21

La poŝto alportis du interesajn leterojn. La unua estis la respondo de Smarteaj Laboratorioj. Neniu el la koncernatoj en la enketo iam ajn deĵoris en la esploro super ĥalkomfalino. Tamen, necesas ĉion kontroli, kaj detektivo Karal, traleginte la liston, diris al la polica sekretariino:

“Izabela, vidu, estas iu Elza Jakubo sur ĉi tiu listo. Ĉu vi scias la fraŭlinan nomon de s-ino Gutmanis? Ŝi ja nomiĝas Elza, ĉu ne?”

Sed la edzinon de l' kardiologo oni nomis, en ŝia fraŭlina tempo, Elsa Ŝlojme. Tiu vojo do nenien kondukis.

La dua letero ...

*

“Oj! La dua letero”, Jano diris al sia edzino tiun vesperon, “... mi ne povas kvalifiki ĝin. Mi rompas al mi la kapon super ĝi ekde ĝia ricevo. Nun provu vi. Jen, legu!”

Ĝoja ĝin prenis kun intensigita sciemo. Ĝi tekstis jene:

Koncernas: morton de Paŭlo Jorli

Sinjór Policano,

D-ro Lazár Gutmanis ne fanfaronas pri la vojaĝo, kiun li faris antaŭ nelonge en Afrík. Eble interesos la polico scii, ke li tiuokaze vizitis tre primitivajn regionojn en Angolo, Centrafrika Respubliko, Kongo, Tanzanio kaj Zairí. Kaj se ĝi farus taŭge sian taskon, ĝi esplorus, kion d-ro Gutmanis faris en la zairia konsulato ĉefurba pasintan merkredon.

Saluton ricevu de

Zorga Civitán.

“Efektive”, solvorte komentis la edzino.

“Estas pura frenezaĵo”, Jano plende diris. “Krom la krimulo, neniu eksterpolica scias, ke Paŭlo mortis pro afrika veneno. Sendi tian leteron signifas riveli, ke iu krom Marta Bolomaj scias, ke okazis murdo, kaj kiamaniere. Plie la letero, kvankam strangaspekta, videble estis skribita mane. La policaj skribspecialistoj tiel havos indikaĵon por trovi la sendinton.”

“Kiam ĝi estis poŝtita?”

“Hieraŭ vespere, kio montras, ke ne povus esti sindefenda taktiko de f-ino Bolomaj. Ŝi estis enŝlosita en la polica flegejo tiutempe! Kvankam tia stultaĵo povus esti frukto de ŝia malsana cerbo. Diru, Ĝoja, kio estas via ĝenerala impreso pri la tuto?”

“Ĉio impresas mise. Ne estas facile diri kial. Multaj detaletoj kune, verŝajne.”

Iu sonorigis ĉe l' pordo. Ĝoja iris malfermi. Ĉe la unuaj elparolataj silaboj, Jano jam sciis, kiu venas.

“Estis nemanĝeble en la studenta restoraci',” sonis la voĉo stefana, “mi do pensis: miaj karaj geonkloj, kiujn la ŝtato salajras malavare, kompatos malsatan studenton kaj lin regalos per eta sandviĉo.”

“Kial vi iras al la studenta restoracio? Ĉu juna garaĝisto ne povas vivteni sin?”

“Mi estas nur duona meĥanikisto. Ĉi-vespere estis la vico de la duona studento.”

“Bone, bone, ni manĝigos vin”, diris la detektivo. “Eble eĉ vi povas nin helpi. Kion vi opinias pri ĉi tiu skribaĵo?”

“Ho! Kia eksterordinara skribo! Mi opiniis, ke la sendantoj de sensubskriba leter' niaepoke uzas vortojn kaj literojn eltonditajn el gazeto, sed ĉi tiu havas alian teknikon. Ĉu li estas paralizita?”

La letero estis skribita inke, kaj la maniero, laŭ kiu la literoj kaj vortoj estis formitaj, efektis tre strange, kvazaŭ la aŭtoro estus maljunulo, primitivulo aŭ infaneto apenaŭ scipovanta skribi.

“Treege interesa por lingvisto-studento, treege interesa!” Stefano daŭrigis streĉatone.

“Jes, ankaŭ la lingvaĵo min tiklis. Kion vi opinias?” Jano demandis.

Pensigas pri parlamenta teksto antaŭ paso tra la lingva sekci'. Rigardu: la uzo de Sinjór kaj Zairí kun supersigno estas pure sanktavala. Tamen neniu en la Valo uzus elizion en Afrík ...”

“Ĉu vere?” demandis la onklo.

“Vi tion scias, oĉjo. Vi jam delonge loĝas ĉe ni. En Sanktavalo, la arto uzi elizion estas tre flegata, eĉ en la plej malaltaj tavoloj de la socio. Ĉe ‘eksplodaj’ konsonantoj – kiujn vi en la ĉefurbo nomas ‘plozivaj’, t.e. p, t, k, b, d, g – ni neniam uzas ĝin; nur post fluantaj sonoj aŭ vokaloj ni forigas o-finaĵon. La vorto Afrík kun supersigno estas neeblaĵo. Ĝi signas iun, kiu, ne konanta nin bone, volis imiti nian lingvokutimon.”

“Kial vi parolis pri ‘parlamenta teksto’?”

“Ĉar estas karakterizoj de malsamaj lokoj. La elizio montras al Sanktavalo, sed la forlaso de akuzativo en ‘interesos la polico’ estas tipa pri Farobel. Sanktavalanoj estas tre bone trejnitaj pri akuzativo, male al tiuj sovaĝuloj de Fa...”

“Kiujn vi nomas no-misuloj, ĉar ili misuzas la finan n”, interrompis Jano.

“Aliflanke, la vorto konsulato indikas al la ĉefurbo aŭ al ie norde. Kiel en Farobel, tiel ankaŭ en Sanktavalo kaj en la aliaj regionoj, escepte de kelkaj norde, oni dirus konsulejo.”

“Ĉu vi estas tute certa?”

“Onklo! Ankaŭ vi estas certa. Ĉi-parte, ni ne estas snoboj, kaj sekve ŝatas simplajn vortojn. Krome, ni estas inteligentaj, tiel ke kiam iu diras: ‘La Sekretariejo anoncis’ aŭ ‘La Oficejo decidis’, ni scias, ke agis ne la brikoj, ŝtonoj aŭ betono, sed la koncerna instituci'. Dum vi en la nordo devas diri Sekretariato Buroo, time ke via popolo komprenos, ke jen konstruaĵoj ekkapablis paroli aŭ decidi. Ne, ne. Eĉ farobela snobo neniam dirus konsulato.”

“Vi pravas. Tiujn tri punktojn ankaŭ mi rimarkis.”

“Ili frapis ankaŭ min”, intervenis Ĝoja, kiu aldonis: “Sed kiel ilin interpreti?”

“Masko”, Stefano respondis. “La intenco estas maski la devenon de la skribinto. Li timis, ke, sen tiu ruzo, lia stilo lin perfidos.”

“Sed tamen, ĝi liveras informojn pri la verkinto,” Jano diris, “ĉar ni scias, ke ne povas esti persono el malalta socia tavolo.”

“Konsentite”, aprobis Stefano. “Simpla metiisto aŭ kamparan' el Farobel, Kiŝota aŭ ĉi tie uzus la propran dialekton senkonscie. La uzo de konsulato signas iun el la nordo, kiu provas imiti nin, aŭ iun el ĉi tie, kiu havas sufiĉe vastajn kontaktojn aŭ vojaĝajn spertojn por koni la diversajn kutimojn.”

“Tiu letero rompis al mi la cerbon”, plendis la detektivo. “Se ni ne ricevus ĝin, la dosiero forfermiĝus por ĉiam post kelka tempo. Ni pensis, ke Marta Bolomaj havis, eble antaŭ tre longe, konaton, kiu vivis en Afriko: misiiston, geologon, agronomon, iun ajn aventurulon, kiaj ekzistas en ĉiu familio. La venenon ŝi estus ricevinta de li kaj konservinta longatempe, dum la persekutiĝa strukturo enmense progresis, ĝis ŝi emis mortigi la junulon, kiu simbolis mondon timatan. Kompreneble ni estus serĉintaj, de kie la veneno venis, sed sen granda espero. Nun la kulpo de iu alia evidentiĝas.”

“La sola klarigo estas, ke sendis la leteron d-ro Gutmanis, pensante, ke li tiel fakte forturnos la suspekton”, opiniis Stefano.

“Sed tio estus ege riska!” Ĝoja rebatis.

“Kaj senutila, ĉar kun aŭ sen ĉi tiu letero, ni intencis funde kontroli la agojn de d-ro Gutmanis ...”


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo