La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PERDITA PRINCINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 13: La Vero-Lageto

image-261

Ŝajnas ke delonge ni nenion aŭdis pri la Ranulo kaj Kuknjo la Kuketo-Kuiristino, kiuj forlasis la Landon de la Jipoj por serĉi la diamantornamitan oran telerlavujon kiu estis mistere ŝtelita tiun saman nokton kiam Ozma malaperis el la Smeralda Urbo. Sed necesas memori ke dum la Ranulo kaj la Kuko-Kuiristino preparis descendi de sia montosupro, kaj eĉ dum ili estis survoje al la domo de la kultivisto Viljoĉjo la Palpbrumo, Doroteo kaj la Sorĉisto kaj iliaj amikoj spertis la aventurojn kiujn ni ĵus rakontis.

Nu, tiun saman matenon kiam la veturantoj el la Smeralda Urbo adiaŭis la Carsuprulon de la Urbo Herku, Kuknjo la Kuketo-Kuiristino kaj la Ranulo vekiĝis en arbareto en kiu ili pasigis la nokton dormante sur litoj el folioj. Multaj domoj de kultivistoj estis proksimaj, sed ŝajne neniu volis bonvenigi la ŝvelan, arogantan Ranulon aŭ la malgrandan sekiĝintan Kuketo-Kuiristinon, do ili dormis sufiĉe komforte sub la arboj.

La Ranulo vekiĝis la unua, tiumatene, kaj irinte al la arbo kie Kuknjo dormas kaj trovinte ke ŝi ankoraŭ estas kovrita de dormo, li decidis iom promeneti kaj serĉi matenmanĝon. Veninte al la rando de la arbareto, li rimarkis ke kilometron for estas bela flava domo kiun ĉirkaŭas flava palisa barilo, do li marŝis cele tiun domon kaj enirinte la korton li trovis Palpbruman virinon kiu kolektadis branĉojn kiujn ŝi bruligos por kuiri sian matenmanĝon.

“Jadi!” ŝi kriis vidante la Ranulon, “kial vi estas ekster via ranlageto?”

“Mi serĉas juvelitan oran telerlavujon, bonulino,” li respondis, tre dignoplene.

“Vi ne trovos ĝin ĉi tie, tamen,” diris ŝi. “Niaj telerlavujoj estas el stano, kaj ili estas sufiĉe bonaj por kiu ajn. Do reiru al via lageto kaj ne ĝenu min.”

Ŝi parolis iom malafable kaj respektomanke, kio malplaĉis al la Ranulo.

“Permesu ke mi informu vin, sinjorino,” li diris, “ke kvankam mi estas rano mi estas la Plej Grava kaj Plej Saĝa Rano en la tuta mondo. Mi plue diru ke mi posedas pli da saĝeco ol ĉiu Palpbrumo – ĉu viro ĉu virino – en ĉi tiu lando. Kien ajn mi iras, oni surgenuiĝas antaŭ mi kaj honoras la Grandan Ranulon! Neniu alia scias tiom kiom mi; neniu alia estas tiom grandioza – tiom belega!”

“Se vi scias tiom,” ŝi respondis malafable, “kial vi ne scias trovi vian telerlavujon, anstaŭ traserĉadi la landon por trovi ĝin?”

“Baldaŭ,” li respondis, “mi iros al ĝia troviĝejo; sed ĝuste nun mi veturas kaj ankoraŭ ne matenmanĝis. Tial mi honoras vin petante ke vi donu al mi manĝaĵon.”

“Ho! La Granda Ranulo malsatas kiel vulgara vagabondo, ĉu? Do prenu tiujn branĉojn kaj helpu min pretigi fajron,” diris la virino malestime.

“Mi! La Granda Ranulo kolektu branĉojn?” li kriis ŝokite. “En la Lando de la Jipoj, kie mi estas pli honorata kaj potenca ol Reĝo mem, oni ploras pro ĝojo kiam mi petas matenmanĝigi min.”

“Do iru tien por via matenmanĝo,” deklaris la virino.

“Verŝajne vi ne komprenas mian gravecon,” urĝis la Ranulo. “Pro mia eksterordinara saĝo ne decas ke mi faru permanan laboradon.”

“Multe mirigas min,” komentis la virino, portante siajn branĉojn al la domo, “ke via saĝo ne informas vin ke vi ne ricevos matenmanĝon ĉi tie,” kaj ŝi eniris kaj batfermis la pordon malantaŭ si.

La Ranulo sentis ke li estas insultita, do li indigne kvakis kaj forturnis sin. Promeninte iomete pli li atingis neklaran padon kiu kondukis trans kampon direkte al grupo de belaj arboj, kaj kredante ke tiu rondo de ĉiamverduloj nepre ĉirkaŭas domon – kie eble oni afable akceptos lin – li decidis sekvi la padon.

Kaj post kelka tempo li atingis la arbojn, kiuj estis dense kunaj, kaj depuŝinte kelkajn branĉojn li trovis ke ne estas domo en la rondo, estas anstataŭe belega lageto de klara akvo.

Nu, la Ranulo, kvankam li estis granda kaj bone edukita kaj imitis la agmanierojn kaj kutimojn de homoj, tamen estis rano. Dum li rigardadis tiun solecan, senhoman lageton, lia akvamo revenis al li nerezisteble.

“Se mi ne povas akiri matenmanĝon tamen mi povos agrable naĝi,” diris li, kaj puŝinte sin tra la arbojn li atingis la bordon. Tie li formetis sian multekostan vestaron kaj metis sian brilan purpuran ĉapelon kaj sian orkapan bastonon apud ĝin. Post momento li eksaltis en la akvon kaj plonĝis al la plejfundo de la lageto.

La akvo estis agrable malvarma kaj amikema al lia dika, malglata haŭto, kaj la Ranulo naĝis ĉirkaŭ la lageton plurfoje antaŭ ol halti por ripozi. Post tio li flosis sur la surfaco kaj ekzamenis la lageton tre interesate. La fundo kaj flankoj estis tegitaj per brilantaj kaheloj blanke ruĝetaj; nur unu loko en la fundo, kie la akvo bobelis el kaŝita fonto, estis libera.

Sur la randoj la verda herbo kreskis al la bordo de la ruĝetaj kaheloj.

Kaj nun, dum la Ranulo ekzamenis la lokon, li trovis ke sur unu flanko de la lageto, ĝuste super la akvolimo, estis ora plato sur kiu kelkaj forte gravuritaj vortoj videblis. Li naĝis cele tiun platon kaj atinginte ĝin li legis ĉi tion:

Ĉi tiu estas
 LA VERO-LAGETO
Kiu naĝas en ĉi tiu
akvo devos por
ĉiam diri nur
LA VERON

Tiu deklaro ŝokis la Ranulon. Ĝi eĉ maltrankviligis lin, do li saltis sur la randon kaj komencis rapide vesti sin.

“Granda misfortuno trafis min,” li diris al si, “ĉar ekde nun mi ne povos diri ke mi estas saĝa, ĉar tio ne estas la vero. La vero estas ke mia fanfaronita saĝeco estas nur ŝajnigo, kiun mi proklamis por trompi homojn kaj devigi ke ili cedu al mi. En la vero, neniu vivanto povas scii multe pli ol siaj kunuloj, ĉar unu persono scias unu aferon, kaj alia scias alian aferon, tiel ke saĝo estas egale distribuita tra la tuta mondo. Sed – ve! – kia fataĉo atingos min. Eĉ Kuknjo la Kuketo-Kuiristino baldaŭ trovos ke mia scio ne estas pli granda ol la ŝia; ĉar naĝinte en la sorĉita akvo de la Lageto de Vero, mi ne plu povos trompi ŝin aŭ mensogi.”

Pli humila ol ekde multaj jaroj la Ranulo reiris al la arbareto kie li postlasis Kuknjon kaj trovis la virinon nun veka kaj lavanta sian vizaĝon en mallarĝa rivereto.

image-262

“Kie estis Via Moŝto?” ŝi demandis.

“Mi iris al domo de kultivisto por peti manĝaĵon,” diris li, “sed la virino rifuzis doni al mi.”

“Fie!” ŝi kriis. “Sed ne gravas; ekzistas aliaj domoj, kie oni volonte manĝigos la Plej Saĝan Personon en la tuta Mondo.”

“Ĉu vin?” li demandis.

“Ne, vin.”

La Ranulo sentis fortan instigon diri la veron, sed li baraktis kontraŭ ĝi vigle. Lia rezonado diris al li ke tute ne necesas ke Kuknjo sciu ke li ne estas saĝa, ĉar sciante tion ŝi eble ne plu respektus lin, sed kiam ajn li malfermis sian buŝon por paroli li konsciis ke li tuj diros la veron do li refermis ĝin kiel eble plej rapide. Li provis paroli pri io alia, sed la vortoj necesaj por maltrompi la virinon puŝis sin al liaj lipoj malgraŭ lia baraktado. Fine, sciante ke li devos aŭ resti muta aŭ lasi ke la vero proklamiĝu, li senespere ĝemis mallaŭte kaj diris:

“Kuknjo, mi ne estas la Plej Saĝa Persono en la tuta Mondo; mi tute ne estas saĝa.”

image-263

“Sed devas esti vere!” ŝi protestis. “Vi mem informis min, eĉ hieraŭvespere!”

“Do hieraŭvespere mi ne diris al vi la veron,” li konfesis, aspektante tre honta – kiom eblas al rano.

“Mi bedaŭras ke mi mensogis al vi, bona Kuknjo; sed, se vi devas scii la veron, la tutan veron kaj nur la veron, mi efektive ne estas tiom saĝa kiom vi.”

La Kuketo-Kuiristinon multe ŝokis aŭdi tion, ĉar ĝi frakasis unu el ŝiaj plej agrablaj iluzioj. Ŝi rigardis la belege vestitan Ranulon miroplene.

“Kio instigis vin tiom subite malmensogi?” ŝi demandis.

“Mi naĝis en la Vero-Lageto,” li diris, “kaj kiu naĝas en tiu akvo devas por ĉiam diri la veron.”

“Vi stultis farante tion,” deklaris la virino. “Ofte estas tre embarase diri la veron. Mi ĝojas ke mi ne naĝis en tiu aĉa akvo!”

La Ranulo rigardis sian akompananton penseme.

“Kuknjo,” diris li, “Mi volas ke vi iru al la Lageto de Vero kaj banu vin en ĝia akvo. Ĉar, se ni kunveturos kaj renkontos nekonatajn aventurojn, ne estos juste ke nur mi devos ĉiam diri al vi la veron, dum vi povos diri al mi kion ajn vi volas. Se ni ambaŭ spertos la sorĉitan akvon ne estos ebleco ke iam ni trompos unu la alian.”

“Ne,” ŝi asertis, firme kapneante, “Mi rifuzas, Moŝto. Ĉar, se mi dirus al vi la veron, mi certas ke vi ne ŝatus min. Neniu Lageto de Vero por mi. Mi estos precize kio mi estas, honesta virino kiu povas diri kion ŝi volas sen vundi ies spiriton.”

Pri tiu decido la Ranulo devis kontenti, kvankam li bedaŭris ke la Kuketo-Kuiristino rifuzas akcepti lian konsilon.

image-264


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.