La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() ĈU VI KUIRAS ĈINE?Aŭtoro: Johán Valano (Claude Piron) |
©2023 Geo |
ĈU VI KUIRAS ĈINE? ne estas libro de receptoj por ĉina kuira arto, sed romano, ia kriminalromano, tiel forta en sia efiko ke ĝi katenas sian leganton ĝis la lasta paĝo.
Kiu murdis la junan farbiston? Ĉu entute estas murdo? Se jes, kial do iu volus ĉesigi lian vivon? Li ne estis riĉa, kaj ne apartenis al tiu homkategorio, kiu havas financan aŭ komercan signifon. Sed li havis politikan agadon. Ĉu do pro tio? Aŭ ĉu decidis lian sorton komplika ama vivo?
La leganto nepre ŝatos Janon Karal, la eble tro senteman detektivon, kiun enketo gvidas de ĉina kuiristo al afrika studento, de maldekstremaj junuloj al burĝa kuracisto, laŭ fadeno plej mistera ...
Esperantisto jam de la infanoj jaroj – kio sendube diferencigas lin de multaj esperanto-verkistoj – Johán Valano suĉis la lakton de diversaj kulturoj. Vera kosmopolito, li vivis en Usono kaj en pluraj landoj eŭropaj, kaj lia laboro por monda organizo kondukis lin al multaj malsimilaj lokoj de Ameriko, Azio kaj Afriko, kaj eĉ al la pacifika insularo. Eble tial lia romano havas ian internacian kaj intersocian atmosferon maloftan en tiaj verkoj, sed aparte ŝatindan por multlanda legantaro.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.