20

Vespere venis Stefano.

“Mi vere estas mirinda detektivo”, li diris.

“Kial?” Ĝoja demandis, nekapabla subpremi ridon fronte al la komika vizaĝo de la nevo.

Ĉi-lasta okulumis:

“Kio signas bonan detektivon? Ĉu io alia ol nazo? Bona nazo, kapabla sekvi spure la krimulojn, kiel hundo la mastron? Nu, mi pasis sur la Granda Ponto, kaj jen odor' de cepoj, fungoj, fritiĝanta kokido, saŭco ruĝavina tiklis mian flarilon. Mi sekvis ĝin, salivanta kiel pavlova hundo, kaj jen mi estas, preta palati mian plej ŝatatan frandon ĉe mia kara onklino.”

Jano intervenis:

“Ĉiam ĝuema, ĉu ne? Nu, nu! Estas malbona preparo al la vivo havigi al junulo senpagan festenon. Mi onkle eduku vin. Vi pagos vian manĝon per informoj.”

Stefano sin turnis al Ĝoja:

“Ne estas viro, tiu ulo, nur informo-spongo. Dilema estas mia situaci'. Miaj vivprincipoj devigas min respekti spongojn, sed miaj edukprincipoj ne allasas kuraĝigon de perversa obsedo. Diru, Ĝoĝoj', kiel min elturni?”

“Ŝajnas al mi,” ŝi ridetis, “ke al junulo pli konvenas sekvi viv- ol edukprincipojn, kaj ĉiaokaze, je sia aĝo, via onklo staras ekster edukeblo.”

“La spongo do sorbu ĉiun mian informon. Pri kio, Kara-Karal?”

“Pri Landarte. Li instruas en via universitato. Ĉu vi konas lin?”

“Ho jes! Dadar' ni lin nomas. Mi sekvas lian kurson pri ‘Enkonduko en la strukturon de la bantuaj lingvoj’.”

“Kion vi pensas pri li?”

“Strangulo. Kontraŭ nia civilizo, kvankam li neniam vojaĝas al Afriko sen magnetofon', fotoaparato, amaso da skribiloj kaj paperfolioj, plus kredito de la Scienca Esplora Fonduso. Li ŝajnas al mi kompetenta, sed kiu povus lin kontroli?”

“Ĉu ne la afrikaj studentoj?”

“Kiam afrikano fariĝas studento ĉi tie, li scias malpli pri la primitivaj triboj ol eŭropa etnografo. Sed efektive, lingve, Landarte estas neatakebla. Afrikanoj diris al mi, ke li tre bone parolas almenaŭ la ĉefajn bantuajn lingvojn. Pri la cetero, ili diras, ke li komprenas ĉion fuŝe, kiel ĉiuj blankuloj pri Afriko. Kiel povus esti alie? Ĉu vi imagus iun el Farobel prelegi korekte pri la sanktavala menso?”

“Ĉu vi opinias lin kapabla murdi iun?”

“Dadar', murdi iun? Ne. Por murdi oni devas esti ĉu sangobola kaj mortigi la alian dum nesuperebla koler', ĉu organizita, kaj malvarme plani sian krimon paŝon post paŝo. Dadar' ne estas sufiĉe varmsanga por iam ajn koleri, kaj li estas tiel ĥaosa en siaj aranĝoj, ke li trafus sin antaŭ ol la viktimon.”

“Tamen, por instrui en la universitato, oni devas kapabli ordigi sian penson!”

“Abstraktaĵojn, ideojn, jes, pli malpli. Kvankam videble vi miskonas la univon; alie, vi scius, ke multaj tie havas tre konfuzajn ideojn eĉ pri la propra fako. Dadar', siaflanke, kapablas bone verki artikolon pri la amaj metaforoj de zairiaj pigmeoj aŭ simila temo, sed naturo ne dotis lin riĉe sur la praktika tereno.”

“Sed ĉu li povus kunplani la murdon kun iu alia?”

“Sincere, mi ne kapablas vidi en li krimulon. Des pli se temas pri murdi junan laboriston kun kuraĝaj politikaj pozicioj. Riĉulon, eble, aŭ sklav-ekspluatanton, aŭ industriiston, kies operacioj malbeligus afrikan pejzaĝon, aŭ afrikan ŝtatestron, kiu favorus iun afrikan lingvon super malgrandaj dialektoj, minacante tiujn perdigi ... jes, murdanta tiajn ulojn mi povas lin fantazii – kvankam nur kun granda imagostreĉo – sed ne kunlaboranta en krimo kontraŭ Paŭlo Jorli. Ne. Se mia flar' ion valoras, mi konsilas sekvi alian spuraron ...”


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo