La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PERDITA PRINCINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 12: La Carsuprulo de Herkuo

image-258

Trot vekiĝis ĝuste kiam la suno leviĝis kaj, glitinte el la litkovraĵoj, iris al la rando de la Granda Fruktarbaro kaj rigardis trans la ebenaĵon. Io brilis tre for.

“Tio aspektas kiel alia urbo,” ŝi diris duonlaŭte.

“Alia urbo ĝi ja estas,” deklaris Ĉifoneroj, kiu rampis neaŭdate al la flanko de Trot, ĉar ŝiaj kotonplenaj piedoj tute ne bruis. “La Segĉevalo kaj mi veturis en la mallumo, dum vi aliaj ĉiuj dormis, kaj ni trovis tie pli grandan urbon ol Ti. Ankaŭ ĉirkaŭ ĝi estas muro, sed ĝi havas portalon kaj multajn vojojn.”

“Ĉu vi eniris?” demandis Trot.

“Ne, ĉar la portalo estis ŝlosita kaj la muro estis vera muro. Do ni revenis ĉi tien. Ne estas tre distance al la urbo. Ni povos atingi ĝin post du horoj, post viaj matenmanĝoj.”

Trot reiris kaj, trovinte la aliajn knabinojn vekaj, ripetis al ili kion diris Ĉifoneroj. Do ili rapide manĝis kelkajn fruktojn – estis multaj prunarboj en tiu parto de la fruktarbaro – kaj poste ili surgrimpis la bestojn kaj ekiris veturonte al la stranga urbo. Hanĉjo la Mulo matenmanĝis herbon kaj la Leono forvagis kaŝe kaj trovis plaĉan matenmanĝon; li neniam diris kio ĝi estis, sed Doroteo esperis ke la malgrandaj kunikloj kaj la kampomusoj evitis lin. Ŝi avertis Toton ne ĉasi birdojn kaj donis al la hundo pomon, kaj li plene kontentis pro ĝi. La Vuzo amis fruktojn egale kiel ĉiun alian manĝaĵon – escepte de mielo, kiun li plejamis – kaj la Segĉevalo tute neniam manĝis.

Kun escepto de ilia maltrankvilo pri Ozma, ili ĉiuj estis bonhumoraj dum ili rapidis trans la ebenaĵon.

Toto plu malkvietis pro sia perdita grumblo, sed estante saĝa hundeto li kaŝis tion. Post nelonge la urbo proksimiĝis kaj ili povis ekzameni ĝin interesate.

Laŭ sia ekstera aspekto la loko estis pli impona ol Ti, ĝi estis kvadrata urbo, kun kvadrata, kvarflanka muro ĉirkaŭe kaj ĉiuflanke estis kvadrata portalo el polurita kupro. La tuta urbo aspektis solida kaj fortika; ne estis flirtantaj standardoj kaj la turoj kiuj montriĝis super la urba muro aspektis tute neornamitaj.

Pado kondukis de la fruktarbaro rekte al unu el la urboportaloj, kio indikis ke la loĝantaj preferas fruktojn ol kardojn. Niaj amikoj sekvis tiun padon al la portalo, kiun ili trovis firme fermita. Sed la Sorĉisto antaŭeniris kaj batis ĝin per sia pugno, dirante laŭtavoĉe: “Malfermu!”

Tuj leviĝis super la granda muro vico de gigantaj kapoj, kiuj ĉiuj malsuprenrigardis ilin kvazaŭ por trovi kiu altrudas sin. La dimensio de tiuj kapoj estis miriga kaj niaj amikoj tuj komprenis ke ili apartenas al gigantoj, kiuj staras interne de la urbo. Ĉiu havis densan, vilan hararon kaj barbon, kelkaj havis blankan hararon, aliaj nigran aŭ ruĝan aŭ flavan, kaj la hararo de kelkaj komencis griziĝi, do la gigantoj estis ĉiaaĝaj. Kvankam la kapoj aspektis ferocaj, la okuloj estis mildesprimaj, kvazaŭ la uloj estis jam de longe sklavigitaj, kaj iliaj vizaĝoj esprimis paciencon anstataŭ ferocecon.

“Kion oni volas?” demandis unu maljuna giganto, per malalta grumbla voĉo.

“Ni estas fremduloj kaj ni volas eniri la urbon,” respondis la Sorĉisto.

“Ĉu vi venas pace aŭ milite?” demandis alia.

“Pace, kompreneble,” kolerete respondis la Sorĉisto, kaj li plu diris senpacience: “Ĉu ni aspektas konkerarmeo?”

“Ne,” diris la unua parolinta giganto, “vi aspektas senkulpaj vagabondoj; sed neniam eblas scii per aspekto. Atendu tie ĝis ni raportos al niaj mastroj. Neniu rajtas eniri ĉi tien sen la permeso de Vig, la Carsuprulo.”

“Kiu estas li?” demandis Doroteo. Sed la kapoj jam malsupreniris kaj malaperis malantaŭ la muro, do ne venis respondo.

Ili longe atendis ĝis la portalo enruliĝis kun muĝeta sono kaj laŭta voĉo kriis: “Eniru!” Sed ili ne prokrastis akcepti la inviton.

Ambaŭflanke de la larĝa strato kiu kondukis en la urbon de la portalo staris vico de grandegaj gigantoj – dudeko da ili ĉiuflanke kaj ĉiuj staris tiom proksime unu al alia ke iliaj kubutoj intertuŝis. Ili surportis uniformojn bluajn kaj flavajn kaj estis armitaj per klaboj tiom dikaj kiel arbotrunkoj. Ĉiu giganto havis ĉirkaŭ sia kolo larĝan oran strion, surnititan, por indiki ke li estas sklavo.

image-259

Dum niaj amikoj eniris, rajdante la Leonon, la Vuzon, la Segĉevalon kaj la Mulon, la gigantoj duone turnis sin kaj marŝis duope ĉiuflanke de ili.

Ŝajnis al Doroteo ke ŝia tuta grupo nun estas kaptitoj, ĉar eĉ rajdante la bestojn iliaj kapoj apenaŭ estis tiom altaj kiom la genuoj de la marŝantaj gigantoj. La knabinoj kaj Buton-Brilo fervoris sciiĝi kien urbon ili eniris, kaj kiaj estis la homoj kiuj sklavigus tiujn potenculojn. Tra la kruroj de la gigantoj, dum ili marŝis, Doroteo povis vidi vicojn de domoj ĉiuflanke de la strato kaj arojn da homoj starantaj sur la trotuaroj; sed la homoj estis ordinardimensiaj kaj rimarkinde pri ili estis nur ke ili estis ege maldikaj. Inter iliaj haŭto kaj ostoj ŝajnis esti malmulta aŭ eĉ nenia karno, kaj ili estis plejparte klinŝultraj kaj lacaspektaj, eĉ la malgrandaj infanoj.

Pli kaj pli Doroteo demandis al si kial kaj kiel la grandaj gigantoj akceptis fariĝi sklavoj de tiom maldikaj, malviglaj mastroj, sed ne estis oportuno demandi al iu el ili antaŭ ol ili venis al granda palaco situanta en la koro de la urbo. Tie la gigantoj staris en vicoj antaŭ la enirejo kaj staris senmove dum niaj amikoj rajdis en la korton de la palaco. Poste la bariloj de la kortmuro fermiĝis malantaŭ ili kaj antaŭ ili estis maldika vireto kiu profunde klinis sin kaj diris malfeliĉavoĉe:

“Se vi kompleze deiros de viaj rajdobestoj, min plezurigos gvidi vin al la Plej Potenca Reganto en la Mondo, Vig la Carsuprulo.”

“Mi ne kredas!” diris Doroteo, indigne.

“Kion vi ne kredas?” demandis la viro.

“Mi ne kredas ke via Carsuprulo povus teni komparon kun nia Ozma.”

“Li ne tenus ion ajn por iu ajn,” respondis la viro tre serioze, “ĉar li havas sklavojn kiuj tenas ĉion por li, kaj la Potenca Vig estas tro dignoplena por fari ion kion aliaj povas fari por li. Li eĉ devigas sklavon terni por li, se li malvarmumas. Tamen, se vi kuraĝas fronti nian potencan reganton, sekvu min.”

“Ni kuraĝas ĉion,” diris la Sorĉisto, “do konduku.”

Ili trairis plurajn marmorajn koridorojn kun altaj plafonoj, trovante ĉiun koridoron kaj pordon gardata de servistoj; sed tiuj servistoj de la palaco estis el la popolo kaj ne gigantoj, kaj ili estis tiom maldikaj ke ili preskaŭ aspektis skeletoj. Fine ili eniris grandan rondan ĉambron kun altkupola plafono kie la Carsuprulo sidis sur trono ĉizita el solida bloko de blanka marmoro kaj ornamita per purpuraj silkaj pendaĵoj kaj oraj kvastoj.

La reganto de tiuj homoj kombadis siajn brovojn kiam niaj amikoj eniris lian tronoĉambron kaj ekstaris antaŭ lin, sed li remetis la kombilon en sian poŝon kaj ekzamenis la fremdulojn evidente tre scivoleme.

Poste li diris:

“Jadi, kia surprizo! Vi vere ŝokis min. Ĉar neniu eksterulo iam venis al nia Urbo Herku, kaj mi ne povas imagi kial vi decidis tion fari.”

“Ni serĉas Ozman, la Plejsuperan Reganton de la Lando Oz,” respondis la Sorĉisto.

“Ĉu vi vidas ŝin ĉi tie, ie?” demandis la Carsuprulo.

“Ankoraŭ ne, Moŝto; sed eble vi informos nin pri kie ŝi estas.”

“Ne; min plene okupas atenti mian propran popolon. Mi trovas ilin malfacile pritrakti ĉar ili estas tiom fortegaj.”

“Ili ne aspektas tre fortaj,” diris Doroteo. “Ŝajnas kvazaŭ milda vento forblovus ilin el la urbo, se ne malhelpus tion la muro.”

“Prave – prave,” agnoskis la Carsuprulo. “Ili vere aspektas tiaj, ĉu ne? Sed neniam fidu aspektojn, kiuj emas trompi. Eble vi rimarkis ke mi malebligis ke vi renkontu iun de mia popolo. Mi protektis vin per miaj gigantoj dum vi estis survoje de la portaloj al mia palaco, tiel ke neniu Herkuo proksimiĝis al vi.”

“Ĉu tiom danĝeras via popolo, do?” demandis la Sorĉisto.

“Al fremduloj, jes; sed nur ĉar ili estas tiom amikemaj. Ĉar, se ili manpremus kun vi, ili verŝajne rompus viajn brakojn aŭ dispremus viajn fingrojn tiel ke restus nur sangaĵo.”

“Kial?” demandis Buton-Brilo.

“Ĉar ni estas la plej fortaj homoj en la tuta mondo.”

“Pŝa!” krietis la knabon; “vi nur blagas. Verŝajne vi ne scias kiom fortaj estas aliaj homoj. Nu, iam mi konis viron en Fil’delfio kiu povis fleksi ferajn stangojn uzante nur siajn manojn!”

“Sed, jadi! – ne estas malfacile fleksi ferajn stangojn,” diris Lia Moŝto. “Diru al mi, ĉu tiu homo povus dispremi ŝtonan blokon nur per siaj manoj?”

“Neniu povus fari tion,” deklaris la knabo.

“Se mi havus ŝtonan blokon mi montrus al vi,” diris la Carsuprulo, ĉirkaŭrigardante en la ĉambro.

“Ha, jen mia trono. La dorso estas ja tro alta, do mi derompos pecon de tio.”

Li surpiediĝis kaj stumbletis necertapaŝe ĉirkaŭ la tronon. Li prenis la dorson kaj derompis pecon de marmoro, preskaŭ duonmetron dikan.

“Ĉi tio,” diris li, revenante al sia seĝo, “estas tre solida marmoro kaj multe pli malmola ol ordinara ŝtono. Sed mi povas diserigi ĝin facile per miaj fingroj, do jen pruvo ke mi estas tre forta.”

Eĉ dum li parolis li komencis derompi pecojn de marmoro kaj diserigi ilin kvazaŭ peceton de tero. La Ŝorĉiston tio tiom mirigis ke li prenis pecon per siaj propraj manoj kaj provis ĝin, kaj trovis ĝin vere malmolega.

Ĝuste tiam unu el la gigantaj servistoj eniris kaj krietis:

“Ho, Moŝto, la kuristo bruligis la supon! Kion ni faru?”

“Kial vi aŭdacas interrompi min?” demandis la Carsuprulo, kaj preninte la grandegan giganton firme per unu kruro li levis lin en la aeron kaj ĵetis lin kapantaŭen tra malferman fenestron.

image-260

“Nun, diru al mi,” li diris, turnante sin al Buton-Brilo, “ĉu via viro en Filadelfio povus diserigi marmoron per siaj fingroj?”

“Mi kredas ke ne,” diris Buton-Brilo, multe imponita de la forto de la maldika monarko.

“Kio tiom fortigas vin?” demandis Doroteo.

“Tion faras la zosozo,” li klarigis, “kiun mi mem inventis. Mi kaj mia tuta popolo manĝas zosozon, kaj ĝi donas al ni enorman forton. Ĉu vi deziras manĝi iom?”

“Dankon, sed ne,” repondis la knabino. “Mi – mi ne volas tiom maldikiĝi.”

“Nu, kompreneble oni ne povas havi kaj forton kaj karnon samtempe,” diris la Carsuprulo. “Zosozo estas pura energio, kaj ĝi estas la sola ekzistanta kombinaĵo tiuspeca. Mi nepre ne permesus ke niaj gigantoj havu ĝin, sciu, ĉar ili baldaŭ fariĝus niaj mastroj, estante pli grandaj ol ni; do mi gardas la tuton ŝlositan en mia privata laboratorio. Unufoje en la jaro mi manĝigas tekuleron da ĝi al ĉiu el miaj civitanoj – viroj, virinoj kaj infanoj – tiel ke ĉiu el ili estas preskaŭ tiom forta kiel mi. Ĉu eble vi deziras dozon, sinjoro?” li demandis, turninte sin al la Sorĉisto.

“Nu,” diris la Sorĉisto, “se vi bonvolos doni al mi iom da zosozo en botelo, mi volonte kunprenos ĝin dum miaj veturoj. Ĝi povus esti utila, kelkfoje.”

“Certe. Mi donos al vi sufiĉe por ses dozoj,” promesis la Carsuprulo. “Sed ne englutu pli ol unu tekuleron je unu fojo. Iam la Ŝufaristo Ugu glutis du tekulerojn da ĝi, kaj ĝi tiom fortigis lin ke kiam li apogis sin per la urba muro li kolapsigis ĝin kaj ni devis rekonstrui ĝin.”

“Kiu estas la Ŝufaristo Ugu?” demandis Buton-Brilo scivole, ĉar li nun memoris ke la birdo kaj la kuniklo pretendis ke la Ŝufaristo Ugu sorĉigis la persikon kiun li manĝis.

“Nu, Ugu estas potenca magiisto, kiu iam loĝis ĉi tie. Sed li nun estas multe for,” respondis la Carsuprulo.

“Kien li iris?” demandis la Sorĉisto rapide.

“Laŭdire li loĝas en vimenaĵa kastelo en la montoj okcidente de ĉi tie. Komprenu ke Ugu fariĝis tiom potenca magiisto ke li ne deziris plu loĝi en nia urbo, ĉar li timis ke ni lernos kelkajn el liaj sekretoj. Do li iris al la montoj kaj konstruis por si belegan vimenaĵan kastelon, kiu estas tiom fortika ke eĉ mi kaj mia popolo ne povus disbati ĝin, kaj tie li loĝas tute sola.”

“Jen plaĉa informo,” deklaris la Sorĉisto, “ĉar mi kredas ke li estas tiu magiisto kiun ni serĉas. Sed kial oni nomas lin la Ŝufaristo Ugu?”

“Iam li estis tre vulgara civitano ĉi tie kaj fabrikis ŝuojn por vivteni sin,” respondis la monarko de Herku. “Sed li estas praido de la plej potenca sorĉisto kiu iam ajn vivis – en ĉi tiu aŭ alia lando – kaj unu tagon la Ŝufaristo Ugu trovis la magiajn librojn kaj receptojn de sia fama praavo, kiuj estis kaŝitaj en la mansardo de lia domo. Do li komencis studi la foliojn kaj librojn kaj ekzercadi sin je magio, kaj post forpaso de tempo li fariĝis tiom lerta ke, kiel mi diris, li malfavoris nian urbon kaj konstruis solecan kastelon por si.”

“Ĉu vi kredas,” demandis Doroteo timeme, “ke la Ŝufaristo Ugu estas tiom fia ke li ŝtelus nian Ozman de Oz?”

“Kaj la Magian Bildon?” demandis Trot.

“Kaj la Grandan Arkivo-Libron de Glinda la Bona?” demandis Betinjo.

“Kaj miajn proprajn magiilojn?” demandis la Sorĉisto.

“Nu,” respondis la Carsuprulo, “mi ne diras ke Ugu estas vere fia, sed li multe ambicias fariĝi la plej potenca magiisto en la mondo, do mi supozas ke li ne tiom fieras ke li rifuzus ŝteli magiaĵojn apartenantajn al iu alia – se li povus fari tion.”

“Sed kion pri Ozma? Kial li volus ŝteli ŝin?” demandis Doroteo.

“Ne demandu al mi, mia kara. Ugu ne informas min pri kial li agas, mi certigas al vi.”

“Do ni devos mem iri demandi lin,” deklaris la knabineto.

“Mi ne farus tion, se mi estus vi,” konsilis la Carsuprulo, rigardante la tri knabinetojn kaj poste la knabon kaj la malgrandan Sorĉiston kaj fine la kotonplenan Miksĉifonan Knabinon. “Se Ugu efektive ŝtelis vian Ozman, li verŝajne gardos ŝin kiel kaptiton, malgraŭ viaj minacoj aŭ petoj. Kaj, pro sia multa scio pri magio, li estas danĝera kaj estus malsaĝe ataki lin. Sekve, se vi estas saĝaj, vi reiros hejmen kaj trovos novan Reganton por la Smeralda Urbo kaj la Lando Oz. Sed eble ne la Ŝufaristo Ugu ŝtelis vian Ozman.”

“La sola metodo decidi pri tio,” respondis la Sorĉisto, “estas iri al la kastelo de Ugu kaj vidi ĉu Ozma estas tie. Se jes, ni raportos tion al la granda Sorĉistino, Glinda la Bona, kaj mi pli-malpli certas ke ŝi trovos metodon savi de la Ŝufaristo nian karegan Regantinon.”

“Nu, agu laŭvole,” diris la Carsuprulo. “Sed se vi ĉiuj transformiĝos en kolibrojn aŭ raŭpojn, ne akuzu ke mi ne avertis vin.”

Ili restis dum la resto de tiu tago en la Urbo Herku kaj manĝis ĉe la reĝa tablo de la Carsuprulo kaj ricevis dormoĉambrojn en lia palaco. La forta monarko tre ĝentile traktis ilin kaj donis al la Sorĉisto malgrandan oran boteleton da zosozo, por utiligo se li aŭ iu alia de lia grupo volos akiri grandegan forton.

La Carsuprulo ne ĉesis provi persvadi ilin ne proksimiĝi al la Ŝufaristo Ugu, sed ili firme decidis pri la entrepreno kaj la sekvan matenon ili elkore ĝisis la amikeman monarkon kaj, surgrimpinte siajn bestojn, ili postlasis la Herkuojn kaj la Urbon Herku kaj direktis sin al la okcidentaj montoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.