La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PERDITA PRINCINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 19: La Ŝufaristo Ugu

image-286

La Ŝufaristo Ugu estis kurioza ĉi tiel: li tute ne suspektis ke li estas fia. Li volis esti potenca kaj granda kaj li esperis fariĝi la mastro de la tuta Lando Oz, por ke li povu devigi ĉiun en tiu felando obei lin. Lia ambicio blindigis lin pri la rajtoj de aliaj kaj li imagis ke ĉiu ajn agus precize kiel li se tiu alia hazarde estus egale lerta kiel li.

Kiam li loĝis en sia ŝufarista butiko en la Urbo Herku li estis malkontenta, ĉar oni ne alte respektas ŝufariston kaj Ugu sciis ke liaj prapatroj estis famaj magiistoj dum multaj pasintaj jarcentoj kaj sekve lia familio estas supera al la ordinara socinivelo. Eĉ lia patro magiadis, kiam Ugu estis knabo; sed lia patro forvagis de Herku kaj neniam revenis. Do, kiam Ugu plenkreskis, li devis metie fari ŝuojn, sciante neniom el la magio de siaj prapatroj. Sed unu tagon, traserĉante la mansardon de sia domo, li trovis la librojn de magiaj receptoj kaj multajn magiilojn kiu estis antaŭe uzataj de lia familio. De tiu tago li ĉesis fari ŝuojn kaj komencis studi magion. Fine li aspiris fariĝi la plej potenca magiisto en Oz, kaj dum tagoj kaj semajnoj kaj monatoj li meditis planon senpotencigi ĉiujn aliajn sorĉistojn kaj magiistojn, ankaŭ la fekapablulojn, kiuj oponas lin.

Per la libroj de la prapatroj li informiĝis pri la sekvantaj faktoj:

(1) Ke Ozma de Oz estas la feregantino de la Smeralda Urbo kaj la Lando Oz, kaj ke ne eblas detrui ŝin per ia ajn magio. Ankaŭ, per sia Magia Bildo ŝi povus rimarki ĉiun personon proksimiĝantan al ŝia reĝa palaco kun la celo konkeri ĝin.

(2) Ke Glinda la Bona estas la plej potenca Sorĉistino en Oz, ke inter ŝiaj magiaj posedaĵoj estas la Granda Arkivo-Libro, kiu informas ŝin pri ĉio okazanta ĉie en la mondo. Tiu Arkivo-Libro estas tre danĝera al la planoj de Ugu kaj Glinda servas Ozman kaj uzus sian sorĉan arton por protekti la knabinan Reganton.

(3) Ke al la Sorĉisto de Oz, kiu loĝas en la palaco de Ozma, Glinda instruis multan potencan magion kaj ke li havas valizon da magiiloj per kiuj li eble povus konkeri la Ŝufariston.

(4) Ke ekzistas en Oz – en la Lando de la Jipoj – juvelita telerlavujo el oro, tiu telerlavujo posedas eksterordiarajn magiajn povojn. Per magia vorto, kiun Ugu lernis el la libro, la telerlavujo fariĝus sufiĉe granda por ke homo sidu en ĝi. Poste, kiam li prenus ambaŭ orajn tenilojn, la telerlavujo transportus lin tuj al kiu ajn loko inter la bordoj de la Lando Oz, laŭ lia volo.

Neniu vivanto, escepte de Ugu, sciis pri la povoj de tiu Magia Telerlavujo; do, post longa studado, la ŝufaristo decidis ke se li povus akiri la telerlavujon li povus, per ĝi, rabi de Ozma kaj Glinda kaj la Sorĉisto de Oz ilian tutan magion, tiel ke li fariĝus la plej potenca persono en la tuta lando.

Lia unua ago estis foriri de la Urbo Herku kaj konstrui por si la Vimenaĵan Kastelon en la montetoj.

Tien li alportis siajn librojn kaj magiilojn kaj tie dum tuta jaro li diligente praktikadis ĉiujn magiajn artojn kiujn li lernis de siaj prapatroj. Fine de tiu tempo li povis fari multajn mirindaĵojn.

Poste, kiam ĉiuj preparoj estis finitaj, li komencis marŝi al la Lando de la Jipoj kaj grimpinte la krutan monton dumnokte li eniris la domon de Kuknjo la Kuketo-Kuiristino kaj ŝtelis ŝian diamantornamitan oran telerlavujon dum la Jipoj dormadis. Portinte sian valoraĵon eksteren, li metis la ujon sur la teron kaj diris la necesan magian vorton. Tuj la telerlavujo fariĝis granda kiel vestlavujo kaj Ugu sidigis sin en ĝi kaj prenis la du tenilojn. Poste li volis esti en la granda salono de Glinda la Bona.

Li ekestis tie tuje. Unue li prenis la Grandan Arkivo-Libron kaj metis ĝin en la telerlavujon. Poste li iris al la laboratorio de Glinda kaj prenis ĉiujn ŝiajn maloftajn kemiaĵojn kaj ŝiajn sorĉilojn, kaj metis ankaŭ ilin en la telerlavujon, kiun li sufiĉe grandigis por ke ĝi povu enteni ĉion. Post tio li sidigis sin inter la ŝtelitaj trezoroj kaj volis esti en la ĉambro en la palaco de Ozma kiun okupas la Sorĉisto kaj kie ĉi tiu gardas sian valizon da magiiloj. Tiun valizon Ugu aldonis al sia rabaĵaro kaj poste volis esti en la ĉambroj de Ozma.

Tie li unue prenis la Magian Bildon de la muro kaj poste kaptis ĉiujn aliajn magiaĵojn posedatajn de Ozma. Metinte tiujn en la telerlavujon li pretis mem engrimpi kiam li suprenrigardis kaj vidis Ozman staranta apud li. Ŝia feinstinkto avertis ŝin ke danĝero minacas ŝin, do la bela knabina Reganto levis sin de sia kuŝejo kaj elirinte sian litoĉambron ŝi tuj frontis la ŝteliston.

Ugu devis rapide pensi, ĉar li konsciis ke se li permesus ke Ozma veku la loĝantojn de sia palaco ĉiuj liaj planoj kaj liaj akctualaj sukcesoj verŝajne neniiĝus. Do li ĵetis tukon sur la kapon de la knabino, tiel ke ŝi ne povis krii, kaj puŝis ŝin en la telerlavujon kaj firme ligis ŝin, tiel ke ŝi ne povis movi sin. Post tio li engrimpis apud ŝin kaj volis esti en sia propra vimenaĵa kastelo. La Magia Telerlavujo tuj estis tie kun sia tuta enhavo, kaj Ugu kunfrotis siajn manojn triumfe kiam li komprenis ke li nun posedas ĉiun gravan magion en la Lando Oz kaj povas devigi ĉiujn loĝantojn de tiu felando obei lin.

Tiom rapide lia veturo plenumiĝis ke antaŭ la tagiĝo la rabista magiisto ŝlosis Ozman en ĉambron, tiel ke ŝi estis kaptito, kaj malpakis kaj ordigis ĉiujn ŝtelaĵojn. La sekvan tagon li metis la Arkivo-Libron sur sian tablon kaj pendigis la Magian Bildon sur sia muro kaj metis en ŝrankon kaj tirkestojn ĉiujn ŝtelitajn eliksirojn kaj magiajn kemiaĵojn. La magiajn instrumentojn li poluris kaj aranĝis, kaj tio estis fascina agado kaj multe feliĉigis lin. Nur Ozma ĝenis lin. Vice la kaptita Regantino ploris kaj riproĉis la Ŝufariston, arogante minacante terure puni lin pro liaj fiagoj. Ugu komencis iomete timi sian fekaptiton, kvankam li kredis esti forŝtelinta de ŝi ĉiun magian povon; do li faris sorĉon kiu tuj enfermis ŝin kaj metis ŝin kie li ne plu vidis kaj aŭdis ŝin. Post tio, okupate de multaj aliaj aferoj, li baldaŭ ekforgesis ŝin.

Sed nun, rigardante la Magian Bildon kaj legante la Grandan Arkivo-Libron, la Ŝufaristo sciiĝis ke lia fiieco ne restos neoponata. Du gravaj ekspedicioj entreprenas trovi lin kaj devigi lin redoni siajn ŝtelitajn posedaĵojn. Unu estas la grupo estrata de la Sorĉisto kaj Doroteo, kaj la alia konsistas el Kuknjo kaj la Ranulo. Ankaŭ aliaj serĉas, sed ne ĝustaloke.

image-287

Tiuj du grupoj, tamen, marŝas direkte al la vimenaĵa kastelo do Ugu komencis plani kiel plej bone renkonti ilin kaj venki ilian strebon konkeri lin.

image-288


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.