8

Alian personon, kies nomon liveris la paŭla adreslibro, Karal nun decidis vidi. Temis pri iu Georgo Landarte, kiu, laŭ la telefonlibro, estis profesie etnografo. La nomo estis konata de la detektivo, kaj li petis Izabelan, la sekretariinon, serĉi en la polica arkivejo la koncernan dosieron. La raporto, kiun ŝi trovis, montriĝis tre interesa.

Ĝi rilatis al afero okazinta antaŭ kvin jaroj. Knabino mortis renversite de aŭtomobilo, kiu rapide forveturis. Kelkaj personoj priskribis la veturilon per detaloj, kiuj, kunigitaj, kondukis la enketistojn al Landarte. Tiu eskapis el la akuzfakta reto pruvante, ke li tiudate troviĝis en Afriko. Atestantoj asertis, ke ili vidis viron tute similan al li en la urbo, tiel ke la afrika alibio malfermiĝis al dubo, sed ĉar neniam io certa pruviĝis, la afero restis senrezulta. Kelkaj sugestis, ke la konfirmiĝintaj atestoj devenis de mensogkampanjo intence organizita por kompromiti la etnografon, kies maldekstraj opinioj ne plaĉis al ĉiu. Inter la du tezoj – tiu pri nepruvita kulpo, tiu pri nepruvebla kalumni-aranĝo – nek la polico, nek la tribunalo sukcesis elekti: ambaŭ ja formis logikan klarigon de la faktoj.

Legante la dosieron, Jano bone rememoris la pasiajn diskutojn, kiujn vekis tiu kazo. Kelkaj gazetoj tiutempe rigardis la policon nekapabla, ĉar ĝi ne trovis la fakton, kiu ĉion solvus. Kvazaŭ ĉiam ekzistus pruva spuro, oportune metita de la sorto por senvualigi misterojn! Interesa forgesita detalo retroviĝis en la raportoj: la mortinta knabino havis ensake paperojn de iu politika grupeto, kaj iuj ĵurnalistoj hipotezis, ke temas ne pri akcidento, sed pri maniero forigi rivalon. Al tiuj, kiuj trovis absurda tian konjektadon, ili respondis dirante, ke la anoj de tiuj politikaj rondoj mense malsanas, kaj ke ilia psika misstato kaj konstanta sintoksado per ideoj revolucieskaj povus konduki krimen. Kio eklanĉis furiozan rebaton de aliaj gazetoj, kun la argumento, ke per tiaj akuzoj oni volas kaŝi la amplekson de l' socia maljusto kaj misfamigi tiujn, kiuj batalas kontraŭ ĝi.

Plursemajne daŭris la gazeta milito kaj la varma diskutado ĉe tabloj kafejaj, ĝis alvenis la someraj ferioj kaj la tuta ekscitiĝo ĉesis same subite, kiel ĝi antaŭe naskiĝis. Al la homo, ĉirkaŭ kiu tiu gazeta polemiko turniĝis, Jano Karal nun volis direkti sian atenton.

Li vizitis Landarten en la universitato, kie tiu donis instruon pri la kulturoj aziaj kaj afrikaj. Estis altkreska viro, eble 35-jara, longakrura, kun mallarĝaj ŝultroj, senorda nigra hararo montranta jen kaj jen grizan fadenon, kaj pinta barbo, kiu metis sur lin ian mefistofelan sigelon. Io en la malsimetriaj trajtoj akcentis lian egan malbelecon. Sur unu muro, en lia oficejo, du sovaĝulaj lancoj estis fiksitaj; sur alia troviĝis bretaro plena je libroj kaj dokumentoj, kaj sur la tria, speco de primitiva pentraĵo. La tablon kaj apudan mebleton kovris libroj, stenciloj, paperoj, malpuraj tasoj kaj cindrujo, en nekredebla ĥaoso.

Jano komencis demandante pri Jorli, sen mencii la morton, sed la alia tuj interrompis:

“Ha jes! Vi enketas pri la mistera morto.”

“Kiel vi scias? Pro specialaj cirkonstancoj (krom la fakto, ke l' forpasinto ne havas parencojn), ĝi ankoraŭ ne estis publike anoncita.”

“Plej simple. Iu policano anoncis ĝin al Lejla Gorazdo, kiu kun koro ŝirita sciigis al kelkaj geamikoj. Mi renkontis unu, kiu min informis.”

“Kiaj estis viaj rilatoj kun Paŭlo Jorli?”

“Amikaj. Li ĉeestis prelegon, kiun mi prezentis pri ekstremorienta kulturo. Tuj poste, li venis al mi por peti precizigojn. Mi trovis lin simpatia, invitis lin al kafo, kaj de tiam ni renkontiĝis de tempo al tempo.”

“Kia homo li estis?”

“Mi trovis en li reagojn, kiujn mi mem spertis kiel juna viro. Impreson, ke nia industria civilizo nin sufokas, deziron fuĝi el ĝi al pli libera tereno ...”

“Tial vi fariĝis etnografo?”

“Certe. Mi havis la feliĉon povi studi. Al li tio ne estis donita, kvankam li estas pli inteligenta ol multaj.”

“Li estis.”

“Pardonu, jes, li estis pli inteligenta. Estas strange paroli is-tempe pri tiu juna viglulo.”

“Li do impresis vin kiel vigla?”

“Fluktuis. Ekscitiĝo kun ega vigleco, kaj poste senkuraĝiĝo, angoro.”

“Ĉu vi opinias, ke li povis mortigi sin?”

“Jes. Mi konstatis, ke vino aŭ brando igis lin fali en abismojn de malĝojo. Lia fundo estis senespera, tute certe. Dum ekscitiĝa periodo, li ne metus finon al sia vivo, li farus ion heroan, gloran, li organizus, riskus, batalus; tia li montris sin al la plej multaj. Sed kun mi li foje esprimis sian fundan deprimiĝon, kaj tiam ... ekskludi sindetruon ne estus prave.”

“Ĉu li havis malamikojn?”

“Verŝajne, sed ne de mi konatajn. Ni estu logikaj. Jen knabo pli bela, korpe kaj vizaĝe, ol la meza kinaktoro, en la aĝo plej alloga. Ĉu tio jam per si mem ne kaŭzos amajn rivalecojn? Aldonu al tio liajn kuraĝajn politikajn poziciojn. Malamikaro necese rezultos.”

“Tamen, ke li estis kuraĝa politike ne sufiĉas por instigi al murdo.”

“Tion diras vi, sinjoro policano, sed se vi estus travivinta, kion mi spertis, vi scius alion. Oni provis elimini min per sistema kalumniado, kaj kvankam mi estas ŝafide senkulpa, oni parte sukcesis. Multaj ne plu havas kun mi la sennuban rilaton, kiu antaŭe ekzistis. Ombro intermetiĝis: dubo, sinjoro ... Dubigu homojn, kaj la amikoj disiĝas.”

“Ĝuste! Oni povus kalumnii aŭ uzi alian forigan rimedon. Murdo estas malsama afero.”

“Paŭlo eble sciis ion, kio ĝenis. Li scipovis informiĝi. Tiu knabo estis pli ruza ol multaj suspektis.”

“Kiam vi vidis lin lastafoje?”

“Antaŭ pli ol monato, se mi ne eraras. Mi ne memoras ekzakte. Ĉu mi devas retrovi?”

“Ne, tio ne necesos. Ĉu vi scias ion pri lia vivo en la lastaj semajnoj?”

“Nenion. Mi estis for dum kelke da tempo.”

“Bone, mi dankas. Mi nun foriros. Se vi pensos pri io utila, kion vi preterlasis hodiaŭ, rilatu kun mi: Jano Karal, ĉe polica ĉefoficejo.”


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo