem renkonte al vi, por rekonduki vin en la ŝafejon. Erarintaj filoj, forlasu vian memvolan ekzilon; direktu viajn paŝojn al la Patra domo: la Patro aletendas al vi Siajn brakojn kaj estas ĉiam preta festi vian revenon en la familion.”

Lamennais

“Malpacoj pro vortoj! malpacoj pro vortoj! ĉu vi ankoraŭ ne verŝigis sufiĉe da sango? Ĉu estas ankoraŭ necese refajrigi la punbrulejojn? Oni diskutas pri la esprimoj; eterneco de suferoj, eterneco de punoj; ĉu vi do ne scias, ke tio, kion vi hodiaŭ komprenas kiel eternecon, ne havis la saman signifon ĉe la antikvuloj?

La teologo konsultu la fontojn: kiel vi, li konstatos, ke la hebrea teksto ne atribuis la saman signifon al la vorto, kiun la grekoj, la latinaj popoloj kaj la modernuloj tradukis per senfinaj suferoj, nerepageblaj kulpoj. Eternneco de punoj respondas al eterneco de malbono. Efektive, kiel longe malbono ekzistos ĉe la homoj, tiel longe punoj daŭros; gravas interpreti la sanktajn tekstojn laŭ ties relativa senco. La eterneco de suferoj ne estas absoluta, sed relativa. Kiam venos la tago, en kiu ĉiuj homoj surmetos, per la pento, la veston de senkulpeco, tiam ne estos plu ĝemoj kaj grincado de dentoj. Via homa prudento estas ja malvasta; sed, eĉ tia, ĝi estas donaco de Dio, kaj per ĝia helpo neniu sincera homo komprenos alie la eternecon de l’ punoj. Eterneco de punoj! Kio do! malbono devus ja esti ankaŭ eterna. Nur Dio estas eterna kaj ne povus esti kreita eternan malbonon; por tio, estus necese forpreni de Li la plej belan el Liaj atributoj, nome la superegan povon; ĉar tiu ne estas superege pova, kiu povas krei tian elementon, kapablan detrui liajn verkojn.

Homano, homaro! ne plu penetrigu vian malbrilan rigardon en la profundaĵojn de l’ Tero, por tie serĉi punojn; ploru, esperu, elpagu viajn kulpojn kaj rifuĝu en la ideon pri iu Dio intime bona, absolute potenca, esence justa.”

Platono.

“Altiriĝi al la dia unueco, jen la celo de la homaro; por ke oni ĝin trafu, estas necesaj tri kondiĉoj: justeco, amo kaj klereco; tri aferoj ĝin kontraŭas: neklereco, malamo kaj maljusteco. Nu, vere mi diras al vi, ke vi falsas tiujn fundamentajn principojn, kompromitante la ideon pri Dio per troigo de Lia severeco; vi duoble kompromitas tiun ideon, lasante penetri en la Spiriton de la kreito, ke en ĉi tiu estas pli da kompatemo, mildeco, amo kaj vera justeco, ol kian vi konsentas al la Superega Estulo; vi eĉ nuligas la ideon pri la infero, farante ĉi tiun ridinda kaj neakceptebla por viaj kredoj, kia estas, por viaj koroj, la terurega spektaklo de l’ mezepokaj ekzekutistoj, punbrulejoj kaj turmentoj! Kiel! ĉu nun, kiam la tempo de l’ blindaj revenĝoj estas por ĉiam forviŝita de la homaj leĝaroj, vi esperas ilin ideale konservi? Ho, kredu min, kredu min, fratoj per Dio kaj Jesuo-Kristo, aŭ rezignaciu pri la pereo, en viaj manoj, de ĉiuj viaj dogmoj prefere, ol pri ilia variemo; aŭ viajn dogmojn revivigu, elmetante ilin al la bonfaraj efluvoj, per kiuj la bonaj Spiritoj ilin nun surverŝas. La ideo pri la infero kun ĝiaj ardaj fornegoj, kun ĝiaj kaldronegoj entenantaj ĉiam bolantan fluidaĵon, povis esti tolerata, tio estas, pardoninda en fera jarcento; sed en la dek-naŭa jarcento, ĝi jam nenio estas krom vana fantomo, taŭga maksimume, por timigi infanojn; cetere, kiam pli aĝaj, ĉi tiuj ne plu kredas tian fantomon. Persistante en tiu teruriga mitologio, vi naskas nekredemon, kaŭzon de socia malorganizo; mi tremas, vidante tutan socian ordon skuata kaj falruiniĝanta ĉe sia bazo, pro manko de puna sankcio. Arde kaj vive kredantaj homoj, antaŭgvardio de l’ tago de lumo, al la afero, do! ne por daŭrigadi kadukajn kaj de nun nekredindajn fabelojn, sed por reflamigi, revivigi la veran punan sankcion, sub formoj konformaj al viaj moroj, viaj sentoj kaj la lumoj de via epoko.

“Kio estas, efektive, kulpulo? Tiu, kiu, per ia dekliniĝo, per falsa movo de sia animo, sin deturnas de la celo de la Kreado, nome, de la harmonia kulturado de belo, de bono, idealigitaj de l’ homa pratipo, de l’ Dio-Homo, de Jesuo-Kristo.

“Kio estas puno? Ĝi estas la natura sekvo de tiu falsa movo; iomo da doloroj necesaj al tio, ke la homo abomenu sian kriplecon, per la provo de sufero. Puno estas sprono, instiganta la animon, per aflikto, sin refaldi sur sin mem kaj reveni al la savbordo. La celo de puno estas neniu alia ol rehonorindiĝo, liberiĝo. Voli, ke puno estus eterna, pro kulpo ne eterna, estas nei la tutan pravon de ekzisto de la puno.

“Ho! mi vere diras al vi, ĉesu, ĉesu loki flanko ĉe flanko, koncerne eternecon, Bonon, esencon de l’ Kreinto, kaj Malbonon, esencon de l’ kreito; tio estus starigi nepravigeblan punon. Asertu, kontraŭe, la gradan estingiĝon de punoj kaj suferoj per transmigroj: vi tiel plifirmigos, per la prudento ligita al la sento, la dian unuecon.”

Paŭlo, apostolo.

Oni penas admoni la homon al bono kaj deturni lin de malbono per allogo de rekompencoj kaj per timo al punoj; sed, se tiuj punoj estas prezentataj en tia maniero, ke la prudento rifuzas ilin kredi, ili do havas sur la homon nenian influon; kontraŭe, li ĉion forpuŝos, nome la formon kaj la fundon. Se, male, oni prezentas al li la estontecon en logika maniero, li do ĝin jam ne forpuŝas. Spiritismo donas al li tiun klarigon.

La doktrino pri la eterneco de suferoj, laŭ sia absoluta senco, faras el la Superega Estulo malpardoneman Dion.

Ĉu estus logike diri, ke regnestro estas tre bona, tre korfavora, tre indulgema; ke li volas nur la feliĉon de siaj regatoj, sed ke, samtempe, li estas ĵaluza, venĝema, neflekseble rigora, kaj ke li punas per akraj turmentegoj tri kvaronojn de siaj subuloj pro ia ofendo aŭ malobeo je liaj leĝoj, tiujn samajn homojn, kiuj eraris pro tio, ĉar ili ne konis tiujn leĝojn?

Ĉu tio ne estus memkontraŭaĵo? Nu, ĉu Dio povus esti malpli bona, ol kia estus homo?

Ankoraŭ unu memkontraŭaĵo ekzistas ĉi tie. Ĉar Dio scias ĉion, Li tial sciis, kreante iun animon, ke ĝi eraros; ĝi estis do, de post sia ekesto, destinita al eterna malfeliĉo: ĉu tio estas ebla, laŭracia? Laŭ la doktrino pri la relativaj punoj ĉio estas klarigita. Dio ja sciis, ke tiu animo eraros, sed Li havigas al ĝi la rimedojn, por instruiĝi per sia propra sperto, per siaj propraj eraroj; estas necese, ke ĝi kompensu siajn erarojn, por sin pli firme teni ĉe la bono; sed la pordo de espero ne estas fermita al ĝi por ĉiam, kaj Dio la momenton de liberiĝo dependigas de la penoj, kiujn ĝi faras, por atingi tiun celon. Jen, kion ĉiu povas kompreni, kion la plej skrupula logiko povas akcepti. Se la estontaj suferoj estus prezentitaj el ĉi tiu vidpunkto, ekzistus multe malpli da skeptikuloj.

La vorto eterna estas ofte uzata, en la vulgara parolo, kiel figuro, por esprimi ion longedaŭran, kies finon oni ne antaŭvidas, kvankam oni ja scias, ke tiu fino ekzistas. Ni diras, ekzemple, la eternaj glacioj de l’ altaj montoj, de l’ polusoj, kvankam ni scias, unuflanke, ke la fizika mondo eble finiĝos kaj, duaflanke, ke la stato de tiuj regionoj povas ŝanĝiĝi pro la normala delokiĝo de la akso aŭ pro ia kataklismo.

“Eterna”, ĉi tie, ne signifas “ĉiama ĝis senfino”.

Kiam ni suferas pro longedaŭra malsano, ni diras, ke nia doloro estas eterna; kio do eksterordinara estas en tio, ke Spiritoj, suferantaj jam de multaj jaroj, jarcentoj eĉ jarmiloj, parolas en tia maniero? Ni precipe ne forgesu, ke, ĉar ilia malsupereco ne ebligas al ili vidi la ekstremaĵon de l’ vojo, ili tial kredas, ke ili por ĉiam suferados, kaj tio estas puno.

Cetere, la doktrino pri la materia fajro, la fornegoj kaj turmentoj, prenitaj el la Tartaro de l’ paganismo, estas hodiaŭ tute forlasita de la alta teologio; nur en lernejoj tiuj teruregaj alegoriaj bildoj estas ankoraŭ montrataj, kiel efektivaj realaĵoj, de iuj homoj pli fervoraj ol instruitaj; kaj tio ja riproĉinde, ĉar tiuj junaj imagemoj, tuj kiam ili estas liberiĝintaj de sia teruro, povos pligrandigi la nombron da nekredantoj. La teologio hodiaŭ rekonas, ke la vorto fajro estis uzata laŭ figura senco, kaj ke oni devas kompreni ĝin kiel fajron moralan (947). Tiuj, sekvintaj, kiel ni, la okazojn de la vivo kaj la transtombajn suferojn, per la komunikaĵoj de la Spiritoj, povis konvinkiĝi, ke, kvankam tiuj suferoj estas neniel materiaj, ili tamen ne estas malpli akraj.

Koncerne ties daŭron mem, iuj teologiistoj jam ekakceptas ĝin laŭ ĝia supre dirita limigita senco; kaj ili opinias, ke, efektive, la vorto eterna povas esti komprenata rilate al la suferoj mem, kiel rezultato de senŝanĝa leĝo, kaj ne rilate al ilia aplikado al ĉiu individuo. En la tago, kiam la religio akceptos ĉi tiun interpreton, same kiel iujn aliajn, ankaŭ rezultintajn el la progreso de l’ lumo, ĝi revokos al si multe da elvojiĝintaj ŝafoj.

Reviviĝo de la karno

1010. Ĉu la dogmo de reviviĝo de la karno estas la konfirmo de tiu de reenkarniĝo, instruata de la Spiritoj?

“Kiel vi volus, ke estu alie? Okazas al tiuj vortoj tio sama, kiel al aliaj, kiuj ŝajnas malsaĝaj en la okuloj de iuj personoj nur pro tio, ĉar ili estas prenataj laŭlitere, kaj pro tiu motivo ili kondukas al nekredemo; sed donu al ili pli logikan interpreton, kaj la homoj, kiujn vi nomas liberpensuloj, ilin senpene akceptos, ĉar ja tiuj estas meditemaj homoj; efektive, pri tio ne eraru, tiuj liberpensuloj volas nenion alian ol kredi; kiel la ceteraj, aŭ eble pli, ili soifas ian estontecon, sed ili ne povas akcepti ion kontraŭan al la instruoj de la scienco.

La doktrino pri la plureco de l’ ekzistadoj estas konforma al la justeco de Dio; nur ĝi povas klarigi tion, kio sen ĝi estas neklarigebla; kiel vi volus, ke tiu principo ne troviĝu en la religio mem?”

Ĉu la eklezio mem, per la dogmo de reviviĝo de la karno, instruas do la doktrinon pri reenkarniĝado?

“Evidente; tiu doktrino estas cetere rezultato de multaj aferoj, kiuj estas nerimarkitaj kaj kiuj estos post nelonge komprenataj laŭ ĉi tiu senco; oni baldaŭ konfesos, ke Spiritismo elstaras, sur ĉiu paŝo, el la teksto mem de la Sanktaj Skriboj. La Spiritoj ne venas do renversi la religion, kiel kelkaj pensas; ili, kontraŭe, ĝin konfirmas, ĝin sankcias per nerefuteblaj pruvoj; sed, ĉar venis la tempo ne plu uzi figuran parolon, tial ili esprimas sin sen iaj alegorioj kaj havigas al la aferoj tiel klaran kaj precizan signifon, ke ĉi tiu ne riskas falsan interpreton.

Jen, kial estos baldaŭ pli da religiaj kaj kredantaj personoj, ol hodiaŭ.”

Sankta Ludoviko

La scienco pruvas, efektive, la neeblon de la reviviĝo de la karno laŭ la vulgara ideo. Se la restaĵoj de la homa korpo restus homogenaj, kvankam disaj kaj pulvoriĝintaj, oni konceptus ilian rekuniĝon post difinita tempo; sed tiel ne okazas. La korpo konsistas el pluraj elementoj, nome oksigeno, hidrogeno, nitrogeno, karbono k.a.; ĉe la putrado de la korpo, tiuj elementoj disiĝas kaj estas utiligataj por la formado de novaj korpoj; tiel, unu sama molekulo de karbono, ekzemple, estos parto de multaj miloj da malsamaj korpoj (ni parolas nur pri la homaj korpoj, ne enkalkulante ĉiujn bestajn); iu individuo eble havas en sia korpo molekulojn, apartenintajn al pratempaj homoj; tiuj samaj organaj molekuloj, kiujn vi sorbas en via nutrado, eble venas el la korpo de iu individuo, kiun vi konis, kaj tiel plu. Ĉar la materio ekzistas en limigita kvanto, kar ĉar ties transformiĝoj estas nelimigitaj, kiel do ĉiu el tiuj korpoj povus re fariĝi per samaj elementoj? Tio estas materie neebla. Oni ne povas do laŭracie akcepti la reviviĝon de la karno alie, ol kiel figuron, kiu simbolas la reenkarniĝon; se estas tiel, ĝi havas nenion, kio ofendus la racion aŭ kontraŭus la asertojn de la scienco.

Estas vero, ke, laŭ la dogmo, tiu reviviĝo okazos nur ĉe la fino de l’ tempoj, kaj, laŭ la spiritisma doktrino, ĝi okazas ĉiutage; sed, ĉu sur tiu bildo de l’ lasta juĝo ne estas ankaŭ granda, bela figuro, kuŝanta, sub la alegoriovualo, unu el tiuj senŝanĝaj veraĵoj, nome tiun, laŭ kiu ne plu ekzistos skeptikuloj, kiam ĝi ricevos sian ĝustan signifon?

Oni bonvolu mediti pri la spiritisma teorio, rilata al la estonteco de la animoj kaj al ties sorto post la provoj, kiujn ili spertas: oni konstatos, ke, escepte de la samtempeco, la juĝo, ilin kondamnanta aŭ senkulpiganta, ne estas ia fikcio, kiel pensas la nekredemuloj. Ni ankoraŭ rimarkigu, ke ĝi estas la konsekvenco de l’ plureco de la loĝataj mondoj, aserto hodiaŭ sendiskute akceptata, dum, laŭ la doktrino pri la mondfina juĝo, la Tero estas supozata la sola loĝata mondo.

Paradizo, infero kaj purgatorio

1011. Ĉu iu ĉirkaŭlimigita loko en la universo estas difinita por la suferoj kaj por la ĝuoj de la Spiritoj, laŭ ties meritoj?

“Ni jam respondis ĉi tiun demandon. Suferoj kaj ĝuoj estas konformigitaj al la grado da perfektiĝo de la Spiritoj; ĉiu ĉerpas el si mem la principon de sia propra feliĉo aŭ malfeliĉo; kaj, ĉar la Spiritoj troviĝas ĉie, tial neniu fermita aŭ ĉirkaŭlimigita loko estas difinita por la unua, prefere ol por la dua el tiuj statoj. Koncerne la enkarniĝintajn Spiritojn, tiuj estas pli aŭ malpli feliĉaj, laŭ la hierarkia nivelo de la mondoj, kiujn ili loĝas.”

Ĉu do infero kaj paradizo ne ekzistas tiaj, kiaj la homoj ilin prezentas al si?

“Nenio krom figuroj: ekzistas ĉie feliĉaj kaj malfeliĉaj Spiritoj. Tamen, kiel ni ankaŭ diris, la samrangaj Spiritoj kolektiĝis pro simpatio; sed, se ili estas perfektaj, ili povas kunveni tie, kie ajn ili volas.”

La absolute fiksa situacio de l’ lokoj por punoj kaj rekompencoj ekzistas nur en la homa imago; ĝi originas el la inklino, kiun la homoj havas, materiigi kaj ĉirkaŭlimigi la aferojn, kies semmezuran esencon ili ne povas kapti.

1012. Kion ni komprenu kiel purgatorion?

“Fizikajn kaj moralajn dolorojn: ĝi estas la tempo por kompenso de eraroj. Preskaŭ ĉiam ĝuste sur la Tero vi kreas vian propran pekpuriĝejon kaj Dio devigas vin pagi viajn kulpojn.”

Kiom la homo nomas purgatorio, tio estas ankaŭ figuro, kiun oni devas kompreni, ne kiel ian difinitan lokon, sed kiel la staton de l’ neperfektaj Spiritoj, pagantaj siajn erarojn ĝis sia kompleta elpuriĝo, kiu ilin enkondukos en la rangon de l’ feliĉegaj Spiritoj. Ĉar tiu plipuriĝado fariĝas en la sinsekvaj enkarniĝoj, tial la pekpuriĝado konsistas en la provoj de la enkorpa vivo.

1013. Kiel ni klarigu, ke Spiritoj, kiuj per sia parolo elmontras sian superecon, respondis al tre seriozaj personoj, koncerne inferon kaj purgatorion laŭ la ideo, kiun oni ordinare faras al si pri tiu demando?

“La Spiritoj uzas parolmanieron kompreneblan por la personoj ilin demandantaj; kiam tiuj personoj estas tute poseditaj de iaj ideoj, la Spiritoj ne volas ilin abrupte frapi, por ne ofendi iliajn konvinkojn. Se iu Spirito sen parolturnoj dirus al mahometano, ke Mahometo ne estis profeto, li estus tre malafable akceptita.”

Oni komprenas, ke tiel kondutas la Spiritoj, dezirantaj instrui nin; sed, kial iuj Spiritoj, demandite pri sia situacio, respondis, ke ili suferas la turmentojn de la infero aŭ de la purgatorio?

“Kiam ili estas malsuperaj kaj ne tute liberaj de la materio, ili konservas parton de siaj ideoj kunportitaj el la Tero kaj esprimas siajn impresojn per vortoj al ili familiaraj. Ili troviĝas en medio, kiu apenaŭ ebligas al ili sondi la estontecon; jen, kial la vagantaj aŭ la antaŭ nelonge elkarniĝintaj Spiritoj parolas, kiel ili probable parolis dum sia vivo. Infero povas esti tradukita kiel vivo plena de treege penigaj suferoj, kun necerteco pri alia pli bona vivo; purgatorio, kiel vivo ankaŭ plena de suferoj, sed kun konscio pri pli bona estonteco. Kiam vi spertas grandan doloron, ĉu vi ne diras ankaŭ, ke vi suferas tiel, kiel kondamnito al infero? Tio estas nenio krom vortoj, ĉiam uzataj en figura senco.”

1014. Kion oni komprenu kiel “turmentatan animon”?

“Ĝi estas erarvaganta kaj suferanta animo, necerta pri sia estonteco, kaj al kiu vi povas havigi konsolon, kiun ĝi petas, venante al vi.” (664)

1015. Laŭ kiu senco oni komprenu la vorton ĉielo?

“Ĉu vi kredas, ke ĝi estas iu loko, kiaj la Elizeaj kampoj de la antikvuloj, kie ĉiuj Spiritoj estas konfuze premamasigitaj, sen alia zorgo krom ĝuadi pasivan feliĉon por la tuta eterna tempo? Ne; ĝi estas la universa spaco; ĝi estas la planedoj, la steloj kaj ĉiuj superaj mondoj, kie la Spiritoj plene ĝuas siajn kapablojn, ne spertante la ĉagrenojn de l’ materia vivo, nek la afliktojn esence proprajn al la malsupereco.”

1016. Iuj Spiritoj diris, ke ili loĝas la kvaran ĉielon, la kvinan ĉielon, ktp; kion nome ili intencas diri?

“Vi demandas ilin, kiun ĉielon ili loĝas, ĉar vi imagas plurajn ĉielojn, kiuj estus surmetitaj, unuj sur aliajn, kiel etaĝoj de domo, kaj ili do respondas laŭ via parolmaniero; sed, por ili, la esprimoj “kvara ĉielo”,

“kvina ĉielo” respondas al diversaj gradoj da puriĝo kaj, sekve, da feliĉo. Okazas ĉi tie tute same kiel tiam, kiam oni demandas iun Spiriton, ĉu li estas en la infero; se li estas malfeliĉa, li diros jes, ĉar, por li, infero estas sinonimo de sufero; sed li ja scias, ke ĝi ne estas ia fornego. Pagano dirus, ke li estas en Tartaro .”

Tio sama okazas kun aliaj analogaj esprimoj, ekzemple: urbo de l’ floroj, urbo de la elektitoj, unua, dua aŭ tria sfero k.a., kiuj estas nuraj alegorioj, uzataj de iuj Spiritoj, ĉu kiel figuroj, ĉu kelkafoje pro tio, ke ili nescias la realecon de la aferoj kaj eĉ la plej elementajn sciencajn konojn.

Laŭ la malvasta ideo, kiun oni iam havis pri la lokoj por punoj kaj rekompencoj, kaj precipe laŭ la opinio, ke la Tero estas la centro de la universo, ke la ĉielo estas arkaĵo kaj ke ekzistas iu regiono de la steloj, oni lokis la ĉielon supren kaj la inferon malsupren[36]; de tiu koncepto originis la esprimoj: supreniri al la ĉielo, esti en la plej alta el la ĉieloj; esti defaligita en la inferojn, k.a. Hodiaŭ, kiam la sciento pruvis, ke la Tero estas nenio alia ol unu el la plej malgrandaj mondoj, sen ia aparta graveco, meze de milionoj da aliaj; kiam ĝi priskribis la historion de ties formado kaj difinis ties strukturon; kiam ĝi pruvis, ke la spaco estas senlima, kaj ke ekzistas nek supro nek malsupro en la universo, estis necese rezigni loki la ĉielon super la nubojn kaj la inferon en la profundaĵojn. Rilate al la purgatorio, neniu loko estis al ĝi asignita. Estis destinita al Spiritismo la rolo doni pri ĉiuj tiuj aferoj la klarigon plej racian, plej grandiozan kaj santempe plej konsolan por la homaro. Ni povas do diri, ke ni portas en ni mem nian inferon kaj nian paradizon; nian purgatorion ni trovas en la enkarniĝado, en niaj enkorpaj aŭ fizikaj vivoj.

1017. Laŭ kiu senco ni komprenu jenajn vortojn de la Kristo: Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo?[37]

“Respondante tiel, la Kristo parolis figure. Li volis diri, ke li regnas nur en la puraj, sinforgesemaj koroj.

Li estas ĉie, kie superstaras amo al bono; sed la homoj avidaj al la ĉimondaj aĵoj kaj algluiĝintaj al la teraj havaĵoj ne estas kun li.”

1018. Ĉu la regno de bono povos iam ekesti sur la Tero?

“Bono regos sur la Tero tiam, kiam, inter la Spiritoj venontaj loĝi la planedon, la bonaj estos pli multenombraj ol la malbonaj; tiam, la bonaj faros, ke tie ĉi reĝu amo kaj justeco, fontoj de bono kaj feliĉo. Per la morala progreso kaj per la praktikado de la leĝoj de Dio, la homo altiros al la Tero la bonajn Spiritojn kaj de tie forpelos la malbonajn; sed la malbonajn ĝin forlasos nur tiam, kiam fiero kaj egoismo estos el ĝi sarkitaj.

“La aliiĝo de la homaro estas antaŭdirita, kaj vi nun alvenas al tiu momento, kiun plirapidigas ĉiuj homoj, kunhelpantaj por la progreso; tiu aliiĝo okazos per la enkarniĝado de pli bonaj Spiritoj, kiuj konsistigos sur la Tero novan generacion. Tiam, la Spiritoj de la malbonaj, kiujn la morto ĉiutage falĉadas, kaj ĉiuj, kiuj provas haltigi la iradon de la aferoj, estos de tie forpuŝitaj, ĉar ili nekonvene sidus inter virtuloj, kies feliĉon ili maltrankviligus.

Tiuj iros en novajn, malpli progresintajn mondojn, plenumi penigajn misiojn, en kiuj ili laboros por la progreso de siaj ankoraŭ pli malaltrangaj fratoj. Ĉu vi ne vidas, en tiu elpelo el la aliiĝinta Tero, la mirbelan figuron de la perdita paradizo, kaj, en la homo, veninta sur la Teron en tiaj kondiĉoj, kunportanta la ĝermon de siaj pasioj kaj la postesignojn de sia primitiva malsupereco, la ne malpli belan figuron de la origina peko? La origina peko, rigardata el ĉi tiu vidpunkto, estas kaŭzita de la ankoraŭ neperfekta naturo de la homo, kiu, tiel, respondas nur por si kaj por siaj propraj eraroj, kaj ne por tiuj de siaj prapatroj.

“Vi ĉiuj, kredantaj kaj bonvolemaj homoj, kunhelpu do fervore kaj kuraĝe, ĉe la granda klopodado por la homara rebonigo, ĉar vi centoble rikoltos el la grajno, kiun vi semos. Ve al tiuj, kiuj fermas siajn okulojn al la lumo, ĉar ili tiel preparas al si longajn jarcentojn da mallumo kaj da disreviĝoj; ve al tiuj, kiuj konsistigas ĉiujn siajn plezurojn el la ĉimondaj havaĵoj, ĉar ili spertos pli da mankoj, ol kiom da ĝuoj ili havis; precipe, ve al la egoistoj, ĉar ili trovos neniun, kiu helpos ilin porti la ŝarĝon de siaj mizeroj.”

Sankta Ludoviko


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.