17

Aĉetantoj ĉifoje svarmis en “Popola Apoteko”. Jano do decidis iom promeni antaŭ ol komenci sian demandadon. Blovis vento, kaj nuboj rapide sekvis unuj la aliajn, tiel ke, laŭ la orientiĝo rilate al la ventodirekto kaj laŭ tio, ĉu la suno nun brilis aŭ estis kaŝita, al promenanto ŝajnis, ke li pasas de vintro al somero aŭ inverse en nur kelkaj sekundoj.

La detektivo paŝis surkaje laŭ Tjazo, fakte ĝuante tiujn temperaturŝanĝojn, kiuj kolerigus iun ne naskitan kiel li kun plusoj da bonhumoro. Li ne pensis pri sia enketo. Du knaboj, dekunu-dekdujaraj, ludis sur la kajo. Aŭdiĝis plaŭd-bruo.

“Korpo de porko!” sakris unu, “mi faligis ĝin.”

“Bufido!” koleris la alia. “Ĉiam same kun vi! Hejme nin trafos bela ben', vi vidos!”

Janon amuzis la muziko de l' voĉoj, tipe sanktavala. Malvarma ekblovo lin tremigis, kio pensigis lin pri la varma apoteko. Li iris returne.

Kvankam pluraj personoj ankoraŭ staris interne, li decidis eniri. Li gestis al Karina Frisk:

“Ĉu vi povus liberiĝi minuteton?”

“Momenton! Mi petos permeson.”

Ŝi tuj revenis jesante. Manke de diskreta loko en la apoteko, li proponis al ŝi apudan kafejon.

“Mi min demandas, ĉu vi mensogis al mi”, li diris incite, kiam ambaŭ sidis sur la komfortaj seĝoj.

“Ne mi”, ŝi simple respondis, atendante klarigon.

“Ŝajnas, ke Paŭlo Jorli aĉetadis ĉe vi medikamentojn, eĉ freŝdate”, li diris, elpoŝigante la kartonan skatolon kun la marko “Popola Apoteko”. “Tion oni trovis ĉe li.”

“Mi de antaŭ tre longe ne vidis lin en nia butiko”, ŝi diris same trankvile. “Sed tion ni facile kontrolos. Vian medikamenton oni ricevas nur kontraŭ kuracista preskribo, kaj ĉiujn preskribaĵojn ni registras.”

“Kio garantias, ke vi ne havigis tion al li, sen ĝin registri?”

“Mi ne estas freneza. La stoko devas egali la aĉetojn minus la vendoj. Nia librotenado estas strikta por produktoj postulantaj preskribon. Vi povos demandi la mastron.”

Post nelonge, Karal reestis en la apoteko, foliumante dikan libron. La kontrolo montris, ke efektive Paŭlo Jorli ne aĉetis tie kuracilojn submetitajn al la leĝo pri preskribo. Sed la koncerna libro entenis surprizon: du semajnojn antaŭ ol Paŭlo mortis, aĉetis la menciitan kuracilon f-ino Marta Bolomaj, laŭ preskribo de d-ro Gutmanis!

Detektivo Karal petis f-inon Frisk inki al si la fingrojn kaj ilin premi sur paperon. Ŝi akceptis senkomente, kvazaŭ la fakto stari inter la suspektatoj ŝin tute ne koncernus.

Ree en sia oficejo, li komparis la fingrostampojn kun tiuj en la raporto. Ne povis esti dubo: Karina Frisk ne estis la persono, kiu manipulis la ujon. Pri tio Jano ne miris. Li sciis, ke ŝi estas inteligenta. Se ŝi farus krimon, ŝi tian eraron ne kulpus.

*

‘Ĉiam malfidu la propran inklinon’, konsilis al si polica detektivo Karal respondante la saluton de d-ro Gutmanis. Li sentis fortan simpation al la milda korfakulo, kies vizaĝo esprimis tiel bele miksaĵon el bonkoreco, anima simpleco kaj rafinita kulturo maloftan eĉ en la Sankta Valo de Tjazo, tamen neordinare riĉa je simpatiaj homtipoj.

“Sinjor' doktoro,” Karal komencis, nekonscie uzante la lokan elizion, “unu el viaj freŝdataj klientinoj estis iu maljuna fraŭlino, laŭnome Marta Bolomaj.”

“Preskaŭ okdekjara, ĉu ne vere?” respondis la kuracisto, samtempe traserĉante sian sliparon. “Jes, mi memoras ŝin. Fenomeno, mi taksas ŝin. Kion vi deziras pri ŝi, se la devo respekti profesian konfidencon ...”

“Mi pensas, ke vi ne bezonas perfidi sekreton. Ŝi prezentis preskribon de vi por la sama medikamento, kiel Paŭlo Jorli, kaj mi volus scii, ĉu tiu preskribo estas aŭtenta.”

“Ĉu vi suspektas ŝin? Jes, tion mi povas konfirmi. Preskribis mi la kuracilon.”

“Se mi demandos kial, vi respondos, ke vi juĝis tion plej bona ŝiakaze, aŭ ke precizigi viajn motivojn kontraŭus la regulon pri medicina sekreto. Mi do ne demandos.”

La kuracisto ridetis.

“Kaj tamen vi demandas, ĉu ne vere? Fakte, tiu persono fartas rimarkinde bone, se oni konsideras la aĝon. La koro tute sanas. Krom iom da reŭmatismo, peza digesto, malfacileco endormiĝi, ŝi suferas nenion. Almenaŭ fizike. Psike, kompreneble, estas alia afero.”

Li eksilentis, pripensante.

“Jes?” kuraĝige diris Jano.

“Ideoj de persekutiĝo. Vi tion certe rimarkis, ĉu ne vere? Tial mi ne komprenis, ke ŝi venas al mi, nekonata kuracisto, dum ŝi certe havas sian, kiun ŝi fidas. Tiaj personoj emas malfidi iun ajn krom kelkaj elektitoj.”

“Ĉu ŝi bezonis la medikamenton?”

“Bezonis? Hm. Korpe, certe ne. Psike, mi dirus jes. Ŝi bezonis, ke iu okupiĝu pri ŝi, patru al ŝi, kaj donu al ŝi ian ‘magian nutraĵon’.”

“Kiel ŝi klarigis, ke ŝi unuafoje venas al vi?”

“Tre rekte. Ŝi diris: ‘Mi aŭdis junulon rakonti, ke li ricevis de vi medikamenton por tiuj kaj tiuj simptomoj. Mi havas ekzakte la samajn. Bonvolu doni ĝin ankaŭ al mi.’ Ŝi parolis, kiel eta infano, kiu dirus: ‘Joĉjo ricevis karamelbombonon, ankaŭ mi rajtas ricevi unu.’ Tial ŝajnis al mi saĝa preskribi al ŝi la samon. Kiel mi jam diris al vi, tio estas sendanĝera ...”

Ili ankoraŭ babilis kelkan tempon pri diversaj aferoj sen rilato kun la enketo, sed finfine Jano atingis la malagrablan parton de sia vizito: peti de la kuracisto fingrostampojn. D-ro Gutmanis montris kompatigan malĝojon:

“Do ankaŭ min vi suspektas?”

“Ne kaj jes. Mi suspektas neniun. Mia tasko estas, ne suspekti, sed kolekti kiel eble plej multe da informoj, faktoj kaj donitaĵoj pri ĉiuj. Pro cirkonstancoj, kiujn mi ne rajtas eldiri, fingropremaĵoj fariĝis grava elemento en la faktaro. Senkulpigu min.”

*

Ricevinte la fingrostampojn de la kuracisto, kiu post tio tre rapide remontris gajan mienon, la detektivo turnis sin al la apartamento, por renkonti s-inon Gutmanis. Ŝi aperis malpli timema ol la antaŭan fojon, kvazaŭ ŝi iel retrovis sian emocian ekvilibron. Sed pli ol ia ajn ŝi montriĝis laca, kaj kun terure laceca esprimo, miksita kun malgajo, ŝi submetis sin al la fingrostampa tasko. Ankaŭ ŝi komentis pri sia suspekteco, kaj al ŝi Jano respondis preskaŭ samvorte, kiel al la edzo.

Reveninte oficejen, li komparis la fingropremojn kun tiuj trovitaj sur la plasta botelo. Evidentiĝis, ke nek Karina Frisk, nek Lazár Gutmanis, nek ties edzino manipulis la kuracilujon. Nun necesis viziti maljunan f-inon Bolomaj.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo