27

“Klarigu do detale, sinjoroj”, la altoficisto el la prokurorejo petis kun afabla rideto. Leŭtenanto Remon gestis al Karal:

“Vi enketis kaj trovis. Estas via rolo raporti.”

Karal tusetis, prepare al longa raportado. Kvankam ĉio klaris liamense, li ne sciis, kiel komenci.

“Jure, povas esti tikla problemo”, li fine diris. “Sed ĝi ne koncernas min. Ĉiujn dirotajn faktojn ni povas pruvi, sed kiel niaj leĝoj pritraktas tian kazon, pri tio mi tute ne kleras. Jen kiel ni rekunmetis la tutan aferon.

“Eble la plej gravan eraron kulpis la armeo, kiam ĝi decidis specialigi junan brilan oficiron pri psikologia milito. Ĉi-lasta fako estis vera modo tiutempe. Mi ne scias, ĉu ĝi ankoraŭ gravas nun. Estu kiel ajn, li multe legis kaj studis tiutempe pri la maniero influi la homojn, aŭ ekspluati iliajn latentaĵojn. Ni cetere trovis sur liaj librobretoj tutan kolekton da verkoj pri tiu temo.

“Laŭ mia ...” (Jano Karal sin interrompis sekundeton. Li unue intencis diri ‘edzino’, sed iĝis necerta, ĉu la prokurorejo aprobos ŝian enmiksiĝon) “... opinio, li tiel lernis, ke se oni volas bone farigi taskon, plej grave estas ĝin konfidi al persono kun taŭga psika motivo por ĝin plenumi. Ke, se la psika profunda motivo estas sufiĉe forta, eĉ ne necesas peti la personon, sed ke eblas lin iom post iom gvidi al la deziro de la celata ago kaj al ties plenumo, tion bone komprenis la iama fakulo pri psikologia milito.

“La Gigant-magazeno estas, kiel vi scias, la plej malnova ĉiovendejo de Valĉefa. Petro Ervin, post la morto de la familianoj, retroviĝis sola posedanto de tiu grandega magazeno, kies direktoro li ankaŭ fariĝis. Inteligenta, sed diletanta, kaj kun multaj deziroj, kiujn li ne sciis superi, li malbone mastrumis sian posedaĵon. Li ne distingis sian privatan monon de la kaso magazena, kaj kiam li bezonis ion, li simple ĉerpis el ĝi, tiagrade ke, iom post iom, bankroto proksimiĝis neeviteble. Bone konata en Valĉefa, preskaŭ elektita urbestro, li estis unu el tiuj ambiciaj personoj, kiuj ne tolerus malbonan famon. Kiam evidentiĝis, ke lia konto pli ol malplenas, kaj li ne povas repagi impresajn ŝuldojn, li sentis panikon.

“Por elturni sin el ĝi, li repensis al sia militpsikologia trejno kaj al la posta homstudado, en kiun li siatempe profundiĝis. Kaj psikologie kaj ekonomike, lia kalkulo montriĝis ĝusta. Ekonomike, li notis, ke Gigánt des pli malprosperas, ju pli progresas la vendoj ĉe la sola vere konkura firmao: Alta Turo, pli nova magazeno, kiu, per modernaj metodoj, inteligenta prezpolitiko kaj direktado dinamika, laŭgrade logis al si klientaron antaŭe fidelan al la malnova valĉefa domo. Tiam li pensis: ‘en la nuna situacio ĉi-urbe, se Alta Turo forbrulus, dum du-tri monatoj, eble pli, – antaŭ ol ĝia direkcio povos restarigi la vendadon sur la antaŭa nivelo – ĝia klientaro por multaj aĉetoj sin turnos al Gigánt, kaj tio sufiĉos por replenigi nian kason’.

“Ni studis la kontojn, kaj tio efektive okazis. Post la fajrego, kiu detruis Altan Turon, la vendado pli ol kvinobliĝis en Gigánt.

“Sed kiel fari, por ke la flamoj voru konkurantan magazenon, sen riski kompromitiĝon? Ervin trovis ne stultan solvon al tiu problemo: en tempo, kiam revoluciaj junuloj emas forĵeti la socion, trovi unu kun nestabila psiko, kiun li per lerta psika manipulado iom post iom kondukos al krima fajrigo.

“Kiel li organizis sian serĉon, ni scios nur, se li foje konfesos. Verŝajne por tiu serĉo li aĉetis (ne ĉi tie, sed en la ĉefurbo: li estis singarda) la perukon longharan, kiu, kaŝante lian kalvecon, komplete ŝanĝis lian aspekton. Li fine trovis la grupon de Jorli kaj la juna farbisto montriĝis por li perfekta krimperanto. Li aliris lin, sin prezentante kiel delegiton de ia internacia kaŝa organizo revolucia, kaj proponis aligi la jorlian grupon al ĝi, emfazante, ke pro sekurecaj kialoj, ne devus esti kontakto kun iu alia ol li. Post kelka tempo, li komencis doni monon al la grupo, kaj la naiva Paŭlo rigardis tion pruvo pri la aŭtenteco de la internacia organizo, rezonante, ke neniu donus monon por revolucia agado sen partopreni sur iu aŭ alia nivelo en la lukto kontraŭsocia.

“Ni ankaŭ ne scias, kiel li persvadis la knabon bruligi Altan Turon. Eble li diris, ke tiu estas faŝisma magazeno, aŭ ke ĝi estas simbolo de abomeninda konsuma socio. Restas la fakto, ke post serio da renkontoj kun Paŭlo aperis la ŝmirskribo ‘BOJKOTU Ĉ-T’, t.e., por ĉiu valĉefano, Altan Turon, kaj iom poste okazis la fajrego, en kiu la magazeno pereis.

“Paŭlo tiam prezentis per si danĝeron. Unue, ĉar li povus al iu paroli pri la instiginto-kuraĝiginto. Kvankam Jorli certe ne sciis la nomon de Ervin, tamen ekzistis ia risko, des pli ke la knabo, kiel multaj en tiu grupo, estis pli fanfarona ol diskreta. Due, kiu garantios, ke la revolucia flamo ne atingos ankaŭ la Gigant-magazenon? Krome, montriĝis, ke Paŭlon vidis tri atestantoj, kion la gazetoj menciis.

“Sed kiel seniĝi je Paŭlo prenante sur sin nek riskon, nek respondecon? La sama metodo taŭgis, kaj Ervin planis ĝin antaŭe. Sammomente kiam li komencis renkontadi Paŭlon, li ankaŭ komencis la vizitojn al Marta Bolomaj.

“Pretekste, ke ŝi por li kartodivenu, li iradis al ŝi, kaj ni povas imagi, ke li bone pagis ŝin. Estas facile paroligi personon en tiaj kondiĉoj, kaj influi tian malsanan menson per diskretaj aludoj. Konvinki f-inon Bolomaj pri la danĝero de la junaj revoluciemuloj ne necesis: ŝi tion jam kredis firme. Sed li iom post iom (ni supozas) persvadis ŝin pri ŝia misio bari ilian progreson. Ni emas pensi, ke li foje diris al ŝi, ke Jorli havas grandegan respondecon en revolucia grupo, kaj ke tiu, kiu lin mortigos, agos liberige por la tuta socio.

“Mi devas precizigi, ke kiam ni kolektis ĉiujn pruvojn pri Ervin, ni ilin prezentis al Lejla Gorazdo, la amatino de Jorli. Ŝi furiozis pri la maniero, laŭ kiu okazis la psikoinfluado, kaj donis al ni pliajn informojn. Tiel ni eksciis, ke Ervin sendis Paŭlon al la kurso pri ĉina kuirarto, pretekste ke li tie foje havos kontakton kun la ĉinaj aŭtoritatoj pere de iu, kies identeco riveliĝos nur post pluraj monatoj. Tiu kurso prezentis por Ervin du avantaĝojn: la ĉineco allogis Paŭlon, kaj la ejo najbaris al la apartamento de Marta Bolomaj.

“Ervin diris al Marta Bolomaj, ke Jorli vizitadas tiun kurson. Eble li montris lin al ŝi. Li insistis pri lia ‘diabla beleco’, reliefigante la ‘diablan’ aspekton, kio estis psikologie tre trafa kun persono havanta la mensostrukturon de tiu maljuna fraŭlino. Verŝajne, ĉiufoje kiam li vizitis ŝin por kartodiveno, li pli kaj pli inside encerbigis al ŝi la ideon savi la socion per likvido de l' defalinta anĝelo.

“Nun pri la metodo. Dum traserĉo ĉe Ervin, ni trovis tutan dosieron pri diversaj venenoj. En ĝi troviĝis la artikoloj menciitaj de la Internacia Referenca Centro. Ke Ervin konservis tiun dosieron montras, ke li sentis sin nesuspektebla.

“Eble vi memoras, ke en septembro lastjara – nelonge antaŭ ol komenciĝis la ĉinkuira kurso – la Gigant-magazeno starigis kun granda reklamado ‘Afrikan Dusemajnon’, dum kiu oni povis aĉeti tie ĉiaspecajn raraĵojn el Afriko. Ervin mem travojaĝis Afrikon por organizi la aĉetadon de la produktoj vendotaj dum tiu dusemajno. Ĉar li estas konata homo kun multaj kontaktoj, li verŝajne sukcesis viziti la koncernajn tribojn kaj akiri de ili – aŭ de iu blankulo vivanta tie – la uzotan venenon. Ni scias, ke dum tiu vojaĝo li hazarde renkontis d-ron Gutmanis. La du valĉefanoj konis unu la alian laŭvide, kaj ĝojante renkontiĝi tie fore, ili kune vespermanĝis. Tiam Gutmanis rakontis pri la detaloj de sia veturado, dum Ervin klarigis pri la baldaŭa ‘Afrika Dusemajno’.

“Verŝajne Ervin havis diversajn planojn por la venenado kaj projektis uzi tiun, kiun la cirkonstancoj plej favoros. Se ĥalkomfalino ne estus uzebla, li prenus ion alian. Kiam li eksciis pri la kardia medikamento, li pensis, ke gelatena kapsulo ideale solvus la problemon, kiun starigas la forte perceptebla gusto de ĥalkomfalino.

“Li tiam komencis inviti Martan Bolomaj al sia hejmo, pretekste, ke ŝi kartodivenu. Ĉar la maljunulino multrilate estis komika gasto, en tiu grandburĝa medio, ŝi estis allogo por la geamikoj de familio Ervin. Ni scias, ateste de servistoj, invititoj aŭ familianoj, ke du- aŭ trifoje, Petro Ervin montris al Marta Bolomaj, kiel oni povas malfermi gelatenan kapsulon por eltiri el ĝi la enan substancon. Li faris tion ŝerce, dirante ekzemple: ‘oni volas glutigi al mi tiun longan gelatenan tubon, sed mi preferas miksi la kuracilon kun mia manĝo’, kaj li aldonis: ‘kompreneble, se estus amara gusto, mi ĝin lasus en ĝi, ĉar kapsulo precize ebligas gluti malbongustan medikamenton sen percepti la guston’.

“Alian fojon, kiam li invitis ŝin hejmen por kartodiveni al amikoj, li montris al ĉiuj fiere sian kolekton da ‘afrikaj mirindaĵoj’, inter kiuj troviĝis poteto da pulvoro ‘da kiu la enhavo de duona aspirin-premaĵo sufiĉus por sendi homon inferen sendolore per simpla korhaltigo’. Iu gasto tiam spontane kaj sensuspekte komentis: ‘vi devas ne diri tion, se mia edzino volus min murdi, ŝi ŝtelus iom da ĝi, kaj ek! diablen mi forsvenus’. Al kio li respondis: ‘Neeble, vi perceptus ĝin, ĉar la gusto estas treege forta kaj repuŝa. Vi tuj vomus la manĝon aŭ trinkon, en kiu ĝi estus. Tial verŝajne tiu veneno neniam disvastiĝis. Eĉ bestoj ĝin rifuzas.’

“Tiel agis Petro Ervin. Per subtila penstrudado al malfortaj psikoj, li kondukis unu personon al bruligo de granda magazeno kaj alian al murdo de la unua ...”

Regis impresa silento, dum kiu la lastaj vortoj de Karal reeĥis en ĉies menso. Fine la oficisto prokuroreja esprimis sian dubon:

“Ĉu vi estas tute certaj? Tiu maniero procedi ŝajnas al mi malfacile kredebla. Ĉu vere oni povas realigi krimon per persono, kiu, eble senscie, fundfunde deziras ĝin?”

“La realo ofte ŝajnas nekredebla”, Jano respondis mildavoĉe. “Pripensu minuton. Ĉu vi nepre forpuŝas la ideon, ke la usonan prezidenton John Kennedy kaj lian fraton Bob oni likvidis tiumetode?”

La alta oficisto restis momente silenta, kun rigardo fiksita al Karal. Liaj lipoj rondiĝis por fajfo, sed neniu sono venis. Kuntirante la brovojn, li diris:

“Tamen, Ervin ne povis havi certecon, ke Jorli kaj Bolomaj agos laŭ lia plano ...”

“Ne”, respondis la detektivo. “Tial la tribunalo ne facile verdiktos. Li fidis je ŝanco. Povas esti, ke li antaŭvidis aliajn eblecojn, ekzemple, ke se ne agos Jorli, iu alia faros la saman laboron. Eble li eĉ kontaktis tiun alian personon.”

“Nu, kion, se Jorli agus, sed ne Marta Bolomaj?”

“Estis risko. Li preferis, ke li mortu. Sed se ŝi rezistus kaj li ne trovis alian malfortan menson, li igus sin senkulpa dirante – se supozi, ke la polico malkovris liajn kontaktojn kun Paŭlo – ‘Mi faris nenion. Estas tiu junulo. Li estas obsedata pri fajro, toksata de revolucia propagando’, kaj li verŝajne havis ian pretan klarigon pri la rendevuoj kun la junulo.

“Tial li diferencas de la ordinara krimulo. Ĝenerale, murdonto planas sian agon tre detale, por ke ĝi nepre sukcesu. Ervin kalkulis je ŝanco. Estas murdo bazita sur psikologia probableco. Neordinara, ĉu?”

“Ion vi ne klarigis”, diris leŭtenanto Remon. “Kial li sendis tiun sennomulan leteron?”

“Tiu estas la mistero, al kiu respondon ni ne trovis. Ĉu eĉ li scias mem?”


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo