13

Posttagmanĝe, en la oficejo, pluraj interesaj dokumentoj lin atendis. Unu estis la fine alveninta raporto de la Internacia Referenca Centro pri Vegetalaj Venenoj, alia estis fasko da paperoj trovitaj ĉe Jorli de policanoj, kiuj ree traserĉis lian ĉambron, kaj la tria estis skatolo kun farmacia specialaĵo: la medikamento, kiun d-ro Gutmanis preskribis al la junulo.

Jano komence pritraktis la trian, zorgante ĝin kiel eble malplej tuŝi, por ne difekti eventualajn fingrospurojn. Estis kartona skatolo, kun verŝajne io plasta aŭ vitra interne, sed li ne volis malfermi ĝin. Ekstere, ĝi prezentis nenion specialan krom unu interesa punkto: etiketo de la apoteko, kie ĝi estis aĉetita: Popola Apoteko, 2 Konservatoristrato. Tio estis la adreso, kie Jano Karal vizitis Karinan Frisk. Li tuj sendis la skatolon al la polica laboratorio por kompleta esploro.

La paperoj konsistis el malnetoj de leteroj, cirkuleroj, artikoloj kaj paroladoj redaktitaj de Paŭlo Jorli koncerne, plejparte, politikajn problemojn. Ilia nematura romantika maldekstrismo okulfrapis ĉe la unuaj frazoj. Jano decidis legi ilin hejme, en pli trankvila atmosfero.

Fine li turnis sin, kun neracia, ne tre komprenebla mallogo, al la toksologia raporto de la Centro internacia. Li rapide tralegis la kemian parton: la formulo kaj teknikaj specifaĵoj havis por li, pro manko de faka trejniĝo, minimuman signifon. Sed lian atenton la cetero tuj kaptis.

Resume, ĝi indikis, ke la trovita substanco – ĥalkomfalino – efektive estas veneno, kiu agas en la daŭro de tri, kvar horoj per malfortigo kaj fina paralizo de la kardia muskolo, kun grada endormigo. Tre malgranda dozo sufiĉas por ĉesigi vivon, se la ag-elemento estas sufiĉe koncentrita. Dum unu aŭ du tagoj karakteriza odoro eliĝas el kadavro de persono ĝin glutinta. La manieron ricevi puran, mortige koncentritan ĥalkomfalinon konas ekskluzive la Bamaganjongŭe, malgranda afrika popolo. La venenon oni tiras el arbeto – Chalcomphalia maculipennis – kiu kreskas nur en kelkaj regionoj de Afriko, en Birmo, en Junnan-provinco de Ĉinio, en Indonezio, en deko da filipinaj insuloj kaj en Nov-Gvineo. Estas dube, ke la loĝantoj de tiuj regionoj iam ajn malkovris en tiu vegetala substanco la mortigan ag-elementon, kiu riceviĝas nur post relative kompleksa preparado. Laŭ la dokumentaro de la Internacia Referenca Centro, la menciitaj afrikanoj estas ĝiaj solaj uzantoj. Kvankam Smarteaj Laboratorioj siatempe interesiĝis pri la eventualaj medicinaj aplikoj de ĥalkomfalino, ili rezignis je tia esplorado pro la malfacileco kulturi la kreskaĵon, kiu igis ĝin ekonomie netaŭga.

La raporto fine citis bibliografiajn referencojn: artikolojn aperintajn en fakaj revuoj.

“Jen kial mi deziris plej malfrue ricevi ĉi tiun raporton!” diris al si Jano. “Mi nekonscie intuis, ke ĝi alportos nur komplikon.”

Tio estis lia unua reago, ŝuldita al la nekonateco de produkto tiel stranga. Sed duareage li pensis, ke eble la malofteco de l' mortigilo reduktos la suspektokampon. Ju pli li pripensis, des pli tio ŝajnis prava. Li prenis paperon kaj listigis la personojn koncernatajn, jene:

    

Jam viditaj
s-ro Valdunja
s-ino Valdunja
Karina Frisk
Lejla Gorazdo
d-ro Gutmanis
s-ino Gutmanis
Georgo Landarte
Sergjo Agister
Marta Bolomaj
Kolego-farbisto

    

Aliaj
kunloĝanto 1 (afrikano!)
kunloĝanto 2
Liaŭ Fengguo
ĉinkuira kursanino 1
ĉinkuira kursanino 2
membroj de politika grupo de Jorli
membroj de ekstremdekstra grupo
membroj de atletisma grupo
geamikoj ĉeestintaj la mardan vesperon

La afrika deveno de l' mortigilo tuj direktis la suspekton al Landarte, kiu pasigis grandan parton de sia vivo meze de primitivaj triboj, kaj al la afrika studento. Jes, tuj oni pensas tion. Sed maltuj?

Ĉu eblas plene fidi la aserton de la Internacia Centro, ke la veneno ne estis malkovrita aliloke? Kion afrikanoj trovis, tion povus trovi ĉinoj aŭ birmanoj same bone. Tiaokaze, Liaŭ Fengguo povus scii pri ĝi, kaj eble aliuloj: membroj de la maldekstra grupo, kiu tiom admiras Ĉinion kaj eble havas rilatojn kun tiu lando pere de la ambasadorejo aŭ alimaniere.

Krome, almenaŭ unu farmacia laboratorio interesiĝis pri la koncerna substanco. Tio signifas, ke personoj ekster Afriko kaj Azio pristudis ĝin, havis specimenojn, konas ĝian efikon. Ĉu Gutmanis, kiel korfakulo, ne partoprenis tiun esploradon? Aŭ Karina Frisk, kiel farmaciistino?

Pozitivan aspekton la raporto havis en tio, ke ĝi mallarĝigis la tempospacon, dum kiu Paŭlo Jorli povis enkorpigi la venenon. Jano decidis serĉi pri tio konfirmon. Li telefonis al la ĉefurba toksologo, polica faka kunlaboranto, al kiu la valĉefa nekropsiinto antaŭe sendis la venenan restaĵon. La fakulo indikis, ke efektive, kunleginte la diversajn raportojn (li kompreneble ricevis kopion de ĉiu), li povas fiksi la gluton de l' veneno je momento inter la tria kaj la oka posttagmeze, se paroli nur fizio- kaj toksologie. Se oni almetas aliajn konatajn faktojn, la tempo-eblecoj malgrandiĝas.

La konversacio de Karal kun la fakulo atingis jenajn konkludojn:

Se Jorli estus glutinta la venenon je la tria, li ne estus povinta ĉeesti la komencon de la kurso. Aliflanke, la stomakenhavo respondas je la manĝo preparita dumkurse, kaj estis parte digestita. Se li enprenis la venenon je la sesa, malpli de la manĝaĵoj estus digestita, kaj li estus manifestinta fine de la kurso simptomojn, kiujn la aliaj ne estus pretervidintaj. Se je la naŭa, verŝajne multe pli, aŭ ĉio – ĉe tia juna homo sen stomakaj problemoj – estus digestita.

Kvankam ne eblas vera precizeco, ĉar mankas multaj detaloj – individua digestrapideco, ritmo laŭ kiu la veneno eniĝis en la sangocirkulon, kvanto da enprenita ĥalkomfalino, ktp – tamen oni povas konjekti kun negranda erarmarĝeno, ke la veneno atingis la stomakon inter la sepa kaj la oka kaj duono. Praktike, tio signifas: aŭ tuj antaŭ la kurso, aŭ dum ĝi.

Karal demandis, ĉu la fakaj donitaĵoj de l' raporto ebligas scii, kian guston havas la mortiga substanco. La toksologo respondis, ke ne, sed ke la menciitaj artikoloj eble informas pri tio. Li tuj serĉos en la biblioteko kaj sciigos la detektivon.

Jano decidis reiri al la apartamento de s-ino Satej por paroli kun la du ankoraŭ neviditaj loĝantoj.

*

La fizikstudento forestis, sed ne la afrikano. Ĉi-lasta estis eleganta viro, iom pli aĝa, laŭvizaĝe, ol la policano atendis. La unuaj impresoj de Jano resumiĝis en la vorto “longa”, ĉar la afrikano havis longajn krurojn, longajn brakojn kaj la kombino de tre maldika talio kun relative mallarĝaj ŝultroj emfazis la impreson de longeco. Jano amuziĝe pensis, ke “Lalonga” estus bona afriksona nomo por tiu, sed la vera nomo estis Mulangonjumba. La vizaĝo impresis, se ne bele, almenaŭ plaĉe, sed kio imponis, tio estis la profunda basvoĉo.

Ve! La demandado dispremis plata la esperan atendon de Karal. La studento apenaŭ konis Paŭlon. Ili vivis en unu apartamento, sed en du apartaj mondoj. Paŭlo unufoje aliris la nigrulon por babili pri politiko, sed la alia nete rifuzis. Laŭ tiu, la interparolo okazis proksimume jene:

Mulangonjumba: Mi ne miksiĝas al politikaj aferoj.

Jorli: Sed via popolo estas maljuste traktata.

M.: Mi ricevas stipendion de via registaro. Kion ajn mi pensu, mi volas ĝin ricevi plu. Por mi, mia unua devo al mia lando estas fariĝi kuracisto kiel eble plej kompetenta.

J.: Nia lando estas demokrata. Ili ne rifuzos stipendion, se vi partoprenos en politika agado, des malpli en simpla diskuto.

M.: Mi multon ne scias pri via lando, kaj vi multon ne scias pri mia. Mi observadas; poste mi juĝos. Nun min interesas nur studi kaj plu ricevi stipendion.

J.: Multaj afrikanoj ne reagas kiel vi al invito politike pripensi.

M.: Ili estas ili, mi estas mi. Lasu min, mi petas ...

De tiam, Paŭlo sisteme rifuzis eĉ pro nura etiketa ĝentileco saluti la afrikanon.

*

Dum Jano kaj Mulangonjumba parolis, alvenis la fiziko-studento Ivo Pares. Dankinte la alian, la detektivo iris al ĉi-lasta. Denove, la interparolo fruktis ne multe. Male al la afrikano, Pares ne rifuzis la diskuton kun Jorli, sed li rigardis ĝin teda bonkoreca devo.

“Tiu junulo bezonas ... bezonis paroli. Kial ne aŭskulti lin?”

“Sed ĉu vi konsentis pri liaj ideoj?”

“Ne. Aŭ nur parte.”

“Ĉu vi tion diris al li?”

“Ne. Min ĝenis, ke Mumu” – li mangestis al la nigrula ĉambro – “rigardas lin kun alta nazo. Tiu knabo malfeliĉis. Li bezonis amikecon, trovis ĝin – espereble – ĉe siaj amikoj-ruĝuloj. Se ĉi tie ni ambaŭ lin forĵetus, tio ne estus agrabla, ĉu?”

“Ĉu li ne provis logi vin al sia grupo?”

“Iomete, sed li tuj vidis, ke li ne sukcesos. Mi diris, ke mi estas malsanema, kio estas relative vera, cetere, kaj tro absorbita en mia studado. Tion li volonte kredis.”

Tuj vidiĝis, ke Pares ne tre sanas. Li estis maldika palulo kun maldensa blonda hararo, okulvitroj, kaj ĝenerala mira esprimo, kvazaŭ al li ne klarus, kie ĝuste la reala mondo troviĝas.

“Ĉu vi vidis lin multe?”

“Multe, nemulte, kion tio signifas? Laŭ la hazardoj de la tago, kiam ni renkontiĝis en la kuirejo ekzemple. Ni ne ofte matenmanĝis kune, ĉar li komencis labori multe pli frue ol mi, sed almenaŭ unu fojon semajne ni kune vespermanĝis. ‘Vi estas kompatinda malriĉa studento’, li diradis iom ironie, ‘permesu, ke mi regalu vin’. Li preparis ne malbonajn manĝojn, kelkfoje ĉinajn, ĉiam rifuzante, ke mi pagu la elspezojn. ‘Ĉine manĝi kostas nemulte, ĉar oni tiras la maksimumon el ĉio’, li klarigadis. Ŝajne, li fieris, ke lia murŝmira salajro lin ebligas grandsinjori al mi. Kaj mi efektive estas tre malriĉa.”

“Ĉu vi trovis lin moka, supereca?”

“Ne. Lia sinteno estis amika. Iom supereca, jes, kiel granda frato al malgranda. Li diris: ‘Vi estas poeto de teorio, mi konas la vivon pro ĝin sperti.’ Li amis pri mi la fakton, ke mi donis al li la okazon sin senti supera, mone, energie, politike, al intelektulo. Li amis min ankaŭ pro tio, ke mia familio estas laborista.”

“Ĉu vi konis liajn amikojn, amikinojn?”

“Tute ne. Li kelkfoje menciis ilin, parolis pri seksaj atingoj, ktp, sed neniam tre serioze. Pri politiko li parolis nur teorie, subdirante, ke lia agado estas sekreta. Mi neniam lasis lin vidi, ke tiun agadon mi rigardas ludo.”

“Kion vi scias pri via alia kunloĝanto?”

“Mumu? Nenion. Eĉ ne lian tutan nomon. Li estas bona knabo, sed ne deziras amikiĝi kun mi. Mi respektas lian deziron. Vi scias, medicinaj studoj postulas egan memorlaboron. Mi scias dank' al amiko, kiu studas kun li, ke li kondutas same en la univ' ... diskreta, laborema, afabla, sed ema resti sola en sia anguleto. Li havas amatinon, kun kiu li pasigas preskaŭ la tuton de siaj liberaj horoj. Li ne okupiĝas pri politiko, rifuzas meti sian nomon sub studentaj petskriboj, sed oni ĝenerale komprenas lian sintenon kaj lin ŝatas. Li ankaŭ ne okupiĝas pri aliaj knabinoj ol la amatino. Al mi ne plaĉas konfliktoj, kaj pro tio mi ĉiam diras ‘jes’; al li ne plaĉas konfliktoj kaj pro tio li ĉiam diras ‘ne’. ‘Samen celas, dise velas’, oni diras ĉe ni, en Tjazo-Alta. Sed ĉar li tion faras kun granda afabla rideto kaj rigardo signifoplena, neniu riproĉas lin. Se li ne sukcesis kun Paŭlo, estas pro la speciala fakto, ke tiu nenion pli deziris ol bonan nigran proleton, kiu konfirmus ĉiujn liajn ideojn. Kiam Mumu alvenis, li ĝojsaltis plafonen, sed baldaŭ la revo platiĝis.”

Koncerne praktikajn detalojn, utilajn por la enketo, Jano ne sukcesis ricevi multon, krom unu fakto, sed tiu gravegis: Paŭlo kutimis gluti sian kuracilon ĉiuvespere meze de la manĝo ‘por ke ĝi bone miksiĝu’, aŭ tuj poste, se li hazarde forgesis.

*

Reveninte oficejen, Jano Karal komisiis la polican sekretariinon, helpserĉistinon, referencistinon – unuvorte Izabelan – kontakti la Smarteajn Laboratoriojn por ricevi la liston de ĉiuj personoj, kiuj laboris super ĥalkomfalino, kaj por ekscii, ĉu d-ro Gutmanis aŭ f-ino Frisk iam ajn tie dungiĝis.

Notinte liajn dezirojn, Izabela anoncis, ke prof. Ŝoleman, la toksologo, telefonis kaj petis lin revoki.

La forta voĉo de l' ĉefurba fakulo vibrigis la telefonon:

“Mi havas vian informon. Tre amara, malagrabla gusto. Tial la indiĝenoj havas problemon por mortigi iun per tiu veneno. Oni uzas ĝin en tiuloka preparaĵo, kiu estas samtempe sukerita kaj tre spica, ‘pilipili’eca, se vi konas. Se estas nur la dolĉaĵo aŭ nur la pilipilio, oni tuj sentas repuŝan guston. Ambaŭ necesas kune.”

“Sed en nia moderna socio, ekzistas manieroj nepercepteble glutigi fortagustajn aĵojn, ĉu ne?”

“Ho jes, ekzemple la oblatajn aŭ gelatenajn kapsulojn la farmaciistoj uzas precize tiucele. Oni sensas nur (kaj apenaŭ) la eksteran entenilon. La substanco mem troviĝas ene sen kontakto kun la gustumaj sensiloj.”

Ju pli Karal pripensis la problemon, des pli li emis konkludi, ke Paŭlo glutis la venenon en medikamenta gelatena kapsulo. Li do feliĉis aŭdi, ke prof. Ŝoleman atingis la saman ideon.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo