22

La polico efektive kontrolis, esploris, profundiĝis en detalojn, sed por akuzi d-ron Gutmanis ne troviĝis sufiĉa bazo.

“Psikologie ne eblas”, Karal diris al leŭtenanto Remon, resumante la lastajn esplorojn. “Ĉiuj konfirmas, ke d-ro Gutmanis estas samtempe tre inteligenta kaj tre praktika homo. Li ne enmiksus sin en tian komplikan planon, se li volus murdi propran klienton. Sufiĉus ja, ke li donu al tiu venenan ‘kuracilon’ kaj mem subskribu la permeson entombigi. Neniu suspektus ion ajn. Eĉ rapida enketo ĉe la konatoj de l' viktimo pruvus, ke Jorli fojfoje plendis pro momenteta korohalto kaj kora misritmo. Kaj Gutmanis estas tro inteligenta por bazi sian planon sur tiel nefidinda persono kiel Marta Bolomaj. Ke li vojaĝis tra Afriko, estas fakto, kaj ankaŭ, ke li vizitis la zairian konsulejon. Sed li havas tre kompreneblan motivon por ambaŭ aferoj. La vojaĝon li faris kun grupo da kuracistoj, kiuj interesiĝas pri etno-tradiciaj manieroj kuraci, kaj li iris al la konsulejo por informiĝi pri bofrato lia, kiu praktikas medicinon en izola loko zairia, kaj pri kiu li ne havis novaĵojn jam longe. La konsulejo konfirmis la aferon sen ia problemo.”

“Ĉu povus esti lia edzino?”

“Kion ŝi profitus el tia akuzo? La edzo estas ŝia monprovizanto, kaj ili relative bone akordas. Krome, la letero atentigas pri li, do ankaŭ pri ŝi. Motivon nek la edzo, nek la edzino havas. Ke Paŭlo ŝin incitis kaj allogis samtempe tamen ne sufiĉus. Ŝi vidis lin nur unu fojon semajne apenaŭ kelkajn monatojn. Li ne estis ŝia amanto, kaj ŝi ne deziris intiman rilaton kun li, eĉ se ŝia tro sentema koro kelkfoje bategis pro lia beleco. Ne pro tio oni murdas.”

“La letero estis manskribita, sed kio pri la koverto?” demandis la leŭtenanto.

“Tajpita. Sur skribmaŝino de la Gigant-magazeno. Ili havas kelkajn elmontratajn skribmaŝinojn. Iu ajn iras tien kaj tajpas. Ni pridemandis la vendistinojn, sed ili diris, ke estus neeble rekoni iun. Estas tro da personoj, kiuj venas, pasas, provtajpas kaj foriras sen ia demando.”

“Kion konkludas la fakuloj pri la skribmaniero?”

“La leteron la verkinto skribis anserplume, kiel en la malnova tempo. Ili pensas, ke li tenis la plumon per la dekstra mano, sed ĉi-lasta ne moviĝis mem, ĝin gvidis la maldekstra, tenante ĉu la dekstran manon, ĉu la dekstran brakon. Ĉar la dekstra mano ne premis la paperon, ĉiuj kutimaj personaj detaloj, kiujn vidigus mikroskopa studo, ĉi-kaze ne aperis.”

“Kion diras la maljunulino. Ĉu ŝi neas plu?”

“Jes. Kaj kun granda konvinko ŝi asertas, ke ŝi eksciis kartodivene pri la venenado de Jorli. Pri la fingrospuroj ŝi havas neniun klarigon, kvazaŭ tio ne povus esti serioza afero. Ŝia menso ne konformas al la ideoj de nia scienca jarcento.”

“Kion pri rilato kun Afriko?”

“Nenion, neniu parenco aŭ amiko iam ajn iris tien. Ŝi ne konis afrikajn studentojn, aŭ etnografojn, aŭ misiistojn. Se konsideri ŝian socian devenon, tio ne mirigas. Ni estas certaj. Ni ĉion kontrolis.”

“Kion do vi faras por solvi la enigmon, kiamaniere ŝi akiris la venenon?”

“Rutinon. Ni serĉis ĉe la parencoj, najbaroj, amikoj, k.s., kaj eliminis ĉiujn. Krom tio estas du eblecoj: la kurso de ĉina kuirado, kaj la kartodiveno. Ŝi havas rendevulibron por la kartodivenaj klientoj. Bedaŭrinde multajn nomojn ŝi skribis ne tute, ĝenerale estas nur la komencliteroj. Pri tio iom nin helpas la kvartalaj policistoj: ili bone konis ŝin, kaj havas kelkan scion pri la klientaro, ĉar la policejo troviĝas tre proksime. Tamen, estus interese havi kompletan liston.”

“Jes, eble vi havos ŝancon, se vi sukcesos koni ĉiujn konsultantojn.”

“Ni ne havas alian eblecon, krom, eble ...” Jano abrupte interrompiĝis.

“Krom eble?” ripetis Remon.

“Ĉu vi permesus, ke mia edzino vizitu ŝin? Ŝi estas psikologino, eble sukcesos paroligi ŝin pli bone ol ni. Ŝi povus diri, ke ŝi venas por kartodivenado.”

“La maljunulino suspektos.”

“Vi ne konas Ĝojan!”

“Ho jes, mi konas ŝin. Se iu povas paroligi f-inon Bolomaj, tiu estas via sinjorino. Konsentite. Ĉiaokaze – li okulumis amike – mi supozas, ke Ĝoja scias ĉion pri la kazo.”

“Ŝŝ!”

“Se ŝi aŭ ŝia nevo diris ion al iu, kaj tiel disvastiĝis la informo, ke Paŭlo estis venenita, nia kariero suferus teruran baton.”

“Mi tion perfekte konscias, sed ne havas eĉ timeton.”

“Bone! Ŝin gvidu fortuno!”


Ĉefa paĝo | Antaŭa paĝo | Sekva paĝo