16

La reston de la mateno la detektivo pasigis serĉante konfirmon de faktoj jam konataj. Ĉu telefone, ĉu vizite, li tiel eksciis, ke jenaj faktoj troviĝas ekster ĉia dubo: la ĉina manĝaĵo de l' fatala merkredo ne enhavis kombinon de dolĉa kaj spicforta aĵoj; Paŭlo ĝenerale glutis la kuracilon meze de vespermanĝo, helpante sin per malvarma akvo; oni vidis lin tion fari ankaŭ la koncernan merkredon; la du junaj amikinoj ne ĉeestis la kurson tiutage; kiam li vizitis la kurson, Paŭlo ĉiufoje pendigis sian jakon sur hoko enireja, apud la necesejo, ĉar en la kurskuirejo estis varme. Koncerne eventualan malfacilecon spiri fine de la kurso, simptoman pri serioza kormalfortiĝo, la opinioj diferencis: la ĉino nenion rimarkis; laŭ f-ino Bolomaj, li parolis rapide, ekscitiĝe, tute kiel kutime; laŭ s-ino Gutmanis kaj s-ro Agister, li efektive spiris iom kiel persono, kiu suprenkuris ŝtupare.

Nun, kiam ne restis dubo pri la tempo kaj maniero de l' forpaso, oni povis ekskludi la sinmortigan hipotezon: estus psikologie neimageble, ke homo, kiu volas ĉesigi sian vivon, iras ekscitita al regula kunveno, kaj meze de ĉiuj, sen videbla emocio, englutas mortigan substancon, kiun li antaŭe enigis en gelatenan kapsulon.

La sola allasebla klarigo pri la morto de Jorli do estis, ke iu metis en la poŝon de l' jako (eventuale en la tirkeston hejme) mortiga(j)n kapsulo(j)n, aŭ en la skatolon de Paŭlo, aŭ en similan, antaŭe preparitan skatolon. Tiumerkrede, laŭ du atestantoj – Sergjo Agister kaj Elsa Gutmanis – Paŭlo eliris el la kursejo ĝuste antaŭ la manĝo por iri preni la medikamentan skatolon el sia jako, enireje.

Senkuraĝige por enketisto estis, ke, tiumetode, la momento, kiam la viktimo enbuŝigis sian mortigilon iĝis komplete hazarda. La tuta kutima rezonado per alibioj do fariĝis neaplikebla ĉi-kaze.

La raporto de l' polica laboratorio alvenis tuj antaŭ tagmezo. Ĝi estis miriga.

La kartona skatolo, por produkto tiuspeca, estas la eksteraĵo. En ĝi troviĝas papero kun fakaj indikoj kaj plata ujo el vitreca plasta materialo, plena je gelatenaj kapsuloj enhavantaj la pulvoran medikamenton. Malmola plasta ŝtopilo fermas la ujon.

Kaj sur la ŝtopilo kaj diversloke sur la ujo la laboratorio trovis klarajn fingrospurojn lasitajn de du personoj: Jorli, kaj iu nekonata. Ĉi-ties estis pli multaj ol tiuj de l' viktimo, kiuj estis kelkloke stampitaj super tiuj de la nekonato. Pligrandigitaj fotoj de l' fingropremaĵoj estis aldonitaj al la raporto.

Ĉiuj kapsuloj restintaj en la ujo enhavis nur la normalan medikamenton, sed mikroskopa studo de la etaj polveroj troviĝantaj en la kartono rivelis kristalon de ĥalkomfalino.

La lasta detalo nur konfirmis pliafakte punkton jam certan, nome, ke iu uzis la medikamenton kiel rimedon por murdi Paŭlon. Janon ĝi do ne surprizis. Sed alia fakto mirigis lin, nome, ke tiom da fingropremoj stampiĝis sur la ujo.

‘Nekredeble’, li pensis. ‘La krimo ĉiurilate signas ruzon kaj inteligenton. Kiel la krimulo, niaepoke, povis kulpi tiel stultan eraron, kiel manipuli nudamane plastan ujon, sur kiu la fingroj nepre lasas spurojn identigajn?’

Li decidis havigi al si fingrostampojn de ĉiu koncernato, komencante per Karina Frisk kaj ges-roj Gutmanis, pro la kuracila metodo murdi, kaj transironte poste al Landarte, ĉar la mortigilo devenis de Afriko.

*

Li malfruis por la hejma tagmanĝo. Post kiam la infanoj foriris, dum li retroviĝis sola kun la edzino por trinki la tradician kafon, ŝi alparolis lin kun brilaj okuloj:

“Mi legis la paperojn de Jorli, kiujn vi alportis hejmen hieraŭ.”

“Ĉu interese?”

“Jes kaj ne. Teda makaroniaĵo de iu obsedata per infana deziro ĉion revolucii. Sed io frapis min, kio vin interesos.”

Ŝi haltis. Li rigardis ŝin, scivola. Tuj enirinte, li jam divenis, ke ŝin jukas la senpacienca deziro ion komuniki, sed la ĉeesto de infanoj ŝin malhelpis.

“Eble mia psikologia trejniĝo misgvidas min,” ŝi reparolis, “kaj ĉi tio estas nur hipoteza. Tamen mi min demandas ...”

Ŝi ree eksilentis; ĉu intence, por tikli lian scivolemon?

“Vi vin demandas ...”

“Mi min demandas, ĉu povus esti nur ŝanca afero. La ekzemploj, kiujn li uzas, la simboloj, per kiuj li esprimas bilde sian penson, la metaforoj, ĉio ĉi turniĝas ĉirkaŭ unu temo obsede: fajro.”

“Nu, tio estas normala. La koloro simbola pri revolucio estas ruĝa, kiel fajro, kaj tiuj junuloj volonte parolas pri fajrigo de la malnova socio, ktp.”

“Jes. Tamen gravas la ofteco: ĉe la aliaj, tio okazas normalkvante; ĉe Paŭlo estas kvazaŭ konstantaĵo.”

“Kaj kion vi konkludas?”

“Mi meditis pri tiu fakto. Mi pensis pri ĉio, kion vi diris pri Jorli. Ĝi formas koheran psikan bildon: nestabila junulo, kiu deziras venĝon, sopiras al heroa ago, kapablas sadisme ĝui detruon, dubas pri sia valoro kaj vireco, kaj provas korekti tiujn dubojn pruvante al si, ke li estas grandulo. Jen lia karakter', ĉu ne? Krome, lia familio mortis dombrule, se mi ne eraras, kio povis profunde impresi la psikon de tia sentema infano, kaj veki en li nekonsciajn fantaziaĵojn donantajn al fajro valoron de sorĉa mistero, kiun solvi nur konkreta ago povus.”

“Efektive.”

“Nu, memoru, kion li ŝmiris sur la Granda Ponto: ‘BOJKOTU Ĉ-T’. Kaj memoru, ke kelkajn tagojn poste, la aludita ĉiovendejo – Alta Turo – komplete brulis, ke la polico konvinkiĝis, ke estas krima far', kvankam ĝi neniam sukcesis trovi la junulon, kiu suspektinde eliris kaŝe el la magazeno, kaj kiun, malgraŭ lia singardo, pluraj atestantoj vidis ...”

Dum momento, Jano ŝin rigardis kun buŝo malfermita.

“Diable!” li diris, kaj plu silentis, kvazaŭ trafita de fulmo.

“Via elpensaĵo min stimulas”, li fine voĉis. “Ĉu Paŭlo estus la kulpinto de tiu fajrego? Estos facile kontroli.”

“Tion mi pensis. Kvankam mi ne imagas, kiamaniere tio povas rilati al lia morto ...”

“Mi kuras oficejen. Vi havis genian ideon.”

Ŝi penis lin haltigi:

“Ej! Ne flugu tiel, vi povus tamen minuton ripozi ...”

Tion ŝi diris kvazaŭ laŭrite. Ŝi ja sciis, ke kiam lin tenas simila ideo, nenio allasus prokraston. Videble lia menso jam fulmis al nova direkto.

*

“Izabela!” li kriis enirante. Feliĉe, ŝi jam alvenis.

“Je via dispono!” ŝi respondis, mokfarante soldatan saluton.

“La dosieron pri la brulego de Alta Turo, tuj! Kaj poste, traserĉu nian kolekton por trovi kvar aŭ kvin fotojn de viroj kiel eble plej similaj al Paŭlo Jorli.”

Post kelkaj minutoj ŝi alportis la dosieron. Ĝi enhavis la atestojn de tri personoj vidintaj la junulon, kiun fasko da faktoj aperigis kiel tute probablan respondeculon de l' krima bruligo. Polica desegnisto estis farinta krajonan portreton de la knabo laŭ tio, kion la tri vidintoj indikis kaj sugestis korekti. La rezulto relative bone similis Paŭlon, kvankam ĝi tute ne reproduktis ties belecon.

Tuj post kiam Izabela alvenis kun kvino da fotoj, Jano ilin prenis kaj reiris for. La ŝanco lin favoris: ĉiuj tri atestintoj troviĝis en la urbo. Kiam li montris la fotojn de kvin malsamaj viroj, petante indiki la fuĝinton el Alta Turo, ĉiuj tri, post atenta rigardo, elektis tiun de Jorli. Per stranga zigzagado, la enketo pri juna venenito jen solvis problemon, ĉe kiu jam plurajn semajnojn la polico stumblis sen espero progresi.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo