3

S-ino Valdunja lin akceptis tre afable. Verdire, polica detektivo Karal sentis sin favorata de la dioj ankaŭ rilate la regionon, kie li plenumis sian serĉistan funkcion. La sanktavala distrikto – laŭlonge de l' rivero Tjazo, la ‘Sankta Valo de Tjazo’ – estas fama pro sia milda vivo kaj la natura ĝentileco de sia loĝantaro. Eĉ en relative granda urbo kiel Valĉefa, kie disvolviĝas ĉi tiuj okazaĵoj, regas ĝenerala afableco. Kia kontrasto kun la zono ĉirkaŭ Farobel, kie li antaŭe deĵoris! La farobelanoj estas agresemaj harditoj kaj ilia parolmaniero staras ĉelime de vulgareco, kion Jano tre malŝatis. En Sanktavalo, kontraŭe, oni sentas sin kvazaŭ ĉe elito, tiel dignaj, bonedukitaj, dolĉavortaj aperas la loĝantoj. Des pli plaĉa tio estas, ĉar ili havas neniun senton de supereco, neniun malestimon al la alilokanoj. Ne. Ili dignas nature, kaj se ilia sinteno enhavas ion subtile nobelan, eĉ en la plej humila manlaboristo, tio entenas nenion afektan; aristokrata, ilia konduto restas spontana kaj simpla.

Tion Karal alte taksis. Li naskiĝis en la ĉefurbo, sed, eble pro sia kampara deveno, neniam kutimiĝis al la tiea snobeco. Spertinte la orgojlan ĉefurbon kaj la trivialon de Farobel, li trovis plaĉe valora la ekvilibron de l' sanktavalanoj. Li ŝatis ĝin en Ĝoja, sia edzino; li ŝatis ĝin en Remon, la estro; kaj li tuj sentis, ke li ŝatos ĝin en la bonvenigema edzino de l' mastro-farbisto.

Ne, la edzo ne estas hejme. Li ne finas la laboron fiksahore. Tute malgrandan entreprenon li havas. Entute estas nur du laboristoj, plus li. Unu el ili – eble malsana? – ne venis hodiaŭ. Espereble nenio serioza okazis, ĉar li ĉiam sciigas, se hazarde li ne povos veni labori, kion li ne faris ĉifoje. Ĉu eble ŝi povas helpi al la oficista moŝto?

Jano hezitis. Ĉu pli bone tuj diri aŭ ĉu lasi ŝin paroli? La unua ebleco estus pli honesta, kaj Karal ne ŝatis trompi konfideman personon. La dua enhavus ion perfidan, ĉar normale, en similaj cirkonstancoj, homo tuj anoncus la kaŭzon de sia vizito. Aliflanke, li estas policano, kaj utilaj informoj eble riceviĝos, se li prokrastos la eldiron. Li do elektis la duan eblecon.

“Ĉu vi bone konis Paŭlon Jorlin?”

“Ke mi bone konas, mi ne rajtus diri,” ŝi respondis kun la plaĉa frazmuziko de la sanktavalanoj, “sed mi tamen relative ofte babilis kun li.”

“Tamen vi diras, ke vi ne konas lin.”

“Por koni homon, oni devas manĝi kun li kilogramon da salo. Paŭlo fojfoje manĝis ĉe ni, sed ne tiakvante! Des pli, ke ni ne multe salas.” Ŝia rido sonis gaje. “Cetere, li stas sekretema. Li rajtas, ĉu ne? Se li ne volas konfidi, mi respektu lian deziron. Diru al mi! Ĉu vi scias ion prie?”

Janon, kiu pase notis la dialektan formon “sti” anstataŭ “esti”, ĉiam amuzis la regiona vorto “prie”. Li ofte taŭzetis pri ĝi sian edzinon, certa pri ŝia indigna reago, t.e. rebato, ke ĝi estas tute regule formita kaj tre praktika vorteto, kiun ne uzi estas nur afekta ĉefurba snobaĵo.

“Mi tuj klarigos, sed bonvolu unue diri: kia homo li estas, krom sekretema?”

“Bela, sinjoro, bela! Fajne skulptita vizaĝo. Svelta, rapidmova korpo. Kelkfoje mi timas, ke mi tro ametas lin, kio ne decas al edzohava mi, ĉu?”

“Sed la karaktero?” diris Jano, samtempe pensante, ke la lasta konfeso de s-ino Valdunja ne faciligos lian taskon.

“Kiel diri? Retiriĝema, inklina silenti li estas. Kelkfoje tre gaja, kelkfoje, eble pli ofte, kvazaŭ perdita en malĝoja revo. Vi scias, okazis katastrofo en lia vivo. Li ne havas familion. Tio ne beligas la vivon. Por diri la veron, mi trovas lin iom mistera. Kiam li elmetas sian malĝojan rideton, onin trafas mikso de kompato kaj deziro koni, kaj samtempe oni sentas, ke neniam oni scios ...”

“Ĉu vi konas liajn amikojn?”

“Tute ne. Mi foje vidis lin hazarde sur la ponto de Pontostrato, tenanta knabinon ĉebrake, sed li neniam parolus pri tiaj intimaĵoj kun mi. Sed kial vi faras al mi tiom da demandoj? Kio okazis? Ĉu li faris ion malbonan?”

Jano petis pardonon, ke li ne tuj diris, kaj nun rakontis kelkavorte pri la morto. S-ino Valdunja iĝis tute pala. Videble ŝi ne atendis similan novaĵon.

Precize je tiu momento la pordo malfermiĝis. Eniris laborvestita kvindekjarulo, kiu ekhaltis vidante fremdulon, sed tuj prezentis la manon kun afabla rideto, dum la okuloj rigardis demande la detektivon. Nur poste li rimarkis la ŝokitan vizaĝon de sia edzino. Liaj brovoj kuntiriĝis.

“Kio ...?”

“Timoté! Paŭlo ...”

“Io okazis al Paŭlo”, li prononcis malrapide, duon-demande, duon-aserte.

“Jes, sinjoro,” Jano diris per voĉo mallaŭta, “kaj mi ŝatus pridemandi vin, ĉar ...”

“Akcidento?” la murŝmiristo interrompis.

“La afero ne estas klara, s-ro Valdunja. Tial, se vi bonvolos doni al mi kelkajn precizigojn ...”

La mastro sin turnis al la edzino.

“Lasu nin”, li diris, kaj ŝi pantoflis kuirejen.

Jano klarigis, ke li apartenas al la polico, kaj ripetinte la okazaĵon, demandis:

“Ĉu Paŭlo Jorli venis labori hieraŭ?”

“Jes, tute normale. Ni finis laboron je la kvara, kaj mi diris, ke li povas reiri hejmen.”

“Kia li estis?”

“Kiel kutime. Li neniam kantas ŝmirante muron, kaj li ne kantis ĉifoje. Li ne estas tre komunikiĝema, sed ne malpli hieraŭ ol iam ajn.”

“Ĉu la alia laboristo estis kun vi?”

“Ne, li faras laboron aliloke.”

“Vi do rimarkis nenion specialan, ĉu?”

“Nenion.”

“Kia homo estas Paŭlo Jorli?”

“Bona laboristo, kvankam li ne faras ion pli ol li strikte devas. Sed kion li faras, li faras bone. Mi supozas, ke kun tia vizaĝo, li havas ĉiujn knabinojn, kiujn li volas. Tamen prie mi scias nenion, nur supozo mia. Mi persone trovas lin tro belkapa por impresi vire, sed se kredi la kinon, tiaj uloj allogas.”

“Kion politike?”

“Kiel scii, kun tiuj knaboj? Ilia buŝo flamas pri revolucí,” respondis la mastro, kun la tipa sanktavala kutimo elizii de tempo al tempo substantivon, “sed koncerne posedadon ili estas pli burĝaj ol maljunaj laboristoj. Ili ne suferis, kion suferis ni, jen ilia manko. Por ili, politika ago stas maniero montri sin, konvinki sin pri sia heroeco, kaj ne kio ĝi estas ĉe ni: malfacila rimedo igi la mondon pli justa ...”

Jano mense notis la pronomon “ili”: la diroj de mastro Valdunja verŝajne pli esprimas ideojn pri la junularo ĝenerale ol la veran eston de Paŭlo. Li revenigis al la temo sian kunparolanton:

“Ĉu vi opinias, ke li povis mortigi sin mem?”

“Ej, mi ne konis lian koron. Tamen mi dubas. Li tro ŝatis manĝi. Homo, kiu ŝatas bongustaĵojn, eĉ se lipe revolucia, ne inklinas ĉesigi sian vivon, ĉu? Jen mia opinio. Sed kial vi parolis pri akcidento? Ĉu li falis, aŭ io simila?”

“Mi ne rajtas diri ĉi-stadie de enketo. Vi scios pli poste. Ĉu lia koro estis sana?”

“La koro? Ne. Li foje aludis, ke lia koro misfunkcias. Mi vidis lin gluti kuracilon kun sia manĝo. Mi scivolis, sed demandis nenion, ĉar li ne volonte parolis pri si.”

“Ĉu vi konas lian kuraciston?”

“Ne. Sed la asekurkompanio verŝajne ...”

Jano pensis, ke gravos certiĝi ĉi-rilate. Ĉu la raportoj pri la “perfekta sano” preterlasis ion?

La konversacio ne liveris pliajn interesaĵojn, kaj la detektivo adiaŭis siajn afablajn gastigantojn, kontenta konstati, ke la bildo pri Paŭlo Jorli nun iĝas pli preciza. Al la skemo de korpo iom post iom aldoniĝis trajtaro psika, kaj la personeco, kvankam nur elemente konata, pli klare konturiĝis.

La suno kaŝis sin malantaŭ okcidenta monteto. Reaŭtante hejmen, Jano retrovis plezure la mil detalojn, kiuj prikantis printempon. Nun, kiam la labortago finiĝis, li tute flanklasis la pensojn pri la juna forpasinto. Li laŭiris la riveron, sorĉata de la belo de l' pontoj kaj de la akvaflua muaro. Li pensis, ke Ĝoja lin atendas, kaj dum li mense konsideris sian agrablan sorton, ombro da kulpeco lin trafis: ĉu vere decas al homo tiel kaj tiom feliĉi?


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo