La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA PERDITA PRINCINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 26: Doroteo Pardonas

image-309

La griza kolombo kiu iam estis la Ŝufaristo Ugu sidis sur sia arbo en la distanca Lando de la Kveluloj kaj malfeliĉis, pepante lamente kaj bedaŭrante sian misfortunon.

Post kelka tempo la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto venis kaj sidiĝis sub la arbo, tute ne atentante la murmuradon de la griza kolombo.

La Stana Lignohakisto prenis malgrandan oleujon el sia stana poŝo kaj zorge oleis siajn stanajn artikojn per ĝi. Dum li tiel okupis sin la Birdotimigilo komentis:

“Mi multe pli bone fartas, kara kamarado, de kiam ni trovis tiun amason da bona pura pajlo kaj vi replenigis min per ĝi.”

“Kaj mi multe pli bone fartas nun kiam miaj artikoj estas oleitaj,” respondis la Stana Lignohakisto, ĝemante pro plezuro. “Vi kaj mi, amiko Birdotimigilo, estas multe pli facile prizorgeblaj ol tiuj mallertaj vianduloj, kiuj uzas duonon de sia tempo vestante sin per belaj vestoj kaj kiuj devas loĝi en belaj loĝejoj por esti kontentaj kaj feliĉaj. Vi kaj mi ne manĝas, do ni ne bezonas la ĝenan taskon manĝi trifoje en ĉiu tago. Nek ni malŝparas duonon de niaj vivoj per dormo, kondiĉo kiu devigas la viandulojn senkonsciiĝi kaj fariĝi senpensaj kaj senhelpaj kiel lignaj ŝtipoj.”

“Vi pravas,” respondis la Birdotimigilo, puŝante kelkajn pajlerojn en sian bruston per siaj vatitaj fingroj. “Ofte mi kompatas la viandulojn, el kiuj multaj estas miaj amikoj. Eĉ la bestoj estas pli feliĉaj ol ili, ĉar ili bezonas malpli por kontentiĝi. Kaj la birdoj estas la plej bonoportunaj, ĉar ili povas flugi rapide kien ili volas kaj trovi hejmon kie ajn ili volas sidiĝi; ilia manĝaĵo konsistas el semoj kaj grajnoj kiujn ili kolektas de la kampoj kaj ilia trinkaĵo estas iom da akvo el iu fluanta rivereto. Se mi ne povus esti Birdotimigilo – aŭ Stana Lignohakisto – mi preferus vivi kiel birdo.”

image-310

La griza kolombo zorge aŭskultadis tiun parolon kaj ŝajne ĝi komfortigis ĝin, ĉar ĝi ĉitis sian plendadon. Kaj ĝuste tiam la Stana Lignohakisto trovis la telerlavujon de Kuknjo, kiu estis sur la tero tute proksime al li.

“Jen iom bonaspekta ujo,” li diris, prenante ĝin per siaj stanaj manoj por ekzameni ĝin, “sed mi preferas ne posedi ĝin. Kiu faris ĝin el oro kaj kovris ĝin per diamantoj ne pliutiligis ĝin, nek mi opinias ĝin egale bela kiel la brilantaj stanaj telerlavujoj kiujn oni kutime vidas. Neniu flavo povas esti egale bela kiel la arĝenta brilo de stano,” kaj li turnis sin por rigardi siajn stanajn krurojn kaj korpon aprobe.

“Mi ne povas plene akordi kun vi pri tio,” respondis la Birdotimigilo. “Mia pajla remburaĵo estas palflava, kaj ĝi estas ne nur belaspekta sed krome ĝi kraketadas plej plaĉe kiam mi moviĝas.”

“Ni konsentu ke ĉiuj koloroj estas bonaj en siaj taŭgaj lokoj,” diris la Stana Lignohakisto, kiu estis molkora kaj tial ne kverelis; “sed certe vi akordas kun mi ke flava telerlavujo estas nenatura. Kion ni faru je ĉi tiu, kiun ni ĵus trovis?”

“Ni reportu ĝin al la Smeralda Urbo,” proponis la Birdotimigilo. “Kelkaj el niaj amikoj eble volos uzi ĝin kiel piedbanujon, kaj se ili uzos ĝin tiel ĝiaj ora koloro kaj brilantaj ornamaĵoj ne malebligos ĝian utilecon.”

Do ili foriris kaj kunprenis la juvelitan telerlavujon.

Kaj vaginte tra la lando dum unu aŭ du pliaj tagoj, ili informiĝis ke Ozma estas trovita. Tial ili tuj reiris al la Smeralda Urbo kaj donacis la telerlavujon al Princino Ozma kiel indikon de ilia ĝojo ĉar ŝi redoniĝis al ili.

Ozma tuj transdonis la diamantornamitan oran telerlavujon al Kuknjo la Kuketo-Kuiristino, kiu tiom ĝojis pro regajni sian perditan trezoron ke ŝi ĉirkaŭdancadis pro ĝojo kaj poste ekĉirkaŭbrakumis la kolon de Ozma per siaj maldikaj brakoj kaj danke kisis ŝin. La tasko de Kuknjo nun estis sukcese plenumita, sed ŝi tiom ĝuis la Smeraldan Urbon ke ŝi ŝajne ne fervoris rapide reiri al la Lando de la Jipoj.

Plurajn semajnojn post la redoniĝo de la telerlavujo al la Kuketo-Kuiristino, dum Doroteo sidis en la reĝaj ĝardenoj apud Trot kaj Betinjo, griza kolombo venis flugante kaj surteriĝis ĉe la piedoj de la knabino.

“Mi estas la Ŝufaristo Ugu,” diris la kolombo per malsevera, lamenta voĉo, “kaj mi venis peti vian pardonon pro la granda malbono kiun mi faris kiam mi ŝtelis Ozman kaj la magion kiu apartenis al ŝi kaj al aliaj.”

“Ĉu, do, vi bedaŭras?” demandis Doroteo, severe rigardante la birdon.

“Mi multe bedaŭras,” deklaris Ugu. “Mi pripensadis miajn misfarojn dumlonge, ĉar kolomboj havas malmulton por fari krom pensadi, kaj min mirigas ke mi estis tiom fia persono kiu tiom malmulte atentis la rajtojn de aliuloj. Mi estas nun konvinkita ke eĉ se mi estus sukcesinta farigi min reganto de la tuta Oz mi ne estus feliĉa, ĉar multaj tagoj da trankvila pripensado montris al mi ke nur kion oni akiras honeste povas kontentigi.”

“Mi supozas ke tio estas vera,” diris Trot.

“Iukaze,” diris Betinjo, “la fiulo ŝajnas vere bedaŭri, kaj se li nun fariĝis bona kaj honesta homo ni devas pardoni lin.”

“Nu, mi ne povos refariĝi bona homo,” diris Ugu, “ĉar la transformiĝo kiun mi spertis ĉiam restigos min kolombo. Sed, per la kompleza pardono fare de miaj iamaj malamikoj, mi esperas fariĝi tre bona kolombo, alte respektata.”

“Atendu ĉi tie dum mi kuros preni mian Magian Zonon,” diris Doroteo, “kaj mi retransformos vin en vian kutiman formon tuje.”

“Ne – ne faru tion!” petegis la kolombo, ekscitite skuante siajn flugilojn. “Mi volas nur vian pardonon; mi ne volas refariĝi homo. Kiel la Ŝufaristo Ugu mi estis maldika kaj maljuna kaj malbela; kiel kolombo mi estas vere belaspekta. Kiel homo mi estis ambicia kaj krula, sed kiel kolombo mi povas esti kontenta kaj feliĉa per mia simpla vivo. Mi nun amas liberan sendependan vivadon kian havas birdo, kaj mi preferas ne reŝanĝiĝi.”

“Kiel vi volas, Ugu,” diris Doroteo, residiĝante.

“Eble vi pravas, ĉar vi certe estas pli bona kolombo ol homo, kaj se vi iam malpentos kaj revolos esti fia, vi ne povos multe damaĝi estante griza kolombo.”

“Do vi pardonas min malgraŭ la multa ĝeno kiun mi kaŭzis al vi?” li demandis tre serioze.

“Kompreneble; kiu pentas nepre devas esti pardonata.”

“Dankon,” diris la griza kolombo, kaj denove forflugis.

image-311


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.