La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PERDITA PRINCINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 9: La Alta Koko-Lorum de Ti

image-248

Kaj nun la Miksĉifona Knabino revenis dancante el la muro.

“Venu!” ŝi kriis. “Ĝi ne ekzistas. Tute ne ekzistas muro.”

“Kion? Neniu muro?” krietis la Sorĉisto.

“Tute neniu,” diris Ĉifoneroj. “Ĝi estas nur ŝajna. Vi vidas ĝin, sed ĝi ne estas. Venu en la urbon; ni malŝparas tempon.”

Dirinte tion ŝi redancis en la muron kaj denove malaperis. Buton-Brilo, kiu estis iom aventurema, forrapidis sekvante ŝin kaj ankaŭ nevidebliĝis. La aliaj sekvis pli zorge, etendante siajn manojn por senti la muron kaj trovante, miroplene, ke ili sentas nenion ĉar nenio oponas ilin. Ili plumarŝis kelkajn paŝojn kaj trovis sin en la stratoj de tre bela urbo.

Malantaŭ si ili denove vidis la muron, severan kaj forten-aspektan kiel antaŭe; sed nun ili sciis ke ĝi estas nur iluzio, preparita por ke fremduloj ne eniru la urbon.

Sed ili baldaŭ forgesis la muron, ĉar antaŭ ili estis multaj kuriozuloj kiuj rigardadis ilin miroplene, kvazaŭ ne komprenante el kie ili venis. Niaj amikoj forgesis esti ĝentilaj, dum kelka tempo, kaj rerigardadis firme la rigardantojn tre interesate, ĉar tiom rimarkinda popolo neniam antaŭe estis trovita en la tuta eksterordinara Lando Oz.

Iliaj kapoj estis karoformaj kaj iliaj korpoj keraj.

Ilia hararo estis nur bulketo ĉe la plej supera pinto de iliaj karoformaj kapoj kaj iliaj okuloj estis tre larĝaj kaj rondaj kaj iliaj nazoj kaj buŝoj tre malgrandaj. Iliaj vestoj estis striktaj kaj brilkoloraj, bele broditaj laŭ kuriozaj desegnoj per oraj aŭ arĝentaj fadenoj; sed sur siaj piedoj ili portis sandalojn tute sen ŝtumpoj. La esprimo de iliaj vizaĝoj estis sufiĉe agrabla, kvankam ili nun montris surprizon pro la ekapero de fremduloj tiom malsimilaj al ili, kaj niaj amikoj opiniis ke ili ŝajnas tute nedanĝeraj.

“Bonvolu pardoni,” diris la Sorĉisto, parolante por sia grupo, “ke ni trudas nin al vi sen invito, sed ni veturas por tre grava celo kaj trovas ke necesas viziti vian urbon. Ĉu vi bonvolos diri al ni kiel oni nomas vian urbon?”

Ili rigardis unu la alian malcertesprime, ĉiu atendis ke iu alia respondos. Fine malaltulo kies kerforma korpo estis tre larĝa respondis:

“Ni neniam bezonas nomi nian urbon. Ĝi estas nia loĝejo, jen ĉio.”

“Sed kiel aliaj personoj nomas vian urbon?” demandis la Sorĉisto.

“Ni konas neniujn aliajn personojn, escepte de vi,” diris la viro. Kaj post tio li demandis: “Ĉu vi naskiĝis kun tiuj strangaj formoj, aŭ ĉu iu kruela magiisto transformis vin el viaj naturaj formoj?”

“Ili estas niaj naturaj formoj,” deklaris la Sorĉisto, “kaj efektive ni opinias ilin tre bonaj formoj.”

image-249

La grupon de loĝantoj konstante pligrandigis aliaj personoj alvenintaj. Ĉiuj evidente estis alarmitaj kaj maltrankvilaj pro la alveno de fremduloj.

“Ĉu vi havas Reĝon?” demandis Doroteo, kiu sciis ke estas plej bone paroli kun aŭtoritatulo. Sed la viro nee skuis sian keroaspektan kapon.

“Kio estas Reĝo?” li demandis.

“Ĉu neniu regas vin?” demandis la Sorĉisto.

“Neniu,” estis la respondo. “Ĉiu el ni regas sin mem; aŭ, almenaŭ, strebas fari tion. Ne estas facile, kiel vi verŝajne scias.”

La Sorĉisto meditadis.

“Se okazas disputoj inter vi,” diris li, post iom da pensado, “kiu solvas ilin?”

“La Alta Koko-Lorum,” ili respondis ĥore.

“Kaj kiu estas li?”

“La juĝisto kiu plenumigas la leĝojn,” diris la unua parolinto.

“Do li estas la ĉefulo ĉi tie?” pludemandis la Sorĉisto.

“Nu, mi ne dirus tion,” respondis la viro, iom konfuzite. “La Alta Koko-Lorum estas publika servisto. Tamen, li reprezentas la leĝojn, kiujn ni ĉiuj devas obei.”

“Mi kredas,” diris la Sorĉisto, “ke ni devus vidi vian Altan Koko-Lorumon kaj paroli kun li. Nia tasko ĉi tie necesigas ke ni konsultu altan aŭtoritatulon, kaj la Alta Koko-Lorum verŝajne estas alta, negrave kia alia li estas.”

Ŝajnis ke la loĝantoj opiniis tiun argumenton bone rezonita, ĉar ili aprobe skuis siajn karoformajn kapojn. Do la larĝulo kiu parolis por ili diris: “Sekvu min,” kaj, turninte sin, kondukis laŭlonge de unu el la stratoj.

La tuta grupo sekvis lin, kaj la indiĝenoj sekvis la grupon. La loĝejoj kiujn ili preteriris estis tre bele planitaj kaj aspektis komfortaj kaj oportunaj.

Kondukinte ilin trans plurajn stratojn ilia gvidanto haltis antaŭ domo kiu estis nek pli bona nek malpli bona ol la aliaj. La pordejo havis formon taŭgan por la strangaformaj korpoj de la homoj, estante mallarĝaj ĉe la supro, larĝaj en la mezo kaj nelarĝaj malsupre.

La fenestroj estis tre similaj, tiel ke la domo havis vere nekutiman aspekton. Kiam ilia gvidisto malfermis la pordon en la barilo muzikoskatolo kaŝita en la fosto komencis ludi, kaj la sono altiris la atenton de la Alta Koko-Lorum, kiu aperis ĉe malferma fenestro kaj demandis:

“Kio okazis nun?”

Sed sammomente liaj okuloj rimarkis la fremdulojn kaj li rapidis malfermi la pordon kaj enlasi ilin – kvankam ne la bestojn, kiujn ili postlasis ekstere kun la aro da indiĝenoj nun alvenintaj. La urbo estis malgranda kaj la nombro da loĝantoj ŝajnis granda, sed ili ne klopodis eniri la domon kaj kontentigis sin per perpleksa rigardado al la strangaj bestoj. Toto sekvis Doroteon.

Niaj amikoj eniris grandan ĉambron en la antaŭa parto de la domo, kie la Alta Koko-Lorum petis ke ili sidiĝu.

“Mi esperas ke via celo ĉi tie estas paca,” li diris, aspektante iom duba, “ĉar la Tiistoj ne estas tre bonaj batalantoj kaj malaprobas venkiĝon.”

“Ĉu via popolo nomiĝas Tiistoj?” demandis Doroteo.

“Jes. Mi kredis ke vi scias tion. Kaj ni nomas nian urbon Ti.”

“Ho!”

“Ni estas Tiistoj ĉar ni mangas tiujn kardojn, sciu,” pludiris la Alta Koko-Lorum.

“Ĉu vi vere manĝas tiujn dornaĵojn?” demandis Buton-Brilo miroplene.

“Kial ne?” respondis la alia. “La akraj pintoj de la kardoj ne povas damaĝi nin, ĉar niaj internoj estas lamenitaj per oro.”

“Lamenitaj per oro!”

“Jes ja. Niaj gorĝoj kaj stomakoj estas lamenitaj per solida oro, kaj ni trovas la kardojn nutraj kaj bongustaj. Efektive, nenio alia en nia lando taŭgas kiel manĝaĵo. Ĉirkaŭ la Urbo Ti kreskas nenombreblaj kardoj, kaj ni nur bezonas eliri kaj kolekti ilin. Se ni volus manĝi ion alian ni devus planti ĝin, kaj kulturi ĝin, kaj rikolti ĝin, kaj tio estus multe ĝena kaj ni devus labori, kaj tiun sinokupon ni malamas.”

“Sed, bonvolu diri al mi,” diris la Sorĉisto, “kial via urbo tiom ĉirkaŭsaltas, de unu parto de la lando al alia?”

“La urbo ne saltas; ĝi tute ne moviĝas,” deklaris la Alta Koko-Lorum. “Tamen mi agnoskas ke la lando ĉirkaŭ ĝi emas sin turni tien kaj alien; tial ke, se oni staras sur la ebenaĵo rigardante norden, oni verŝajne ektrovas sin rigardanta okcidenten – aŭ orienten – aŭ suden. Sed kiam oni atingas la kardokampojn oni estas sur solida tero.”

“Ha, mi komencas kompreni,” diris la Sorĉisto, jesante per sia kapo. “Sed jen alia demando: Kial la Tiistoj ne havas Reĝon por regi ilin?”

“Ĉit!” flustris la Alta Koko-Lorum, maltrankvile ĉirkaŭrigardante por certigi ke neniu aŭskultas ilin.

“En la vero mi estas la Reĝo, sed la popolo ne scias tion. Ili kredas regi sin mem, sed efektive mi farigas ĉion laŭ mia deziro. Neniu alia scias ion ajn pri la leĝoj, do mi faras la leĝojn laŭ mia propra bontrovo. Se iu oponas min aŭ dubas pri iu mia faro, mi diras al li ke tion ordonas la leĝo, kaj tio finas la diskuton. Sed se mi nomus min Reĝo, kaj surportus kronon kaj loĝus reĝmaniere, la popolo ne amus min kaj eble damaĝus min. Estante la Alta Koko-Lorum de Ti, mi opiniiĝas tre agrabla persono.”

“Tio ŝajnas tre lerta,” diris la Sorĉisto. “Kaj nun, ĉar vi estas la ĉefulo en Ti, mi petas ke vi diru al ni ĉu la Reĝina Ozma estas kaptito en via urbo.”

“Ne,” respondis la karokapa viro, “ni ne havas kaptitojn. Vi estas la solaj fremduloj ĉi tie, kaj ni neniam antaŭe aŭdis pri la Reĝina Ozma.”

“Ŝi regas la tutan Ozon,” diris Doroteo, “do ŝi regas vian urbon kaj vin, ĉar vi estas en la Lando de la Palpbrumoj, kiu estas parto de la Lando Oz.”

“Eble,” respondis la Alta Koko-Lorum, “ĉar ni ne studas la geografion kaj neniam demandis ĉu aŭ ne ni loĝas en la Lando Oz. Kaj Reganto kiu regas nin de tre for, kaj estas tute nekonata de ni, estas tre bonvena registo. Sed kio okazis al via Reĝina Ozma?”

“Iu ŝtelis ŝin,” diris la Sorĉisto. “Ĉu vi oportune havas talentan magiiston inter via popolo – speciale lerta magiisto?”

“Ne, neniu speciale lerta. Kompreneble ni faras iom da magio, sed ĝi estas tute ordinaraspeca. Mi kredas ke neniu el ni ĝis nun aspiris ŝteli Regantojn, nek per magio nek alimaniere.”

“Sekve ni longe veturis por nenio!” kriis Trot bedaŭroplene.

“Sed ni pluen iros,” asertis la Miksĉifona Knabino, klinante sian kotonplenan korpon malantaŭen ĝis ŝia trikfadena hararo tuŝis la pordon kaj poste marŝante sur siaj manoj kun la piedoj en la aero.

La Alta Koko-Lorum rigardis Ĉifonerojn admire.

“Vi povos pluen iri, kompreneble,” diris li, “sed mi konsilas ke ne. La Herkuoj loĝas post ni, preter la kardoj kaj la sinturnantaj terpecoj, kaj ili ne estas afablaj personoj, mi certigas tion al vi.”

image-250

“Ĉu ili estas gigantoj?” demandis Betinjo.

“Pli malbonaj ol tio,” estis la respondo. “Gigantoj estas iliaj sklavoj kaj ili estas tiom pli fortaj ol gigantoj ke la kompatindaj sklavoj ne kuraĝas ribeli, timante ke ili disŝiros ilin.”

“Kiel vi scias tion?” demandis Ĉifoneroj.

“Ĉiu diras,” respondis la Alta Koko-Lorum.

“Ĉu vi mem vidis la Herkuojn?” demandis Doroteo.

“Ne, sed kion diras ĉiuj devas esti vera; alie, kiel utilus ilia diro?”

“Oni diris al ni, antaŭ ol ni alvenis ĉi tien, ke via popolo jungas drakojn al viaj ĉaroj,” diris la knabineto.

“Tute vere,” deklaris la Alta Koko-Lorum. “Kaj tio memorigas min ke decas ke mi distru vin, ĉar vi estas fremduloj kaj miaj gastoj, per rajdo ĉirkaŭ nia belega Urbo Ti.”

Li tuŝis butonon kaj bando komencis ludi; nu, ili aŭdis bandmuzikon sed ne povis decidi el kie ĝi venis.

“Tiu melodio estas ordono al mia ĉaristo ke li alvenigu mian drakoĉaron,” diris la Alta Koko-Lorum. “Kiam ajn mi faras ordonon ĝi estas muzika, ĉar tio estas multe pli agrabla maniero ordoni al servistoj ol per malvarmaj, severaj vortoj.”

“Ĉu tiu via drako mordas?” demandis Buton-Brilo.

“Jadi, ne! Ĉu vi kredas ke mi riskus la sekurecon de mia senkulpa popolo per uzo de mordema drako por tiri mian ĉaregon? Mi fieras dirante ke mia drako estas sendanĝera – se lia stirmekanismo ne rompiĝas – kaj li fabrikiĝis en la fama drako-fabriko en ĉi tiu Urbo Ti. Jen li venas kaj vi povos mem ekzameni lin.”

Ili aŭdis mallaŭtan muĝetan sonon kaj akran knaran kaj, elirinte antaŭ la domon, ili venis vidi ĉirkaŭ la angulon ĉaregon tiratan de belega juvelita drako, kiu movadas sian kapon dekstren kaj maldekstren kaj kies okuloj brilegas kiel la lampoj de aŭtomobilo kaj kiu faras muĝan sonon dum ĝi malrapide proksimiĝas.

Kiam ĝi haltis antaŭ la domo de la Alta Koko-Lorum Toto bojis kolere kontraŭ la sternita besto, sed eĉ malgranda Trot povis vidi ke la drako ne vivas.

Ĝiaj skvamoj estis el oro kaj ĉiu estis ornamita per brilantaj juveloj, kaj ĝi marŝis tiom rigide kaj regule ke ĝi ne povus ne esti maŝino. La ĉarego trenata de ĝi ankaŭ estis el oro kaj juveloj, kaj kiam ili eniris ĝin ili trovis ke ne estas seĝoj. La kutimo estis ke ĉiu staras veturante.

La ĉaristo estis malgranda karokapa ulo kiu rajdis sur la kolo de la drako kaj movadis la stangetojn por funkciigi ĝin.

“Ĉi tiu,” diris la Alta Koko-Lorum, pompe, “estas mirinda inventaĵo. Ni ĉiuj multe fieras pri niaj aŭtodrakoj, kaj multaj niaj riĉaj loĝantoj uzas ilin. Startu ĝin, ĉaristo!”

La ĉaristo ne moviĝis.

“Vi forgesis ordoni lin muzike,” sugestis Doroteo.

“Ha, vi plene pravas.” Li tuŝis butonon kaj muzikoskatolo en la kapo de la drako komencis ludi melodion. Tuj la malgranda ĉaristo premis stangeton kaj la drako komencis moviĝi – tre malrapide kaj morne ĝemante dum ĝi trenis la mallertan ĉaregon.

Toto trotis inter la radoj. La Segĉevalo, la Mulo, la Leono kaj la Vuzo sekvis kaj trovis neniun problemon sufiĉe rapidi; efektive, ili devis malrapidi por eviti bati ĝin. Dum la radoj turniĝis alia muzikoskatolo kaŝita ie sub la ĉarego ludis viglan marŝmuzikon kiu rimarkinde kontrastis kun la malrapida trenmoviĝo de la stranga veturilo kaj Buton-Brilo decidis ke la muziko kiun li aŭdis kiam ili unue vidis ĉi tiun urbon estis nenio alia ol ĉaro lace rampanta tra la stratoj.

Ĉiuj veturantoj el la Smeralda Urbo opiniis tiun veturon la plej seninteresa kaj teda kiun ili ĝis tiam spertis, sed ŝajne la Alta Koko-Lorum opiniis ĝin grandioza. Li indikis la diversajn konstruaĵojn kaj parkojn kaj fontojn, kvazaŭ konduktoro de Usona “turistovagono”, kaj ĉar ili estis gastoj ili devis toleri la torturon. Sed ili fariĝis iom maltrankvilaj kiam ilia gastiganto diris al ili ke li mendis bankedon por ili en la Urbodomo.

“Kion ni manĝos?” demandis Buton-Brilo suspekteme.

“Kardojn,” estis la respondo; “bonajn, freŝajn kardojn, kolektitajn hodiaŭ mem.”

Ĉifoneroj ridis, ĉar ŝi neniam manĝis, sed Doroteo diris per protesta voĉo:

“Niaj internoj ne estas tegitaj per oro, sciu.”

“Ja domaĝe!” krietis la Alta Koko-Lorum; kaj li aldonis kvazaŭ postpenson: “Sed ni povos boligi la kardojn, se vi preferos.”

“Eĉ bolinte ili ne bone gustus,” diris malgranda Trot. “Ĉu vi havas nenion alian manĝeblan?”

La Alta Koko-Lorum nee skuis sian karoforman kapon.

“Mi konas neniun,” li diris. “Sed kial ni havu ion alian, ni ja havas multegajn kardojn? Tamen, se vi ne povas manĝi kion ni manĝas, tute ne manĝu. Tio ne ofendos nin kaj la bankedo estos egale gaja kaj plaĉa.”

Sciante ke liaj akompanantoj malsatas la Sorĉisto diris:

“Bonvolu pardoni, moŝto, ke ni ne partoprenos en la bankedo, kiu estos sufiĉe gaja sen ni, eĉ kvankam ĝi celas honori nin. Sed, ĉar Ozma ne estas en via urbo, ni devas tuj foriri el ĉi tie kaj serĉi ŝin aliloke.”

“Nepre ni devas!” akordis Doroteo, kaj ŝi flustris al Betinjo kaj Trot: “Mi preferus morti pro malsato aliloke ol en ĉi tiu urbo, kaj – kiu scias? – eble ni trovos iun kiu manĝas normalajn manĝaĵojn kaj donos al ni iom.”

Do, kiam la veturo finiĝis, malgraŭ la protestoj de la Alta Koko-Lorum ili insistis daŭrigi sian veturon.

“Baldaŭ estos mallume,” li obĵetis.

“Ne ĝenos nin la mallumo,” respondis la Sorĉisto.

“Iu vaganta Herku eble atakos vin.”

“Ĉu vi opinias ke la Herkuoj damaĝus nin?” demandis Doroteo.

“Mi ne scias diri, ĉar ili ne honoris min per konatiĝo. Sed oni diras ke ili estas tiom fortaj ke, se ili povus stari sur alia loko, ili povus levi la mondon.”

“Ĉiuj kune?” demandis Buton-Brilo miroplene.

“Ĉiu individuo povus fari tion,” diris la Alta Koko-Lorum.

“Ĉu vi aŭdis pri magiistoj inter ili?” demandis la Sorĉisto, kiu sciis ke nur magiisto povus ŝteli Ozman tiel kiel ŝi estis ŝtelita.

“Oni diras ke ĝi estas tre magiplena lando,” deklaris la Alta Koko-Lorum, “kaj magion kutime faras magiistoj. Sed mi neniam aŭdis ke ili havas inventaĵon aŭ sorĉaĵon egalan al niaj mirindaj aŭtodrakoj.”

Ili dankis lin pro lia ĝentileco kaj, grimpinte sur la dorsojn de siaj propraj bestoj, ili rajdis al la fora flanko de la urbo kaj rekte tra la Muron de Iluzio en la malferman regionon.

“Al mi plaĉas ke ni tiom facile foriris,” diris Betinjo. “Al mi ne plaĉis tiuj strangaformaj uloj.”

“Nek al mi,” akordis Doroteo. “Ŝajnas terure esti interne tegita per lamenoj el pura oro kaj manĝi nenion alian ol kardoj.”

“Tamen ili aspektis feliĉaj kaj kontentaj,” komentis la malgranda Sorĉisto, “kaj kiu kontentas bezonas bedaŭri nenion kaj deziri nenion pli.”

image-251


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.