28

Ĝoja kaj Jano kuŝis surlite, revuante, antaŭ ol endormiĝi, la diversajn fazojn de la enketo.

“Danku la ĉielon,” ŝi diris, “ke tiu juna juda spiono donis tiujn valorajn informojn. Sen li, vi neniam estus trovinta la kulpulon.”

“Ho jes”, li trankvile respondis. “La konfirmo estus pli komplika, sed ne la enfokusigo de la suspektoj. Kiam mi faris tiun sonĝon, mi nekonscie (aŭ io nekonscia en mi, se vi preferas) jam sciis la solvon. Vi memoras, kion mi diris al vi poste, ĉu ne? Se la trivorto “vinberoj-vinbero-vinber'” estas ripetata, la silaboj er-vin aperas en sinsekvo. Ne hazarde mi tion sonĝis.”

“Jes, verŝajne ankaŭ mi intuis tion, ĉar lia nomo revenis al mia memor' tuj post kiam vi raportis la sonĝon. Kiam vi diris ‘bero por vino’ aŭ ion similan, tio frapis min, ankaŭ subkonscie. Dum vi estis for, kaj mi preparis la manĝon, mi ripetis al mi tiun esprimon laŭ sanktavala maniero: bero por vin', kaj tio asociiĝis mense kun la rima nomo Ervin. Mi pense reiris al mia konversacio kun Marta Bolomaj, min demandante, kial mi forgesis precize tiun nomon, dum ĝi estas unu el la plej konataj el ĉiuj, kiujn ŝi menciis. Tiam mi memoris la specialan vizaĝ-esprimon, kiun ŝi havis prononcante ‘Ervin’. La egan perturbon, kiun mi priskribis al vi, verŝajne kaŭzis tiu apenaŭ perceptebla ŝanĝeto en ŝiaj trajtoj, kiu eĉ ne daŭris sekundeton.

“Familio Ervin ja estis tre admirata en mia familio. Mi mem sentis fortan tenton voĉdoni por li, kiam li kandidatiĝis al la parlamento, kvankam liaj politikaj ideoj ne kongruis kun la miaj, nur pro lia famo de bona, simpatia, iel familiara valĉefano. Kiam dumsekunde streĉiĝis la vizaĝaj trajtoj de Marta Bolomaj, io en mia cerbo eksciis, ke Ervin ludis apartan rolon en ŝia vivo. Sed alia parto de mi rifuzis konsciiĝi pri la konsekvencoj de tiu malkovro, ĉar tio tuŝis la miksajn kaj konfuzajn sentojn, kiujn mi havis al li. Mi tute ne deziris vidi en li krimulon. Kiel lerte homa psiko nin eskapigas el la vido de io, kion vidi ni malvolas! Mi eĉ ne konsciis, ke la mencio de Ervin faras ion al mi. Mi nur spertis fortan perturbon kun ĉiaspecaj raciecigoj por ĝin klarigi ... Feliĉe, ke dank' al via sonĝo, mi rememoris pri la timata nomo!”

“Tiu via indiko eble helpis min pli ol la juna judo,” Jano komentis, “ĉar ĝi suspektigis, ke Marta Bolomaj pensis pri Ervin menciante la diron pri la diabla beleco. Kaj tiuj vortoj ja pruvis, ke iu ŝia kliento rilatis ambaŭe kun Jorli kaj kun ŝi. Tial eĉ sen la konfidencoj de la juda spiono mi enketus pri Ervin, kaj finfine mi ekscius pri la vojaĝo al Afriko, la financaj malfacilaĵoj, la invitoj al Marta Bolomaj, ktp.”

“Kaj se mi ne rakontus pri la esprimŝanĝo de Marta Bolomaj?”

“Mi tamen esplorus pri Ervin. Mi sonĝis pri “vinber'” kaj pri ‘kiu per ĝi profitas?’ antaŭ ol vi lin suspektis. Tuta nekonscia sintezo de multaj faktoj okazis en mi kaj montris tiun direkton. La fakto, ke oni murdis precize la bruliginton de magazeno, malfacile ŝuldiĝus al hazardo. Kaj la sennomula letero pruvis, ke iu krom Marta Bolomaj sciis pri la afrikeco de la veneno uzita.”

“Kiel vi klarigas tiun tute nenecesan leteron?”

“Paniko, verŝajne. Subita fortega timo, ke oni ekscios, ke li invitadis Martan Bolomaj.”

“Tamen ...”

“Eble li eksciis, ke la maljunulino konsultis d-ron Gutmanis, kaj subite memorante la renkonton kun tiu en Afriko, li opiniis, ke jen ŝanco regalas per ideala koincido por misdirekti la suspekton. Ne forgesu, ke li multe fidis ŝancon en la tuta afero.”

“Povas esti, jes”, dube diris la edzino.

“Vi ŝajnas nekonvinkita.”

“Mi havas alian hipotezon. Petro Ervin ne estas malvarma krimulo. Lia maniero procedi pere de aliuloj signas timeman, nememfidan karakteron. Tiaj homoj ofte suferas pro nekonscia profunda kulposento. Krome, li estis edukita en malnova valĉefa familio kun la tuta emfaz' pri respekto al aliuloj, kiu karakterizas nian regionan kulturon. Tia edukiĝo ne preparas al vivo kun konstanta konsci' pri krimoj nepagitaj. Eble li ne povis toleri la kulpoturmenton, kaj li – sen scii ĝin klare, kompreneble – deziris, ke la polico lin trovu kaj li pagu sian ŝuldon al la socio. Sed ĉar li ne kuraĝis fronti rekte sian respondecon, li agis kiel por la murdo: li lasis la elekton al ŝanc' ...”

“Oj! Vi psikologoj!” diris Jano.

Kaj li estingis la lumon.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo