La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PERDITA PRINCINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 2: La Problemoj de Glinda la Bona

image-020

Tiun saman matenon estis granda ekscitiĝo en la kastelo de la Potenca Sorĉistino de Oz, Glinda la Bona. Tiu kastelo, situanta en la Lando de la Kveluloj, grandadistance sude de la Smeralda Urbo kie regis Ozma, estis grandioza strukturo el belega marmoro kaj arĝentaj latisoj. Tie loĝis la Sorĉistino, ĉirkaŭate de aro de la plej belaj knabinoj de Oz, venintaj el la kvar landoj de tiu felando kaj ankaŭ el la glora Smeralda Urbo mem, kiu staris en la angulo kie la kvar landoj renkontiĝis.

Oni opiniis granda honoro permeson servi la bonan Sorĉistinon, kies magia arto uziĝis nur por bonfari al la popolo de Oz. Glinda estis la plej valora servanto de Ozma, ĉar ŝia sorĉoscio estis miriga kaj ŝi povis efektivigi preskaŭ ĉion, kion deziris la bela knabina Reganto de Oz.

El ĉiuj magiaĵoj ĉirkaŭ Glinda en ŝia kastelo estis nenio pli eksterordinara ol ŝia Granda Arkivo-Libro.

Sur la paĝoj de ĉi tiu Arkivo-Libro konstante skribiĝis – tagon post tago kaj horon post horo – ĉiuj gravaj eventoj kiuj okazis ie en la konata mondo, kaj ili skribiĝis en la libron precize je la momento kiam la eventoj okazis. Ĉiu aventuro en la Lando Oz kaj en la granda ekstera mondo, kaj eĉ en lokoj pri kiuj neniam aŭdis vi kaj mi, registriĝis precize en la Granda Libro, kiu neniam eraris kaj diris nur la ekzaktan veron. Pro tio nenio estis kaŝebla for de Glinda la Bona, kiu bezonis nur rigardi la Grandan Arkivo-Libron por informiĝi pri ĉio okazinta. Tial, inter aliaj kialoj, ŝi estis granda Sorĉistino, ĉar la arkivo faris el ŝi personon pli saĝan ol ĉiu alia vivanto.

Tiu mirinda libro situis sur granda ora tablo kiu staris en la mezo de la salono de Glinda. La kruroj de la tablo, kiuj estis inkrustitaj per multevaloraj gemoj, estis firme ligitaj al la kahelita planko kaj la libro mem estis ĉenita al la tablo kaj ŝlosita per ses fortikaj oraj seruroj, kies ŝlosilojn Glinda portis sur ĉeno ligita ĉirkaŭ ŝia propra kolo.

La paĝoj de la Granda Libro estis pli grandadimensiaj ol tiuj de Usona ĵurnalo kaj kvankam ili estis maldikegaj ili estis tiomaj ke ili konsistigis grandegan, tre dikan volumon. Pro siaj ora kovrilo kaj oraj agrafoj la libro estis tiom multepeza ke tri viroj apenaŭ povus levi ĝin. Tamen ĉimatene, kiam Glinda eniris sian salonon post la matenmanĝo, sekvate de ĉiuj siaj servistinoj, la bonan Sorĉistinon mirigis trovi ke ŝia Granda Arkivo-Libro estas mistere malaperinta.

Antaŭenirinte al la tablo, ŝi trovis ke la ĉenoj estis distranĉitaj per iu akra ilo, kaj tio sendube fariĝis dum ĉiuj en la kastelo dormadis. Glindan tio ŝokis kaj ĉagrenis. Kiu farus tian fian aŭdacan agon? Kaj kiu volus forpreni de ŝi ŝian Grandan Arkivo-Libron?

La Sorĉistino pensmeditadis dum iom da tempo, konsiderante la konsekvencojn de la perdo. Post tio ŝi iris al sia Ĉambro de Magio por prepari sorĉon kiu informos ŝin pri kiu ŝtelis la Arkivo-Libron. Sed, kiam ŝi malŝlosis siajn ŝrankojn kaj malfermis la pordojn, ŝi trovis ke ĉiuj ŝiaj magiiloj kaj raraj kemiaĵoj estas forŝtelitaj el sur la bretoj.

image-021

La Sorĉistino estis nun kaj kolera kaj alarmita. Ŝi sidiĝis sur seĝon kaj strebis elpensi kiel tiu eksterordinara ŝtelo estus farebla. Estis evidente ke la ŝtelisto estis iu tre potenca, ĉar neniu alia povus efektivigi tian ŝtelon sen ŝia scio. Sed kiu, en la tuta Lando Oz, estis sufiĉe potenca kaj lerta por fari tian fiagon? Kaj kiu, estante kapabla, ankaŭ celus defii la plej saĝan kaj plej talentan Sorĉistinon en la tuta historio de la mondo?

Glinda pripensadis tiun perpleksan temon dum plena horo, kaj je la fino de tiu tempoperiodo ŝi ankoraŭ ne sciis klarigi ĝin. Sed kvankam ŝiaj iloj kaj kemiaĵoj estis forŝtelitaj ŝia magiscio ja ne estis ŝtelita, ĉar neniu ŝtelisto, negrave kiom lerta, povas ŝteli onian scion, kaj tial scio estas la plej bona kaj plej sekura trezoro akirebla. Glinda kredis ke kiam ŝi uzos sufiĉan tempon por akumuli pli da magiaj herboj kaj eliksiroj kaj por fabriki pli da magiiloj ŝi povos trovi kiu estas la ŝtelinto, kaj kio okazis al ŝia valorega Arkivo-Libro.

image-022

“Negrave kiu faris tion,” ŝi diris al siaj servistinoj, “tiu estas tre malsaĝa persono, ĉar iam li sendube troviĝos kaj estos tiam severe punita.”

Ŝi nun faris liston de ĉio kion ŝi bezonas kaj sendis mesaĝistojn al ĉiu parto de Oz kun ordono akiri la bezonaĵojn kaj porti ilin al ŝi kiel eble plej baldaŭ. Kaj unu el ŝiaj mesaĝistoj renkontis la malgrandan Sorĉiston de Oz, kiu rajdas sur la dorso de la fama vivanta Segĉevalo kaj kroĉiĝas al ĝia kolo per ambaŭ brakoj; ĉar la Segĉevalo kuregadas al la kastelo de Glinda rapide kiel la vento, portante la informon ke Reĝina Ozma, Reganto de la tuta granda Lando Oz, subite malaperis kaj neniu en la Smeralda Urbo scias kio okazis al ŝi.

“Ankaŭ,” diris la Sorĉisto, dum li staris antaŭ la surprizita Sorĉistino, “la Magia Bildo de Ozma malaperis, do ni ne povas konsulti ĝin por trovi kie ŝi estas. Tial mi venis al vi por helpo tuj kiam ni konsciiĝis pri nia perdo. Ni rigardu en la Grandan Arkivo-Libron.”

“Ve,” respondis la Sorĉistino malĝoje, “ni ne povas, ĉar ankaŭ la Granda Arkivo-Libro malaperis!”

image-023


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.