23

Laŭ decido juĝista, Marta Bolomaj estis translokita al psikiatria hospitalo. Tie ŝin vizitis la edzino de Karal.

“Mi vidis vian anoncon en Tribún”, ŝi komencis, “kaj provis vin renkonti, sed ... Dank' al via pordistino mi fine vin trovis en ĉi tiu hospitalo.”

La loko belegis. Ili troviĝis en ĝardeno plena je ĉiuj printempaj parfumoj. Antaŭ ili etendiĝis herbejo kovrita de lekantetoj. La benko, sur kiu ili sidis, staris kaŝite de tre maljuna kverko, tra kies branĉoforko videblis, iom malproksime, sed tamen spirhaltige bela, la Blureva lago. En tia dibenata tago, ĉi-lasta pli ol iam pravigis sian nomon: revige blua ĝi estis senkonteste.

“Kiel vi nomiĝas?” demandis la maljuna virino.

“Ĝoja Farnadzo”, respondis la alia, uzante la fraŭlinan nomon.

“Farnadzo? Ĉu hazarde vi ne devenus de Altafago?”

“Efektive, tie profundas miaj familiaj radikoj.”

“En Altafago mi havis gekuzojn. Jes. Pluraj Farnadzoj vivis tiuregione. Unu estis forĝisto. Kia fortikulo! Li svenigus ĉevalon per bato de l' nuda man'. Mi bone memoras lin. Sed vi estas tro juna por lin koni. Bela vilaĝo, Altafago. Mi ŝatus tien reiri foje.”

Dum silenta minuto, ŝiaj okuloj perdiĝis en memorojn.

“Ĉu vi povus kartodiveni por mi?” iom timeme demandis Ĝoja.

“Kartodiveni? Nu, nu, vi venis por tio, ĉu ne? Aŭskultu, kara, mi ne povas. Ial nuntempe mi ne povas. Oni bezonas specialan staton, vi sciu. Kaj ĉi tie, ĉio estas tro malsama ... Mi sentas min laca, ege laca. Ili metis min en hospitalon! Kvazaŭ mi estus malsana. Pli sana kaj prudenta ol multaj mi tamen estas.”

“Vi aspektas bonfarte, tio estas vera”, komentis Ĝoja.

“Bonfarta, kaj bonkapa! Sed estas komploto. Eĉ la polico kunkomplotis por min tiri el hejme. Mi ne plendas. Ĉi tie estas bonaj manĝoj, bela parko (ĉu vi vidis la lagon trae?). Tamen mi emas esti sendependa. Aliflanke, sola kontraŭ komplotantoj, kion mi povus fari?”

Ŝia rigardo pasis super la okulvitroj, metitaj malalte sur la nazo. La vizaĝo tiel ricevis komikan aspekton, kiu tute ne kongruis kun komplota atmosfero. La okuloj, nun fiksitaj al Ĝoja, plenis je inteligento.

“Strange,” ŝi diris, “vi iom similas al Hektór Farnadzo. Tamen Farnadzo stas la nom' de via edzo.”

Dum sekundo, Ĝoja kulpmiene rigardis sian edzoringon, sed ŝi tuj sin regis kaj elturnis:

“Mi edziniĝis al iu samnoma, verŝajne tre malproksima kuzo. Sopire pri la hejma vilaĝo, sendube.”

“Ankaŭ Hektór Farnadzo stis bela. Li ...”

“Estis mia avo”, Ĝoja mallaŭte diris. “Vi do trovis lin bela, ĉu?”

“Jes, bela. Sed vire bela, ne kiel tiu alia ...”

“Kiu?”

“Beluleto, pro kiu mi stas ĉi tie. Mi ne klarigos al vi. Stus tro komplike.”

“Li estis vere bela, ĉu?”

La maljunulino rigardis antaŭ sin. Laŭŝajne, ŝi duonforgesis la ĉeeston de Ĝoja. Trankvile ŝi daŭrigis:

“Li havis la belecon de l' diablo, kiel diradis mia kliento. Tio stis tute ĝusta. Diabla beleco. Mi kvazaŭamis lin, ĉar li stis bela, gaja, sprita, kaj alifoje malfeliĉa, senkuraĝigita, tiel laca, ke tio vekis kompaton. Patrinan kompaton. Mi kvazaŭamis lin. Sed mi lin malamis, ĉar li volis ĉion detrui, bruligi la domojn, la magazenojn, mortpafi la Di-kredantojn. Li komplotis kun tiu alia pseŭdo-fortulo. Ne kiel via praonklo André Farnadzo, kiu fortis virbove. Ne. La alia stas teatra fortulo. Ĉio ŝajna. Sen vera energi'.”

Aŭskultante kun streĉita atento, Ĝoja mense notis, ke iu kliento de Marta Bolomaj konis Paŭlon Jorlin. Por la enketo gravus scii, kiu. Sed rekte demandi verŝajne vekus suspektojn, kiuj povus instigi al falsa diro aŭ eĉ al rifuzo paroli plu. Ŝi do decidis fari poste diskretan demandon.

La maljunulino eligis profundan ĝemspiron kaj daŭrigis:

“La beleco de l' diablo. Estis tute prave. Li logis min per io anĝela survizaĝe. Ho, kiom li logis min! Sed lia parolo stis infera. Detrui, detrui, detrui. Fajro, fajro, fajro. Kaj malamo. Nur tiavorte li parolis. Kaj mi sentis, ke mia koro tremas, ke mi ... ke mi volus protekti lin, kiel ŝafidon oni emas defendi. Jes, mia koro tremis. Mi sciis, ke li komplotas. Mi aŭdis, ke li planas revolucion. Mi aŭdis per propra orelo. Kaj li igis min senti amon, teneron, kompaton al li. Diabla beleco. La diablo stis anĝelo, ĉu vi scias? Anĝelo, kiu rifuzis Dion. Tiu knabo stis nehoma. Anĝelo, kiu kraĉis al Di'. Ĉu tion vi elportus? Kiu sankora tion elportus? Tial mi likvidis lin. Laŭ lia principo: likvidi la aliulon, antaŭ ol tro malfruas. Stis facile interŝanĝi la skatolojn ...”

Ŝi haltis, ĉiam plu reve rigardante la pejzaĝon. Kaj subite ŝia esprimo ŝanĝiĝis kaj ŝi turnis al Ĝoja samtempe serenan kaj humuran vizaĝon.

“La polico ĉion scias. Sed kiam ili demandas min, mi neas”, ŝi eligis etan ridon, kvazaŭ la ideo ŝin amuzus. “Mi neas, estas ludo. Mi scias, ke ili scias. Sed ili ne scias, ke mi scias, ke ili scias prave. Ili dubas. Tio stas mia forto, mia supereco: ili dubas, kaj mi havas certecon. Sed sufiĉe pri tio. Mi konfidis al vi, ĉar vi memorigas min pri Hektór Farnadzo. Farnadzo el Altafago ne povus sti komplotanto, ĉu?”

“Kiel oni povus deziri al vi malbonon?” Ĝoja diris kun aŭdebla sincereco.

“Tion vi ne povas imagi, ĉar via koro estas pura. Sed ve! Se vi nur scius ...”

Ŝvebis momento dense silenta.

“Ĉu multaj personoj vin konsultas?” Ĝoja demandis, taksante favora la momenton.

“Ho jes”, Marta respondis, kun videbla fiero. “Ili ĉiam miras pri mia kapablo tiom scii el la kartoj.”

“Kiaspecaj homoj?” diris Ĝoja, esperante, ke per tiuj du vortoj ŝi sukcesos ricevi kelkajn utilajn informojn.

“Ĉiaspecaj”, klarigis la alia. “Riĉaj kaj malriĉaj, inteligentaj kaj stultaj, multaj, pri kiuj vi neniam aŭdos, kaj kelkaj bone konataj en la urbo. Ĉu vi aŭdis pri prof. Birnbaŭm? Li min regule konsultas. Amuze, alia ulo, kiu min ankaŭ konsultadis, kvankam tute ne parenca al li, havas vere similan aspekton. Sen miaj okulvitroj mi ilin konfuzus! Fervojisto li estas, laŭnome Kiŝ. Li venigis al mi multajn klientojn: vitriston Rubor, butikistinon Petretan, kaj bravan dikan Karmonen, ankaŭ fervojiston. Iu f-ino Hari, sekretariino, parolis pri mi al sia mastro, riĉulo Agarjan, kaj ankaŭ tiu nun min vizitas regule. Vi konas la nomon, ĉu ne? Li estas bone konata, kiel aliaj el miaj konsultantoj: firmaestro Ervin, eksdeputito Durivér, aktoro O-...”

Dum Marta Bolomaj, kun la videbla ĝuo de iu sin gratulanta pri la propra sukceso, elbobenis liston ŝajne kompletan (eble eĉ pli riĉan, ol vero postulus!), okazis al Ĝoja unu el tiuj travivaĵoj, kiujn teoriaj mensoj povus trovi eviteblaj, sed je kiuj fakte abundas la vivo reala: dum momento ŝia animo estis skuata de sovaĝa ŝtormo, en kiu fiero, memoroj, ĝojo, timo, pensoj, deziro kaj panika sento interkoliziis en vasta karambolado. Ĉio ĉi komenciĝis per la plaĉa konscio, ke la maljunulino efektive citis nomojn. Sed baldaŭ enŝteliĝis pensoj fiera: ‘estas grave por la enketo’ kaj bedaŭra: ‘domaĝe, ke mi ne povas noti’. Ĉi-lasta naskis timon: ‘se mi ne sukcesos ĉion memori, kion diros Jano?’, sekvatan de pli kaj pli streĉa traserĉo de la iamaj psikologiaj studoj: ‘Kiam mi studis memoron, ni faris eksperimentojn pri la mensa konservo de listoj de sensencaj silaboj. Konkludo estis, ke el tia listo oni memoras plej bone la unuajn kaj la lastajn erojn. Mi do koncentru mian atenton sur la mezajn ...’. Tiam venis paniko: ‘Ej! Anstataŭ aŭskulti ŝin, mi pensas pri teoriaĵoj! Kion ŝi estis diranta?’

Efektive, dum la ĉi-supraj sentoj kaj pensoj ŝtormis perturbe, la ekskudristino disvolvis plu la nomaron, kiun Ĝoja perceptis kvazaŭ malproksiman, periferian zumadon, el kiu reeĥis malesperige en la menso nur areto da sensencaj silaboj.

‘Stulta mi estas,’ Ĝoja koleris kontraŭ si, ‘mi perdis unikan okazon.’ Sed, kun la filozofeco de homo, kiu konas la propran malforton, kaj el ĝi dramon ne faras, ŝi tuj retrovis sian ekvilibron. ‘Ba! Pli poste venos alia okazo ...’ ŝi pensis trankviliĝe.

Marta Bolomaj dume parolis plu:

“Mi trovas vin plej aminda, mia kara,” ŝi diris, “sed tamen al mi estus neeble. Mi sentas, ke mi ne povas nun kartodiveni. Tro da emocioj mi havis lastatempe. Eble alian fojon?”

*

Sed alia fojo ne estis. Veterŝanĝo alportis subitan malvarmon. F-inon Bolomaj kaptis pneŭmonio. Ŝia maljuna korpo ne vivis “trae”, kiel ŝi estus dirinta. Laŭ la opinio de la flegistinoj, ŝi ne vere deziris vivi plu. Ŝi forpasis serena.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo