2

Leŭtenanto Remon rigardis atende-atente. Jano prenis el poŝo paperon kaj komencis:

“Mi ĵus ricevis la nekropsian raporton. Stranga afero. La stomako enhavas diversajn legomojn ne tre rekoneblajn, se escepti pecojn de paprikofrukto, kiu digestiĝas pli malrapide, kaj kaĉon ankoraŭ ne tute digestitan, eble el salikokoj, porka viando kaj rizo. ‘Doktoro tranĉisto’ trovis spurojn de nekonata substanco, al kiu li emas alskribi la morton, sed li mem neniam renkontis ĝin antaŭe, malgraŭ sia longa sperto. Li konsultos ĉefurban toksologon. La stato de la korpo estas la sama, kiel ĉe ... la ĝusta fakvorto estas ĉi-papere, se vi volas, ke mi serĉu ... mi diru simple: korohalto, vi scias: kiam la koro malsanas, kaj oni tro streĉas la fortojn, kaj korbatado subite fiaskas mortige.”

“Kion pri lia koro? Ĉu vi havis tempon informiĝi?”

“Bona hazardo helpis. Mi trovis dokumentojn de la kontraŭmalsana asekuro, tie demandis. Nu, li antaŭ du semajnoj submetiĝis al perioda medicina kontrolo. Li estis perfekte sana. La asekurkompanio donis al mi la adreson de atleta klubo, kies ano li estas. Ili konfirmis: li gajnis plurfoje kurkonkursojn. Ankaŭ tie estas kuracista kontrolo. Neniu kardia malordo povus ekzisti.”

“Ni do atendu la toksologian raporton.”

“Jes, verŝajne kulpas tiu substanco.”

“Je kioma horo li mortis?”

“Provizore metite je noktomezo, kun unuhora erarmarĝeno ambaŭflanke.”

“Ĉu povas esti akcidento?”

“Estas tro frue por diri.”

“Sinmortigo?”

“Ne tre probable. Li elmetis neniun noton, kian lasas multaj sinmortigontoj. Aliflanke, ĉu persono, kiu intencas fini sian vivon, preparas por la morgaŭo delikatan manĝon kun viandopecoj lasataj dum horoj en iu spica-saŭca miksaĵo?”

Ŝvebis silento, densa per pripensado, tiel koncentrita, verdire, ke impresis, kvazaŭ eblus ĝin palpe percepti. Ĝin rompis Jano.

“Ĉu vi volas vidi la fotojn?”

Ekrigarde, la leŭtenanto mire-admire fajfetis.

“Bela peco!” li komentis. “Ĉu amrilatoj?”

“Poŝtkarto ne lasas dubon pri tio. Ĝi estis sendita enkoverte kaj finiĝas per ‘Mi sopiras senti vian korpon ĉe l' mia, karesi la vian ĝissate. Adore via, Lejla’.”

“Familia nomo? Adreso?”

“Ne. Sed ŝi facile troveblos pere de la aliaj konatoj, espereble.”

“Parencoj?”

“Ne, laŭ la loĝiga sinjorino. Gepatroj mortis, kaj ankaŭ la sola fratino. Laŭ ŝi, eĉ kuzon aŭ onklinon li ne havis.”

“Kion pri la aliaj konantoj?”

“Mi intencas viziti lian mastron, kaj la diversajn personojn listigitajn en lia adresaro. Ĉi-lasta estas enmetita en poŝa notlibro, kiun mi foliumis. Mi ne trovis en ĝi ion specialan, krom la fakto, ke regule troviĝas mencio de horo sekvata de triangulo. Tio povas esti banalaĵo, eble amrendevuo. Se jes, ĝi signifus almenaŭ du virinojn, ĉar unu el tiuj ‘horo-plus-trianguloj’ aperas je la dato, kiam ‘Lejla’ estis ducent kilometrojn for, elsendanta sian amon poŝtkarte.”

“Tion vi devas esplori. Lia beleco povas agi ĵaluzige. Kion alian?”

“La libroj. Plejparte maldekstra-revolucia literaturo. Tuta kolekto da ‘El Popola Ĉinio’, k.s.”

“Tion vi trovos ĉe multegaj junuloj niatempe!”

“Jes. Sed mi ne povas preterlasi tiun direkton. Ankaŭ ĉe tiaj grupoj povas naskiĝi terura ĵaluzo, politika, sed ne malpli danĝera ...”

Elirinte, Jano Karal iris rekte al sia oficejo. Ĉio okazinta ĝis nun estis kvazaŭ antaŭparolo. Nun komenciĝos la vera laboro.

Preterpasante, li donis kelkajn instrukciojn al Izabela, la policeja sekretariino-referencistino, tre kompetenta virino, ĉiam kapabla diri, kiun personon kontakti por ricevi tiun aŭ alian informon, kaj trovi post nuraj minutoj la gazeton, en kiu pritraktiĝis iu esplorinda evento.

Metodema, Jano faris liston de la pridemandotoj. Li aliros ilin sinsekve.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo