La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PERDITA PRINCINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 20: Pli da Surprizoj

image-289

Tiun tutan unuan tagon post la unuiĝo de la du grupoj niaj amikoj marŝis senhalte direkte al la vimenaĵa kastelo de la Ŝufaristo Ugu. Kiam noktiĝis ili kampis en malgranda arbaro kaj pasigis kune plaĉan vesperon, kvankam kelkaj el ili estis ankoraŭ maltrankvilaj pro la perdiĝo de Buton-Brilo.

“Eble,” diris Toto, dum la bestoj kuŝadis en grupo por la nokto, “tiu Ŝufaristo kiu ŝtelis mian grumblon kaj kiu ŝtelis Ozman, ankaŭ ŝtelis Buton-Brilon.”

“Kiel vi scias ke la Ŝufaristo ŝtelis vian grumblon?” demandis la Vuzo.

“Li ŝtelis preskaŭ ĉion alian valoran en Oz, ĉu ne?” respondis la hundo.

“Li ŝtelis kion ajn li volas, eble,” akordis la Leono; “sed kial li aŭ iu alia volus vian grumblon?”

“Nu,” diris la hundo, malrapide svingante la voston, “laŭ mia memoro ĝi estis mirinda grumblo, mola kaj mallaŭta kaj – kaj – ”

“Kun ĉifonaj randoj,” diris la Segĉevalo.

“Do,” pludiris Toto, “se tiu magiisto ne havis propran grumblon, li eble volis la mian kaj ŝtelis ĝin.”

“Kaj, se tiel, li baldaŭ volus ne havi ĝin,” komentis la Mulo. “Ankaŭ, se li ŝtelis Buton-Brilon li bedaŭros.”

“Ĉu do vi ne amas Buton-Brilon?” demandis la Leono surprizite.

“Ne temas pri ami lin,” respondis la Mulo. “Temas pri atenti lin kaj prizorgi lin. Knabo kiu kaŭzas tiom da maltrankvilo al siaj amikoj ne estas havinda. Mi neniam perdiĝas.”

“Se vi perdiĝus,” diris Toto, “neniu maltrankvilĈapitro Dudek iĝus. Mi opinias ke Buton-Brilo estas tre bonfortuna knabo, ĉar li ĉiam retroviĝas.”

“Atentu,” diris la Leono, “tiu babilado restigas nin vekaj kaj morgaŭ verŝajne estos agoplena tago. Dormu kaj forgesu viajn kverelojn.”

“Amiko Leono,” kolerete respondis la hundo, “se mia grumblo ne estus perdita vi aŭdus ĝin nun. Mi tiom rajtas paroli kiom vi dormi.”

La Leono ĝemis.

“Mi multe preferus perdon de via voĉo samtempe kun via grumblo,” diris li, “vi estus pli agrabla kunulo.”

Sed ili kvietiĝis post tio, kaj baldaŭ la tuta grupego estis profunde endorma.

La sekvan matenon ili frue komencis sed apenaŭ finis horon da marŝado kiam, grimpinte nekrutan altetaĵon, ili vidis iom for malaltan monton, sur kies supro staris la vimenaĵa kastelo de Ugu. Ĝi estas iom granda konstruaĵo kaj iom bela ĉar la flankoj, tegmentoj kaj kupoloj estis el vimenaĵo fajne plektita, kiaj estas altkvalitaj korboj.

“Ĉu vi kredas ĝin fortika?” demandis Doroteo pripenseme, dum ŝi observadis la kuriozan kastelon.

“Mi supozas ke jes, ĉar magiisto konstruis ĝin,” respondis la Sorĉisto. “Se magio protektas ĝin, eĉ papera kastelo povas esti egale fortika kiel ŝtona. Tiu Ugu nepre estas ideplena persono, ĉar li agas malsimile al aliaj homoj.”

“Jes; neniu alia ŝtelus nian karan Ozman,” ĝemis malgranda Trot.

“Ĉu vi kredas ke Ozma estas tie?” demandis Betinjo, indikante la kastelon per kapmovo.

“Kie alie ŝi povus esti?” demandis Ĉifoneroj.

“Ni demandu al la Palruĝa Urso,” proponis Doroteo.

Tio akceptiĝis kiel bona ideo, do ili haltigis la procesion kaj la Reĝo de la Ursoj tenis la malgrandan Palruĝan Urson sur siaj genuoj kaj turnis la krankon en ĝia flanko kaj demandis:

“Kie estas Ozma de Oz?”

Kaj la malgranda Palruĝa Urso respondis:

“Ŝi estas en truo en la tero, kilometron for, maldekstre de vi.”

“Jadi!” kriis Doroteo. “Do ŝi tute ne estas en la kastelo de Ugu.”

“Bonŝance ni demandis tion,” diris la Sorĉisto; “ĉar se ni povos trovi Ozman kaj savi ŝin, ne necesos ke ni baltalu tiun fian danĝeran magiiston.”

“Ĉu?” diris Kuknjo. “Kion pri mia telerlavujo?”

La Sorĉisto aspektis perpleksa pro ŝia riproĉa tono, do ŝi pludiris:

“Ĉu vi uloj el la Smeralda Urbo ne promesis ke ni helpos unu la alian, kaj ke vi helpos min reakiri mian telerlavujon se mi helpos vin reakiri vian Ozman? Kaj ĉu mi ne portis al vi la malgrandan Palruĝan Urson, kiu informis vin kie Ozma estas kaŝita?”

“Ŝi pravas,” diris Doroteo al la Sorĉisto. “Ni devas plenumi nian interkonsenton.”

“Nu, unue, ni iru savi Ozman,” proponis la Sorĉisto. “Poste nia amata Regantino eble povos konsili nin kiel konkeri la Ŝufariston Ugu.”

Do ili turnis sin maldekstren kaj marŝis kilometron ĝis atingi malgrandan sed profundan truon en la tero.

Ĉiuj tuj kuris al la rando por rigardi en la truon, sed anstataŭ trovi tie Princinon Ozman de Oz, ili vidis nur Buton-Brilon, kiu kuŝis dormante sur la fundo.

Iliaj krioj baldaŭ vekis la knabon, kiu sidiĝis kaj frotis siajn okulojn. Kiam li rekonis siajn amikojn li ridetis dolĉe, dirante: “Retrovita!”

“Kie estas Ozma?” demandis Doroteo maltrankvile.

“Mi ne scias,” respondis Buton-Brilo de la fundo de la truo. “Mi perdiĝis hieraŭ, kiel eble vi memoras, kaj en la nokto, dum mi ĉirkaŭvagadis en la lunlumo, provante trovi la vojon por retrovi vin, mi subite falis en ĉi tiun truon.”

“Kaj ĉu Ozma ne estis en ĝi jam?”

“Enestis neniu krom mi, kaj mi bedaŭris ke ĝi ne estas tute malplena. La flankoj estas tiom krutaj ke mi ne povas elgrimpi, do nenio estis farebla krom dormi ĝis iu trovos min. Dankon pro via alveno. Se vi bonvolos enpendigi ŝnuregon mi malplenigos ĉi tiun truon rapidege.”

“Ja strange!” diris Doroteo, multe bedaŭrigite.

“Evidente la Palruĝa Urso ne diris al ni la veron.”

“Li neniam eraras,” deklaris la Lavenda Reĝo de la Ursoj, per tono kiu montris ke oni ofendis lin. Kaj tiam li denove turnis la krankon de la malgranda Palruĝa Urso kaj demandis: “Ĉu ĉi tiu estas la truo en kiu estas Ozma de Oz?”

“Jes,” respondis la Palruĝa Urso.

“Tio certigas pri la vero,” diris la Reĝo, tre sendube. “Via Ozma estas en ĉi tiu truo en la tero.”

“Ne stulte parolu,” respondis Doroteo senpacience.

“Eĉ viaj bidaj okuloj povas vidi ke krom Buton-Brilo neniu estas en la truo.”

“Eble Buton-Brilo estas Ozma,” sugestis la Reĝo.

image-290

“Kaj eble ne! Ozma estas knabino, kaj Buton-Brilo estas knabo.”

“Via Palruĝa Urso nepre misfunkcias,” diris la Sorĉisto; “ĉar almenaŭ ĉifoje lia mekanismo kaŭzis lin diri malveraĵon.”

La Reĝo de la Ursoj tiom koleris pro tiu komento ke li forturnis sin, tenante la Palruĝan Urson per siaj manoj, kaj li plene rifuzis plu diskuti la aferon.

“Iukaze,” diris la Ranulo, “la Palruĝa Urso kondukis nin al via knabamiko kaj tiel ebligis ke vi savu lin.”

Ĉifoneroj klinis sur tiom super la truon, klopodante trovi Ozman en ĝi, ke subite ŝi malekvilibriĝis kaj enfalis kapantaŭen. Ŝi falis sur Buton-Brilon kaj faligis lin, sed lin ne vundis ŝia mola remburita korpo kaj li nur ridis pro la akcidento. La Sorĉisto kunbukis kelkajn rimenojn kaj enpendigis unu finon en la truon, kaj baldaŭ kaj Ĉifoneroj kaj la knabo suprengrimpis kaj staris sekure apud la aliaj.

Denove ili serĉis Ozman, sed la truo nun estis tute vaka. Ĝi estis ronda truo, tiel ke de la supro ili povis klare vidi ĉiun parton de ĝi. Antaŭ ol ili foriris de la loko Doroteo iris al la Reĝo de la Ursoj kaj diris:

image-291

“Mi bedaŭras ke ni ne povis kredi kion diris la malgranda Palruĝa Urso, ĉar ni ne volas missentigi vin per niaj duboj. Devas esti ia eraro, ie, kaj verŝajne ni ne komprenas precize kion celas diri la malgranda Palruĝa Urso. Ĉu vi bonvolos fari al li unu plian demandon?”

La Lavenda Reĝo de la Ursoj estis bonhumora urso, se oni konsideras kiel li estis fabrikita kaj remburita kaj artikigita, do li akceptis la pardonpeton de Doroteo kaj turnis la krankon kaj permesis ke la knabineto mem demandu lian etan Palruĝan Urson.

“Ĉu Ozma vere estas en ĉi tiu truo?” demandis Doroteo.

“Ne,” diris la malgranda Palruĝa Urso.

Tio surprizis ĉiujn. Eĉ la Reĝo de la Ursoj nun estis perpleksa pro la sinkontraŭaj deklaroj de lia orakolo.

“Kie do ŝi ja estas?” demandis la Reĝo.

“Ĉi tie, inter vi,” respondis la malgranda Palruĝa Urso.

“Nu,” diris Doroteo, “tio certe cedigas min! Verŝajne la malgranda Palruĝa Urso freneziĝis.”

“Eble,” vokis Ĉifoneroj, kiu rapide transkapenigadis sin kvazaŭ radon ĉirkaŭ la tutan perpleksan grupon, “Ozma estas nevidebla.”

“Kompreneble!” kriis Betinjo. “Tio klarigus la aferon!”

“Nu, mi rimarkis ke oni povas paroli eĉ kiam nevidebla,” diris la Sorĉisto. Li ĉirkaŭrigardis tre zorge kaj diris per solena voĉo: “Ozma, ĉu vi estas ĉi tie?”

Nenia respondo okazis. Doroteo ankaŭ demandis, krome Buton-Brilo kaj Trot kaj Betinjo; sed neniu ricevis ian ajn respondon.

“Estas strange – strangege!” murmuris Kuknjo la Kuketo-Kuiristino. “Mi certis ke la malgranda Palruĝa Urso ĉiam diras la veron.”

“Mi ankoraŭ kredas lin honesta,” diris la Ranulo, kaj tiu tributo tiom plaĉis al la Reĝo de la Ursoj ke li dankrigardis ĉilastajn parolintojn, sed ankoraŭ amare rigardis la aliajn.

“Krome,” komentis la Sorĉisto, “Ozma ne povus esti nevidebla, ĉar ŝi estas feino kaj feinoj ne povas kontraŭvole fariĝi nevideblaj. Kompreneble ŝi eble estas enkarcerigita de la magiisto, aŭ eĉ sorĉita, aŭ transformita, malgraŭ siaj fepovoj; sed Ugu ne povus malvidebligi ŝin per ia magio sia.”

“Ĉu eble ŝi transformiĝis en Buton-Brilon?” diris Doroteo nervoze. Ŝi rigardis la knabon firme kaj demandis: “Ĉu vi estas Ozma? Diru al mi la veron!”

Buton-Brilo ridis.

“Vi fuŝpensas, Doroteo,” li respondis. “Nenio sorĉas min. Se mi estus Ozma, ĉu vi supozas ke mi falus en tiun truon?”

“Iuokaze,” diris la Sorĉisto, “Ozma neniam volus trompi siajn amikojn, aŭ malebligi ke ili rekonu ŝin, negrave kiaforma ŝi estus. La enigmo restas enigmo, do ni pluiru al la vimenaĵa kastelo kaj demandu al la magiisto mem. Ĉar li ŝtelis nian Ozman, Ugu devos diri al ni kie trovi ŝin.”

image-292


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.