La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PERDITA PRINCINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 5: La Amikoj de Ozma Perpleksiĝas

image-033

“Vere,” diris Doroteo, aspektante solena, “ĉi tio multe surprizas. Ni ne povas trovi eĉ ombron de Ozma ie en la Smeralda Urbo; kaj kien ŝi iris, tien ŝi kunportis sian Magian Bildon.”

Ŝi staris sur la korto de la palaco kun Betinjo kaj Trot, dum Ĉifoneroj, la Miksĉifona Knabino, dancis ĉirkaŭ la grupon, kun sia hararo fluganta en la vento.

“Eble,” diris Ĉifoneroj, ankoraŭ dancante, “iu ŝtelis Ozman.”

“Ho, neniu kuraĝus fari tion!” krietis malgranda Trot.

“Kaj ankaŭ ŝtelis la Magian Bildon, por ke ĝi ne diru kie ŝi estas,” pludiris la Miksĉifona Knabino.

“Absurde,” diris Doroteo. “Ĉiu amas Ozman. Ne ekzistas persono en la Lando Oz kiu ŝtelus ion posedatan de ŝi.”

“Ha!” respondis la Miksĉifona Knabino. “Vi ne konas ĉiun personon en la Lando Oz.”

“Kial ne?”

“Ĝi estas granda lando,” diris Ĉifoneroj. “Ekzistas fendetoj kaj anguloj en ĝi pri kiuj eĉ Ozma ne scias.”

“La Miksĉifona Knabino parolas stultaĵojn,” deklaris Betinjo.

“Ne; ŝi pravas pri tio,” respondis Doroteo penseme.

“Estas multaj strangaj popoloj en ĉi tiu felando kiuj neniam proksimiĝas al Ozma nek la Smeralda Urbo. Mi mem vidis kelkajn el ili, knabinoj; sed kompreneble mi ne vidis ĉiujn, kaj povus esti kelkaj fiuloj ankoraŭ en Oz, kvankam mi kredas ke ĉiuj fisorĉistinoj estas detruitaj.”

Ĝuste tiam la Ligna Segĉevalo kuris en la korton portante la Sorĉiston de Oz sur sia dorso.

“Ĉu vi trovis Ozman?” kriis la Sorĉisto kiam la Segĉevalo haltis apud ili.

“Ankoraŭ ne,” diris Doroteo. “Ĉu Glinda ne scias kie ŝi estas?”

“Ne. La Arkivo-Libro de Glinda kaj ĉiuj ŝiaj magiiloj malaperis. Sendube iu ŝtelis ilin.”

“Jadi!” kriis Doroteo, alarmite. “Mi neniam aŭdis pri pli granda ŝtelo. Kiu faris ĝin, Sorĉisto?”

“Mi tute ne scias,” li respondis. “Sed mi venis preni mian propran valizon kun magiiloj kaj porti ilin al Glinda. Ŝi estas tiom multe pli potenca ol mi ke eble ŝi povos trovi la veron per mia magio pli rapide kaj pli bone ol mi mem povus.”

“Do rapidu,” diris Doroteo, “ĉar ni ĉiuj ĝisfunde maltrankviliĝas.”

La Sorĉisto forrapidis al siaj ĉambroj sed baldaŭ li revenis kun longa, malfeliĉa vizaĝo.

“Ĝi estas for!” li diris.

“Kio estas for?” demandis Ĉifoneroj.

“Mia nigra valizo kun magiiloj. Certe iu ŝtelis ĝin!”

Ili rigardis unu la alian senkomprene.

image-034

“Fariĝas netolereble,” pludiris la Sorĉisto. “Ĉiu magio apartenanta al Ozma kaj al Glinda kaj al mi estas ŝtelita.”

“Ĉu vi supozas ke eble Ozma mem prenis ilin, ial?” demandis Betinjo.

“Neniel,” deklaris la Sorĉisto. “Mi suspektas ke iu malamiko ŝtelis Ozman kaj, timante ke ni sekvos kaj rekaptos ŝin, forprenis nian tutan magion.”

“Aĉe!” kriis Doroteo. “Ke iu volus damaĝi nian karan Ozman! Ĉu ni nenion povas fari por trovi ŝin, Sorĉisto?”

“Mi demandos al Glinda. Mi devas tuj reiri al ŝi kaj informi ŝin ke ankaŭ miaj magiiloj malaperis. Tio ŝokos la bonan Sorĉistinon, mi scias.”

Dirinte tion li resaltis sur la dorson de la Segĉevalo kaj la kurioza rajdbesto, kiu neniam lacis, forkuris plenrapide.

La tri knabinoj multege perturbiĝis. Eĉ la Miksĉifona Knabino estis pli kvieta ol kutime kaj ŝajne komprenis ke granda katastrofo trafis ilin ĉiujn.

Ozma estis feino grandpotenca kaj ĉiuj uloj en Oz, kiel ankaŭ la tri mortipovaj knabinoj el la ekstera mondo, opiniis ŝin sia protektanto kaj amiko. Ke ilia bela knabina Reganto estis superfortita de malamiko kaj trenita el sia glora palaco kaptite estis tro malkompreneble, unue. Tamen kiu alia klarigo de la mistero povus ekzisti?

“Ozma ne forirus volonte, sen sciigi tion al ni,” deklaris Doroteo; “kaj ŝi ne ŝtelus la Grandan Arkivo-Libron de Glinda, nek la magion de la Sorĉisto, ĉar ŝi povus havi ilin kiam ajn, nur per peto. Mi certas ke iu fiulo faris ĉion ĉi.”

“Iu en la Lando Oz?” demandis Trot.

“Kompreneble. Neniu povus transiri la Mortigan Dezerton, vi scias tion, kaj nur Ozulo povus scii pri la Magia Bildo kaj la Arkivo-Libro kaj la magio de la Sorĉisto, kaj kie ili estas, kaj povus ŝteli ĉion antaŭ ol ni povus haltigi ilin. Nepre ŝtelis iu loĝanto de la Lando Oz.”

“Sed kiu – kiu – kiu?” demandis Ĉifoneroj. “Jen la demando. Kiu?”

“Se ni scius,” respondis Doroteo, severe, “ni ne nur starus ĉi tion farante nenion.”

Ĝuste tiam du knaboj eniris la korton kaj proksimiĝis al la grupo de knabinoj. Unu knabo estis vestita per la fantazia Manĝtula kostumo – bluaj jako kaj kuloto, bluaj ledaj ŝuoj kaj blua ĉapelo kun alta pinto kaj etaj arĝentaj sonoriloj pendantaj de la rando – kaj tiu estis Oĵo la Bonfortuna, kiu iam venis el la Manĝtula Lando de Oz kaj nun loĝis en la Smeralda Urbo. La alia knabo estis Usonano, el Filadelfio, kaj lastatempe trovis la vojon al Oz akompanante Troton kaj Kap’tanon Vilĉjo. Li nomiĝis Buton-Brilo; nu, ĉiu nomis lin tiel kaj konis neniun alian nomon por li.

Buton-Brilo ne estis tiom granda kiom la Manĝtula knabo, sed li surhavis sammodajn vestaĵojn, kvankam el aliaj koloroj. Dum ili ambaŭ venis, brak’-en-brake, al la knabinoj, Buton-Brilo komentis:

“Saluton, Doroteo. Oni diras ke Ozma perdiĝis.”

“Kiu diras?” ŝi demandis.

“Ĉiuj diskutas ĝin, en la Urbo,” li respondis.

“Kiel oni povis informiĝi pri tio?” Doroteo demandis.

“Mi scias,” diris Oĵo. “Ĵelea Konfitaĵ informis ilin. Ŝi demandas al ĉiu renkontato ĉu vidiĝis Ozma.”

“Domaĝe,” komentis Doroteo, sulkante la frunton.

“Kial?” demandis Buton-Brilo.

“Estis senutile malfeliĉigi la tutan popolon kiam ni ne estis certaj ke Ozma ne estas trovebla.”

“Pŝa,” diris Buton-Brilo, “perdiĝi estas facile. Mi ofte perdiĝas.”

image-035

“Vere,” agnoskis Trot, kiu sciis ke la knabo kutimas perdiĝi kaj poste retrovi sin; “sed ne Ozma. Ŝi estas la Reganto de ĉi tiu tuta granda felando kaj ni timas ke ŝi perdiĝis ĉar iu forŝtelis ŝin.”

“Nur malbonuloj ŝtelas,” diris Oĵo. “Ĉu vi konas malbonulojn en Oz, Doroteo?”

“Ne,” ŝi respondis.

“Tamen ili estas ĉi tie,” kriis Ĉifoneroj, dancante al ili kaj poste ĉirkaŭdancante la grupon. “Ozma ŝteliĝis; iu en Oz ŝtelis ŝin; nur malbonuloj ŝtelas; do iu en Oz estas malbonulo!”

Ne eblis nei tiun deklaron. Ĉies vizaĝo estis nun solena kaj lamenta.

“Nu estas certe,” diris Buton-Brilo, post iom da tempo, “ke se Ozma estas ŝtelita, iu devos trovi ŝin kaj puni la ŝteliston.”

“Povas esti multaj ŝtelistoj,” sugestis Trot seriozege, “kaj en ĉi tiu felando ŝajne ne ekzistas soldatoj aŭ policistoj.”

“Ja ekzistas unu soldato,” diris Doroteo. “Li havas verdan barbon kaj pafilon kaj estas Maĵor-Generalo; sed neniu timas aŭ lian pafilon aŭ lian barbon, ĉar li ’stas tiom molkora ke li eĉ ne damaĝus muŝon.”

“Nu, soldato estas soldato,” diris Betinjo, “kaj eble li damaĝus fian ŝteliston kvankam ne muŝon. Kie li estas?”

“Li foriris fiŝkapti antaŭ du monatoj kaj ankoraŭ ne revenis,” klarigis Buton-Brilo.

“Do mi ne opinias ke li multe utilos al ni en ĉi tiu katastrofo,” ĝemis malgranda Trot. “Sed eble Ozma, kiu ’stas feino, povos nehelpite eskapi de la ŝtelistoj.”

“Ŝi eble povus,” agnoskis Doroteo, mediteme, “sed se ŝi kapablus fari tion, verŝajne ŝi ne lasus sin kaptiĝi. Do la ŝtelistoj nepre estas pli potencaj per magio ol nia Ozma.”

Ne eblis nei tiun argumenton kaj, kvankam ili diskutis la aferon dum la tuta resto de la tago, ili ne povis decidi pri kiel Ozma estis kontraŭvole ŝtelita aŭ kiu faris la aĉan krimon.

Kiam estis preskaŭ vespere la Sorĉisto revenis, rajdante malrapide sur la Segĉevalo ĉar li sentis senkuraĝiĝon kaj perpleksiĝon. Glinda venis, poste, en sia aera ĉarego tirata de dudek lakte blankaj anseroj, kaj ankaŭ ŝi aspektis maltrankvila kaj malfeliĉa. Pli da amikoj de Ozma venis al ili kaj tiun vesperon ili ĉiuj longe diskutadis la aferon.

“Mi opinias,” diris Doroteo, “ke ni tuj eliru serĉi nian karan Ozman. Ŝajnas kruele ke ni loĝas komforte en ŝia palaco dum ŝi estas kaptito je la dispono de iu fia malamiko.”

“Jes,” akordis Glinda la Sorĉistino, “iu nepre serĉu ŝin. Mi mem ne povos iri, ĉar mi devos forte laboradi por krei novajn sorĉilojn per kiuj mi povos savi nian belan Regantinon. Sed se vi povos trovi ŝin, intertempe, kaj sciigos al mi kiu ŝtelis ŝin, tio ebligos ke mi savu ŝin multe pli rapide.”

“Do ni komencos morgaŭ matene,” decidis Doroteo. “Betinjo kaj Trot kaj mi ne perdos unu minuton plian.”

“Mi ne certas ke vi knabinoj estos bonaj detektivoj,” komentis la Sorĉisto; “sed mi akompanos vin, por protekti vin kontraŭ damaĝo kaj por konsili vin. Mia tuta sorĉilaro, domaĝe, estas ŝtelita, do mi nun estas efektive ne pli sorĉista ol iu el vi; sed mi strebos protekti vin kontraŭ iuj malamikoj kiujn vi renkontos.”

“Kio povus misokazi al ni en Oz?” demandis Trot.

“Kio misokazis al Ozma?” respondis la Sorĉisto.

“Se rampas Fipotenco en nia felando, kiu kapablas ŝteli ne nur Ozman kaj ŝian Magian Bildon, sed ankaŭ la Arkivo-Libron de Glinda kaj ŝian tutan magion, kaj mian nigran valizon en kiu estis ĉiuj miaj sorĉiloj, nu tiu Fipotenco ankoraŭ povos multe damaĝi nin. Ozma estas feino, ankaŭ Glinda, do neniu potenco povas mortigi aŭ detrui ilin; sed ĉiuj vi knabinoj estas mortopovaj, ankaŭ Buton-Brilo kaj mi, do ni devas atente protekti nin.”

“Nenio povas mortigi min,” diris Oĵo, la Manĝtula knabo.

“Vi pravas,” respondis la Sorĉistino, “kaj mi kredas ke estos bone ke ni dividu la serĉistojn en plurajn grupojn, por ke ili povu traserĉi la tutan landon Oz pli rapide. Do mi sendos Oĵon kaj Onĉjon Nunkie kaj D-ron Pipt en la Manĝtulan Landon, kiun ili tre bone konas; kaj mi sendos la Birdotimigilon kaj la Stanan Lignohakiston en la Kvelulan Landon, ĉar ili estas sentimaj kaj kuraĝaj kaj neniam laciĝas; kaj al la Gilikula Lando, kie estas multaj kaŝitaj danĝeroj, mi sendos la Vilulon kaj lian fraton, kun Tiktoko kaj Joĉjo Kukurbokapo. Doroteo elektu propran grupon kaj iru en la Palpbruman Landon. Vi ĉiuj demandu ĉie pri Ozma kaj klopodu trovi kie ŝi estas kaŝita.”

image-035

Ili opiniis ĉi tion tre saĝa plano kaj akceptis ĝin sendemande. Dum la foresto de Ozma Glinda la Bona estis la plej grava persono en Oz kaj ĉiuj ĝojis servi laŭ ŝia direktado.

image-234


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.