La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA PERDITA PRINCINO DE OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Unu grava ŝtelo plia raportiĝis en la Lando Oz tiun eventoplenan matenon, sed ĝi okazis tiom for de kaj la Smeralda Urbo kaj la kastelo de Glinda la Bona ke neniu el la personoj kiujn ni menciis informiĝis pri la ŝtelo ĝis post longe.
En la fora sudokcidenta angulo de la Lando de la Palpbrumoj estas larĝa tablolando atingebla nur per grimpado de kruta monteto, negrave el kiu direkto oni proksimiĝas al ĝi. Sur la montetoflankoj ĉirkaŭ tiu tablolando tute ne estas vojetoj, nur multaj dornarbustoj sur kiuj estas akraj dornoj kiuj neebligas ke la Ozanoj loĝantaj malsupre suprengrimpu por vidi kio estas sur la supro. Sed supre loĝas la Jipoj, kaj kvankam la spaco kiun ili okupas estas ne tre granda la landeto apartenas nur al ili. La Jipoj neniam – ĝis la tempo kiam komenciĝas ĉi tiu rakonto – foriris de sia larĝa tablolando por malsupreniri en la Landon Oz, nek la Ozanoj iam grimpis al la lando de la Jipoj.
Loĝante tute solaj, la Jipoj havis kuriozajn kutimojn kaj ideojn proprajn kaj ne similis al iu alia popolo de la Lando Oz. Iliaj domoj estis dismetitaj sur la tuta plata surfaco; ne kiel urbo, kungrupigitaj, sed metitaj kie ajn volis la kaprico de la posedantoj, kun kampoj unuloke, arboj aliloke, kaj kuriozaj vojetoj kunligantaj la domojn.
Tie, dum la mateno kiam Ozma tiom strange malaperis de la Smeralda Urbo, Kuknjo la Kuketo-Kuiristino trovis ke ŝia diamantornamita ora telerlavujo estis ŝtelita, kaj ŝi tiom alarmis pro la perdo kaj kriis kaj lamentis tiom laŭte ke multaj Jipoj grupiĝis ĉirkaŭ ŝian domon por demandi pri kio okazis.
Estis serioza afero, ie ajn en la Lando Oz, akuzi ke iu ŝtelis, do kiam la Jipoj aŭdis Kuknjon la Kuketo-Kuiristinon deklari ke ŝia juvelita telerlavujo estas ŝtelita ili kaj humiliĝis kaj ĉagreniĝis kaj devigis Kuknjon akompani ilin al la Ranulo por trovi kion fari.
Mi supozas ke vi neniam antaŭe aŭdis pri la Ranulo, ĉar kiel ĉiuj aliaj loĝantoj sur tiu tablolando li neniam estis for de ĝi, nek iu iris tien por vidi lin.
La Ranulo estis, efektive, ido de la ordinaraj ranoj de Oz, kaj kiam li estis naskita li unue loĝis en lageto en la Lando de la Palpbrumoj kaj estis kiaj ĉiuj aliaj ranoj. Havante aventureman naturon, tamen, li baldaŭ saltetis el sia lageto kaj komencis veturadi; sed granda birdo venis kaj kaptis lin per sia beko kaj komencis forflugi kun li al sia nesto. Estante alte en la aero la rano skuis sin tiom freneze ke li liberiĝis kaj falis suben – suben – suben en malgrandan kaŝitan lageton sur la tablolando de la Jipoj. Nu, ŝajnas ke tiu lageto estis nekonata de la Jipoj ĉar ĝi estis ĉirkaŭata de dikaj arbustoj kaj ne estis proksima al loĝejo, kaj ĝi montriĝis sorĉita lageto, ĉar la rano kreskis tre rapide kaj fariĝis tre granda, manĝante la magian skoŝon kiu troviĝas en neniu alia loko sur la tero, nur en tiu unusola lageto. Kaj la skoŝo ne nur grandigis la ranon, tiel ke kiam li ekstaris sur siaj malantaŭaj kruroj li estis alta kiel kiu ajn Jipo en la lando, sed ĝi nekutime inteligentigis lin, tiel ke li baldaŭ sciis pli ol la Jipoj kaj kapablis rezoni kaj argumenti tre, tre bone.
Ne estus supozeble ke rano tiatalenta restus en kaŝita lageto, do li fine eliris kaj interiris la popolon de la tablolando, kiuj miregis pro lia aspekto kaj trovis tre impona lian erudicion. Ili neniam antaŭe vidis ranon kaj la rano neniam antaŭe vidis Jipon, sed ĉar estis multaj Jipoj kaj nur unu rano, la rano fariĝis plej grava. Li ne plu saltadis, sed staris rekta sur siaj malantaŭaj kruroj kaj vestis sin bele kaj sidis sur seĝoj kaj faris ĉion faratan de homoj; do oni baldaŭ nomis lin la Ranulo kaj tiu estas lia sola nomo ekde tiam.
Post pluraj jaroj la popolo jam traktis la Ranulon kiel sian konsiliston rilate al ĉiu problemo. Ili prezentis ĉiujn siajn problemojn al li kaj kiam li nenion sciis li ŝajnigis scii, kio ŝajne estis egale sukcesa. Efektive, la Jipoj kredis ke la Ranulo estas pli saĝa ol vere li estis, kaj li lasis ilin kredi tion, ĉar li tre fieris pro sia aŭtoritata stato.
Alia lageto ekzistis sur la tablolando, kiu ne estis sorĉita sed enhavis bonan klaran akvon kaj situis proksime al la loĝejoj. Tie la popolo konstruis por la Ranulo propran domon, proksime al la rando de la lageto, tiel ke li povis bani sin aŭ naĝi kiam ajn li volis. Li kutime naĝis en la lageto dum la frua mateno, antaŭ ol iu alia ellitiĝis, kaj dum la tago li vestis sin per siaj belaj vestaĵoj kaj sidis en sia domo kaj akceptis la vizitojn de ĉiuj Jipoj venintaj al li por peti konsilon.
La kutima kostumo de la Ranulo konsistis el ĝisgenua pantalono el flava satena pluŝo, kun ornamaĵoj el ora pasamento kaj juvelitaj genubukoj; blanka satena veŝto kun arĝentaj butonoj en kiuj estis soliteraj rubioj; hirundovosta mantelo brile flava; verdaj ŝtrumpoj kaj ruĝaj ledaj ŝuoj suprenturnitaj ĉe la piedfingrejo kaj havantaj diamantajn bukojn. Li surportis, kiam li ekstere marŝadis, purpuran silkan ĉapelon kaj li tenis orkapan bastonon. Sur siaj okuloj li portis grandajn okulvitrojn kun oraj randoj, ne ĉar liaj okuloj malfortis sed ĉar la okulvitroj aspektigis lin saĝa, kaj tiom distingita kaj bela estis lia aspekto ke ĉiuj Jipoj multe fieris pro li.
Ne ekzistis Reĝo aŭ Reĝino en la Lando de la Jipoj, do la simplaj loĝantoj nature ekkonsideris la Ranulon sia estro kaj ne nur ilia konsilisto kiam ajn estis urĝe. Per sia koro la granda rano sciis ke li ne estas pli saĝa ol la Jipoj, sed estis tre rimarkinde ke rano scias tiom kiom homo, kaj la Ranulo estis sufiĉe sagaca por kredigi al la popolo ke li estas multe pli saĝa ol estas vere. Ili neniam suspektis ke li estas fraŭdulo, ili nur aŭskultis tre respekteme liajn vortojn kaj plenumis kion ajn li konsilis al ili.
Nun, kiam Kuknjo la Kuketo-Kuiristino tiom alarmis pro la ŝteliĝo de ŝia diamantornamita telerlavujo, la unua penso de la popolo estis ke ili konduku ŝin al la Ranulo kaj informu lin pri la perdo, kredante ke kompreneble li povos diri al ŝi kie trovi ĝin.
Li aŭskultis la historion kun siaj grandaj okuloj plene malfermitaj malantaŭ la okulvitroj, kaj diris per sia profunda kvaka voĉo:
“Se la telerlavujo estas ŝtelita, nepre iu prenis ĝin.”
“Sed kiu?” demandis Kuknjo, malkviete. “Kiu estas la ŝtelinto?”
“Tiu kiu prenis la telerlavujon, kompreneble,” respondis la Ranulo, kaj aŭdinte tion ĉiuj Jipoj jese skuis la kapon tre serioze kaj diris unu al la alia:
“Tute vere!”
“Sed mi volas mian telerlavujon!” kriis Kuknjo.
“Neniu kulpigus vin pro tiu deziro,” komentis la Ranulo.
“Do diru al mi kie mi trovos ĝin,” ŝi postulis.
Rigardon tre saĝan direktis la Ranulo al ŝi kaj li levis sin el sia seĝo kaj fiere promenis tien kaj reen en la ĉambro kun la manoj sub siaj baskoj, tre pompe kaj impone. Nun la unuan fojon tiom malfacila problemo prezentiĝis al li kaj li volis tempon dum kiu pensi. Malvolontege li permesus ilin suspekti ke li estas senscia do li pensis tre tre forte pri kiel respondi al la virino sen perfidi sin.
“Mi volas informi vin,” diris li, “ke antaŭ nun nenio iam ŝteliĝis en la Lando de la Jipoj.”
“Ni jam scias tion,” respondis Kuknjo la Kuketo-Kuiristino, senpacience.
“Sekve,” pludiris la Ranulo, “ĉi tiu ŝtelo fariĝas tre grava.”
“Nu, kie estas mia telerlavujo?” demandis la virino.
“Ĝi estas perdita; sed ĝi estas trovenda. Domaĝe, ni ne havas policistojn aŭ detektivojn por solvi la misteron, do ni devos utiligi aliajn rimedojn por reakiri la perditaĵon. Kuknjo unue verku Proklamon kaj najlu ĝin al la pordo de sia domo, kaj la Proklamo diru ke kiu ŝtelis la juvelitan telerlavujon nepre redonu ĝin tuj.”
“Sed eble neniu redonos ĝin,” sugestis Kuknjo.
“Tiukaze,” diris la Ranulo, “tiu fakto mem pruvos ke neniu ŝtelis ĝin.”
Tio ne kontentigis Kuknjon, sed ŝajne la aliaj Jipoj forte aprobis la planon. Ili ĉiuj konsilis ke ŝi agu kiel diris la Ranulo, do ŝi metis la afiŝon sur sian pordon kaj atendis pacience ke iu redonu la telerlavujon – kion neniu faris.
Denove ŝi iris, akompanate de grupo de siaj najbaroj, al la Ranulo, kiu jam multe pripensis la aferon. Diris li al Kuknjo:
“Mi nun konvinkiĝis ke neniu Jipo prenis vian telerlavujon, kaj, ĉar ĝi foriris el la Lando de la Jipoj, mi konjektas ke fremdulo venis el la mondo sube de ni, en la nokta mallumo kiam ni ĉiuj dormadis, kaj forprenis vian trezoron. Neniu alia ekspliko de ĝia malapero eblas. Do, se vi volas repreni tiun oran, diamantornamitan telerlavujon, vi devos eniri la suban monon por serĉi ĝin.”
Tio ja vere estis konsterna propono. Kuknjo kaj ŝiaj amikoj iris al la rando de la plata tablolando kaj rigardis laŭ la kruta montetoflanko ĝis la subaj ebenaĵoj. Tiom distanca estis la malsupro de la monteto ke nenio tie estis klare videbla kaj ŝajnis al la Jipoj tre aventureme, eble danĝere, iri tiom for de la hejmo en nekonatan landon.
Tamen, Kuknjo multege deziris sian telerlavujon, do ŝi turnis sin al siaj amikoj kaj demandis:
“Kiu akompanos min?”
Neniu respondis tiun demandon, sed post ioma silento unu Jipo diris:
“Ni scias kio estas ĉi tie, sur la supro de ĉi tiu plata monteto, kaj ĝi ŝajnas al ni tre plaĉa loko; sed kio estas malsupre, tion ni ne scias. Verŝajne ne estas egale plaĉe, do ni prefere restu kie ni nun estas.”
“Eble estas multe pli bona lando ol ĉi tie,” sugestis la Kuketo-Kuiristino.
“Eble, eble,” respondis alia Jipo, “sed kial riski? Kontento pro onia fato estas vera saĝeco. Eble, en iu alia lando, ekzistas pli bonaj kuketoj ol tiuj kiujn vi kuiras; sed ĉar ni ĉiam manĝis viajn kuketojn, kaj amis ilin – escepte de kiam ili estas malsupre bruligitaj – ni ne sopiras pli bonajn.”
Kuknjo eble konsentus al tiu argumento se ŝi ne tiom fervorus trovi sian valoregan telerlavujon, sed nun ŝi kriis senpacience:
“Vi estas malkuraĝuloj – ĉiuj! Se neniu el vi akceptos esplori kun mi la grandan mondon for de ĉi tiu malgranda monteto, mi nepre iros sola.”
“Tre bona decido,” deklaris la Jipoj, multe pli trankvile. “Via telerlavujo perdiĝis, ne la nia; kaj, se vi pretas riski viajn vivon kaj liberecon per klopodo reakiri ĝin, neniu rifuzos al vi tiun privilegion.”
Dum ili tiel konversaciadis la Ranulo proksimiĝis al ili kaj rigardis la ebenaĵon per siaj grandaj okuloj kaj ŝajnis nekutime pripensema. Efektive, la Ranulo pensis ke li volonte vidos pli de la mondo. Ĉi tie en la Lando de la Jipoj li fariĝis la plej grava ulo kaj lia graveco nun komencis tedi lin. Estus agrable ke aliaj homoj cedu al li kaj petu lian konsilon kaj li ne povis trovi kaŭzon ke lia famo ne disvastiĝu tra la tuta Oz.
Li sciis nenion pri la resto de la mondo, sed estis verŝajne ke pli da homoj loĝas preter la monto kie li nun loĝas ol estas ĉi tie da Jipoj, kaj se li estos inter ili li povos surprizi ilin per sia saĝeco kaj devigi ilin kliniĝi antaŭ li same kiel la Jipoj. Alivorte, la Ranulo ambiciis fariĝi ankoraŭ pli grava, kio ne estis ebla se li ĉiam restos sur ĉi tiu monto. Li volis ke aliaj vidu liajn belegajn vestaĵojn kaj aŭskultu liajn solenajn parolojn, kaj jen kialo foriri de la Lando de la Jipoj. Do li diris al Kuknjo la Kuketo-Kuiristino:
“Mi akompanos vin, estimata virino,” kio multe plaĉis al Kuknjo ĉar ŝi opiniis ke la Ranulo povos multe helpi ŝin dum ŝia serĉado.
Sed nun, ĉar la potenca Ranulo decidis entrepreni la veturon, pluraj Jipoj kiuj estis junaj kaj kuraĝaj tuj decidis kuniri; do la sekvan matenon post la matenmanĝo la Ranulo kaj Kuknjo la Kuketo-Kuiristino kaj naŭ el la Jipoj komencis gliti malsupren sur la flanko de la monto. La dornarbustoj kaj kaktoj estis tre pikemaj kaj estis malkomforte tuŝi ilin, do la Ranulo ordonis ke la Jipoj iru la unuaj kaj rompu padon, tiel ke kiam li sekvos ilin liaj belaj vestaĵoj ne ŝiriĝos. Ankaŭ Kuknjo surhavis sian plej bonan robon, kaj simile timis la dornojn kaj pikaĵojn, do ŝi tenis sin malantaŭ la Ranulo.
Ili iom malrapide iradis kaj la nokto kovris ilin antaŭ ol ili estis irintaj nur duonon de la montoflanko, do ili trovis kavon en kiu ili estos ŝirmataj ĝis la mateno. Kukjo kunportis korbon plenan de ŝiaj famaj kuketoj, do ili ĉiuj manĝis abunde.
Dum la dua tago la Jipoj komencis voli ke ili ne estu entreprenintaj ĉi tiun aventuron. Ili multe grumblis pro la devo fortranĉi la dornojn por fari vojon por la Ranulo kaj la Kuketo-Kuiristino, ĉar ilia propra vestaro suferis multan ŝiriĝon, dum Kukjno kaj la Ranulo veturis sekure kaj komforte.
“Se vere venis iu al nia lando por ŝteli vian diamantan telerolavujon,” diris unu Jipo al Kuknjo, “certe estis birdo, ĉar neniu persono vira aŭ virina aŭ infana povus grimpi tra ĉi tiuj arbustoj kaj remalsupreniri.”
“Kaj se li ja farus tion,” diris alia Jipo, “la diamantornamita ora telerlavujo ne kompensus la malfacilaĵojn kaj suferojn.”
“Rilate al mi,” komentis tria Jipo, “mi preferus reiri al mia hejmo kaj elfosi kaj poluri pli da diamantoj, kaj mini pli da oro, kaj fari por vi novan telerlavujon, ol gratiĝi de la kapo ĝis la kalkano per ĉi tiuj arbustaĉoj. Eĉ nun, se mia patrino vidus min, ŝi ne rekonus min kiel sian filon.”
Kuknjo ne atentis tiujn murmurojn, nek la Ranulo.
Kvankam ilia veturo estis malrapida la Jipoj faciligis ĝin por ili, tiel ke ili ne emis plendi kaj ne deziris retreniri.
Tre proksime al la malsupro de la granda monteto ili venis al granda abismo, kies flankoj estis glataj kiel vitro. La abismo etendiĝis tre foren – ili ne povis vidi ĝian finon iudirekte – kaj kvankam ĝi ne estis tre larĝa ĝi estis multe tro larĝa por transsalto fare de la Jipoj. Kaj se ili enfalus verŝajne ili eble neniam povos reeliri.
“Finiĝis nia veturo,” diris la Jipoj. “Ni devas retreniri.”
Kuknjo la Kuketo-Kuiristino komencis plori.
“Mi neniam retrovos mian belan telerolavujon – kaj mia koro rompiĝos!” ŝi ploregis.
La Ranulo iris al la rando de la abismo kaj per unu okulo zorge mezuris la distancon ĝis la alia flanko.
“Ĉar mi estas rano,” diris li, “mi povas salti, kiel ĉiuj ranoj; kaj, ĉar mi estas tre granda kaj forta, mi certas ke mi povos transsalti ĉi tiun abismon facile. Sed vi aliaj, ĉar vi ne estas ranoj, retreniru la vojon laŭ kiu vi venis.”
“Ni volonte faros tion,” kriis la Jipoj kaj tuj ili turnis sin kaj komencis grimpi la krutan monton, sentante ke ili spertis multe tro da ĉi tiu malkontentiga aventuro. Kuknjo la Kuketo-Kuiristino tamen ne akompanis ilin. Ŝi sidiĝis sur rokon kaj ploris kaj larmis kaj estis tre mizera.
“Nu,” diris la Ranulo al ŝi, “mi nun adiaŭos vin. Se mi trovos vian diamante ornamitan oran telerlavujon mi promesos certigi ke ĝi sekure resendiĝos al vi.”
“Sed mi preferas mem trovi ĝin!” ŝi diris. “Atentu, Ranulo, kial vi ne povos porti min trans la abismon dum vi saltos? Vi estas granda kaj forta, mi estas malgranda kaj maldika.”
La Ranulo serioze pripensis tiun sugeston. Estis vere ke Kuknjo la Kuketo-Kuiristino ne estas multepeza persono. Eble li povos transsalti la abismon portante ŝin sur sia dorso.
“Se vi akceptos riski falon,” diris li, “mi provos.”
Tuj ŝi eklevis sin kaj ĉirkaŭbrakumis lian kolon.
Tio estas, ŝi kaptis lin kie devus esti lia kolo, ĉar la Ranulo tute ne havis kolon. Li kaŭriĝis, laŭ la maniero de saltontaj ranoj, kaj per siaj potencaj malantaŭaj kruroj li faris grandegan salton.
Trans la abismon li flugis, kun la Kuketo-Kuiristino sur sia dorso, kaj li tiom forte saltis – por certigi ke li ne enfalos – ke li flugis trans multajn dornarbustojn kreskantajn sur la alia flanko kaj surteriĝis en vaka spaco kiu estis tiom preter la abismo ke kiam ili retrenrigardis ili tute ne povis vidi ĝin.
Kuknjo nun deiris de la dorso de la Ranulo kaj li rerektigis sin kaj zorge forbrosis la polvon de sia velura mantelo kaj rearanĝis sian blankan satenan kravaton.
“Mi tute ne sciis ke mi povas salti tiom foren,” li diris, miroplene. “Saltado estas ankoraŭ plia kapablo kiun mi povas aldoni al la longa listo de agoj kiujn mi povas fari.”
“Certe vi bonege ransaltas,” diris la Kuketo-Kuiristino, admire; “sed, kiel vi diris, vi estas multmaniere miriga. Se ni renkontos homojn ĉi tie mi certas ke ili opinios vin la plej grava kaj grandioza vivantulo.”
“Jes,” li respondis, “verŝajne mi mirigos fremdulojn, ĉar ili ĝis nun neniam spertis la plezuron vidi min. Ankaŭ ili miregos pro mia granda erudicio. Kiam ajn mi malfermas mian buŝon, Kuknjo, mi riskas diri ion gravan.”
“Estas vere,” ŝi akordis, “kaj bonfortune via buŝo estas tre larĝa kaj malfermiĝas tre grande, ĉar alie la saĝo eble ne povus plene eliri.”
“Eble la naturo faris ĝin granda ĝuste tiucele,” diris la Ranulo. “Sed venu; ni nun pluiru, ĉar malfruiĝas kaj ni devos trovi ian ŝirmejon antaŭ ol la nokto trafos nin.”
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.