La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PERDITA PRINCINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 18: La Konferenco

image-285

“Nu, nun,” diris la Sorĉisto, “ni diskutu la aferon kaj decidu kion fari kiam ni atingos la vimenaĵan kastelon de Ugu. Ne povas esti dubo ke la Ŝufaristo estas potenca Magiisto, kaj lia povo estas centoble pligrandigita per lia akiro de la Granda Arkivo-Libro, la Magia Bildo, ĉiuj sorĉoreceptoj de Glinda kaj mia propra nigra valizo – kiu estis plena de sorĉiloj. La viro kiu povis rabi de ni tiujn aferojn, la viro kiu regas ilian potencaron, estas viro kiu eble estos iom malfacile konkerebla; sekve ni bone antaŭplanu niajn agojn antaŭ ol tro proksimiĝi al lia kastelo.”

“Mi ne vidis Ozman en la Magia Bildo,” diris Trot.

“Kion do Ugu faris je ŝi?”

“Ĉu la Malgranda Palruĝa Urso povus informi nin pri kion li faris je Ozma?” demandis Buton-Brilo.

“Certe,” respondis la Lavenda Urso; “mi demandos al li.”

Do li turnis la krankon en la flanko de la Malgranda Palruĝa Urso kaj demandis:

“Ĉu la Ŝufaristo Ugu ŝtelis Ozman de Oz?”

“Jes,” respondis la Malgranda Palruĝa Urso.

“Do kion li faris je ŝi?” demandis la Reĝo.

“Fermis ŝin en senlumejon,” respondis la Malgranda Palruĝa Urso.

“Ho, nepre estis subtera karcero!” kriis Doroteo, hororoplene. “Estas fie!”

“Nu, ni devos eligi ŝin,” diris la Sorĉisto. “Ni venis tiucele kaj kompreneble ni devas savi Ozman. Sed – kiel?”

Ĉiu rigardis al iu alia serĉante respondon kaj ĉiuj kapneis serioze kaj malfeliĉe. Escepte de Ĉifoneroj, kiu ĉirkaŭdancis ilin gaje.

“Vi timas,” diris la Miksĉifona Knabino, “ĉar tiom da aferoj povas damaĝi viajn viandajn korpojn. Kial ne cedi kaj reiri hejmen? Kiel vi povas batali potencan magiiston kiam vi havas nenian batalilon?”

Doroteo rigardis ŝin penseme:

“Ĉifoneroj,” diris ŝi, “vi scias ke Ugu tute ne povus damaĝi vin, negrave kion li farus; nek li povus damaĝi min, ĉar mi surhavas la Magian Zonon de la Reĝo de la Knomoj. S’pozu ke ni ambaŭ antaŭenirus, kaj la aliaj restus ĉi tie atendante nin?”

“Ne, ne!” diris la Sorĉisto firme. “Tio tute ne taŭgus. Ozma estas pli potenca ol iu el vi, tamen ŝi ne povis venki la fian Ugun, kiu fermis ŝin en subteran karceron. Ni devos iri kiel unu granda grupo al la Ŝufaristo, ĉar nur per unueco ekzistas forto.”

“Bonega konsilo,” diris la Lavenda Urso, aprobe.

“Sed kion ni povos fari, kiam ni atingos Ugun?” demandis la Kuketo-Kuiristino malkviete.

“Ne anticipu tujan respondon al tiu grava demando,” respondis la Sorĉisto, “ĉar ni devos unue plani nian agadon. Ugu scias, kompreneble, ke ni serĉas lin, ĉar li vidis nian aliron per la Magia Bildo, kaj li legis pri ĉiuj niaj agoj ĝis nun per la Granda Arkivo-Libro. Sekve ni ne povas anticipi surprize kapti lin.”

“Ĉu eble Ugu akceptus rezonadon?” demandis Betinjo. “Se ni klarigus al li kiom fie li agis, ĉu eble li permesus ke kompatainda Ozma estu libera?”

“Kaj redonus al mi mian telerlavujon?” aldonis la Kuketo-Kuiristino fervore.

“Jes, jes; eble li diros ke li bedaŭras kaj surgenuiĝos kaj petos pardonon!” kriis Ĉifoneroj, transkapen saltante por montri sian malrespekton al la sugesto. “Kiam la Ŝufaristo Ugu faros tion, bonvolu frapi sur la antaŭan pordon kaj sciigu al mi.”

La Sorĉisto ĝemis kaj frotis sian kalvan kapon, perpleksa.

“Mi tute certas ke Ugu ne estos ĝentila al ni,” diris li, “do ni devos konkeri tiun kruelan magiiston perforte, eĉ kvankam ni malŝatas malĝentili al iu ajn. Sed ankoraŭ neniu el vi sugestis kiel fari tion. Ĉu eble la Malgranda Palruĝa Urso povas informi nin?” li demandis, turninte sin al la Reĝo de la Ursoj?

“Ne, ĉar tio estas ankoraŭ okazonta,” respondis la Lavenda Urso. “Li povas diri al ni nur kio jam okazis.”

Denove ili estis seriozaj kaj pensemaj. Sed post kelka tempo Betinjo diris per hezitema voĉo:

“Hanĉjo estas potenca batalisto; eble li povus konkeri la magiiston.”

La Mulo turnis sian kapon por rigardi riproĉe sian malnovan amikon, la junan knabinon.

“Kiu povas batali kontraŭ magio?” li demandis.

“La Malkuraĝa Leono povus,” diris Doroteo.

La Leono, kiu kuŝis kun la antaŭaj kruroj apartigitaj, kaj la mentono sur la piedoj, levis sian vilan kapon.

“Mi povas batali kiam mi ne timas,” diris li trankvile; “sed eĉ mencio pri batalo tremigas min.”

“La magio de Ugu ne povus damaĝi la Segĉevalon,” sugestis malgranda Trot.

“Kaj la Segĉevalo ne povus damaĝi la Magiiston,” deklaris tiu ligna besto.

“Rilate al mi,” diris Toto, “mi estas senkapabla, ĉar mi perdis mian grumblon.”

“Do,” diris Kuknjo la Kuketo-Kuiristino, “ni devos dependi de la Ranulo. Lia mirinda saĝeco certe informos lin pri kiel konkeri la fian Magiiston kaj redoni al mi mian telerlavujon.”

Ĉiuj nun turnis siajn okulojn demandeme al la Ranulo. Trovinte sin la centro de observiĝo, li svingis sian orkapan bastonon, ĝuste lokigis siajn grandajn okulvitrojn kaj ŝveliginte sian bruston, ĝemis kaj diris per modesta voĉtono:

“Respekto al la vero devigas min konfesi ke Kuknjo eraras pri mia supera saĝeco. Mi ne estas tre saĝa. Nek mi havis praktikan sperton pri konkeri magiistojn. Sed ni konsideru ĉi tiun kazon. Kio estas Ugu, kaj kio estas magiisto? Ugu estas renegata ŝufaristo kaj magiisto estas ordinara homo kiu, lerninte fari magiajn agojn, opinias sin supera al siaj kunuloj. Ĉikaze, la Ŝufaristo estis sufiĉe miskonduta por ŝteli multajn magiilojn kaj aĵojn ne apartenantajn al li, kaj estas pli fie ŝteli ol esti magiisto. Tamen, malgraŭ ĉiuj artoj kiujn li regas, Ugu restas homo, kaj certe ekzistas metodoj konkeri homon. Kiel, vi diras, kiel? Permesu ke mi diru ke mi ne scias. Laŭ mia takso ni ne povos decidi kiel plej bone agi antaŭ ol atingi la kastelon de Ugu. Do ni iru al ĝi kaj rigardu ĝin. Post tio ni eble trovos ideon kiu gvidos nin al venko.”

“Eble tio ne estas saĝa parolo, sed ĝi sonas bone,” diris Doroteo aprobe. “La Ŝufaristo Ugu estas ne nur ordinara homo, sed fia homo, kruela homo kaj meritas venkiĝon. Ni neniom kompatu lin ĝis Ozma liberiĝos. Do ni iru al lia kastelo, kiel diris la Ranulo, kaj vidu kiel aspektas tiu loko.”

Neniu kontraŭis tiun planon do ĝi akceptiĝis. Ili ĉesis kampi kaj estis pretaj rekomenci la marŝon al la kastelo de Ugu kiam ili trovis ke Buton-Brilo denove perdiĝis. La knabinoj kaj la Sorĉisto kriis lian nomon kaj la Leono muĝis kaj la Azeno muĝis kaj la Ranulo kvakis kaj la Granda Lavenda Urso grumblegis (kio enviigis Toton, kiu ne povis grumbli sed li kiel eble plej laŭte bojis) tamen neniu el ili povis aŭdigi sin al Buton-Brilo. Do, vane serĉinte la knabon dum plena horo, ili faris procesion kaj plumarŝis direkte al la vimenaĵa kastelo de la Ŝufaristo Ugu.

“Buton-Brilo konstante perdiĝas,” diris Doroteo.

“Kaj se li ne estus konstante retrovata, mi verŝajne maltrankvilus. Eble li antaŭeniris nin, kaj eble li reiris; sed, kie ajn li estas, ni trovos lin iam kaj ie, mi preskaŭ certas.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.