19

“Mi ne kontentas, mi ne kontentas”, grumblis la prokuroreja altoficisto. En lia oficejo kunvenis Karal kaj leŭtenanto Remon. “Jes ja, vi havas motivon: ŝi malamis la knabon, kiun ŝi persekutiĝe rigardis preta ŝin mortigi; vi havas manieron: interŝanĝi la du kuracilskatolojn; vi havas oportunan eblecon: dum la jako pendis enireje, ŝi facile povis interŝanĝi la skatolojn kaj lasi en lia jako la venenitan; vi havas pruvon pri ŝia manipulado: la fingrospurojn sur la ujo de l' mortigaj kapsuloj.”

“Unue min surprizis trovi tiom da precizaj fingrospuroj”, komentis Jano Karal. “Sed kiam montriĝis, ke estas la ŝiaj, ĉio iĝis klara. Ŝi estas ruza, sed ŝia menso funkcias kiel en la antaŭa jarcento. Ŝi nenion scias pri polica tekniko. Ankaŭ samkaŭze ŝi lasis tiel facile troveblan spuron en la apoteko. Pli moderna menso tiujn erarojn ne kulpus.”

“Jes. Vi pentras koheran bildon. Alia pruvelemento estas neatakebla: ŝi sciis pri l' veneno, dum por la ĝenerala publiko, eĉ la proksimaj amikoj, Jorli same verŝajne povis trafi morton akcidentan, aŭ ponardan, aŭ alian. Ĉu estas ia ŝanco, ke ŝi sciis el aliulo pri la venena teori'?”

“Ne,” respondis Jano, “krom se la ĉino raportis miajn demandojn, aŭ la apotekistino. Sed eĉ tio estas vere neprobabla. Ne forgesu, ke ŝi malfidis ĉiun, eĉ la ĉinan kuiriston, pro lia nura ĉineco. Kaj la apotekistinon laŭnome ŝi ne konis. Mi eĉ dubas, ĉu tio sufiĉus por konkludi pri venenado.”

“Mi samopinias”, la altoficisto respondis. “Ŝi ne sciis tion el ekstere. Aŭ ŝi estus dirinta ĝin por sin defendi kontraŭ aresto. Do la kazo preskaŭ ĉiurilate estas kompleta. Kaj tamen io ĉagrenas min, kaj sendube ankaŭ vin, sinjoroj.”

“La elektitan venenon, ĉu ne?” diris la basa voĉo de leŭtenanto Remon.

“Jes. De kie do ŝi prenis ĝin? Kiel simpla kudristino povus havigi al si venenon tiel etkvante produktatan, tiel malfacile akireblan? Tio estas la mankanta er' en la akuza ĉeno. Sen ĝi ni povas nenion fari. Estas via tasko respondi ĉi tiun demandon, sinjoroj.”


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo