24

“Venontfoje, uzu magnetofonon”, Jano diris incitete.

“Ne, ne, ne kaj ne! Tio por mi estus krimo”, Ĝoja indignis. “Sanktavalo eble estas la sola region' en la mondo, kie oni respektas la Homan Personon” – la grandliteroj percepteblis en ŝia tono – “kaj tia ĝi devas resti. Surbendigi la parolojn de iu, kiu ne suspektas vian faron, estas ... estas ...” ŝi ne trovis la vorton, “nu, mi kontraŭas plej firme. Estas hontinda trompo.”

“Sed vi diris, ke vi edziniĝis al kuzo. Ĉu tio ne estis trompo?”

“Grrr!” ŝi respondis kolere.

Li amis ŝin koleran. La okuloj brilis, la nazo tremetis kaj en la bele formitaj lipoj desegniĝis streĉo tiel intensa, ke impresis, kvazaŭ trapasos fajro. Sed ĉefe la digna relevo de la brusto, la firma tonuso de la tuta korpo vekis lian aman admiron. Vidi ŝin kolera, li pensis, estas kvazaŭ konkrete percepti fabelan koncentriĝon de energio. Ĝi enhavas kosman dimension.

“Ne estas same”, ŝi provis sin defendi. “Mi diris, ke mi radikas en Altafago, kaj tio estas ver'. Mi diris, ke mi estas nepino de Hektór Farnadzo, kaj tio estas ver'. Mi diris: ‘kiu povus deziri ion malbonan al vi?’, kaj tio estis vere miaj penso kaj sento, ĉar mi trovis ŝin tre kara. Mi devis iom ruzi, efektive, kaj preferus ne, ĉar mi abomenas trompon. Sed inter tia eta-eta mensogeto kaj la spiona uzo de magnetofon' estas sojlo ne surpasenda. Se oni komencos tiel surbendigi senaverte, post kelka tempo oni aŭskultos privatajn konversaciojn ĉe telefono, aŭ malfermos leterojn en polica oficej'. Tiel naskiĝas policaj ŝtatoj diktatoraj.”

“Ne koleru, kara, ĉu vi ne vidis, ke mi incitas vin pro la plezuro rigardi la fajron de via animo?”

“Stultulo!” ŝi respondis, duonkolere-duonindulge.

“Vi radias kosman belecon, dum vi koleras, kaj mi amegas vin tiam; sed se daŭras tro longe, mi ne ŝatas.”

“Ĉu vi ne povus amegi min, eĉ kiam mi estas trankvila?”

“Jes, certe, sed, vi scias, iom da vario, tio spicas.”

“Nun, pro via incita ludo, mia pensoĉen' estas des pli definitive rompita.”

“Nu, estus nehome postuli, ke vi memoru tian liston da nomoj. Ni eĉ ne scias, ĉu ŝi ne fanfaronis. Vi menciis Birnbaŭm, Kiŝ, Rubor, Durivér. Se aliaj revenos al via konscio, notu ilin. Se ne ... Nu, nu ... Mi provos ne bedaŭri la mankon de sonbendo.”

*

Jano malbone dormis. La sonĝo efikis turmente. Li sentis ion, serĉis, palpis, ne trovis. Voĉo virina ridaĉis ripetante: “Ĝin faris tiu, kiu per ĝi profitas ... ĝin faris tiu, kiu per ĝi profitas ... ĝin faris tiu, kiu per ĝi profitas ... hahahahaha!” Kaj li sentis sin bubeto mokata de rondo el knabinoj. Poste la knabinoj venis al li kun pleto, sur kiu prezentiĝis abundaj beraroj. “Vinberoj, vinbero, vinber' ...” ili diris, kun la sama moka rido. Sed kiam li volis kapti la fruktojn, la knabinoj fuĝis for, dum reeĥis longe en li, kvazaŭ mistika melopeo, la konstante ripetata trivorto: “vinberoj-vinbero-vinber', vinberoj-vinbero-vinber' ...”

*

En preskaŭ ĉiu enketo de Jano Karal, okazis nokto, kiam li faris speciale vivajn sonĝojn, ĉirkaŭatajn de neordinara etoso, kun impreso, ke gravas memori kiel eble plej multe da detaloj.

Kutimo establiĝis ĉe la geedzoj tiurilate: tuj kiam estis oportune, Jano rakontis sian sonĝon, kaj Ĝoja lin helpis pritrakti ĝin. Tiun pritrakton ili nomis ‘akuŝado’, kaj ĝi efektive ĝenerale kondukis al interesaj ideoj.

Laŭ Ĝoja, sonĝo havas plurajn signifo-nivelojn. Ekzemple en la ĵus farita de Jano, ŝi rekonus, kiel unuan nivelon, memorojn el infanaĝo: sentojn de eta bubo malsupera al pligranduloj aŭ malkontenton de knabo, kiu ne povas ĝui tuj, kion li deziras. Oni ankaŭ povus vidi, kiel alian nivelon, la malagrablan senton de l' plenkreska detektivo provanta sensukcese solvi misteran problemon. Sed – kaj pro tio Ĝoja volonte rolis kiel akuŝistino – oni ankaŭ povas distingi nivelon de problem-ellaboro.

“Ŝajnas, ke vi ne sufiĉe atentis la profitanton, en tiu ĉi enketo”, ŝi afable diris. “Via dorma konscienco tion riproĉas al via taga rolul'.”

“Efektive, nun, kiam vi diras tion, mi ekkonscias, ke en mia pensa serĉado pri l' krimulo, mi zorgis praktike nur pri personoj ne kun materia, sed kun senta motivo: amo, ĵaluzo, samseksemo, aŭ kun politika. Tiaj motivoj ofte agas reale. Ĉi-kaze, Marta Bolomaj mem konfesis al vi, ke ŝi mortigis Paŭlon pro duobla timo: timo al li pro komplotado, timo al la propraj sentoj, al la fakto senti sin logata al neakceptebla junulo. Sed mi efektive ne pensis, ke iu povus ricevi pure materian gajnon el la morto de Jorli. Unuavide, tio ŝajnas neebla. Sed povas esti, ke mi ne sufiĉe konsideris tiun eblon.”

“Alia eblo, kiun vi ĉifoje tute ne konsideris, estas ĉantaĝo. Ĉu ne povus esti, ke Paŭlo Jorli ĉantaĝis iun, pri kiu li sciis ion kulpigan, kaj tiu decidis ĉesigi lian vivon?”

“Tion mi pripensis, sed mi forĵetis la ideon: se Paŭlo ĉantaĝus, li ricevus monon, kaj tiu mono estus ie. Materie li ne estis tre sukcesa homo.”

“Ĉu li ne donus la monon al sia revolucia grupo?”

“Eble, jes. Ni eksciis, ke tiu aŭ alia agado, verŝajne farita de lia grupo, postulis pli da mono ol ĝi normale havus. Ĉu vi pravus, finfine?”

“Kaj kion signifas por vi ‘vinberoj’? Estas ja vinberoj, kiujn vi provas kapti sensukcese en la sonĝo.”

“Vinberoj? Mi havas neniun ideon. Vinbero estas bero por vino. Sed tio elvokas nenion, kvankam ... Ideo trafulmis tra mia cerbo, sed mi tuj perdis ĝin. Incita afero. Nu, mi esperas, ke mi retrafos ĝin pli poste. Ĝi ŝajnis valora.”


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo