26

Longa ĝi ne estis, fakte.

Kiel ofte okazas ĉe vere harmoniaj paroj, la mensoj edza kaj edzina trafis sammomente la saman ideon. Tio okazis, dum la detektivo reveturis hejmen. Ĉe-sojle, lin akceptis Ĝoja kun rimarkinde brila rigardo.

“Jano! Imagu! Mi ekkomprenis, kial mi tiom perturbiĝis, aŭskultante Martan Bolomaj ...!”

“Ĝoja! ‘Vinberoj-vinbero-vinber' ...’! Mi opinias, ke mi fine sukcesis kompreni!”

Ŝi rakontis al li, kaj ankaŭ li al ŝi klarigis. Longe ili pridiskutis la aferon tiuvespere, en la plaĉe varma etoso, kiun kuna pensado kreas, feliĉige.

*

La sekvantan matenon, Jano frue alvenis en la ĉefpolicejon. Izabela sekvis post kelkaj minutoj, jarcente longegaj por la detektivo, kiu malfacile povus, sen ŝi, trovi la foton, kiun li bezonis ...

Ŝi rapide trovis ĝin. Karal ĝin komparis kun tiu farita de la amatora detektivo ekstremdekstra. Ĉu estis li, ĉu iu alia? Estis malfacile juĝi, ĉar al la amatora foto precizeco mankis. Tamen ...

Li petis la opinion de la polica fotisto. Ĉi tiu konfirmis:

“Oni ne povas esti certa ... Tamen, se ne estas la sama persono, ili multe similas unu la alian. Kompreneble, la longaj haroj estas nur peruko; se mi kaŝas ilin, rigardu! Ĉu ne estas la sama viro?”

“Probable jes. Eble de la perukvendistoj kaj haristoj ni ricevos certecon.”

*

Leŭtenanto Remon, aŭdinte Karal raporti pri sia nuna suspekto, decidis organizi multvojan kontrolon.

“Estas relative kviete ĉi tie en la nuna tempo”, li diris. “Pli bone laborigi multajn super tiu kontrolado kaj rapide fini ĉi tiun aferon, ol lasi la tutan laboron al vi. Des pli, ke, se li fuĝus eksterlanden ... Ni ne perdu tempon.”

Li do dividis inter la membroj de la sekcio la diversajn taskojn: viziti la haristojn-perukistojn kaj en Valĉefa kaj en la ĉefurbo; studi la financan aspekton; esplori la pasintan historion de l' suspektato; ekscii pri lia maniero akiri ĥalkomfalinon; pliprofundiĝi en liaj rilatoj kun Marta Bolomaj, ktp.

Estis grandioza diskomisiado. Oni pridemandis najbarojn, servistojn, dungitojn, amikojn, perukistojn. Oni traserĉis – laŭ juĝista ordono – la bankajn kontojn. Oni informiĝis ĉe vojaĝagentejoj kaj aviadkompanioj. Oni konsultis ĉe la armeo la koncernan dosieron. Oni foliumis gazetojn serĉe al konfirmo pri tiu aŭ alia punkto.

Finfine, oni arestis lin. Sed li indigne deklaris.

“Mi faris nenion neleĝan. Mi tuj konfidos la aferon al mia advokato, kaj tiu submetos al tribunalo mian plendon pri neleĝa aresto kun grava misfamigo.”

Kun supereca mieno li sekvis la policistojn.


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo