4

De la trotuaro Jano rimarkis, ke la apoteko estas senhoma. Li eniris. La porda sonorileto venigis grandan sveltan blondulinon, kun lipoj tro ruĝaj por plaĉi al Karal, kiu ĉe virino ne ŝatis maldiskretan artefaritecon.

“Mi volus paroli kun f-ino Karina Frisk.”

Sinjaŭlino Frisk”, ŝi respondis. “Estas mi.”

‘Ano de la Virinliberiga Movado’, pensis Jano, kiu persone tute aprobis la uzon de unusola dirmaniero por “f-ino” kaj “s-ino”, sed kiu trovis ridinda la formon sinjaŭlino: kial ne simple uzi ĉiam sinjorino, kiel oni faras pri sinjoro sen distingi la edzojn disde la fraŭloj?

Li malfermis sian paperujon kaj montris la polican pruvilon murmurante:

“Polico.”

Ŝi atendis, ke li daŭrigu. Ĉu la defia esprimo estis reala, aŭ nur subjektive fantaziata de Jano?

“Ŝajnas, ke vi konis iun Paŭlon Jorlin.”

“Ha, lin? Efektive.” Naza muskoleto leviĝis malestime, kvazaŭ la nura ideo odoraĉus. Ŝi videble intencis daŭrigi, sed tuj sin regis, singarde.

“Kiam vi vidis lin lastfoje?” la detektivo demandis.

“Mi ne scias. Antaŭ tri, kvar monatoj. Kial vi volas scii? Ĉu li faris ion fuŝan? Malaperis?”

“Mi diros al vi poste. Kial vi pensas, ke li eble faris ion fuŝan kaj malaperis?”

“Se ne, la polico ne interesiĝus pri li, ĉu? Krome, tia ulo kapablas fari ion ajn. Se vi diros al mi, ke li prirabis bankon, mi ne miros. Sed konkretajn detalojn pri lia vivo mi ne povus doni. Li nun estas tute ekster mia sfero.”

“Antaŭe li do estis en ĝi! Kiarole?”

“Li estis en ĝi, kaj tion vi scias; alie vi ne demandus min. Mi konatiĝis kun li pere de politika grupo, kiun mi ekkonis kiel studentino, kaj kies ĉefo li poste fariĝis. Ni amikiĝis. Li estis sprita. Komence mi trovis lin gaja, sed baldaŭ konstatis, ke li estas ne vere ĝoja, nur ekscitita. Malseriozulo, fakte. Mi kontentas, ke mi ne plu rilatas kun li.”

“Pri kio li ŝatis paroli?”

“Revolucio. Ŝanĝi la socion. Organizi la lukton kontraŭ la potenculoj. Ĉiam la samo.”

“Ĉu vi konsentis kun li?”

“Ĝis certa grado, jes. Mi volonte batalos por pli justa socio. Sed al li realismo komplete mankas. Mi ne tre miras vidi vin. Li verŝajne faris ion fuŝan. Se polico kuras post ulo, tio pruvas, ke la ulo misorganizis sian agadon. Li neniam kapablis ĝuste taksi la konsekvencojn de siaj agoj.”

“Ekzemple?”

“Ekzemple, foje li iris skandali dum publika parolado organizita de Ordo kaj Disciplin', la ekstremdekstra movado. Li sentis sin glorkovrita, ĉar li ilin insultis kaj kriaĉe perturbis la kunvenon. Nu, mi estas preskaŭ certa, ke tiuj faŝistoj havas informantojn. Ne estas dubo, ke ili facile malkovris, kiu li estas kaj kion li faras. Aliflanke, la trankvilaj burĝoj, kiuj sidis en la salono, evidente ne faris eĉ unu paŝeton maldekstren pro la paŭlaj kriaĉoj, sed iom pli konvinkiĝis, ke ‘ordo’ necesas. Rezulto: li endanĝerigis sian revolucieman grupon kaj perdigis al la Afero maldekstra kelkajn eblajn simpatiantojn. Ĉu inteligente?”

“Vi juĝas lin laŭ tre fakta maniero. Ĉu vi ne opinias, ke lia entuziasmo kaj aŭdaco ion valoras?”

“Vi, policano, tion sugestas? Nekredeble! Ne, tiakampe oni devas juĝi laŭ la konkretaj rezultoj. Entuziasmo! Se vi scius ... Pro tiu lia ‘heroa’ skandalo, iu nana sencerba dikulineto amflamiĝis por li kaj tiel bone laŭdis kaj okulumis al li, ke li ekkonfidis al ŝi respondecojn, kiuj kondukos la grupon al katastrofo. Blinda li estas. Se eta nigraharulino komplete stulta tiel facile kun li manovras, imagu, kion la politikaj kleruloj faros! Eble vi estas ĉi tie, ĉar ili jam sukcesis kompromiti lin.”

“Ĉu vi konas la nomon de tiu virino, kiu lin ...”

“Virino? Tiu karnobulo, vi volas diri! Jes, Lejla Gorazdo ŝi nomiĝas. Ŝi verŝajne kunkulpas en lia fuŝaĵo.”

“Ĉu vi opinias, ke Paŭlo Jorli estas sinmortiga tipo?”

Ŝi rigardis lin dum sekundo tre intense, kun malfermita buŝo. Evidente, ŝi ĵus komprenis, ke ŝi tute misinterpretis la kaŭzon de lia veno. Per obtuza voĉo ŝi diris mallaŭte, kvazaŭ ŝi timus la proprajn vortojn (kaj eble la eventualajn konsekvencojn de l' ĵusa sin-esprimo):

“Ĉu li mortis?”

Malrapide, Jano kapjesis.

“Pro kio? Kiel?”

“Mi ne rajtas diri. Ni serĉas. Vi diris, ke vi amikiĝis al li. Kiagrade?”

“Mi ne timas la vortojn. Ni estis samlitaj. Pli bone, ke mi tion diru mem, vi certe ekscius finfine. Jes, mi estis lia amdonantino. Pri sinmortigo vi volas scii, ĉu? Ne estas facile respondi. Kiam li ne estis ekscitita, li emis deprimiĝi. Krome, li parolis, kvazaŭ morti por li signifus nenion. Tamen, por mortigi sin mem, oni bezonas kuraĝon, ĉu ne? Li estis kuraĝa, kiam tio povis veki admiron, kiun li videble ĝuadis. Sed la kuraĝo sin mortigi estas io alia: ne estas publiko por aplaŭdi, oni devas fronti la finon de ĉio, scii, ke oni ne plu gustumos la bonajn fruktojn de l' tero ... Mi ne povas imagi lin kapabla kunstreĉi la kuraĝon necesan por tia fina decido. Aliflanke, se li ne plu povus fronti siajn admirantojn, se io fia, kion li faris, neeviteble koniĝus, eble tiam li akceptus tiun lastan solvon. Vere, mi ne povas diri.”

Eniris kliento, kio interrompis la dialogon. Antaŭ ol foriri, Jano, kompletigis sian informiĝon per kelkaj personaj demandoj pri ‘sinjaŭlino’ Frisk – kiu, li eksciis, nur antaŭ tri jaroj finis la farmaciajn studojn – kaj havigis al si liston de personoj, kiuj formis kun Jorli politikan grupeton. Kompreneble, tiu listo ne estis kompleta, kaj enhavis precipe individuajn nomojn (ĉar la familiajn ŝi multokaze ne sciis), sed ĝi tamen povis utili. Ŝajnis al Jano, ke ŝiaj okuloj alprenis venĝplezuran brilon, kiam ŝi skribis por li la koncernan nomaron.

Nur kiam li sidis denove en sia oficejo li ekpensis, ke la alveno de l' kliento en la apotekon, rompante la interparolon, forgesigis al li informiĝi pri la sanstato de Paŭlo Jorli kaj pri la medikamento menciita de s-ro Valdunja. Pri tio li devos demandi alifoje.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo