10

“Saluton, Izabela”, Jano Karal ridetante diris al la polica sekretariino. “Ankoraŭ nenio de la toksologaj moŝtoj?”

“Nenio. La trovita substanco estas afero tute nekonata ĉi tie. Neniu povis ĝin firme identigi nialande. Ili do sendis la specimenon al la Internacia Referenca Centro pri Vegetalaj Venenoj. Sed tiuj aranĝoj ne funkcias kun ega rapideco.”

“Bone.”

Tiu vorto ne estis pura aŭtomata eldiro: ĝi esprimis la animstaton de l' detektivo, kiu ne malŝatis la pluan prokraston.

“Kaj ĉu vi trovis pri la ĉinkuira kurso?”

Ŝi donis al li folion.

“Jen mi tajpis ĉion: organizantojn, lokon, datojn, kursgvidanton, liston de gelernantoj kun koncizaj faktoj pri ĉiu.”

“Dankon, Izabela. Mi min demandas, kiel la polico povis funkcii, antaŭ ol dungi virinojn. Vi estas nemalhavebla.”

Li iris al sia oficejo kaj atente konsideris la tajpaĵon. La fakton, ke la (eble) mortiga substanco estis tiel stranga, povus klarigi importado el Ekstremoriento, kio instigis scii pli pri la koncerna kurso, des pli notinda, ke verŝajne la junulo mortis nelonge post partopreno en ĝi.

Gvidis la kurson iu s-ro Ljaŭ Fengguo, singapura ĉino alveninta kiel infaneto en Sanktavalon, kie lia patro malfermis la unuan ĉinan restoracion de la regiono. La listo enhavis du virojn (inkluzive de Jorli) kaj kvar virinojn; inter ĉi-lastaj Jano mire rimarkis la mencion: Elsa Gutmanis, 43-jara, edzino de korkuracisto, 3 Muzea Placo.

Li decidis komenci de la komenco, kaj provis renkonti la kursgvidanton. Bedaŭrinde, tiu estis nek hejme, nek en sia restoracio. Jano do transiris al la sekvanta nomo.

Estis la alia viro: Sergjo Agister, 41-jara, gimnastika instruisto, respondeculo pri korpa edukado en Belfonta Mezlernejo.

Surprizite, ke gimnastika instruisto sekvas kurson pri kuirarto, Jano direktis sin al la donita adreso. Li tintigis la pordan sonorileton.

Malfermis la pordon atlete kunmetita viro, kiu, strange, donis al Jano impreson de jam-konato, kvankam la detektivo ne dubis, ke li neniam renkontis lin antaŭe. Sergjo Agister havis kvadratan kapon kun forta makzelo kaj vizaĝo regultrajta, kies sunbruna haŭto impresis scivolige, kvazaŭ iel la koloro ne estus tute natura. Li surhavis baletan pantalonon kaj blankan torsoveston, kiuj tiel strikte gluiĝis al la korpo, ke ĉiuj detaloj de ties reliefo tute klare videblis.

La detektivo klarigis, ke li anas al la polico, kaj kadre de enketo ŝatus informojn pri la kurso de ĉina kuirarto.

La viro afable respondis, per iom naza voĉo, kaj la veninton gvidis salonen.

Enirante, Karal preskaŭ ekkredis, ke li sonĝas, tiel malmulte li atendis la nun vidatan spektaĵon. La salono estis meblita kun delikata gusto per moderna meblaro sendube multekosta. Verdaj plantoj ĝin ornamis laŭ estetike tre plaĉa aranĝo. Inter ili japana eta pino, kun branĉoj admirige torditaj al belega konturo, tuj kaptis la okulon. Sed ne tio mirigis la detektivon, kiom la muroj. Sur unu, apudfenestra, li vidis longan-altan afiŝon: grandigitan foton de l' Davido mikelanĝela; sur la dua vastegan spegulon; kaj sur la tria grandan foton de lia nuna gastiganto, 20 jarojn pli juna, vestita, se escepti etan kalsoneton, nur de impresa muskolaro.

Tio per si mem ne estis ordinara. Tamen la granda surprizo troviĝis sur la kvara muro. Ĝi igis klara la kialon de l' jamkona impreso, kiu tiklis Janon tuj ĉesojle. Estis denove grandskala afiŝo, sed ĉifoje komerca: reklamo por konata bankalsono, ĝi konsistis el kolorfoto de atleta juna viro, sunbrunigita, ridete montranta vicon da belegaj dentoj, sur fono de blua ĉielo, blua blankŝaŭma onda maro, kaj kelkaj palmoj. Ĉielangule belliteris la nomo “Palmarea”, marko de l' bankalsono. Tiun afiŝon siatempe oni vidis en la tuta mondo, kiam la fama firmao lanĉis la modon de tiuformaj kalsonoj. La juna fotito evidente estis Sergjo Agister.

“Bela, ĉu ne?” La naza voĉo efikis rekonsciige al Jano, kiu kvazaŭ perdiĝis en kontemplado dum kelkaj sekundoj. “Tiu afiŝo valoras oron. Ĝi signis la komencon de mondona kariero. Sidiĝu, mi petas.”

Karal eksidis, sin demandante, kian efikon povas havi sur homon la fakto vivi inter granda spegulo kaj du grandaj fotoj de sia korpo. Li devos peti la fakan opinion de Ĝoja.

“Vi do vizitadas kurson pri ĉina kuirarto?” li demandis.

“Jes. Kion ekzakte vi volas scii pri ĝi?”

“Mi klarigos pli poste; verŝajne plej helpos min unue, ke ni simple babilu pri ĝi.”

“Je via dispono.”

“Ĉu de longe vi tien iradas?”

“Ekde la komenco, en oktobro pasintjara.”

“Kial vi aliĝis?”

“Nu, mi ŝatas bone manĝi, sed miaaĝe necesas tre atenti, kion oni enbuŝigas, se oni volas ne tro dikiĝi. Por mi tre gravas resti en bona fizika formo, konservi belan figuron. Mi aŭdis, ke la ĉina maniero kuiri tre taŭgas por mi. Mi volis provi mem.”

“Ĉu vi kontentas pri la kurso?”

“Tute, la kursgvidanto vere estas bona pedagogo, kaj li perfekte konas sian fakon.”

“Ĉino?”

“Laŭdevene, sed li parolas kiel vi kaj mi. Mi pensas, ke li naskiĝis ĉi tie.”

“Ĉu vi manĝas, kion vi preparas dumkurse?”

“Jes, sed ne ĉiuj ĉiufoje restas por la manĝo.”

“Ĉu ĉiuj ĉeestas regule?”

“Neregule, sed preskaŭ. Ne estas vere laŭgrada kurso. Ne gravas, se oni unu fojon forestis.”

“Kiuj estas viaj kunlernantoj?”

“Estas iu junulo, tre simpatia, iom pli ol dudekjara, kaj kelkaj virinoj, mi ne scias kiom, eble kvar aŭ kvin.”

“Kiaj ili estas?”

“Pri la virinoj mi ne povas diri multe. Malprecizan bildon mi havas. Inoj seninteresaj. Sed la knabo estas vere alloga: juna, bela, inteligenta.”

“Ĉu vi konas lin bone?”

“Ne malbone. Ni amikiĝis. Mi invitis lin plurfoje. Mi eĉ pagis al li ferian restadon en Kastelomara.”

“Kastelomara? Tio estas tre luksa, multekosta restadejo.”

“Efektive, sed mi perlaboras multe da mono, kaj ...”

“Kiel korpa edukisto?”

“Ne, kiel moda modelo. Mi pozas por modaj katalogoj. Tio estas tre bone pagata. Kaj mi faris fruktodonajn investojn, per la sumego, kiun mi tiris de Palmarea.”

“Vi estas ege donema: pagi restadon ĉe-maran por junulo, kiun vi ne konis antaŭ kelkaj monatoj.”

“Ĉu mi estas donema? Eble jes. Mi sentis, kiel diri?, intereson por tiu junulo. Kompatinda knabo! Ĉiam havis malvastan horizonton, reduktitan vivon. Eĉ liaj ideoj estas mizeraj. Li estas kontraŭburĝa. Mi diris al li: ‘Vi kritikas la burĝojn, sed ĉu vi konas ilin? Venu kun mi, vidu, kiel ili fakte vivas. Vi lernos multegon, kaj samtempe vi ripozos en plaĉa kadro.’ Li ŝajnis tre feliĉa, ke mi sugestis tiun ideon.”

Agister okulumis signife.

“Ĉu komence li ne konsentis?”

“Mi tuj sentis, ke mia propono plaĉas al li, sed li ne povis ne rifuzi, pro siaj ideoj. Mi reproponis plurfoje. Finfine, kiam mi prezentis tiun argumenton, li sentis sin kvazaŭ morale rajtigita.”

“Li do estas maldekstrema?”

“Ho jes! Porrevolucia, vi scias. Sed kiam mi sentis la deziron fari el li mian ... mian protektaton, mi decidis, ke mi helpos lin savi sin el tiu idearo, en kiu li estas kaptita, fakte. Mi ne atakas fronte. Nur iom post iom, jen unu frazo, jen alia ... Mi sukcesos finfine, ĉar liaj konvinkoj ne havas veran profundon, kaj li neniam havis okazon diskuti kun tia persono, kia mi. Mian influon oni ne repuŝas tiel facile, kiel la argumentojn de la ekstrema dekstro, kies nivelo estas plorinde malalta. Lasu al mi sufiĉe da tempo, kaj mi tiros tiun junulon el lia medio kaj detruaj ideoj. Li havas estetikulan perceptivon, li estas inteligenta, interesiĝas pri multo. Lia konversacio min ege stimulas. Estus domaĝe, se li restus kaptita de tiuj pseŭdo-justuloj.”

“Kiam vi vidis lin lastfoje?”

Sergjo Agister kuntiris la brovojn.

“Pro kio la demando? Ĉu pri li aŭ pri la kurso vi volis informiĝi?”

“Pri la kurso, certe, sed ankaŭ – ĉefe – pri li.”

“Ĉu li malaperis? Faris ion fuŝan?”

Oni sentis, ke li parolas pli singarde. Li aldonis, malrapide, kvazaŭ li bezonus tempon por samtempe pripensi kaj paroli:

“Se li bezonus advokaton, mi pretus pagi por li, ke li havu la plej bonan.”

“Vi vere emas elspezi multe por li.”

La atleto reagis kun neatendite kompleta sincereco. Jano sentis, ke post mallonga interna konsiliĝo, Agister decidis rezigni je mensogo, kiel tro komplika, senefika solvo.

“Mi amas lin”, li diris simple.

Pasis momento da silento, post kiu li demandis:

“Ĉu vi kompleze klarigos, kial vi interesiĝas pri Paŭlo? Mi komprenas, ke polico devas observi diskretecon enketante, sed scivolemo tiel arde min tenas ... Sendube, mi rajtas ricevi klarigon.”

“Estas malfacile diri”, Jano komencis serioztone.

La alia du-, trifoje kunstreĉis la makzelojn. Lia teniĝo ŝanĝiĝis: impresis, kvazaŭ lia korpo fariĝus pli densa, prepare al bato aŭ lukto. Verŝajne li jam intuis la veron. Li diris nur:

“Jes?”

“Paŭlo Jorli mortis”, respondis la detektivo.

Esprimo de intensa sufero pasis tra la vizaĝo de l' gimnasto. Lia spiro haltis momenton, post kiu lia tuta korpo subite malstreĉiĝis. Li mallevis la kapon.

“Paŭlo!” li voĉis obtuze.

Li rigardis Janon kun ombro da hezito, kaj poste ekstaris kun mieno decidoplena. Videble, tiu mistera io, en la personeco de Karal, kiu faciligis konfidencojn, refoje ĵus agis. Sergjo Agister iris al apuda meblo, prenis el tirkesto foton, kaj ĝin pasigis al la policano dirante:

“Ĉu tian belon vi iam vidis?”

La detektivo jam havis kelkajn surprizojn en tiu ĉi apartamento: la murajn afiŝojn, la rivelon pri Kastelomara, la strangan personecon de Agister. Sed plia surprizo lin atendis: sur ĉi tiu foto, Paŭlo Jorli estis tute nuda!

La foto estis rimarkinde bona. La knabo staris kun la piedoj en la maro, kun rava rideto, ne malsimila al tiu de la reklama afiŝo. La angulo, laŭ kiu lin trafis la suna lumo, estis perfekte kalkulita por akcenti lian korpan belecon kaj emfazi la ĝojradiadon de l' vizaĝo, dum vento flirtigis liajn harojn kun efekto plej arta.

“Mi estas bela vire,” senpudore diris la atleto, “sed li belis anĝele. Ĉu vi komprenas?”

Jano bone komprenis. Eĉ dudekjara – se juĝi laŭ la surmura foto – Sergjo Agister havis ion pezan, eble tro da muskoloj, aŭ tro harde ĉizitan vizaĝon, dum en la regulaj trajtoj de Paŭlo troviĝis io infane pura, kio povus vibrigi kordon eĉ en normala viro, kiel bela ĉevalido povas veki tenerecon tute sendepende de sento aŭ sekso.

Fakte la detektivo ne havis tempon halti ĉe tiaj estetikaj konsideroj. Lin ja trafulmadis deko da demandoj. Ke Agister estas samseksema, tion li ne dubis de la unua vido. Sed kion ĉi tiu foto signifas koncerne Paŭlon? Ĝi ne povus ekzisti sen ties konsento, tute certe. Kiel do koherigi tiun ĉi sintenon kun ĉio alia sciata pri li? Ĉu tiu korpeduka riĉulo “konvertis” lin al samseksemula praktiko? Se jes, kiel Paŭlo repacigis tion kun sia ligiteco al Lejla? Ĉu la disŝiro inter du eblaj vivoj – lukso, rafinita konversacio kaj samseksema plezuro unuflanke; politika lukto, virino ne tre klera, laborista vivo aliflanke – lin turmentis tiagrade, ke li ne sciis, kiel elturni sin, krom sinmurde? Aŭ ĉu Lejla malkovris lian ŝanĝiĝon kaj mortigis lin pro perfido?

Li demandis:

“Ĉu li volonte lasis sin foti nuda?”

“Fakte, jes. Mi povas esti tre konvinka, sed ŝajnas al mi, ke li facile akceptis eĉ sen mia konvinkopovo. Mi sugestis al li, ke vestoj simbolas la premon de la socia vivo, kiu sufokas, ke nudeco esprimas liberecon, kaj tio tuj trafis lin. Li ja sciis, kiom li belas.”

“Ĉu vi kuŝis kun li?” Janon surprizis la propra voĉo. Li ne tute konscie intencis tion demandi, almenaŭ tiel rekte, sed multo dependis de tiu punkto, kaj, ial, li fidis la sinceron de l' kunparolanto.

“Ne”, respondis ĉi-lasta. “Estis tro frue. Mi esperis, ke iom post iom ...”

Karal ne dubis, ke li respondis la veron. Li demandis, montrante la foton:

“Estis en Kastelomara, ĉu ne?”

“Estis tie, jes. Vi ne imagus la ĝojon de tiu junulo. Nova mondo malfermiĝis al li, kies ekziston li eĉ ne suspektis. Li iĝis pri tio kvazaŭ ebria. Mi ĝojis pro lia ĝojo. Via sciigo estis terura bato por mi, sinjoro. Ĉu mi rajtas demandi, kia morto lin trafis?”

“Ni ankoraŭ ne scias ekzakte. Eble akcidento, eble sinmortigo, eble murdo. Vi, kiu lin konis, elektus kion?”

“Mi unue pensis: nur akcidento eblas, sed evidente tio esprimas mian deziron, ne la veron faktan. Sinmortigo? Li amegis la vivon, sed kiu scias ... tia delikata animo ... Kaj ekskludi murdon mi ankaŭ ne povus. Ĉu vi ne kolektis faktojn determinajn?”

Jano kapneis, kaj revenis al nerespondita demando:

“Kiam vi vidis lin lastfoje?”

“Merkredon, ĉe la kuirarta kurso.”

“Je kioma horo vi disiĝis?”

“Je la oka kaj duono proksimume. La kurso daŭras de la sepa ĝis la oka, sed oni neniam respektas la horojn. Ĝi komenciĝis iom malfrue lastan fojon, kaj poste mi babilis kelktempe kun Paŭlo.”

“Kia li estis tiam?”

“Tute normala. Ne deprimita, se vi tion celas. Ne, li estis gaja, iom ekscitita. Mi invitis lin al glaseto, sed li volis tuj reiri hejmen, ĉar li sentis sin laca, ne sufiĉe dormis la antaŭan nokton. Tiuvespere li ne aspektis kiel memmortigonto.”

“Kion vi kurse lernis fari?”

“Ni preparis supon el kokida buljono kun spinacoj kaj ŝinko, buloj el salikokoj kaj porkaĵo kun askalono, kaj frititan rizon kun malforta paprikofrukto, vi scias, ne la eta pimenta, sed la verda sonorilforma.”

“Ĉu vi tion manĝis?”

“Jes, kiel kutime.”

“Ĉu vi scias, kial Paŭlo Jorli aliĝis al tiu kurso?”

“Jes, li diris al mi. Li adoris ĉion ĉinan: la pensojn de Prezidento Maŭ, la neekziston de riĉuloj en Ĉinio, la Grandan Proletaran Revolucion, ktp, kaj de tie lia intereso vastiĝis al kulturo kaj manĝo. Kiam li mortis, se mi rajtas demandi?”

“Mi preferas ne diri, dum la enketo daŭras.”

“Jes, mi komprenas. Alibioj, kaj tiel plu ... Nu, mi estas je via dispono.”


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo