7

La koncerna raporto ankoraŭ mankis, sed la rezultoj de l' rutina serĉado estis ricevitaj, kio estis bona novaĵo.

Jano Karal tiel eksciis, ke Paŭlo Jorli naskiĝis en la industria regiono de Kvarlamen: li do ne estis sanktavalano. Laŭ enketo de la tiea polico, li estis la filo de paro laborista. Tragedio okazis, kiam li aĝis ses jarojn. La domo, kie li loĝis, komplete brulis, kaj inter la viktimoj troviĝis liaj gepatroj kaj fratino iom pli juna ol li. La knabo estis akceptita de senedza onklino, kiu edukis lin, ĝis ŝi mortis; li tiam estis dekokjara. En la lernejo li estis meze bona, ne sufiĉe sukcesa por ricevi stipendion cele al plua studado, kvankam kelkaj liaj instruistoj opiniis, ke li estas pli inteligenta ol unuavide montriĝas, kaj ke nur psika nestabileco malhelpas lin plene uzi siajn mensajn kapablojn. Li faris murŝmiristan-farbistan metilernon en Kvarlamen, post kio li forlasis la regionon, kaj tie oni sciis nenion pli pri li.

Oni retrovis lian spuron en diversaj urbetoj de Sanktavalo, en kiuj li ne restis longe. Fine li alvenis ĉi tien, al Valĉefa, kaj trovis laboron ĉe Timoteo Valdunja, kun kiu li restis ĝis la forpaso. Li luis ĉambron en diversaj lokoj, laste ĉe s-ino Satej. Nek en Kvarlamen nek en Sanktavalo la polico havis okazon interesiĝi pri li. Ke li kulpis pri sloganŝmiro, neniu oficialulo sciis, nek ke li estis la junulo, kiu krie interrompis aranĝon de Ordo kaj Disciplín. La ĵurnalistoj, kiuj raportis la incidenton, ne sukcesis trovi la identecon de la skandalinto.

‘La bildo preciziĝas’, pensis Jano, kiu firme kredis je la principo ‘por trovi murdinton, murditon plej konu’. Li decidis kompletigi la sciaron per aliro al la kolego de Jorli, t.e. al la alia laboristo de mastro Valdunja. Tiun li facile trovis, sed la pridemandado restis senfrukta. Montriĝis, ke tiu laboristo estas solec-ama, retiriĝema ulo, kiu petas la mastron lasi lin kiel eble plej multe labori sola, sen helpo. Ĉar li estas bonega metiisto, Timoteo Valdunja tion volonte akceptas.

La kolego ne ŝatis Paŭlon, kiun li rigardis ‘laboristo kun intelektulaj pretendoj’, kaj nerealisma anarkiisto. Lin naŭzis Paŭlo foje, kiam ili kune ŝmiris la murojn de vilao, kaj li diris: “Kiom mi ĝojus, se tiuj luksaj loĝejoj foje forbrulus!” Post tio, li trovis Paŭlon danĝera frenezulo, kiun li plej ofte evitis. Rezulte, li preskaŭ ne rilatis kun Jorli, kaj povis diri pri tiu nenion nekonatan.

*

Sabaton vespere ofte vizitis ges-rojn Karal la nevo de Ĝoja, Stefano. Ambaŭ geedzoj lin tre ŝatis, ĉar li estis verva spritulo, kies humurplena konversacio neniam riskis tedi. Li aĝis dudek tri aŭ dudek kvar jarojn. Jam plurfoje li helpis Janon en liaj enketoj, kun grandega plaĉo. Leŭtenanto Remon, laŭ tipe sanktavala konduto, kiu en la ĉefurbo ne imageblus, ĝis nun ĉiam akceptis tiun neoficialan kunlaboron. Jano pensis, ke plian fojon li petos la helpon de Stefano, ne dubante, ke familiariĝinte kun la faktoj, la leŭtenanto ankaŭ ĉifoje konsentos.

Revidinte la junulon, Jano konsciiĝis, ke precize tian tipon li atendis vidi, kiam li unuafoje penetris la ĉambron de Paŭlo Jorli: Stefano ja estas tute ordinara homo, nek granda, nek malgranda; nek forta, nek malforta; nek bela, nek malbela; kun harkoloro meza inter blonda kaj bruna, la okuloj tiel pale brunaj kun iom da verdo, ke ili sub ia lumo aspektas preskaŭ grize. Se naturo foje volis krei specimenon de homo tute ne rimarkinda, ĝi sendube ĉi-kaze plej bone sukcesis. Tamen la vizaĝo estis plaĉa, la rigardo inteligenta kaj la buŝo ofte formata al gaja rideto.

Fizike do ŝajnis, kvazaŭ Stefano neniam sciis, kian tipon elekti. La samo validis profesie. Inteligenta kaj sufiĉe kulturita, Stefano estus povinta studi en universitato; stipendion por tio li certe ricevus. Sed li decidis alie: li lernis la plumbistan metion. Li praktikis ĝin iomete, post kio li malkovris, ke li finfine estas intelektulo: li do enskribiĝis en universitato por studi biologion. Post unu jaro, li trovis tion teda, kaj decidis iĝi meĥanikisto. Li lernis la metion, sed ankaŭ tiu ne kontentigis lin. Fine li atingis solvon taŭgan por tiaj disaj tendencoj: li trovis garaĝon, en kiu oni akceptis lin kiel nur duontempan laboriston; la alian duonon de la tempo li studas universitate.

“Kaj kion vi studas nun?” demandis Jano, neniam kapabla memori, kie Stefano nun staras en sia zigzaga kariero.

“Lingvistikon”, li respondis.

“Ĉu tio utilas al io?”

“Estas laŭmode nun. Sed tio ankaŭ utilas, kvankam la publiko tion ne imagus. Ekzemple, ĉu vi scias, ke en nia grandioza ĉefurbo ekzistas lingvistoj, kies tasko estas traduki oficiallingven la tekstojn de Sanktavalo?”

“Kion?”

“Vi bone aŭdis min. Kiam sanktavala parlamentano proponas leĝprojekton aŭ funkcias kiel komisiona raportanto, li kompreneble enmetas en sian redakton la tutan gamon de niaj karaj regionaĵoj. Tion por teksto valida tutlande oni ne povas allasi; estas do homoj, kiuj reverkas. Mi informiĝis. Estas bone pagata laboro, kaj verŝajne ne tro malfacila por iu inklina cerbumi, kiel mi. Tiuj postenoj kreiĝis post la raporto de Fortamán.”

“Kio estas tio?”

“Ĉu vi neniam aŭdis pri ĝi? Foje, nia brava reprezentanto Fortamán tie prezidis enketan komisionon, kaj en lia projekto de raporto estis skribite: ‘Tial ke, ĉar N. estis eksigita pro transdoni parton de la partia mono al la konsúl, la komisiono devis ... (mi ne memoras la finon). Nu, dum remeti ‘o’-n al konsúl ne kostis grandan penon, ne estis same kun pro. En la komisiono ja troviĝis personoj, kiuj ne akceptis la esprimon ‘pro transdoni’. Iu proponis ‘transdoninte’, sed la juristoj diris: ‘Ne; estas grave indiki, ke tio estis la kaŭzo de la eksigo. Alie, iu povus pensi, ke li leĝe transdonis la monon, kaj poste li estis eksigita pro alia kaŭzo. Por esprimi la ideon klare, oni devus diri: pro transdono de parto de la partia mono al la konsulo.’ Sed tio protestigis aliajn, por kiuj belsoneco plej gravas. ‘Tiel ripeti la o-finaĵon impresas tre malbele’, ili diris. Kiam membro sugestis diri: ‘tial ke, ĉar N. estis eksigita pro tio, ke li transdonis parton ...’, la aliaj riproĉis, ke tro multaj ‘ke’ ne pli belas ol tro multaj ‘o’. Dum horoj kaj horoj ili diskutis. Se iu proponis: ‘tial ke, ĉar N. transdonis al la konsulo parton de la partia mono kaj sekve estis eksigita ...’, kritikanto diris: ‘Vi ŝanĝis la emfazon.’ Se alia submetis: ‘ĉar, pro la eksigo de N., ŝuldata al la fakto, ke li transdonis parton de la partio mon...’, iu kriaĉis: ‘Tro peze! Ni ne povas akcepti ...’”

“Kion ili faris finfine?”

“Ili kreis redaktan komitaton, komisiitan verki tekston, kiu estu samtempe klara, bela kaj jure neatakebla.”

“Kaj kiel la komitato solvis la problemon?”

“Ĝi decidis, ke, ĉion konsiderinte, ĝi trovis ne absolute necesa mencii la fakton, ke N. transdonis la monon, ktp. Se mi ne eraras, la frazo fine iĝis ... ‘Tial ke, pro diversaj cirkonstancoj, la komisiono devis ...’.”

“Nekredeble!”

“Tamen vere. Tiam iu ĵurnalisto kalkulis, kiom tiu frazo kostis al la parlamento. Diskuto sorbas multe da mono, pro l' salajro de la deputitoj, protokolistoj, stenotajpistinoj, la presado de l' protokoloj, la relego de la provaĵoj, kaj multaj aliaj kostoj, pri kiuj la impostpaganto ne havas ideon. La fina sumo estis tiel harstariga, ke la parlamento decidis ion fari, por eviti, ke simila afero rekomenciĝu. Ĝi komencis pridiskuti tiun temon, sed iom honte, timante, ke iu denove sumigos la kostojn. Fine, ĝi aprobis kelkajn pliajn ŝtatfunkciulajn postenojn por lingvistoj-reviziistoj, kies tasko estas transskribi la parlamentan ĵargonon en bonan, klaran, belan kaj ĝustan lingvon. Jen kial, post duontago en garaĝo, mi studas lingvistikon, beletron kaj stilon.”

“Tre interese, knabo,” Jano komentis, “sed mi havas alispecajn priokupojn. Diru al mi: ĉu en la universitato vi havas kontakton kun revoluciemuloj?”

“Kompreneble, ĉiu estas pli malpli revoluciema en la universitato. Kial?”

“Se vi povus informiĝi pri kelkaj delikataj punktoj ...”

“He! Atentu! Mi ne estas perfidulo, nek polica informanto!” la junulo digne vortis.

“Ne temas pri perfido aŭ konstanta informado. Tamen junulo revoluciema mortis, verŝajne murdita. Ĉu vi trovus justa, ke la kulpulo promenu libere kaj eventuale rekomencu? Mi ne petas vin perfidi iun ajn, sed vi informiĝos multe pli facile ol mi. Ĉu vi hazarde konus iun el ĉi tiuj?” La detektivo enmanigis al li la liston ricevitan de Karina Frisk.

“Petro (blondulo), Georgo, Johana (kun tre longaj jupoj; gingivo tre videbla, kiam ŝi ridetas) ...”, Stefano moke laŭtlegis. “Kiajn petojn vi havas! Mi konas tro da ili: dek blondajn Petrojn, kvin Georgojn kaj almenaŭ kvar gingivajn Johanajn. Ne, mi troigas. Ĉu la tuta listo estas simila? Ne strange, ke vi bezonas informantojn! Ha, jen unu pli interesa. Adalberto, nekutima nomo. Ĉu tio povus esti Adalberto Vojteĥ, kiu studis marksismon kun mi, kiam mi estis marksisto?”

“Ha, jes, vi estis marksisto siatempe. Kio vi estas nun?”

“Nun? Budhisto.”

Kiel profesie, tiel ideologie Stefano neniam sciis decidiĝi. Tamen, kontraŭe al multaj junuloj, kiuj supraĵe papilias de unu al alia viv- aŭ idekampo, li plurfoje ŝanĝis sian direkton, sed ĉiam aliris kun efektiva seriozo tion, kion li entreprenis. La plumbistan metion li lernis diligente, kaj ankaŭ la marksan ideologion. Se li nun diris, ke li estas budhisto, oni povis fidi, ke li sincere provos fariĝi bona budhisto. Liaj sinsekvaj turniĝoj ja ŝuldiĝis ne al supraĵeco, kiel ofte okazas, sed al speciale intensa entuziasmo por la bona flanko de tiu aŭ alia doktrino, de tiu aŭ alia okupo. ‘Iun tagon li stabiliĝos,’ Ĝoja emis diri al sia edzo, ‘kaj tiam li estos travivinta dekoble pli riĉan kaj spertodonan junecon ol vi kaj mi.’

La junulo plu legis: “Ha! Irena Delafónt! La nomo sonas familiare, sed mi ne memoras la vizaĝon. Almenaŭ ĉi tie estas familia nomo, kiu helpos retrovi ŝin ...”

Kion Jano proponis, tio estis, ke Stefano provu ekscii ĉe la membroj de tiu grupo, kion ili opinias pri la morto de Jorli, ĉu ili suspektas iun, ĉu ekzistas ĵaluzo al Paŭlo aŭ kialo lin transsendi mortlanden, ktp.

Stefano unue ŝajnigis sin ne tre inklina akcepti, sed la detektivo facile komprenis, ke la komisio lin tentas, fakte. Efektive, la junulo fine konsentis, konfesante, ke al li plaĉas enketi.

“Ĉu vi scias, kian karieron mi atingos post dek kvin jaroj, kiam mi estos praktikinta dek manajn profesiojn kaj dek cerbajn? Mi fariĝos polica detektivo. Mi tion abomenas nun, sed mi antaŭsentas ...” li diris ironie.

Kaj post paŭzeto:

“Tio donas al mi ideon: unue mi lernu la seruristan metion, kaj due mi faru iom da profesia ŝtelo.”

“Hehe!” Karal diris, amuzite, “vi povos utili al la polico. Tamen ... Nun mi havas alian demandon, pri fizika ekzerco. Ĉu vi regule ŝanĝas vian direkton ankaŭ sur tiu kampo?”

“Neregule, eĉ ne tre ofte”, la junulo respondis. “Sed mi tamen apartenis sinsekve al kelkaj sportaj kluboj: futbalo, naĝado, kurado ...”

“Bonege: ankaŭ tie vi povas helpi.” Kaj Jano petis Stefanon viziti atletan klubon, en kiu Paŭlo Jorli ekzercis sin al kurado, por ankaŭ tie kolekti informojn. La junulo promesis fari, kion li povos.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo