La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PERDITA PRINCINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 15: La Granda Lavenda Urso

image-269

Estis agrabla promenejo kaj la du marŝantoj rapide antaŭeniradis kiam subite voĉo kriis:

“Halt’!”

Ili ĉirkaŭrigardis surprizite, unue ili vidis tute neniun. Poste el malantaŭ arbo paŝis bruna vila urso, kies kapo atingis preskaŭ la altecon de la zono de Kuknjo – kaj Kuknjo estis malgranda virino. La urso estis dika kaj ne nur vila; lia korpo estis eĉ pufeca, kaj liaj kruroj kaj brakoj aspektis artikigitaj ĉe la genuoj kaj kubutoj kaj ligitaj al lia korpo per pingloj aŭ nitoj. Liaj oreloj estis rondformaj kaj elstaris iom komike, kaj liaj rondaj nigraj okuloj estis brilaj kiel bidoj. Sur sia ŝultro la malgranda bruna urso portis pafilon kiu havis stanan tubon. En unu fino de la tubo estis korko, kaj ŝnuro konektis la korkon al la tenilo de la pafilo.

Kaj la Ranulo kaj Kuknjo rigardadis tiun kuriozan urson, silente starante dum kelka tempo. Sed fine la Ranulo venkis sian surpriziĝon kaj komentis:

“Ŝajnas al mi ke vi estas remburita per segeroj kaj devus ne esti viva.”

“Tio pruvas ke vi malmulton scias,” respondis la malgranda Bruna Urso per grinca voĉo. “Mi estas remburita per tre bonkvalitaj krispaj haroj kaj mia haŭto estas la plej bona pluŝo ĝis nun farita. Kaj ke mi vivas, jen mia afero kaj tute ne koncernas vin – kvankam ĝi donas al mi la privilegion diri ke vi estas miaj kaptitoj.”

“Kaptitoj! Kial vi diras tiajn absurdaĵojn?” demandis la Ranulo kolere. “Ĉu vi kredas ke ni timas ludilan urson kun ludila pafilo?”

“Decus timi,” estis la firma respondo, “ĉar mi estas nur la sentinelo gardanta la vojon al la Centro de Ursoj, kiu estas urbo en kiu estas centoj da miarasuloj, kiun regas tre potenca sorĉisto nomata la Lavenda Urso. Li devus esti purpura, komprenu, ĉar li estas Reĝo, sed li estas nur pallavenda, kio, kompreneble, estas parenca al reĝpurpuro. Do, se vi ne venos kun mi pace, kiel miaj kaptitoj, mi pafos kaj venigos per tio cent ursojn – ĉiadimensiajn kaj ĉiakolorajn – por kapti vin.”

“Kial vi volas kapti nin?” demandis la Ranulo, kiu miroplene aŭskultis tiun parolon.

“Nu, efektive mi ne volas,” respondis la malgranda Bruna Urso, “sed mi devas, ĉar vi nun trudas vin al la regiono apartenanta al Lia Moŝto la Reĝo de la Centro de Ursoj. Ankaŭ konfesendas ke estas iom tro kviete en nia urbo ĝuste nun, kaj la ekscito kaŭzata de via kaptiĝo kaj poste per via juĝiĝo kaj ekzekutiĝo multe distros nin.”

“Ni defias vin!” diris la Ranulo.

“Ho, ne; ne defiu,” petegis Kuknjo, parolante al sia akompananto. “Li diras ke lia Reĝo estas sorĉisto, do eble li aŭ iu el liaj ursoj entreprenis ŝteli mian juvelitan telerlavujon. Ni iru al la Urbo de la Ursoj kaj trovu ĉu mia telerlavujo estas tie.”

“Mi nun devas registri ankoraŭ plian akuzon kontraŭ vi,” komentis la malgranda Bruna Urso, evidente feliĉa. “Vi ĵus akuzis ke ni ŝtelas, kaj tio estas fia diraĵo kaj mi estas tute certa ke nia nobla Reĝo ordonos ke vi ekzekutiĝu.”

“Sed kiel li povos ekzekuti nin?” demandis la Kuketo-Kuiristino.

“Mi tute ne scias. Sed nia Reĝo estas mirinda inventisto kaj tute sendube li trovos ĝustan metodon detrui vin. Do, diru al mi, ĉu vi baraktos, aŭ ĉu vi pace renkontos vian fatalon?”

Estis tiom ridige ke Kuknjo laŭte ridis kaj eĉ la larĝa buŝo de la Ranulo iomete ridetis. Neniu el ili eĉ timetis iri al la Urbo de la Ursoj kaj ŝajnis al ambaŭ ke eble ili trovos la mankantan telerlavujon.

Do la Ranulo diris:

“Konduku nin, malgranda Urso, kaj ni sekvos vin sen barakto.”

“Tre sencoplene; tre sencoplene, jes ja!” deklaris la Bruna Urso. “Do an-taŭ-en marŝu!” kaj farante tiun komandon li turnis sin kaj komencis anaspaŝi laŭ pado kiu kondukis inter la arbojn.

Kuknjo kaj la Ranulo, dum ili sekvis sian kondukanton, apenaŭ ne ridis pro lia rigida, mallerta marŝmaniero kaj, kvankam li rapide movis siajn remburitajn krurojn, liaj paŝoj estis tiom mallongaj ke ili devis tre malrapidi por ne batiĝi kontraŭ lin. Sed post iom da tempo ili atingis grandan, rondan spacon en la centro de la arbaro, kie mankis stumpoj kaj vepro. La tero estis kovrita de mola griza musko, tre plezurige surtretebla. Ĉiuj arboj ĉirkaŭantaj tiun spacon aspektis kavaj kaj havis rondajn truojn en siaj trunkoj, iom super la tero, sed escepte de tio nenio en la loko estis nekutima kaj nenio, laŭ la opinio de la kaptitoj, indikis loĝejojn. Sed la malgranda Bruna Urso diris per fiera kaj impona voĉo (kvankam ĝi ankoraŭ grincis):

“Ĉi tiu estas la mirinda fame konata urbo Centro de Ursoj!”

“Sed jen neniuj domoj; tute neniuj ursoj loĝas ĉi tie!” krietis Kuknjo.

“Ho, ĉu vere?” respondis ilia kaptinto kaj levinte sian pafilon li premis la ellasilon. La korko flugis el la stana tubo farante laŭtan “pop!” kaj tuj el ĉiu truo en ĉiu arbo videbla el la senarba spaco ekaperis la kapo de urso. Ili havis multajn kolorojn kaj estis multdimensiaj, sed ĉiuj estis faritaj sammaniere kiel la urso kiu renkontis kaj kaptis ilin.

image-270

image-271

Unue ĥoro de grumbloj aŭdiĝis kaj poste akra voĉo kriis:

“Kio okazis, Kaporalo Anaspaŝ?”

“Kaptitoj, Via Moŝto!” respondis la Bruna Urso.

“Entrudiĝintoj en nian regionon kiuj kalumnias nian bonan nomon!”

“Ha, tio estas grava,” respondis la voĉo.

El la kavaj arboj sin faligis plena regimento da remburitaj ursoj, kelkaj portis stanajn glavojn, kelkaj poppafilojn kaj aliaj longajn lancojn sur kies teniloj gajkoloraj rubandoj estis ligitaj. Centoj da ili, entute, kaj ili rapide cirklumis la Ranulon kaj la Kuketo-Kuiristinon sed tenis sin iom for kaj lasis grandan liberan spacon en kiu la kaptitoj povis stari.

Baldaŭ tiu cirklo enlasis novulon kaj en la centron de la cirklo pompe marŝis grandega ludilurso kun belega lavenda koloro. Li marŝis sur siaj malantaŭaj kruroj, kiel ankaŭ ĉiuj aliaj, kaj sur sia kapo li portis stanan kronon ĉirkaŭitan de diamantoj kaj ametistoj, kaj per unu mano li portis mallongan sceptron el ia brilanta metalo kiu aspektis arĝenta sed estis alispeca.

“Lia Moŝto la Reĝo!” kriis Kaporalo Anaspaŝ, kaj ĉiuj urso riverencis. Kelkaj klinis sin tiom ke ili perdis sian ekvilibron kaj falis sur la teron, sed ili baldaŭ reĝustigis sin kaj la Lavenda Reĝo kaŭriĝis sur siaj koksoj antaŭ la kaptitoj kaj firme rigardadis ilin per siaj brilaj palruĝaj okuloj.

image-272


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.