La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈU VI KUIRAS ĈINE?

Aŭtoro: Johán Valano (Claude Piron)

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 14

Jano Karal listigis demandojn, kiujn respondi necesos:

— ĉu la merkreda ĉinaĵo enhavis kombinon de forte spica kaj sukerita kunmanĝaĵo? (se jes, ĉu eblis al f-ino Bolomaj interŝanĝi sian manĝaĵon kun tiu de P.J.?)

— ĉu iu vidis P.J. gluti sian medikamenton merkredon vespere? aliajn merkredojn?

— ĉu li havis simptomojn de kora malfacileco fine de la kurso?

— ĉu vere la du amikinoj-kursaninoj forestis merkrede?

— kie troviĝis la kuracilskatolo ĉiufoje, kiam P. eliris kaj vespermanĝis ekstere?

— ĉu Lejla Gorazdo scias pri la samseksema amiko?

— kiuj, krom Lejla, partoprenis la mardan gitar- kaj babilvesperon?

— kial Karina Frisk ne diris, ke P. aĉetas la kuracilon en ŝia apoteko?

— kiu profitas per la morto de P.?

*

Pri la unua punkto plej bone estis informiĝi tuj ĉe la supro, t.e. ĉe s-ro Ljaŭ Fengguo.

La ĉino, iom dika kvardekjarulo, kun tre afabla vizaĝo, troviĝis hejme.

“Vi gvidas kurson pri la ĉina kuirarto, ĉu ne?”

“Arto estas la ĝusta vorto, sinjoro polican', jes efektive”, li respondis laŭ perfekte sanktavala prononco.

“Ĉu bone iras?”

“Jes, mi estas kontenta.”

“Kion vi instruis pasintan fojon?”

“Ni refaris jam-faritaĵojn, tiel ke mi metis tri: spinacoŝinkan supon, salikokajn bulojn kaj rizon frititan.”

“Ĉu tiuj estas tre forte spicitaj?”

“Ne, tute ne; multaj personoj imagas, ke ĉina manĝo flamas enbuŝe, kiel hinda aŭ afrika, sed tio ne estas vera. Kompreneble, laŭ la maniero de Sichuan aŭ de ...”

Karal interrompis:

“Ĉu la manĝaĵoj de pasinta merkredo estas sukeritaj?”

“Ne, ili tute ne dolĉas. Oni metas iomete da sukero en la saŭcon, kompreneble, sed malmulte, kaj la manĝanto ĝin ne sentas. ‘Sukerita’ estus netaŭga vorto.”

“Sekve ne estis kombino de forta spicaĵo kun sukerita afero?”

“Tute ne. Ĉu vi eble aludas la dolĉacidan spicon? Mi ankoraŭ ne elmontris tiujn, sed eĉ tie la miksaĵo estas el sukerita kaj acida gustoj, ne el dolĉa kaj spica.”

“Dankon. Tio estis grava afero. Nun alian. Via grupo enhavas junan viron eble dudektrijaran. Ĉu al vi estas klare, kiun mi celas?”

“La knabo kun tre bela vizaĝo. Jes, sinjoro.”

“Ĉu vi iufoje vidis lin gluti kuracilon dum la manĝo?”

“Mi ne atentis.”

“Kion vi trinkas dummanĝe?”

“Teon, ofte jasmenan. Sed ... atendu, mi koncentru mian penson ... Jes, kompreneble mi vidis lin. Li ĉiam verŝas al si glason da akvo, kiun li metas apud la bovlon. Estas por gluti kuracilon. Vidu, se vi ne demandus pri la trinko, mi forgesus pri tiu detal'.”

“Ĉu li faris ĝin lastfoje?” Jano demandis, streĉite.

“Mi ne ĵurus. Mi vidis, ne tiom la kuracilon, kiom la glason kun akvo. Ĉu mi eĉ vere vidis lin gluti? Nun mi memoras, ke foje mi aŭdis lin diri al la kunulo: ‘Mi prenos akvon, ĉar kun tiu varmega teo, mi ne sukcesas gluti mian medikamenton.’”

Jano tiris el sia teko kvin farmaciaĵojn, inter kiuj troviĝis unu skatolo identa kun tiu trovita en la ĉambro de Paŭlo, kaj unu relative simila.

“Ĉu vi rekonas ion?”

“Ho jes! Nun kiam mi vidas ... Ĉi tiun. La juna sinjoro metis ĝin kelkfoje apud la bovlon.”

La ĉino senhezite montris la ĝustan. Ne restis dubo, ke Paŭlo enbuŝigis la kuracilon dum la kurso.

“Ĉu vi parolis kun li pri aliaj aferoj ol kuirado?”

“Ne. Mi aŭdis lin paroli entuziasme pri Ĉina Popola Respubliko. Mi estas el Singapur'. Neniam iris en la ĉinan praavan landon. Mi ne ŝatas politikajn diskutojn. Mi do ĉiam evitis paroli pri io alia ol ĉina kuiro aŭ ĉina kultur' ĝenerale.”

“Ĉu li aspektis normale lastfoje?”

“Jes. Li ofte ekscitiĝas. Tia li estis.”

“Ankaŭ fine de la kurso?”

“Jes. Mi rimarkis nenion specialan.”

“Ĉu ĉiuj ĉeestis pasintan merkredon?”

“Ne. La du junaj fraŭlinoj ne venis.”

“Ĉu okazis io, kion vi rimarkis – ia incidento – inter s-ro Jorli kaj la maljunulino?”

“Li ofte mokas ŝin. Li konsideras ŝin freneza, kio ŝokas min, ĉar al personoj maljunaj oni ŝuldas respekton, ĉu ne? Ni ĉiuj ja maljuniĝas. Estas stulte ne lernigi al junuloj honori geavojn, ĉar kiam venos ilia vico maljuni ... Ŝi rezonas neĝuste, kiel ni faros ŝiaaĝe. Mi rimarkis lastfoje, ke ŝi ne manĝas, kvankam ĝenerale ŝi estas frandema. Kaj ŝi rigardadis lin ofendiĝe. Li eble mishumure verŝis tro da ostra saŭco, da aromaĵo, aŭ ion similan en ŝian manĝaĵon. Li havas tian karakteron.”

Nenion pli Jano eksciis el tiu simpatia ĉino, kies sanktavalaj manieraĵoj impresis tiel strange. Sed el la malmulto dirita, li ricevis konfirmon de antaŭa supozo: ke Jorli enkorpigis al si la venenon per la kuracila kapsulo. Neniu alia hipotezo taŭgus kun la nun certaj faktoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.