9

Ĝoja refermis la bakujon.

“Post kvin minutoj ĝi estos preta”, ŝi diris, kaj tuj levis la kapon.

Ŝia edzo staris en la kuirejo kun plena glaso enmane, kaj rigardis ŝin ridetante.

“Vere vi min mirigas”, ŝi diris. “Mi kredus, ke la manko de tiu toksologia raporto vin ĉagrenus aŭ igus nervoza. Sed jen vi staras tute kvieta, kvazaŭ vi ĝuus la situacion.”

“Ĝi estas ĝuebla precize tial, ke la raporto ankoraŭ ne alvenis. Kiam mi scios, mia horizonto estos limigita. Sed nun mi povas fantazii ion ajn. Tio donas al mi senton de libero, kiun mi vere ŝatas.”

“Sed vi ne povas rezoni serioze, dum vi ne scias pri l' veneno.”

“Mi do rezonas neserioze, kaj vi ne imagus, kiom tio helpas. Estas aperitivo, antaŭfrando. Kiam mi scios pri la veneno – se entute temas pri veneno – la ĉefmanĝaĵo komenciĝos. Ĉi tiu antaŭludo min ravas.”

“Ĉu vi jam suspektas iun?”

“Ĉiujn, escepte de la amatino. Ŝi aŭtente priploris lin, mi pri tio ĵurus. Sed mi suspektas mian emon ne suspekti ŝin. Finfine, ŝi havas teatran temperamenton. Eble ŝi nur rolis plorantinon.”

“Sed kial ŝi mortigus lin?”

“Mi ne scias. Povus esti, ke li intencis ŝin forlasi. Li jam faris tion antaŭe. Ŝi preferis perdi lin propramane ol senti sin pasive forĵetita.”

“Kaj kion pri la ceteraj?”

“La apotekistino povas pagigi al li la fakton, ke li metis ŝin flanken. Ŝi okupas strategian lokon por veneni, ĉu ne?, kun tia profesio.”

“Kaj la kuracisto?”

“Ankaŭ al li estus oportune. Ĉi-kaze mi ne vidas motivon, sed estas facile imagi. Eble lia edzino fojfoje samlitis kun la bela kliento ...”

“Ankaŭ la etnografon vi suspektas?”

“Jes ja, devige. Li jam estis implikita en stranga afero kun knabino revoluciema. Povus kuŝi politika motivo ĉi tie. Sed se tio ne sufiĉas, mi trovos alian por vi: envion. Li estas terure malbela, kun nigraj kaj flavaj dentoj, sulkoj neplaĉe lokitaj, misforma nazo. Li ŝajnas ankaŭ ne tre sana mense, laŭ la maniero sin teni. Li estas fraŭlo. Eble lia neplaĉa vizaĝo faris, ke li neniam sukcesis allogi virinon. Ĉu tio ne vekus murdan malamon kontraŭ belulo kiel Paŭlo?”

“Valdunjan almenaŭ vi metas eksterlisten?”

“Tute ne! La edzino sekrete nutris amflamon al Paŭlo. Li vidis lin ĉiutage. Ili kune tagmanĝis laborloke. Plie, li ne simpatiis kun la politikaj ideoj de l' belulo ...”

“Via talento suspekti ĉiun min timigas. Espereble vi ne suspektas min.”

“Vin? Donu al mi unu minuton, kaj mi trovos. Ĝenas la fakto, ke vi ne konis lin. Sed eble vi lin konis ...”

“Tamen, sen motivo ...”

“Vi, sen motivo? Vi estas psikologino, ĉu ne? Eble vi dezirus science analizi tion, kion travivas murdanto. Kaj mi ne estas apolone bela. Eble vi renkontis Paŭlon, kaj lia beleco naskis en vi sentojn, kiuj vin timigas, ĉar vi deziras resti fidela. Por forigi la tenton, oni forigas la tentanton ...”

“Jano! Kia sadisma imago! Kiel vi povas ...?” Ŝi sciis, ke estas nur ludo, kaj tamen io preskaŭ timis en ŝi. Li tion sentis kaj tuj agis kurace: pasie li ŝin kisis.

“Mi vin amas. Pardonu min! Kian ideon vi havis, edziniĝi al aĉa policano!”

La rimedo estis ĝusta. Tian kison neniu suspektanto povus doni. Ŝi nun sciis, ke estis nur ŝerco. Ŝia koro malpeziĝis. ‘Kia infana reago!’, ŝi pensis. ‘Ĉu mi ne fidus mian Janon?’ Sed estus tiel abomene, se li suspektus ŝin ...


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo