18

La dekcentimetra malfermo, la ĉeneto, la longa nazo sur la kapo senkorpa: ĉio laŭis tradicion.

“F-ino Bolomaj, kiel do vi fartas?” Jano diris kun plej amika mieno.

“Eniru”, ŝi flustris, ne respondante la demandon.

Ŝi zorge fermis la pordon kaj lin kondukis kuirejen.

“Tason da kafo?” ŝi proponis.

“Kun ega plezur'”, li sanktavalis, sciante per longa sperto, ke kun tia persono uzi la lokan manieron paroli faciligas konfidemon. Li tuj aldonis:

“Ĉu vi ne trinkas tro multe da ĝi? Kun via kor' ...”

“Kion pri mia koro?”

“Nu, ĝi ne plu estas dudekjara. Aŭ eble tio ne estas ĝusta. Utilas distingi la ‘kardion’ disde la ‘koro’. Ĉar dudekjara kor' povas bati en okdekjara misfunkcia kardi'.”

“Kial vi snobas fakvorte? Ĉu vi venis raporti pri la polica sukces' kontraŭ la komploto, aŭ nur primoki mian sanon, kiu – Dio benatu! –” (ŝi kunigis la manojn preĝogeste) “stas perfekte perfekta sen via priokupo.”

“Tamen mi devas peti vian pardonon kaj demandi pri via sano. Kiel okazis, ke vi vizitis d-ron Gutmanis?”

Ŝi rigardis suspekte, hezitis, fine decidiĝis respondi.

“Foje mi pasigis teruran nokton. Mia koro kapriolis fuŝe-mise, jen haltis, jen galopis, kaj min trafis profunda maltrankvil', kvazaŭ nun estus la fino. Tio okazis iun mardon. Nu, merkredon mi laŭkutime alkursas, kaj jen mi aŭdas Belkapulon paroli al s-ino Mi-ne-manĝas. Jene: ‘Mi ne scias, ĉu mi restis eĉ dudek minutojn ĉe via doktora edzo,’ diris la knabo, ‘kaj jen li postulas de mi tiom, kiom mi ricevas por ok horoj da laboro. Vi burĝoj facile plenigas vian poŝon.’ Ŝi respondis: ‘Estas laŭtarife, kaj la asekur' pagas.’ ‘Jes,’ li diris, ‘sed kiu financas asekuron? La popolo, tute simple, ĉiam pagas la popolo.’ Kaj li aldiris: ‘Pro eta kora misritmo, por paperaĉo, kiun li makulas per kuracilnomo, agnosku, ke tio ne stas donaco.’ Ktp ktp. Nu, sume kaj resume, mi eksciis, ke li havas ĝuste la saman kormalĝuston kiel mi, kaj ke tiu kuracilo efikas tute bone al li. Mi demandis de la ĉina kursestro: ‘Kiu stas tiu sinjorino?’ Kaj li diris: ‘Stas sinjorin' Gutmanis, la edzino de l' fama kordoktoro.’ Mi do decidis viziti la specialiston, kaj mi rakontis, kion mi aŭdis, esperante, ke li ne pagigos al mi la saman sumon.”

“Kaj kion li faris?” Jano demandis amuziĝe.

“Li aŭskultumis atente, min paroligis, kaj petis de mi la samon.”

“Ĉu vi akceptis?”

“Mi diris: ‘Tamen, sinjoro doktor', estas multekoste.’ Li ĝemspiris kaj diris: ‘Estas laŭtarife, kaj la asekuro pagos.’ Kion fari? Mi iris al la Popola Apoteko por la kuracil', kaj jen la tuta afero.”

“Kaj ĉu la kuracilo bone efikis?”

“Efikis? Verdire, nek bone nek malbone. Mi ne uzis ĝin.”

“Kial do?”

“Mi timis. Finfine la edzino eble stas unu el la komplotantoj. Kaj tiu junulo ... ĉu estis vera konversacio, aŭ koda transdon' de informo ... Ne, ne. Mi ne sentis min sufiĉe sekura. Tamen refoje mi havis malbonan nokton kun kapriola koro, kaj mi forte hezitis. Dumnokte, se la koro angorigas, oni pretas gluti ion ajn por sin savi ... Mi multe hezitis, sed fine decidis ne.”

“Vi do ankoraŭ havas la medikamenton. Ĉu vi bonvolus ĝin montri?”

Ŝi restis silenta kelkmomente, kun koncentriĝa esprimo. Finfine ŝi stariĝis, iris al meblo, kaj prenis el tirkesto skatolon similan al tiu trovita ĉe Jorli.

“Vi estas bonŝanca, ke mi ankoraŭ ĝin havas”, ŝi diris. “Mi intencis seniĝi je ĝi.”

“Ĉu vere? Pro kio do?”

“Komprenu min. Kiam mi eksciis, ke tiu junul' mortis venenita, mi pensis: ‘jen tro riska afero’ kaj decidis ĝin forĵeti. Sed mi estis interrompita, kaj nur nun, kiam vi parolis prie, mi ekmemoris ...”

Nur pene Karal tenis la vizaĝon senmova. Kun malrapido ŝuldata al la fortostreĉo, kiun li devis fari por regi sin, li diris:

“Mi devas peti, ke vi min akompanu al la policejo.”

“Kial?” ŝi demandis sen eĉ eta emocio.

“Rutinaĵoj”, li mensogis. “Vi baldaŭ vidos.”

“Ĉu la polico partoprenus en la komploto kontraŭ mi?” ŝi grumblavoĉe diris, tamen neniel rezistante lian peton. Ŝi surmetis mantelon. “Piedire?”

“Mia veturilo nin atendas ĉe la trotuaro”, li diris, surprizita ke ŝi ne kontraŭstaras.

Nur en la aŭto li demandis, milde:

“Kiel vi eksciis, ke Paŭlo Jorli mortis venenita?”

“Nu, ĉiuj scias, ĉu ne ... la gazetoj ... aŭ la sinjor' en la kurso ...”

Sed neniu gazeto menciis la aferon, kaj neniu kursano, eĉ neniu eksterpolica (krom Ĝoja kaj Stefano), fakte, sciis ion ajn pri la maniero, laŭ kiu Jorli mortis. Tio ĉiam restis severe observata polica sekreto.

Dum momento, kiam la veturado ne postulis grandan koncentriĝon, Karal rigardis sian apudulinon. Mire li rimarkis, ke ŝia vizaĝo sin formas al triumfa esprimo.

“Mi nun memoras”, ŝi bonhumore voĉis. “Mi ĝin vidis el la kartoj.” Ŝi tiel aludis sian ludkartan divenadon.

“Mankis nur tio”, Jano diris al si ĉagrene.

*

La fingrospura fakulo tuj konfirmis, kio al Karal ŝajnis jam preskaŭ certa: la fingrostampoj sur la medikamentujo estas tiuj de Marta Bolomaj.

Montriĝis, ke la medikamenton, kiun la maljuna virino donis al la polica detektivo, aĉetis Paŭlo Jorli en apoteko sur Fontabelstrato, laŭ preskribo de d-ro Gutmanis. Sur la ena plasta ujo troviĝis fingropremaĵoj nur de la junulo. Sur la ekstera kartona skatolo, la spuroj, pro la naturo de la materialo, ne estis sufiĉe klaraj por ebligi identigon.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo