1

Polica detektivo Jano Karal ridetis ravareve. Piediri oficejen en la printempa fruo jam estis plaĉa tagkomenco, sed kiam li eniris la ĉambron kaj konstatis, ke jen la suno ĝin oras, li sentis sin ŝvela je ĝojo infana. Kiel reviglige, post plena semajno da pluvo!

La vortoj de Lena en li reeĥis: “Mi ne envias vin!” Tiu nova najbarino, ĵus enloĝiĝinta en la apuda domo estas tute ĉarma, kaj ŝia edzo vere simpatia homo – estus plaĉe ilin denove inviti – sed tiu kompata vizaĝo tute mistrafis. Eble li tro verve priskribis la malagrablaĵojn: longe atendi subpluve, pridemandadi malbonvolulojn, efektivigi tiun kaj tiun ĉi kaj alian rutinajn taskojn, ktp, sed ĉu ŝi ne estus povinta diveni la alian flankon? Ke mistero defias, kaj estas vera ĝuo ĝin aliri, palpi, penetri por fine elpremi triumfe ĝian solvon?

“Se solvon vi trovas!” ironiis interna voĉeto. Efektive, da sensolvaj misteroj kuŝas pli ol dezirate. Tamen tio ne grumbligu. Eĉ kun ili detektiva vivo spertindas.

Grandparte dank' al Ĝoja, verdire. Komence la kolegoj amike lin mokis, kiam li anoncis, ke li edziĝos al psikologino, sed baldaŭ montriĝis, kian bonegan apogon ŝi donas al li en la vivo, kaj la ironio ĉesis. Senti sin komprenata ja estas unu el la ĉefaj bezonoj de homo, kaj de Ĝoja li ricevis komprenon sen ia manketo. Ke li ne devus ĉion rakonti al ŝi, kiel li faras, tion li scias perfekte. Sed ĉu malobservi regulon povus esti peko, dum ŝia konfidencula rolo fakte dekobligas lian efikecon? Kara Ĝoja! Ŝi ...

“Tintin tintin tintin” – telefono rompis la pensoĉenon.

“Saluton, Jano! Bonvolu veni al mi tuj. Urĝaĵo!”

Estis leŭtenanto Remon, kiu prezentis per si (plu pensis Jano, elirante el sia oficejo) plian faktoron en lia feliĉo: tia afabla, humana, kompetenta ĉefo estis ĉiela beno por la subuloj.

La ĉiela beno bonvenigis Janon per larĝa rideto.

“Sidiĝu!”

“Pri kio t...?”

“Kiel scii?” la leŭtenanto interrompis, akompanante la vortojn per levo de siaj larĝaj ŝultroj. “Eble sinmortigo, eble akcidento, eble murdo. Vi tuj iru. Fagostrato 25, ĉe s-ino Satej. Viro dudektrijara. La sinjorino lin trovis morta ĉi-matene. Ŝi vokis kuraciston, kiu suspektas ion nenormalan kaj rifuzis subskribi la permeson enterigi. Nekropsio necesos. Mi ne perdu tempon per detaloj. Vi konas la rutinon. La teknikistoj jam iris. Rapidu tien kaj tenu min informata.”

*

Uniforma policisto staris garde antaŭ kvinetaĝa domo. Li tuj rekonis Janon, salutis dirante: “Unua etaĝo.” Kiam la detektivo sonorigis ĉeporde, malfermis al li polica serĝento.

“S-ino Satej sidas en la salono. Eble vi volas pridemandi ŝin unue?”

Li kapjesis kaj sekvis la serĝenton al la bela, relative vasta ĉambro, iom tro plena je mebloj kaj plantoj, el kiuj unu grimpis ĝis la plafono, de kie pendis dense grapoloj da etaj hele verdaj folioj. Apogseĝe sidis grizharulino, kies vizaĝo esprimis mikson de doloro kaj nekapablo kredi. Ŝi videble ĵus ploris, kaj tenis enmane malsekan poŝtukon.

“S-ino Satej? Jano Karal, el la polico.” Li provis uzi tonon kompreneman kaj kuraĝigan.

Ŝi nur kapjesis, kvazaŭ sonĝe, kaj gestis al simila seĝo, ke li sidu apud ŝi.

“Mi bedaŭras, ke mi devas vin ĝeni, sed estas necese. Eble senpezigos rakonti al mi precize, kio okazis?”

El ŝia delikata eta korpo Jano atendis ĉu murmuron, ĉu ĉirpan birdovoĉon, sed per belsona, harmonriĉa tono ŝi respondis:

“Ne estas multo dirinda. Li kuŝis sur sia lito, kun okuloj malfermitaj. Li aspektis strange, mi ne sciis kial. Mi tuŝis mane lian frunton. Ĝi estis glacia. Nekutima odoro ŝvebis. Mi pensis: jen mi svenos, kaj tuj eliris sur la seĝeton telefonan, dum mi sentis, ke mia koro misbatas. Mi venigis d-ron Falmundon, kaj li ĉion prenis sur sin.”

Ŝiaj lipoj formis duonrideton plenan je malĝoja laco. Unuafoje ŝi rigardis Janon rekte okulparen. Ŝia kapo skizis “ne”-movon, kvankam al kiu sindemando ŝi tiel respondis, neniu povus taŭge klarigi.

La detektivo respektis ŝian silenton.

“Kiu li estis?” li demandis post mallonga tempo.

“Farbisto-murŝmiristo nomata Paŭlo Jorli. Li luis ĉambron ĉe mi jam kvin aŭ ses monatojn. Trankvila knabo, pagis akurate. Mi ne multe konis lin, sed lin tre ŝatis.”

“Ĉu vi havigis la manĝojn?”

“Ne. Nur la ĉambron. Sed li povis disponi pri l' kuirejo, kaj ĝenerale vespermanĝis ĉi tie.”

“Kiam vi vidis lin lastfoje viva?”

“Hieraŭ posttagmeze, je la kvina proksimume. Mia filino invitis min. Li staris en la kuirejo, pecetigante viandon, kiun li metis en mi-ne-scias-kiun saŭcon. Mi diris: ‘Vi estos tute sola ĉi-vespere, mi iras al mia filino.’ Li respondis: ‘Bonan plezuron! Morgaŭ mi proponos al vi eksterordinaran manĝon.’ Li ridetis, tute gaja, tiel plena je vivo! Oj!”

Ŝi ne povis reteni la larmojn, kiuj fluis longan minuton, dum kiu ŝi ripete snufis. Kiam ŝi sukcesis regi sin denove, ŝi direktis al li paron da palbluaj okuloj.

“Kion pli?” la riĉa voĉo eksonis, refirmigita.

“Mi ne scias. Mi ĝenos vin refoje, pli poste, ĉar mi certe havos aliajn demandojn. Sed mi unue iru vidi lin. Li kuŝas en sia ĉambro, ĉu ne?”

Kun ektremo, ŝi silente kapjesis.

“Ĉu oni informis la parencojn?”

“Li havis neniun. Plurfoje li diris al mi: ‘mi estas tute sola en la vivo’.”

“Ĉu vizitojn li ricevis?”

“Preskaŭ neniam.”

“Leterojn?”

“Verŝajne iom. Mi ne scias, ĉar li iris mem preni la poŝtaĵojn malsupre, alportis miajn en la kuirejon.”

“Ĉu vi loĝas sola kun li?”

“Ne. Krom li estas du studentoj, iu afrikano, medicina studento, kaj studento pri fiziko, el Tjazo-Alta.”

“Ĉu ili enestis hieraŭ?”

“Ambaŭ estis for vespere, sed mi ne scias ekzakte, kiam ili foriris. Ili reiris universitaten ĉi-matene, antaŭ ol mi malkovris la kompatindan ...”

Plorsingulto malhelpis finon de la frazo, sed ŝi baldaŭ aldonis, kvazaŭ al si mem:

“Ili sendube ne scias ...”

*

Detektivo Karal iris al la ĉambro. Ene troviĝis polica fotisto, kiu, fulmfarinte lastan foton, diris:

“Mi faris la ĉefaĵojn. Vi diros al mi, ĉu mi revenu, ĉu ne?”

Jano jesis kaj rigardis ĉirkaŭ si. Ne tre granda, sed bela ĉambro, malmulte meblita: librobretaro, skribotablo, unu simpla seĝo, du apogseĝoj. Kaj sofo aranĝebla kiel lito, kia ĝi estis nun, kaj sur kiu kuŝis li.

La detektivo ekmiris, samtempe konsciante, ke li jam antaŭformis en si mensan bildon pri la forpasinto: li imagis lin ĉiurilate mezulo. La realo tute diferencis. La kuŝanto ja belis, eĉ belegis, eksterordinare. La brunaj okuloj portis la sigelon de l' morto, sed la fajneco de l' trajtoj, la densa nigra hararo, la rekta nazo, nek tro longa nek mallonga, la delikata buŝo, kiu lasis videti perfektan blankegan dentaron, la ankoraŭ perceptebla melankolia esprimo, ĉio disradiis neoftan belecon, kiun la morta rigido ne sukcesis venki.

‘Tro bela’, la detektivo aŭdis sin pensi, tuj konsciante, ke tia takso jam implicas antaŭjuĝon, kvazaŭ la tragika sorto iel ligiĝus al tiu trobeleco; tiun penson li nepre forpuŝu, se li volas ne fuŝi la objektivecon necesan al ĉia ĝusta rezonado.

La junulo kuŝis surdorse. Mezaj estis la vestoj: ordinara pantalono, banala torsotrikaĵo, kovrantaj bele – apenaŭ tro delikate? – proporcian korpon. Dum lia menso registris ĉiujn ĉi detalojn, Jano miris pri stranga odoro, preskaŭ neperceptebla, kiu ŝvebis ĉirkaŭe, sed kiun identigi al li ne prosperis.

Li turnis sin al la libroj. Markso, Lenin, Maŭ Zedong, du papaj enciklikoj, libroj pri Afriko, Azio, sociaj problemoj ... malmultaj romanoj; sed relative larĝa vico da verkoj pri poluado, la venonta jarcento, la antaŭvidebla scienca evoluo ...

Li traserĉis la skribotablon, kun malpreciza espero trovi klarigan leteron de sinmortigonto. Nenion tian li vidis. Li eliris.

S-ino Satej ekstaris ĉe lia eniro en la salonon. Ŝi lin rigardis kompatige.

“Mi ne povas resti ĉi tie. Ju pli ... ju pli ... des pli mi sentas, ke mi ne elportos. Ĉu mi ...”

“Via filino sendube povas vin akcepti siahejme, ĉu ne?”

“Kompreneble.”

“Do iru al ŝi. Policisto restos ĉi tie. Li klarigos al la du studentoj, kiam ili revenos. Venos aliaj oficistoj por la rutinaĵoj, kaj poste ni forportigos la korpon kaj sigelfermos la pordon de la ĉambro.” (Ŝi ektremis, kiam li gestis tien.) “Ĉu helpos, se mi telefonos al via filino kaj vin kondukos en mia aŭto al ŝi?”

Ŝiaj okuloj plenis je danko, dum ŝi diris la nomon kaj telefonnumeron.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo