11

La pordo, sur kiu malnova flaviĝinta karto anoncis: “Marta Bolomaj, kudristino” malfermiĝis ne pli ol dek centimetrojn: ĉeneto malhelpis pluan movon. Longa nazo, surrajdata de okulvitroj, sub disa tufaro da grizblankaj haroj, aperis en la interspaco, dum la malfermantino staris en tia klina pozicio, ke ŝajnis, kvazaŭ ŝi ne havus korpon: nur la kapo vidiĝis.

“Kion vi volas? Kiu vi estas?” diris akuta voĉo, malfide.

“Polico”, respondis detektivo Karal.

“Vian pruvilon, mi petas”, estis la reago.

Jano ĝin montris. Nur post longa suspektokula rigardado, ŝi malfiksis la ĉeneton kaj lasis lin eniri. La malriĉa loĝejo plenis je aĵetoj – ornamaj, memorigaj – kaj malnovaj familiaj fotoj.

Ŝi indikis al li seĝon apud la kuireja tablo, kaj proponis:

“Ĉu tason da kafo?”

“Volonte”, diris Jano, surprizita, ke ŝia suspektemo ŝanĝiĝis al sinteno gastama.

La maljunulino surhavis ne tre puran antaŭtukon, sur malnovmoda nigra robo. Iel, ŝia sulkoplena vizaĝo impresis komike, eble pro ŝia maniero rigardi super la okulvitroj, lokitaj malalte sur la nazo. Ŝi verŝis al Jano tason da kafo, kaj same al si, post kio ŝi rigardis lin fikse, senvorte, kun atenda mieno.

“Kadre de enketo, mi bezonas informojn pri kurso de ĉina kuirarto. Mi pensis, ke neniu ilin pli ĝuste donos ol persono viaaĝa, kiu bone konas la vivon kaj scias observi ...”

“Flanklasu la flaton, amiketo, kaj la tutan ĉirkaŭan sukeraĵon”, ŝi interrompis. “Mi ĝojas, ke la polico fine okupiĝos pri seriozaj aferoj.”

“Kiuj seriozaj aferoj?”

Ŝi alprenis mallaŭtan voĉon, kvazaŭ iu riskus ilin aŭdi:

“La komploto, ĉu ne? Vi fine akceptis mian konkludon: komploto.”

“Kiu komploto?”

“Vi scias, ĉu ne? Mi jam sufiĉe rakontis al viaj kolegoj. Mi nun havas certecon: ili komplotas.”

“Kiuj?”

Ili, kompreneble. Ĉiuj kune. Ĉinoj, marksistoj, jezuitoj, framasonoj ... Tial mi iras al la kurso. Krom pro la fakto, ke mi tre ŝatas bonmanĝi.”

Jano Karal komencis amuziĝi. Laŭ la donitaĵoj de Izabela, f-ino Bolomaj aĝis 79 jarojn. La simpla fakto, ke tiaaĝulino sekvas kurson de kuirarto jam estis neordinara. Nun montriĝis, ke ŝi suferas de persekutiĝa manio aŭ io simila. Tio per si mem ne estas speciale ĝojiga, sed ŝiaj vizaĝesprimoj kaj ŝanĝoj de voĉo vere komikis, tiagrade, ke kelkmomente Karal sin demandis, ĉu ĉio ĉi ne estas humura moko al li.

“Kaj kiucele ili komplotas?” li demandis.

“Por renversi la socion, kapti la povon, ekspluati la simplulojn ... kiel mi scius? Sed mi aŭdas ilin.”

“Kiujn precize?”

“La du virojn, ekzemple. Ili oftege parolas pri revoluci'. Unu stas malpli singarda ol la alia, kaj li tro laŭtas pro ekscitiĝo. La juna kun bela vizaĝo. Mi aŭdis lin plurfoje: ‘Ni devas fajrigi tiun putrintan socion,’ li diras, ‘bruligi ĝin ĝisfunde, kaj rekomenci de nulo.’ La alia – tiu granda fortika specimeno – videble konsentas kun li, sed li ĉiam parolas flustre, kaj mi neniam sukcesis lin aŭdi. Li ĉiam troviĝas ĉeflanke de l' junulo, kaj ĵetas ĉirkaŭ si singardajn okulojn, pro timi, ke oni kaptos lin ĉe l' freŝa far' ...”

‘Pure sanktavala,’ pensis Karal, kiu ĉiam konsideris, ke la parolmaniero rivelas pri persono multon utilan. Ĉi-kaze, li pretus ĵuri, ke Marta Bolomaj pasigis sian tutan vivon en Valĉefa, almenaŭ sian infanecon: la vorto sti anstataŭ esti, la frazmelodio, la neakademia uzo de prepozicia infinitivo, kaj la eliziado, laŭ la fama regulo de l' sanktavalaj lernejoj: “nek tro, nek maltro: por kleri kaj klari, ĝin uzi kaj ŝpari”, ĉio ĉi signis apartenon al la valĉefa popolo. Krome, la fakto, ke ŝi tipe mallongigis la tabelvortojn (ŝi diris preskaŭ kju, kjo, ĉjam, tje) kaj prononcis trene kelkajn vokalojn, perfidis vivon en Transtjaza kvartalo.

Post paŭzeto, ŝi daŭrigis:

“Kaj ne forgesu, ke la kurson gvidas ĉino, aŭtenta ĉino,” ŝi okulumis signife, “kiun mi ankaŭ vidis murmuradi kun ili, ĵetante al mi avertajn rigardojn, kvazaŭ ili dirus: ‘atentu la antikvulinon, ŝi suspektas nin, aŭ ŝi jam malkovris’.”

“Ĉu vi efektive malkovris ion?”

“Ili provis min veneni.”

“Kion?”

“Jes. Ni lernis prepari saŭcon per sojolikvaĵo, vino, fekulo ktp. Vi scias, oni pecetigas viandon kaj ĝin lasas en tiu kelkhore, se eblas. Nu, dum momento, kiam mi rigardis al la ĉin', mi vidis tiun junulon ŝuti kuleron da mi-ne-scias-kia pulvoro en mian saŭcon, samtempe okulumante al la kamarado kaj direktante al li sian humuran rideton! Humuro! Nigra humuro de detruemul' mi tion nomas. Ili mokas min, ĉar mi ne manĝas la komunan manĝon, nur tion, kion preparis mi mem. Ke mi vidas lin, li ne konsciis, pro miaj okulvitroj. La okulisto ĉiam diradas, ke mi havas nenormale larĝan vidkampon. ‘Utile, utile’, mi diras al li; utile, kiam fuŝuloj volas vin atenci. Nebezone diri, ke serĉe al pruvo, mi ... hehe ... mi ... hehehe ... mi ‘mallerte’ renversis la saŭcon, samtempe rigardante tre atente la anĝelvizaĝon. Nu, ne povas esti dubo, ties mieno montris, ke diskrevis lia esper'. Mi eĉ pensas, kvankam mi ne estas tute certa, ke li kubutis al la kunulo, dum li kape montretis al mi.”

“Sed kial ili malbonvolus al vi?”

“Kial? Ne naivu, frateto. Ĉar mi scias. Ĉar mi suspektas. Kaj nun mi eĉ pli timos, tial ke eble ili kontrolas miajn vizitojn, kaj scios, ke policano ĉi tien venis. Ili pensos, ke mi rakontis, kaj mi fariĝos por ili danĝer'. Dio! Vi devos organizi gardadon por mi ...”

“Kaj kion pri la aliaj lernantoj? Kiuj ili estas?”

“La aliaj? Unu eble 40-jara virino, kaj du pli junaj, kiuj venas kaj sidas ĉiam kune. Estus malfacile scii, ĉu ili partoprenas la komploton. La 40-printempa – edzin' de kuracisto, mi aŭdis – neniam manĝas, kion ni preparis. Ŝi eĉ ne lekas al si la fingrojn. Strange, ĉu ne? Por kio do ŝi venas, se la bongustaĵoj ne interesas ŝin? Stas vere, ke la bela anĝel' ŝin allogas. Kiam li alparolas ŝin, ŝiaj okuloj alprenas esprimon kiel ... kiel cervin' ĉe akvo freŝa.”

“Ĉu vi iris al la kurso pasintan merkredon?”

“Tute certe. Mi neniam forrestis.”

“Ĉu ĉiuj ĉeestis?”

“La du viroj, sen ia dubo. Ankaŭ la kuracistedzino. Nun pri la du amikinoj? Ne. Se unu stus sen la alia, mi tion rimarkus, kaj ankaŭ se ambaŭ ĉeestus. Do, tiuj du ne venis.”

“Ĉu vere neniam okazis, ke vi ne iris al la kurso? Je via aĝo, tamen devas esti problemo kelkfoje.”

“Kia stranga policano vi estas! Ĉu vi ne scias, ke la kurso okazas en la apuda dom'? Tiel ke mi nur devas desupri, kaj fari ne pli ol du paŝojn trotuare, puŝi pordon, kaj jen mi estas. Tre oportune por mi. Ĉiaokaze, mi ĝuas bonegan sanon.”

“Kaj la aliaj? Ĉu ankaŭ ili estas sanaj?”

“Fizike ili stas tute normalaj, kiom mi povas juĝi. Sed la knabo ofte ekscitiĝas. Ĉu tio stas saneco, vi decidu mem.”

“Tiuj du, ĉu ili aspektis malĝoje aŭ deprimite pasintan merkredon?”

“Absolute ne. Ili ridis kaj gajis kune, kvankam kiel ilia konscienco tion ebligas, mi diri ne povas, se konsideri iliajn fiajn intencojn rilate al mi ...”

“Ĉu tiu afero pri la pulvoro en saŭcon okazis pasintfoje?”

“Jes, sinjor' policano, ne pli frue ol merkredon. Ĉu vi imagas mian angoron?”

“Kial vi ne denuncis ilin al la polico?”

Ŝi rigardis lin nekomprene.

“Sed mi tion faris! Kial do vi estus tie ĉi, se ne pro tio? Mi tuj iris en la kvartalan policejon al serĝento Delaĉár.”

Jano ridetis embarase, serĉante, kion diri. Antaŭ ol li trovis respondon, ŝi jam reparolis:

“Ŝajnas al mi, bubeto, ke vi stas stranga policano. Montru al mi refoje vian pruvilon, aŭ mi tuj telefonos al la policejo.”

La detektivo montris ĝin, sed ŝia komika vizaĝo fermiĝis: evidente, ŝi suspektis plu. Ŝi zorge notis lian nomon sur papero kaj diris, ke ŝi nun havas laboron por fari. Se la sinjor' policano bonvolos eliri ...

Ŝin forlasinte, li rapidis al la najbara policejo, kiu troviĝis tute proksime. Kiam li eniris, li vidis, ke la serĝento telefonas. Ĉi-lasta bone konis la detektivon. Vidante Janon eniri, li tuj mangestis, ke tiu proksimiĝu. Aŭdiĝis la voĉo de l' serĝento:

“Jano Karal? Jes, mi certigas al vi, ke li estas ano de la polico. Detektivo ĉe la Centra Oficejo. Kion? Momenton, mi petas, mi devas respondi je la alia telefono. Restu ĉee, mi tuj reparolos.”

Li metis la manon sur la mikrofonan parton de la aparato, kaj mallaŭte diris al Jano:

“Estas tiu maljuna frenezulino Marta Bolomaj. Mi komprenas nenion el ŝia diro. Ĉu vi estis ĉe ŝi?”

Karal kapjesis.

“Bone, kion mi devas diri al ŝi? Ke ni komunikis ŝian plendon al la Centra kaj ili vin sendis por enketi?”

Ĉe kapjeso de Karal, la serĝento reparolis en la telefonon:

“Mi konfirmas, kara fraŭlino, detektivo Jano Karal estis oficiale sendita al vi kadre de enketo, kiu rilatas al via plendo ... Mi petas pardonon? ... Ne! ... Moŝta fraŭlino, bonvolu ... La polico devas sekvi regulojn ... Estas tuta organizo por ... Ĝis alia fojo, fraŭlino!”

Li levis la kapon al Jano.

“Kia fenomeno!” li diris. “Ĉiun duan aŭ trian semajnon ŝi venas plendi, ke tiu aŭ alia ulo ŝin persekutas kaj volis ŝin mortigi. Aŭ estas plendo kontraŭ la junuloj, la politikaj partioj, kion ajn vi volas.”

“Mensmalsana?”

“Kiel multaj je ŝia aĝo. Krom tiuj ideoj de persekutiĝo, ŝi estas sana kaj normala. Tial ni jesas al ŝi kaj lasas ŝin trankvile vivi. Se vi volas mian opinion: ĉar ŝia vivo fakte estas tute malplena, zorgi pri fantaziaj komplotoj okupas ŝiajn tagojn, jen ŝia problemo. Kvankam verdire ...”

Li subite haltis.

“Kion vi volis diri?” scivolis Jano.

“Ho, mi ĵus pensis, ke mia teorio ne taŭgas. Ŝi ja havas ion alian por okupi sian tempon: ŝi kartodivenas.”

“Ĉu vere?”

“Jes. Kaj vi ne imagus, kiom da personoj iras ŝin konsulti! Eĉ tute inteligentaj civitanoj, bone konataj en la urbo. Vere, oni sin demandas, kien evoluas la mondo. Ekzemple Oljo, la aktoro, ŝin konsultas. Ankaŭ Ervin, vi scias, la riĉulo, kiu posedas la Gigant-magazenon! Prezentu tion al vi! Homo, kiu studis en universitato. Kaj oni eĉ diris al mi, ke ŝin vizitas ankaŭ profesoro Birnbaŭm, kvankam tion mi ne scias proprascie, kaj konfirmi ne povus.”

“Kiel la klientoj ekkonas ŝin?”

“Multo diriĝas de unu al alia, supozeble. Sed ŝi ankaŭ metis anoncojn en la gazetojn. Kiam ŝi ne plu vidis sufiĉe bone por kudri, ŝi lanĉis sin en tiun kartoaferon, kaj ŝi bone sukcesis, kun sia komika vizaĝo. De tempo al tempo, se ŝi bezonas monon, ŝi presigas anoncojn por multigi la konsultantojn. Unu tia aperis antaŭ kelkaj tagoj en Tribún. Mi vidis ĝin.”

‘Nekohera personeco’, diris al si Jano, kiam, dankinte la serĝenton, li retroviĝis surstrate. ‘Ŝi suspektas la plej oficialan policanon, vidas komplotojn ĉie, sed akceptas klientojn, kiuj venas al ŝi tute nekonataj, nur post gazeta anonco.’


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo