La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈU VI KUIRAS ĈINE?

Aŭtoro: Johán Valano (Claude Piron)

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 6

Pluraj kuracistoj havas oficejon ĉe Muzea Placo, sed nur unu estas korfakulo. D-ro Lazár Gutmanis – grizharulo kun okulvitroj kaj fajnaj trajtoj de intelektulo – tuj rekonis la foton de Paŭlo Jorli, sed li komence rifuzis lin priparoli, citante la profesian sekreton. Nur kiam detektivo Karal klarigis, ke la junulo mortis sen komprenebla kaŭzo, la kuracisto konsentis diskuti lian kazon. Li traserĉis sliparon, kaj trovis la necesajn detalojn, inkluzive de elektrokardiogramo.

“Li ne mortis pro kormalsano, tion mi povas garantii”, li diris.

D-ro Gutmanis parolis kun kanta fraztono tiel tipe sanktavala, ke Jano tuj prepariĝis al kelkaj “o”-mankoj.

En la sanktavalaj lernejoj, oni instruas al la infanoj de tempo al tempo forigi la finan “-o” de substantivo, por eviti monotonecon, aŭ kiam la ritmo de la frazo tion pravigas. Neniu sanktavalano skribus leteron lasante ĉiujn o-finaĵojn. Sed anstataŭ uzi apostrofon, oni tie metas dekstrakornan supersignon sur la lastan vokalon de l' vorto, skribante, ekzemple, ‘sinjór direktoro’ aŭ ‘sinjoro direktór’. Ofte pri tio amike bataletas geedzoj Karal. Kiam ŝi diras: “Vi el la urbego snobe uzas neklarajn longajn vortojn por impresi fakule”, li rebatas: “Kaj vi en Sanktavalo havas tiel delikatajn orelojn, ke diri simple, kiel ĉiu normalulo, ‘sinjoro doktoro’ al vi ŝiras la timpanon, vi devas prononci ‘sinjoro doktor', sinjor' doktoro’ kvazaŭ vi poemus tuttage, sed vi tiel hontas pri via vortofuŝo, ke vi eĉ ne kuraĝas meti apostrofon, kiu montrus al ĉiuj, ke vi ion forprenis. Ne. Vi metas supersignon, kun la naiva espero, ke la manko ne vidiĝos ...” Tiam ŝi indignas: “Vi verfalsanto! Ni kaŝas nenion. Simple, la akcento translokiĝas sur la lastan silabon, kaj ni tion montras supersigne, kiel en la hispana ...”

Jano prave divenis: jam ĉe la sekvanta frazo aperis eliziita vorto:

“Fakte lia kor' estis tute sana, kiel normale ĉe tiaaĝa homo. Li havis nur kromsistolojn, sed tiujn oni povas alskribi al la ekscese emocia teren'. Vi sciu, pli ol la ordinara kardiologo, mi profunde studis apudfakojn – psikiatrion, endokrinologion ... – ĉar ... nu, mia profesio min interesegas, kaj la psikosomata unuo estas tia, ke ... Sed mi ne komencu rajdi sur mia ĉevaleto, tio vin tedos senprofite. Mi diru, ke mi paroligis tiun junulon, kvankam li nevolonte malfermis sian koron, nu ... mi ne eksciis multon ... tamen sufiĉe por preskribi al li novan medikamenton, kiu reguligas la korritmon ĉe tiaj kazoj, kaj efikas milde trankvilige al la menso. Kompreneble, mi ne scias, ĉu li glutadis ĝin. Sed mi emus pensi, ke jes. Lia kardia misritmo lin timigis multe pli ol objektive necesus. Li petis min farigi sanganalizojn, kiuj vere ne postuliĝis. Temas pri viro psike nestabila, kun impresiĝema karakter': minuskomplekso, duboj pri la propra vireco, sur fono hipokondria ... Tia homo senmanke glutas preskribitan kuracilon, jes, tion oni povas fidi.”

Karal, zorge notinte la nomon de la kuraca kunmetaĵo, por ĝin komuniki al la polica medicinisto, demandis:

“Kiom ofte li devis gluti ĝin?”

“Prave, prave, jes. Dozologio ofte estas delikata, ĉu ne vere? Sed ne ĉifoje: unu norman ĉiuvespere mi preskribis, t.e. 100 mg, kaj unu pli, se la koro vere bategus maltrankvilige. Sed eĉ 300 mg ne havus danĝeran efikon, kaj eble mi diris al li: zorgu ne preni pli ol tri en unu tago.”

“Ĉu li akcidente povus enŝovi en sin tro fortan dozon?”

“Ne. Tia tipo tre zorgas pri sia sano, kaj li ne impresis min, kiel mortodezira. Ŝajnus nekredebla, ke li uzis tro multe.”

“Ĉu iu povus prepari la medikamenton por li kaj intence doni tro?”

“Ne. Temas pri longeta gelatena kapsulo, ne pri gutoj aŭ pulvor', kiun oni metus en trinkaĵon. Se iu forprenus la pulvoron el la kapsul' por ĝin miksi kun manĝo, malplaĉa naŭza gusto tuj perceptiĝus, kaj li preskaŭ certe ĉesus manĝi. Ne, tiun medikamenton oni glutigas al si mem, neniu povas interveni. Kredu min, sinjor' detektivo, lia morto neniel rilatas kun iu kormalsan', nek kun mia preskribaĵo.”

Dum la milda doktoro parolis, Jano sin demandis, de kiom da generacioj lia familio loĝas ĉi tie. Se laŭnome klare latva aŭ litova judo, d-ro Gutmanis ne malpli evidente edukiĝis en Sanktavalo: ĉio en lia maniero paroli tion atestis.

“Se vi trovos la kaŭzon de l' morto, sciigu min, tio min interesas”, la kardiologo diris adiaŭante.

Strange, al Jano tio impresis, kvazaŭ iom ironia. Sed tiajn pseŭdo-intuojn oni prefere ne tro fidu. Kiam enketo komenciĝis, ĉio ŝajnas suspekta. Sindemande, kion la toksologia raporto indikos, la policano repaŝis oficejen.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.