La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PERDITA PRINCINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 23: Defio al la Ŝufaristo Ug

image-301

La prokrasto kaŭzita de Ĉifoneroj malebligis ke iu el ili kuru al la bretoj por akiri la magiilojn multege bezonatajn. Eĉ Kuknjo neglektis reakiri sian diamantornamitan telerlavujon ĉar ŝi rigardadis la Miksĉifonan Knabinon. Kaj nun la magiisto malfermis sian lukon kaj reaperis en sia ora kaĝo, kolere sulkante la frunton ĉar liaj kaptitoj sukcesis reĝustigi la pozicion de sia inversita karcero.

“Kiu el vi aŭdacis defii mian magion?” li kriis per terura voĉo.

“Mi,” respondis Doroteo trankvile.

“Do mi detruos vin, ĉar vi estas nur terulino kaj ne feino,” li diris kaj li komencis murmuri kelkajn magiajn vortojn.

Doroteo nun komprenis ke necesas trakti Ugun kiel malamikon, do ŝi antaŭenpaŝis direkte al la angulo kie li sidis, dirante dum sia iro:

“Mi ne timas vin, S-ro Ŝufaristo, kaj mi kredas ke baldaŭ vi bedaŭros esti tiom fia persono. Vi ne povas detrui min kaj mi ne detruos vin, sed mi punos vin pro via fiagado.”

Ugu ridegis tre malplaĉe, kaj skuis sian manon.

Doroteo estis duone trans la ĉambro kiam subite vitra muro leviĝis antaŭ ŝi kaj haltigis ŝin. Tra la vitro ŝi povis vidi la magiiston rikani kontraŭ ŝi ĉar ŝi estis malforta knabineto, kaj tio provokis ŝin. Kvankam la vitra muro devigis ŝin halti ŝi tuj premis ambaŭ manojn al sia Magia Zono kaj kriis laŭtavoĉe:

“Ŝufaristo Ugu, per la magiaj virtoj de la Magia Zono, mi ordonas ke vi fariĝu kolombo!”

La magiisto tuj konsciis ke li sorĉiĝas, ĉar li povis senti sian formon ŝanĝiĝi. Li baraktis senespere kontraŭ la sorĉo, murmurante magiajn vortojn kaj farante magiajn gestojn per siaj manoj. Kaj unumaniere li sukcesis defii la celon de Doroteo, ĉar kvankam lia formo baldaŭ fariĝis tiu de griza kolombo, la kolombo estis enorma – eĉ pli granda ol Ugu la homo – kaj tion li sukcesis okazigi antaŭ ol liaj magiaj povoj plene forlasis lin.

Kaj la kolombo ne estis mildhumora, malsimile al normalaj kolomboj, ĉar Ugu koleregis pro la sukceso de la knabineto. Liaj libroj ja diris al li nenion pri la Magia Zono de la Reĝo de la Knomoj, ĉar la Lando de la Knomoj estis ekster la Lando Oz. Li sciis, tamen, ke li verŝajne konkeriĝos se li ne feroce flugos, do li etendis siajn flugilojn kaj leviĝis en la aeron kaj flugis rekte al Doroteo. La Vitra Muro malaperis tuj kiam Ugu transformiĝis.

Doroteo intencis ordoni ke la Zono transformu la magiiston en Kolombon de Paco, sed pro sia ekscitiĝo ŝi forgesis diri pli ol “kolombo”, kaj nun Ugu tute ne estis Kolombo de Paco sed, anstataŭe, spitema Kolombo de Milito. Lia dimensio multe danĝerigis liajn akran bekon kaj ungojn, sed Doroteo ne timis kiam li venis rapide flugante al ŝi kun siaj ungoj etenditaj kaj sia glavforma beko malferma. Ŝi sciis ke la Magia Zono protektos sian surportanton.

image-302

Sed la Ranulo ne sciis tiun fakton kaj alarmiĝis pro la ŝajna danĝero al la knabineto. Do li eksaltis kaj saltis rekte sur la dorson de la granda kolombo.

Tiam komenciĝis fervorega luktado. La kolombo estis tiom forta kiom estis Ugu, kaj dimensie ĝi estis multe pli granda ol la Ranulo. Sed la Ranulo jam antaŭe manĝis la zosozon kaj ĝi fortigis lin tiom kiom la Kolombo Ugu. Je la unua salto li puŝis la kolombon al la planko, sed la giganta birdo liberiĝis kaj komencis mordi kaj ungi la Ranulon, subbatante lin kiam ajn li klopodis leviĝi. La dika, maldelikata haŭto de la granda rano ne estis facile damaĝebla, sed Doroteo timis por sia ĉampiono kaj denove uzante la transforman potencon de la Magia Zono ŝi malgrandigis la kolombon, ĝis ĝi estis ne pli granda ol kanaria birdo.

Ugu ne perdis sian scion pri magio kiam li perdis sian homan formon, kaj li nun komprenis ke estas senespere oponi la potencon de la Magia Zono kaj sciis ke lia sola espero eskapi dependas de tuja agado.

Do li rapide flugis en la oran juvelitan telerlavujon kiun li ŝtelis de Kuknjo la Kuketo-Kuiristino kaj, ĉar birdoj povas paroli egale bone kiel bestoj aŭ homoj en la Felando Oz, li murmuris la magian vorton necesan kaj deziris sin en la Lando de la Kveluloj – kiu estis kiom eble plej for de la vimenaĵa kastelo, laŭ lia kredo.

Niaj amikoj kompreneble ne sciis kion Ugu faros.

Ili vidis la telerlavujon tremi dum momento kaj ekmalaperi, la kolombo malaperis kun ĝi, kaj kvankam dum kelkaj minutoj ili atendis anticipante la revenon de la magiisto, Ugu ne revenis.

“Ŝajnas al mi,” diris la Sorĉisto gajavoĉe, “ke ni konkeris la fimagiiston pli rapide ol ni anticipis.”

“Ne diru ‘ni’ – Doroteo faris!” kriis la Miksĉifona Knabino, transkapiĝante trifoje sinksekve kaj poste marŝante sur siaj manoj. “Hura por Doroteo!”

“Mi kredis ke vi diris ke vi ne scias uzi la magion de la Zono de la Reĝo de la Knomoj,” diris la Sorĉisto al Doroteo.

“Mi ne sciis, tiutempe,” ŝi respondis, “sed poste mi memoris kiel la Reĝo de la Knomoj iam uzis la Magian Zonon por sorĉi homojn kaj transformi ilin en ornamaĵojn kaj ĉiajn aĵojn; do mi provis kelkajn sorĉojn sekrete kaj post kelka tempo mi transformis la Segĉevalon en terpomopremilon kaj denove en Segĉevalon, kaj la Malkuraĝan Leonon en katon kaj denove en Malkuraĝan Leonon, kaj tiam mi sciis ke la sorĉo funkcias ĝuste.”

“Kiam vi faris tiujn sorĉojn?” demandis la Sorĉisto, multe surprizite.

“Unu nokton kiam ĉiuj aliaj estis dormantaj escepte de Ĉifoneroj, kaj ŝi foriris ĉasadi lunbrilerojn.”

“Nu,” komentis la Sorĉisto, “via trovo certe helpegis nin, kaj ni devas ĉiuj danki ankaŭ la Ranulon, ĉar li tiom bone batalis. La kolomba formo havis la fikarakteron de Ugu en si, kaj tio danĝerigis la monstran birdon.”

La Ranulo aspektis malfeliĉa ĉar la ungoj de la birdo ŝiris liajn belajn vestojn, sed li riverencis tre digne pro tiu multemeritita laŭdo. Kukjno, tamen, kaŭris sur la planko kaj ploradis amare.

“Mia valorega telerlavujo estas for!” ŝi ploris. “For, tuj kiam mi retrovis ĝin!”

“Ne gravas,” diris Trot, volante luli ŝin, “certe ĝi estas ie, do ni certe trovos ĝin iam.”

“Jes ja,” aldonis Betinjo; “nun ĉar ni havas la Magian Bildon de Ozma ni povos informi vin pri precize kien iris la Kolombo kun via telerlavujo.”

Ili ĉiuj proksimiĝis al la Magia Bildo, kaj Doroteo volis ke ĝi montru la sorĉitan formon de la Ŝufaristo Ugu, kie ajn ĝi estas. Tuj aperis en la kadro de la Bildo sceno en la malproksima Lando de la Kveluloj, kie la Kolombo staris malgaje sur la branĉo de arbo kaj la juvelita telerlavujo kuŝis sur la tero tuj sub la branĉo.

“Sed kie estas tiu loko – kiom distanca aŭ proksima?” demandis Kuknjo maltrankvile.

“La Arkivo-Libro informos nin,” respondis la Sorĉisto. Do ili serĉis en la Granda Arkivo-Libro kaj legis ĉi tion:

“La Magiisto Ugu, transformita en kolombon de Princino Doroteo de Oz, uzis la magion de la ora telerlavujo por porti lin tuj al la nordorienta angulo de la Lando de la Kveluloj.”

“Tute bone,” diris Doroteo. “Ne maltrankvilu, Kuknjo, ĉar la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto estas en tiu parto de la lando, serĉante Ozman, kaj ili nepre trovos vian telerlavujon.”

“Jadi!” kriis Buton-Brilo, “ ni tute forgesis Ozman. Ni trovu kie la magiisto kaŝis ŝin.”

Retren al la Magia Bildo ili marŝis, sed kiam ili volis vidi Ozman, kie ajn ŝi estas kaŝita, nur ronda nigra makulo aperis en la centro de la kanvaso.

“Mi ne komprenas kiel tio povas esti Ozma!” diris Doroteo, tre perpleksite.

“Tamen, ŝajne jen kiom povas informi la Magia Bildo,” diris la Sorĉisto, egale surprizite. “Se temas pri sorĉo, aspektas ke la magiisto transformis Ozman en eron de gudro.”

image-303


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.