15

Pensante, ke la laboratoria raporto koncerne la skatolon verŝajne ne estos jam preta, Jano decidis revidi Lejlan Gorazdon.

Li piediris tra la parko, direkte al ŝia laborejo, kiam ĝoja voĉo lin surprizsaltigis:

“Ej! Kara-Karal!”

Nur unu persono uzis tiun amikan vokmanieron. Jano turnis sin. Efektive, la multfaceta junulo alrapidis de flanka vojo kun larĝa rideto.

“Saluton, Stefano. Vidi vin min plezurigas, eĉ pli: ravas.”

“Tian efikon mi havas sur multajn personojn, kvankam mi ne komprenas ĝin. Ĉu vi pensas, ke mi devus iĝi klaŭno?”

“Hehe! Vi ne maltaŭgus. Sed ne pro tio mi ĝojas vin renkonti. Nur profesie.”

“Oj ve! Vi korkrevigulo! Tion mi devus atendi. Korpo de porko! Ne mi kiel persono metas sur vian detektive grizan mienon iom da suna gajo, nur mi kiel maŝino-por-informi-mallaboreman-policon.”

Li komike eligis afektitan ĝemspiron.

“Nu, nu, nu, ve kaj ve!” li ree ĝemspiris, “mia nuna filozofio devigas min respekti eĉ la plej malplaĉajn insektojn. Sendube policanoj estas tie inkluzivitaj. Plej respekte mi do nun demandas, kion mi povas fari serve al la detektiva moŝto.”

“Vi povas sidi surbenke kun mia moŝto, se tio ne estas postul' tro ofenda por vigla junul' kiel vi”, Karal respondis, moke imitante la sanktavalan manieron paroli.

“Vi ŝatas benkojn ĉi-parke. Mi tion rimarkis”, ridvoĉe diris Stefano, kiu aldonis per tre mallaŭta konfidenca tono:

“Ne timu, mi ne diros al onklino Ĝoja, ke ĉiufoje, kiam mi trairis la parkon, ekde pasinta vendredo, mi vidis vin amindumi kun malgranda bulo da graso, cetere iom tro nerva por mia gusto ... mi lasas ŝin al vi. Fidu la lojalan nevon: mi ne perfidos vin.”

“Kial vi diras: ‘ĉiufoje’. Nur unu fojon mi parolis kun ŝi.”

“Efektive, nur unu fojon mi trairis la parkon ekde pasinta vendredo. Haha!”

“Ne tre sprite! Sed jen, eksidu kun mi, ĉi tiu benko perfekte taŭgas. Kaj lasu viajn klaŭnaĵojn dum momento por raporti pri via misio. Ĉu vi trovis ion?”

“Iun, vi volas diri, ĉu ne? Iujn mi trovis. Preskaŭ ĉiujn, fakte. Unu konigis al mi alian, kiu rilatigis min kun alia, ktp ktp. Kaj jen mia fidela raporto: nenia ĵaluzo al Jorli inter tiuj geknaboj; ili ĝenerale ŝatis lin kaj ne trovis lin sufiĉe forta personeco por lin envii. Li havis unu amatinon post la alia. Antaŭ kelkaj semajnoj, estis apotekistin', laste laboristino el viandopakejo. Mi sukcesis paroligi kelkajn el tiuj knabinoj. Ilia vidpunkto tre similas: ‘bona knabo, iom tro ekscitita, tre bela por rigardi, sed ne vere alloga al normala ino’.”

“Kaj la viroj en la grupo?”

“Simile reagis, kun simila juĝo. Tio plej frapis min pri tiuj uloj. Ili ĉiuj reagas same, kion ajn vi diras. Verŝajne pro vivi tiom kune, sen eliri el sia sfero. Kredu min: por esti kompleta personeco, necesas havi multajn diversajn okupojn ...”

“Ne faru la paroladon pri via vivkoncepto. Mi konas ĝin parkere”, rompis Jano. “Kion ili diras pri la morto?”

“La samon. Ili ĉiuj diras la samon ankaŭ prie”, Stefano dialektis. “Kaj ne stultan hipotezon. Por ili estas neniu dubo: la krimon kulpas la polico.”

“Kion?” Karal eksaltis.

“Vi aŭdis ĝuste: ili estas tute certaj, ke la polico mortigis Paŭlon por seniĝi je hom', kiu kuraĝis serioze endanĝerigi la burĝan socion.”

“Ili kredis tion pri Jorli, ĉu vere?”

“Tute firme. Ili trovis Paŭlon ekscitita, tro nerva kelkfoje, ne sufiĉe stabila por vere forti, sed ili admiris lian kuraĝon kaj lian manieron organizi. Ili pensis, ke lia bela vizaĝo utilas, ĉar oni ne facile suspektas iun, kiu aspektas anĝele. Sed ili konvinkiĝis, ke la polico eksciis pri liaj planoj, kaj decidis lin likvidi.

“Ĉiuj senescepte?”

“Ĉiuj, kun kiuj mi parolis aŭ pri kiuj mi sciis, pensas same. Kaj mi ne dubas pri la sincereco. Kelkaj memoras min de la tempo, kiam mi aliĝis al la rondo de marksismaj studoj. La plimulto en tiu grupo estas studentoj, kaj la fakto, ke mi estas parta laboristo multe kontribuis al mia prestiĝ'. Ili ne scias, ke mi estas via nevo, kaj mi pretus veti, ke ili diris la veron.”

“Kaj en la atleta klubo, ĉu vi eksciis ion?”

“Ili ne sciis pri la morto de Jorli. Ili konas lin ne tre bone, ĉar li ne estis vere regula partoprenanto. La ĉefa komento pri li estis: ‘li ne ŝatas perdi’. Li volonte sekvas la trejnon, kaj li montriĝas infane-naive memkontenta, kiam li en kuro alvenas unua. Pluraj diris al mi: ‘ne vera sportul'; tiu knabo bezonas sti admirata’.”

“Ĉu ion alian vi eksciis, kio helpus en mia enketo?”

“Ne. Ŝajnas al mi, ke jam estas multego. Ĉu vi ne samopinias?”

“Ho jes, Stefano, vi helpis min grandioze. Estu dankata. Permesu nun, ke mi rapidu ... al mia amatino.”

“Ĉu vere?”

“Jes. Post duonhor' (kiel diras vi el Sanktavalo) vi trovos min ĉi tie sidantan kun fajrosanga bruna vulkanino.”

“Kapro de parko! Vi scipovas virvivi!” Li okulumis. “Ne timu, mi ne diros al onklin'.”

Kaj li malaperis for.

*

En la superbazaro, kie Lejla deĵoris, estis plene aktiva tempo. La policano do iris peti de ŝia estro, ke ŝi kelkan tempon interrompu la laboron.

Alvenante, ŝi impresis lin kiel laca, pli aĝa, pli maldika. Li kondukis ŝin al la apuda parko, kaj elektis benkon diskrete lokitan. Ŝia voĉo perdis multe el sia antaŭa firmeco, kiam ŝi respondis al li:

“Jes, mi sciis, ke Paŭlo iris Kastelomaran. Al mi tio ne plaĉis. Aliflanke mi pensis, ke tiu ulo povus esti fonto de mono por niaj agadoj, kio plej utilus. Sed mi opinias, ke mi diris tion al mi, por min trankviligi, ĉar mi vidis, ke la invito tro tentas Paŭlon, kaj li ne havas la forton rifuzi. Kontraŭ dusemajno da pagata nenifar', apud blua maro, kun bonaj manĝoj kaj mola lito, kiu rezistus, vivinte tutan vivon da proleta penado?”

“Ĉu vi ne trovis tiun inviton ekstreme stranga?”

“Ho jes! Mi unue pensis: estas la politikaj kontraŭuloj de Paŭlo, kiuj volas lin logi malproksimen, eble por lin murdi, aŭ por lin kompromiti. Sed li iom pli rakontis pri la ulo, tiel intense, ke ... Mi ne rezistis. Mi foje atendis kaŝite la finon de l' kurso ĉinkuira, tiom mi scivolis. Feliĉa hazardo faris, ke ĝuste tiuvespere ili longe babilis sur la trotuaro antaŭ ol disiĝi. Ili ne vidis min. Mi ne aŭdis ĉion, sed tamen sufiĉe. Precipe mi lin observis. Mi komprenis, finfine.”

“Kion ĝuste vi komprenis?”

“Ke tiu ulo estas virama, ke li enamiĝis al Paŭlo. Estis videble, aŭdeble. Li ĉiumomente provis lin tuŝi. Kaj Paŭlo ...”

Ŝi ekploris, kaj ŝia plua rakonto estis hakata de singultoj kaj snufoj.

“Paŭlo ne rezistis, ne alprenis firman rifuzan sintenon. Li rigardis tiun fiulon, kvazaŭ sorĉata, direktis al li sian ... sian ... (la plorsingultado intensiĝis) ... sian mirindan rideton. Mi pensis: li estas kvazaŭ senhelpa birdo fascinata de serpento. Tio min naŭzis, ŝiris mian animon. Mi volis fari ion, riveli min, krii skandale, sed mi estis tro malfeliĉa. Ŝajnis al mi, ke tro malfruas, ke Paŭlo jam amas lin.”

“Tamen vi vidis Paŭlon plu, ĉu ne?”

“Jes. Poste, mia kuraĝo revenis. Tiuvespere miaj revoj diskrevis, mi tion ne atendis, estis nur scivola. Sed poste mi decidis lukti, tamen neniam kuraĝante paroligi Paŭlon pri tiu afero. Mi ĉefe emfazis la neceson politike agi, pensante, ke nur tio lin deturnos de tiu dekadenca burĝo. Ve!”

Rea plortorento. Tiu sperto sendube estis superhome suferiga al la eta ‘karnobulo’. Jano komprenis, kaj sentis kompaton.

“Paŭlo!” ŝi ekkriis, tenere, kaj daŭrigis: “Li ne plu estis la sama. Mi ne mensogis la alian fojon, kiam mi diris, ke lundon antaŭ lia morto ni kune kuŝis. Kuŝis ni kune, estas vero, sed nur kuŝis. Ĉu vi komprenas? Ekde la tago, kiam tiu sukcesis lin trafi, mi ne scias kiel, Paŭlo lite kun mi malpli kaj malpli viris. Tiun lundon estis kompleta fiasko. Imagu. Viro dudektrijara! Tiu perversulo lin fuŝis komplete.”

‘Oni ne sukcesas tiel facile ŝanĝi iun, se ne ekzistas en ĉi-lasta profundaj tendencoj samdirektaj’, pensis Karal, samtempe memorante, ke homo, kia Timoteo Valdunja, ekzemple, ĉiam taksis Paŭlon ne aŭtente vira. Li demandis:

“Mardon pasintsemajne, vi pasigis la vesperon kun amikoj. Mi bezonas scii, kiuj ili estas. Ĉu vi bonvolos?”

Ŝi hezitis, momenton alprenis sian defian mienon, kaj fine levis ŝultrojn, kvazaŭ por signifi “nenio plu gravas nun”. Ŝi donis iliajn nomojn, plus kelkajn personajn detalojn, kiujn li notis. La detektivo konstatis, ke ĉiuj jam troviĝis sur la listo, kiun li donis al Stefano: estis ĉiam la sama rondo. Fine li demandis:

“Koncerne la kuracilon, kiun Paŭlo glutis ĉiuvespere. Kie li konservis ĝin?”

“Estis du lokoj: en tirkesto liaĉambra, kaj en la maldekstra poŝ' de la pluvjako, kiun li ĉiam surhavis ekstere.”

“Ĉu li kutimis konservi tiun jakon sur si, kiam li restis ie interne, ekzemple en restoracio, ĉe la laboro, ĉe amikoj?”

“Ne. Estas palto-jako, kiun li surmetas ĉi-sezone por eliri, kiam estas ne tre varme; sed kie oni ankoraŭ hejtas, li forprenas ĝin kaj ĝenerale pendigas ĝin sur hoko. Li ne ŝatas lasi ĝin ie ajn sur seĝo, pli malpli fuŝe faldita, kiel multaj faras.”

‘La aferoj preciziĝas’, pensis Jano, forlasinte la dikulineton kaj, paŝante oficejen, li mense ordigis la nun farotajn taskojn.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo