La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PERDITA PRINCINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 16: La Malgranda Palruĝa Urso

image-273

“Unu Persono kaj unu Monstro,” diris la granda Lavenda Urso, kiam li zorge ekzamenis la fremdulojn.

“Mi bedaŭras aŭdi vin nomi kompatindan Kuknjon la Kuketo-Kuiristinon Monstro,” riproĉis la Ranulo.

“Ŝi estas la Persono,” asertis la Reĝo. “Se mi ne eraras, la Monstro estas vi.”

La Ranulo silentis, ĉar li ne povis vere nei tion.

“Kial vi aŭdacis trudi vin en mian arbaron?” kolere demandis la Reĝo de la Ursoj.

“Ni ne sciis ke ĝi estas via arbaro,” diris Kuknjo, “kaj ni longe marŝas orienten, al kie estas la Smeralda Urbo.”

“Ha, estas tre distance al la Smeralda Urbo,” komentis la Reĝo. “Efektive, estas tiom distance ke neniu urso inter ni iam estis tie. Sed kiu celo devigas vin marŝi tiom foren?”

“Iu ŝtelis mian diamantornamitan telerlavujon,” klarigis Kuknjo; “kaj, ĉar mi ne povas esti feliĉa sen ĝi, mi decidis serĉi tra la tuta mondo ĝis mi retrovos ĝin. La Ranulo, kiu estas tre erudicia kaj mirinde saĝa, akompanas min por helpi min. Li estas vere kompleza, ĉu ne?”

La Reĝo rigardis la Ranulon.

“Kiel vi estas mirinde saĝa?” li demandis.

“Mi ne estas,” estis la honesta respondo. “La Kuketo-Kuiristino, kaj kelkaj aliaj en la Lando de la Jipoj, kredas ke ĉar mi estas granda rano kaj parolas kaj agas kiel homo, sekve mi devas esti tre saĝa. Mi lernis pli ol kutime scias rano, estas vere, sed mi ankoraŭ ne estas tiom saĝa kiom mi espereble estos iam en la estonteco.”

La Reĝo kapjesis, kaj kiam li faris tion io grincis en lia brusto.

“Ĉu Via Moŝto parolis?” demandis Kuknjo.

“Ne ĝuste tiam,” respondis la Lavenda Urso, kiu ŝajnis iom embarasita. “Mi estas tiel konstruita, sciu, ke kiam io puŝas mian bruston, kiel akcidente ĵus puŝis ĝin mia mentono, mi faras tiun stultan brueton. En ĉi tiu urbo ne decas rimarki ĝin. Sed mi ŝatas vian Ranulon. Li estas honesta kaj verema, kio ne validas pri multaj aliaj uloj. Rilate vian bedaŭratan iaman telerlavujon, mi montros ĝin al vi.”

Dirinte tion li skuis trifoje la metalan sceptron kiun li tenis en sia mano kaj tuj aperis sur la tero, meze inter la Reĝo kaj Kuknjo, granda ronda lavujo el batita oro. Ĉirkaŭ la supra rando estis vico de malgrandaj diamantoj; ĉirkaŭ la centro de la ujo estis alia vico de pli grandaj diamantoj, kaj ĉe la malsupro estis vico de grandegaj brilantaj diamantoj. Efektive, ili ĉiuj brilis grandioze kaj la ujo estis tiom granda kaj larĝa ke multaj diamantoj necesis por ĉirkaŭi ĝin trifoje.

Kuknjo rigardis tiom forte ke ŝiaj okuloj preskaŭ saltis el ŝia kapo.

“O-o-o-o!” ŝi kriis, forte enspirante pro ĝojo.

“Ĉu jen via telerlavujo?” demandis la Reĝo.

image-274

“Jes – jes!” kriis la Kuketo-Kuiristino, kaj rapidinte antaŭen ŝi surgenuiĝis kaj ĵetis siajn brakojn ĉirkaŭ la valoregan lavujon. Sed ŝiaj brakoj tuŝis unu la alian tute sen renkonti ion solidan. Kuknjo klopodis preni la randon, sed trovis nenion teneblan. La ujo certe estas tie, ŝi pensis, ĉar ŝi povis klare vidi ĝin; sed ĝi ne estis solida; ŝi tute ne povis senti ĝin. Ĝemante pro surprizo kaj senesperiĝo ŝi levis sian kapon por rigardi la Reĝon de la Ursoj, kiu rigardis ŝian agadon tre interesate. Ŝi returnis sin al la ujo, sed trovis ke jam ĝi tute malaperis.

“Kompatinda!” murmuris la Reĝo, kompate. “Dum momento vi sendube kredis ke vi vere reakiris vian telerlavujon. Sed vi vidis nur ĝian bildon, kiun mi aperigis per magio. Vere ĝi ja estas bela telerlavujo, kvankam iom granda kaj malfacile manipulebla. Mi esperas ke iam vi trovos ĝin.”

Kuknjo profunde ĉagreniĝis. Ŝi komencis plori, viŝante siajn okulojn per sia antaŭtuko. La Reĝo turnis sin al la amaso da ludilursoj ĉirkaŭ si kaj demandis:

“Ĉu iu el vi jam antaŭe vidis tiun oran telerlavujon?”

“Ne,” ili respondis ĥore.

La Reĝo ŝajne meditis. Baldaŭ li demandis:

“Kie estas la Malgranda Palruĝa Urso?”

“Hejme, Via Moŝto,” estis la respondo.

“Venigu lin,” ordonis la Reĝo.

Pluraj el la ursoj anaspaŝis al unu el la arboj kaj tiris el ĝia truo tre malgrandan palruĝan urson, malpli grandan ol iu el la aliaj. Granda blanka urso portis la palruĝan en siaj brakoj kaj metis ĝin apud la Reĝon, aranĝante la artikojn de ĝiaj kruroj tiel ke ĝi staris rekte.

Tiu Palruĝa Urso ŝajnis senviva ĝis la Reĝo turnis krankon kiu troviĝis en ĝia flanko. La uleto turnis sian kapon rigide de flanko al flanko kaj diris per malgranda akra voĉo:

“Hura por la Reĝo de la Centro de Ursoj!”

“Tre bone,” diris la granda Lavenda Urso; “li ŝajnas bone funkcii hodiaŭ. Diru al mi, Ruza Ruĝetulo, kio okazis al la juvelita telerlavujo de ĉi tiu virino?”

“U – u – u,” diris la Palruĝa Urso, kaj ekĉesis paroli.

La Reĝo returnis la krankon.

“U-g-u la Ŝufaristo havas ĝin,” diris la Palruĝa Urso.

“Kiu estas Ugu la Ŝufaristo?” demandis la Reĝo, denove turnante la krankon.

“Magiisto kiu loĝas sur monto en vimenaĵa kastelo,” estis la respondo.

“Kie estas tiu monto?” estis la sekva demando.

“Dudek tri kilometrojn nordoriente de la Centro de la Ursoj.”

“Kaj ĉu la telerlavujo ankoraŭ estas en la kastelo de Ugu la Ŝufaristo?” demandis la Reĝo.

“Jes.”

La Reĝo turnis sin al Kuknjo.

“Vi povas fidi tiun informon,” diris li. “La Palruĝa Urso povas diri al ni kion ajn ni volas scii, kaj liaj vortoj estas ĉiam vortoj de vero.”

“Ĉu li vivas?” demandis la Ranulo, kiun tre interesis la Palruĝa Urso.

“Io animigas lin – kiam oni turnas lian krankon,” respondis la Reĝo. “Mi ne scias ĉu vivo ĉu io alia, nek kiel la Malgranda Palruĝa Urso povas korekte respondi ĉiun demandon kiun oni faras al li. Ni trovis lian talenton antaŭ longe kaj kiam ni volas scii ion – tio malofte okazas – ni demandas la Palruĝan Urson. Tute ne estas dubo, sinjorino: la Magiisto Ugu havas vian telerlavujon, kaj se vi kuraĝos iri al li vi eble povos reakiri ĝin. Sed pri tio mi ne certas.”

image-275

“Ĉu la Palruĝa Urso ne povas informi?” demandis Kuknjo maltrankvile.

“Li ne povas, ĉar ankoraŭ ne okazis. Li povas informi pri ĉio jam okazinta, sed nenio okazonta. Ne demandu al mi kial, ĉar mi ne scias.”

“Nu,” diris la Kuketo-Kuiristino, post iom da penso, “mi intencas malgraŭe iri al tiu magiisto, kaj diri al li ke mi volas mian telerlavujon. Volonte mi scius kiel aspektas tiu Ŝufaristo Ugu.”

“Do mi montros lin al vi,” promesis la Reĝo. “Sed ne timu; memoru ke ne estos la vera Ugu, nur lia bildo.”

Dirinte tion li denove skuis sian metalan sceptron kaj en la cirklo ekaperis maldika vireto, tre maljuna kaj maldika, kiu sidis sur vimenaĵa seĝeto antaŭ vimenaĵa tablo. Sur la tablo kuŝis Granda Libro kun oraj bukoj. La Libro estis malfermita kaj la viro legadis en ĝi. Li surportis grandajn okulvitrojn, kiuj estis ligitaj antaŭ liajn okulojn per rubando kiu ĉirkaŭiris lian kapon kaj estis bante ligita malantaŭe.

Lia hararo estis tre maldensa kaj blanka; lia haŭto, kiu kroĉiĝis al liaj ostoj, estis bruna kaj plena de sulketoj; li havis grandan dikan nazon kaj malgrandajn okulojn tre proksimajn unu al la alia.

Neniel estis la Ŝufaristo Ugu plezuriga vidaĵo.

Dum lia bildo aperis antaŭ ili, ĉiuj silentis kaj atentis ĝis Kaporalo Anaspaŝ, la Bruna Urso, nervoziĝis kaj premis la ellasilon de sia pafilo. Tuj la korko flugis el la stana tubo kun laŭta “pop!” kiu saltetigis ĉiujn.

Kaj, je tiu sono, la bildo de la magiisto malaperis.

“Do! jen la ŝtelisto, ĉu?” diris Kuknjo, per kolera voĉo. “Li hontu pro sia ŝtelo de la diamanta telerlavujo de malriĉa virino! Sed mi intencas fronti lin en lia vimenaĵa kastelo kaj devigi lin redoni al mi mian propraĵon.”

“Al mi,” diris la Reĝo de la Ursoj, mediteme, “li aspektis danĝera persono. Mi esperas ke li ne estos tiom malĝentila ke li rifuzos ĝin al vi.”

La Ranulon multe malkvietigis la bildo de la Ŝufaristo Ugu, kaj la insisto de Kuknjo iri al la magiisto plenigis ŝian akompananton per duboj. Sed li ne volis rompi sian promeson helpi la Kuketo-Kuiristinon kaj forte ĝeminte pro rezignacio li demandis al la Reĝo:

“Ĉu Via Moŝto pruntos al ni ĉi tiun Palruĝan Urson kiu respondas demandojn, por ke ni kunprenu lin dum nia veturo? Li estos tre utila al ni kaj ni promesos reporti lin sekuran al vi.”

image-276

La Reĝo ne tuj respondis; li ŝajnis konsideradi.

“Bonvolu permesi ke ni kunprenu la Palruĝan Urson,” petegis Kuknjo. “Mi certas ke li estos tre utila al ni.”

“La Palruĝa Urso,” diris la Reĝo, “estas la plej bona magiaĵo kiun mi posedas, kaj neniu simila ekzistas en la mondo. Mi ne deziras ke li foriru el mia vidpovo; nek mi volas malakcepti vian peton; do mi kredas ke mi akompanos vin dum via veturo kaj kunportos mian Palruĝan Urson. Li kapablas marŝi, se oni turnas la krankon ĉe lia alia flanko, sed tiom malrapide kaj mallerte ke li malrapidigus vin. Sed se mi kuniros mi povos porti lin en miaj brakoj, do mi estos ano de via grupo. Kiam ajn vi pretas komenci, sciigu tion al mi.”

“Sed – Via Moŝto!” kriis Kaporalo Anaspaŝ proteste, “mi esperas ke vi ne intencas lasi foriri ĉi tiujn kaptitojn sen puno.”

“Pri kia krimo vi akuzas ilin?” demandis la Reĝo.

“Nu, ili entrudiĝis en vian regionon, jen unu,” diris la Bruna Urso.

“Ni ne sciis ke ĝi estas privata posedaĵo, Via Moŝto,” diris la Kuketo-Kuiristino.

“Kaj ili demandis ĉu iu el ni ŝtelis la telerlavujon!” pludiris Kaporalo Anaspaŝ indigne. “Tio signifas nomi nin ŝtelistoj kaj rabistoj, kaj banditoj kaj gangsteroj, ĉu ne?”

image-277

“Ĉiu persono rajtas fari demandojn,” diris la Ranulo.

“Sed la Kaporalo tute pravas,” deklaris la Lavenda Urso. “Mi kondamnas vin ambaŭ al morto, la ekzekuto okazos dek jarojn post ĉi tiu horo.”

“Sed ni loĝas en la Lando Oz, kie neniu mortas,”

Kuknjo memorigis lin.

“Tute vere,” diris la Reĝo. “Mi nur formale kondamnas vin al morto. La verdikto sonas timiga, kaj post dek jaroj ni jam ne plu memoros ĝin. Ĉu vi pretas komenci la veturon al la vimenaĵa kastelo de Ugu la Ŝufaristo?”

“Ni plene pretas, Via Moŝto.”

“Sed kiu regos anstataŭ vi, dum vi estos for?” demandis granda Flava Urso.

“Mi mem regos dum mi forestos,” estis la respondo. “Ne nepras ke Reĝo restu hejme por ĉiam, kaj se li emas veturi, kiun tio koncernas krom lin? Mi petas nur ke vi ursoj kondutu bone dum mi forestos. Se iu el vi miskondutos, mi sendos lin al iu knabino aŭ knabo en Usono kiel ludilon.”

Tiu terura minaco solenaspektigis ĉiujn ludilĈapitro Dek Ses ursojn. Ili certigis al la Reĝo, per ĥoro de muĝoj, ke ili bone kondutos. Do la granda Lavenda Urso prenis la malgrandan Palruĝan Urson kaj zorge komfortiginte ĝin sub unu brako li diris “Adiaŭ ĝis mia reveno!” kaj anaspaŝis laŭlonge de la pado kiu kondukis tra la arbaro. La Ranulo kaj Kuknjo la Kuketo-Kuiristino ankaŭ adiaŭis la ursojn kaj poste sekvis la Reĝon, kio multe bedaŭrigis la malgrandan Brunan Urson, kiu premis la ellasilon de sia pafilo kaj popigis la korkon adiaŭe.

image-278


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.