La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
ĈU VI KUIRAS ĈINE?Aŭtoro: Johán Valano (Claude Piron) |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La ĉi-sekvaj vortoj ne troviĝas en Plena Vortaro, aŭ ne troviĝas en ĝi kun la ĉi-sube indikita signifo. La plimulto estas registrita en Plena Ilustrita Vortaro.
Kardio: | koro, rigardata el medicina vidpunkto |
koregrafio: | baletkomponaĵo |
merdo: | fekaĵo, (f) aĉa afero (triviallingve) |
mg: | mallongigo de miligramo |
minuskomplekso: | komplekso de malplivaloro, komplekso de malsupereco (kombinaĵo el sentoj kaj ideoj, laŭ kiu homo neobjektive sentas sin multrilate malsupera al la aliaj aŭ malplivalora ol li devus esti) |
pavlova hundo: | hundo de Pavlov. Pavlov estas la rusa fiziologiisto (1848–1936), kiu eltrovis la kondiĉitajn refleksojn, i. a. studante la salivajn reagojn de hundoj |
perceptivo: | kapablo percepti (el percept- kaj sufikso -iv-indikanta kapablon) |
pilipilio: | afrika tre forta pimenta saŭco |
poluado: | malpurigado de viv-esenca elemento, kiu fariĝas malsaniga por la uzantoj (PIV: polucio) |
predo: | ĉio, kion oni kaptakiras perforte aŭ perruze |
psikosomata: | rilata al la unuo, kiun kunformas psiko kaj korpo |
raciecigo: | racie kohera, sed fakte malĝusta rezonaĵo, kiun homo senkonscie uzas por klarigi al si ion, kion li malinklinas vidi ekzakte, ĝenerale pri si mem (psikanaliza fakvorto) |
spektaĵo: | spektaklo |
spontana: | spontanea |
ŝoko: | fortega abrupta emocio, kiu lasas homon dummomente senreaga, kvazaŭ senigita je regebla nerva energio |
tonuso: | muskola tonio; stato de konstanta malforta streĉiteco de vivanta muskolo |
univ', univo: | universitato (en la slango de studentoj). |
La aŭtoro uzas la vorton ŝati en la senco, kiun ĝi havas en la parola lingvo, kiam ori diras mi ŝatas kafon, li ŝatas naĝi (t.e. al mi plaĉas kafo, mi volonte trinkas kafon; li trovas plezuron en naĝado, li volonte naĝas). Laŭ PIV kaj malmultaj lernolibroj tiakaze oni devus diri: mi amas kafon, li amas naĝi. La aŭtoro, kiu multjare uzis esperanton en la kvin mondpartoj, neniam aŭdis la verbon ami uzata tiusence, sed oftege aŭdis en similaj okazoj la verbon ŝati. Verŝajne do okazis drasta semantika evoluo de tiuj du vortoj. La verbon malŝati li kompreneble uzas en la kontraŭa senco: forte malinklini al io, konforme al la ĝenerala uzado de la hodiaŭa parola lingvo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.