La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PERDITA PRINCINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 25: Ozma de Oz

image-307

“Estas strange,” diris Toto, starante antaŭ sia amiko la Leono kaj svingante sian voston, “mi fine retrovis mian grumblon! Mi certas nun ke la kruela magiisto ŝtelis ĝin.”

“Ni aŭdu vian grumblon,” petis la Leono.

“Gr-r-r-r-r-r!” diris Toto.

“Tre bone,” deklaris la granda besto. “Ĝi ne estas tiom laŭta aŭ basa kiom la grumblo de la granda Lavenda Urso, sed ĝi estas tre respektinda grumblo por malgranda hundo. Kie vi trovis ĝin, Toto?”

“Mi flaradis en la tiea angulo,” diris Toto, “kaj subite muso elkuris – kaj mi grumblis!”

La aliaj okupadis sin per gratulado al Ozma, kiu estis tre feliĉa pro sia liberiĝo el enkarceriĝo en la ora kerno de la persiko, kien metis ŝin la magiisto kredante ke oni neniam trovos nek liberigos ŝin.

“Kaj nekredeble,” kriis Doroteo, “Buton-Brilo portadis vin en sia poŝo kaj ni tute ne sciis!”

“La malgranda Palruĝa Urso diris,” diris la Reĝo de la Ursoj, “sed vi rifuzis kredi lin.”

“Ne gravas, karuloj,” diris Ozma gracie; “fino bona, ĉio bona, kaj vi ne povus scii ke mi estas en la kerno de la persiko. Efektive, mi timis ke mi restos kaptita multe pli longe, ĉar Ugu estas aŭdaca kaj lerta magiisto kaj li kaŝis min tre sekure.”

“Vi estis en bonega persiko,” diris Buton-Brilo, “mi neniam manĝis pli bonan.”

“La magiisto tre malsaĝe faris la persikon tiom alloga,” komentis la Sorĉisto; “sed Ozma sendube beligus kian ajn transformiĝon.”

“Kiel vi sukcesis konkeri la Ŝufariston Ugu?” demandis la knabina Reganto de Oz.

Doroteo komencis rakonti la historion kaj Trot helpis ŝin, kaj Buton-Brilo volis siamaniere rakonti ĝin, kaj la Sorĉisto volis klarigi al Ozma, kaj Betinjo devis memorigi al ili gravaĵojn kiujn ili forgesis mencii, kaj tutkune estis tia bruado ke estis mirige ke Ozma povis ion ajn kompreni. Sed ŝi aŭskultis pacience, ridetante per sia bela vizaĝo pro ilia fervoro, kaj baldaŭ ŝi informiĝis pri ĉiuj detaloj de iliaj aventuroj.

Ozma dankis la Ranulon tre sincere pro lia helpo kaj ŝi konsilis ke Kuknjo la Kuketo-Kuiristino sekigu siajn larmantajn okulojn ĉar ŝi promesis konduki ŝin al la Smeralda Urbo kaj certigi ke ŝia amata telerlavujo redoniĝos al ŝi. Tiam la bela Regantino prenis ĉenon de smeraldoj de ĉirkaŭ sia propra kolo kaj metis ĝin ĉirkaŭ la kolon de la malgranda Palruĝa Urso.

“Viaj saĝaj respondoj al la demandoj de miaj amikoj,” diris ŝi, “helpis ilin savi min. Tial mi multege dankas vin kaj vian noblan Reĝon.”

La bidokuloj de la malgranda Palruĝa Urso rigardis senresponde al tiu laŭdo ĝis la Granda Lavenda Urso turnis la krankon en ĝia flanko, kaj tiam ĝi diris per sia grinca voĉo:

“Mi dankas Vian Moŝton.”

“Rilate al mi,” respondis la Reĝo de la Ursoj, “mi komprenas ke vi vere meritis saviĝon, Fraŭlino Ozma, do al mi multe plaĉas ke ni povis servi vin. Per mia Magia Sceptro mi kreadis bildojn de via Smeralda Urbo kaj via Reĝa Palaco, kaj mi agnosku ke ili estas pli allogaspektaj ol ĉiuj lokoj kiujn iam mi vidis – kaj mi ne esceptas la Centron de la Ursoj.”

“Mi volonte gastigos vin en mia palaco,” respondis Ozma dolĉe, “kaj vi estos bonvena se vi reiros kun mi kaj longe vizitos min, se viaj ursaj regatoj povos toleri vian mankon en via propra regno.”

“Rilate tion,” respondis la Reĝo, “mia regno malmulte maltrankviligas min, kaj mi ofte trovas ĝin iom banala kaj seninteresa. Sekve mi tute ne emas rapide reiri al ĝi kaj mi volonte akceptas vian afablan inviton. Kaporalo Anaspaŝ fidinde prizorgos miajn ursojn dum mia foresto.”

“Kaj vi kunportos la malgrandan Palruĝan Urson?” demandis Doroteo fervore.

“Kompreneble, mia kara; mi ne volonte forestus de li.”

Ili restis tri tagojn en la vimenaĵa kastelo, zorge pakante ĉiujn magiilojn kiujn ŝtelis Ugu kaj ankaŭ prenante kion ajn magian la ŝufaristo heredis de siaj prapatroj.

“Ĉar,” diris Ozma, “mi malpermesis al miaj regatoj esceptante Glindan la Bonan kaj la Sorĉiston de Oz uzi magiajn artojn, ĉar oni ne povas fidi ke ili faros bonon kaj ne malbonon. Tial Ugu nepre neniam denove povu fari ian ajn magion.”

“Nu,” komentis Doroteo feliĉe, “kolombo ja ne povas fari multan magion, kaj mi restigos la formon de kolombo por Ugu ĝis li pentos kaj fariĝos bona kaj honesta ŝufaristo.”

Kiam ĉio estis pakita kaj metita sur la dorsojn de la bestoj, ili komencis marŝi al la rivero, uzante pli rektan vojon ol tiu per kiu Kuknjo kaj la Ranulo venis. Tiel ili evitis la Urbojn Ti kaj Herku kaj la Centron de Ursoj kaj post plezuriga veturo atingis la Riveron de la Palpbrumoj kaj trovis gajan pramiston kiu havis belan grandan boaton kaj volonte portis la tutan grupon surakve al loko tre proksima al la Smeralda Urbo.

La rivero multe kurbiĝis kaj havis multajn branĉojn kaj la veturo ne finiĝis post nur unu tago, sed fine la boato flosis en belan lagon kiu estis nur malmulte for de la hejmo de Ozma. Tie la gaja pramisto ricevis rekompencon pro sia laborado kaj tiam la tuta grupo grandiozprocesie komencis marŝi al la Smeralda Urbo.

Informo ke la Reĝina Ozma estas trovita disvastiĝis rapide tra la najbarejo kaj ambaŭ flankojn de la vojo baldaŭ okupis lojalaj regatoj de la bela kaj amata Regantino. Tial la oreloj de Ozma aŭdis malmulton krom huraojn kaj ŝiaj okuloj vidis malmulton alian ol skuatajn poŝtukojn kaj standardojn dum la tuta triumfa marŝado de la lago al la portaloj de la urbo.

Kaj tie ŝi renkontis ankoraŭ pli grandan homamason, ĉar ĉiuj loĝantoj de la Smeralda Urbo elvenis por bonvenigi ŝian revenon kaj pluraj bandoj ludis gajan muzikon kaj ĉiujn domojn oni ornamis per flagoj kaj standardoj kaj neniam antaŭe la popolo tiom ĝojis kaj feliĉis kiom nunmomente kiam ili bonvenigis al ŝia hejmo sian knabinan Regantinon.

Ĉar ŝi estis perdita kaj nun estis retrovita, kaj certe tio prave kaŭzis ĝojon.

Glinda estis en la reĝa palaco por renkonti la revenantan grupon kaj la bona Sorĉistino vere ĝojis rehavi sian Grandan Arkivo-Libron, kiel ankaŭ la tutan valoregan kolekton de magiiloj kaj eliksiroj kaj kemiaĵoj ŝtelitaj el ŝia kastelo. Kap’tano Vilĉjo kaj la Sorĉisto tuj pendigis la Magian Bildon sur la muron de la buduaro de Ozma kaj la Sorĉisto estis tiom gajhumora ke li faris plurajn trukojn per la iloj en sia nigra valizo por amuzi siajn akompanantojn kaj pruvi ke denove li estas potenca sorĉisto.

image-308

Dum plena semajno okazis festenado kaj ĝojado kaj ĉiaj ĝojaj festoj ĉe la palaco, honorante la sekuran revenon de Ozma. La Lavendan Urson kaj la malgrandan Palruĝan Urson oni multe atentis kaj honoris, kio multe plezurigis la Reĝon de la Ursoj.

La Ranulo rapide fariĝis favorato en la Smeralda Urbo kaj la Vilulo kaj Tiktoko kaj Joĉjo Kukurbokapo, kiuj jam revenis de sia serĉado, tre ĝentilis al la granda rano kaj certigis ke li sentas sin ĉehejme.

Eĉ la Kuketo-Kuiristino, ĉar ŝi estis fremda kaj gasto de Ozma, ricevis tiom da honorado kiel se ŝi estus reĝino.

“Tutegale, Via Moŝto,” diris Kuknjo al Ozma, tagon post tagon, tede ripetante, “mi esperas ke vi baldaŭ trovos mian juvelitan telerlavujon, ĉar neniam mi estos tute feliĉa sen ĝi.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.