La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA PERDITA PRINCINO DE OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Ne povis esti dubo: Princino Ozma, la bela knabina reganto de la Felando Oz, estis perdita. Ŝi tute malaperis.
Neniu el ŝiaj regatoj – eĉ neniu el ŝiaj plej intimaj amikoj – sciis kio okazis al ŝi.
Doroteo la unua trovis tion. Doroteo estis malgranda knabino el Kansas kiu venis al la Lando Oz por tie loĝi kaj ricevis tre agrablan ĉambraron en la reĝa palaco de Ozma, simple ĉar Ozma amis Doroteon kaj volis ke ŝi loĝu kiel eble plej proksime, tiel ke la du knabinoj povu multe kunesti.
Doroteo ne estis la sola knabino el la ekstera mondo kiu estis bonvenigita en Ozon kaj loĝis en la reĝa palaco. Ankaŭ estis alia nomita Betinjo Bobin, kies aventuroj instigis ŝin serĉi rifuĝon kun Ozma, kaj ankoraŭ alia nomita Trot, kiu invitiĝis, kun sia fidela akompananto, Kap’tano Vilĉjo, hejmiĝi en ĉi tiu mirinda felando. La tri knabinoj ĉiuj havis ĉambrojn en la palaco kaj estis bonaj amikoj; sed Doroteo estis la plej intima amiko de ilia gracoplena Regantino kaj nur ŝi je kiu ajn horo aŭdacis viziti Ozman en ŝiaj reĝaj loĝoĉambroj. Ĉar Doroteo jam loĝis en Oz multe pli longe ol la aliaj knabinoj kaj fariĝis Princino de la regno.
Betinjo estis unu jaron pli aĝa ol Doroteo kaj Trot estis unu jaron pli juna, tamen la tri knabinoj estis sufiĉe similaĝaj por fariĝi intimaj kunludantoj kaj bone distriĝi kune. Dum la trio konversaciadis unu matenon en la ĉambro de Doroteo Betinjo proponis ke ili veturu en la Manĝtulan Landon, kiu estis unu el la kvar grandaj partoj de la Lando Oz regata de Ozma.
“Mi ankoraŭ ne estis tie,” diris Betinjo Bobin, “sed la Birdotimigilo iam diris al mi ke ĝi estas la plej bela lando en la tuta Oz.”
“Ankaŭ mi volas kuniri,” aldonis Trot.
“Bone,” diris Doroteo, “mi petos Ozman. Eble ŝi permesos ke ni kunprenu la Segĉevalon kaj la Ruĝan Ĉaregon, tio estus por ni multe pli agrabla ol devi marŝi la tutan vojon. Ĉi tiu Lando Oz estas iom granda, kiam oni iras al ĉiuj ĝiaj bordoj.”
Do ŝi ekstaris kaj iris laŭ la koridoroj de la belega palaco ĝis ŝi atingis la reĝan ĉambraron, kiu plenigis la tutan antaŭan parton de la dua etaĝo. En malgranda atendoĉambro sidis la servistino de Ozma, Ĵelea Konfitaĵ, kiu sin okupis per kudrado.
“Ĉu Ozma jam ellitiĝis?” demandis Doroteo.
“Mi ne scias, kara,” respondis Ĵelea. “Mi ne jam aŭdis ŝin ĉimatene. Ŝi eĉ ne vokis por ke mi pretigu ŝian banon aŭ matenmanĝon, kaj estas multe post la kutima tempo por ili.”
“Strange!” krietis la knabineto.
“Jes,” akordis la servistino; “sed kompreneble nenia damaĝo povus okazi al ŝi. Neniu povas morti aŭ esti mortigita en la Lando Oz kaj Ozma mem estas potenca feino, kaj ŝi ne havas malamikojn, laŭ nia scio. Tial mi tute ne maltrankvilas pri ŝi, kvankam konfesendas ke ŝia silento estas malkutima.”
“Eble,” diris Doroteo, penseme, “ŝi plu dormas. Aŭ eble ŝi legas, aŭ planas ian novan magiaĵon por bonfari al sia popolo.”
“Ĉio ĉi povus esti vera,” respondis Ĵelea Konfitaĵ, “tial mi ne aŭdacis ĝeni nian reĝan mastrinon. Tamen vi estas privilegia, Princino, kaj mi certas ke al Ozma tute ne ĝenus se vi enirus por paroli kun ŝi.”
“Kompreneble ne,” diris Doroteo, kaj malferminte la pordon de la ekstera ĉambro ŝi eniris. Estis tute kviete tie. Ŝi marŝis en alian ĉambron, kiu estis la buduaro de Ozma, kaj poste, repuŝinte pezan drapiraĵon riĉe broditan per fadenoj el pura oro, la knabino eniris la dormoĉambron de la feina Reganto de Oz. La ebura kaj ora lito estis vaka; la ĉambro estis vaka; neniu spuro de Ozma estis trovebla.
Tre surprizite, kvankam ankoraŭ sen timo ke io okazis al sia amikino, Doroteo reiris tra la buduaro al la aliaj ĉambroj de la ĉambaro. Ŝi eniris la muzikoĉambron, la bibliotekon, la laborejon, la banĉambron, la vestoĉambron kaj eĉ la grandan tronoĉambron, kiu estis apud la reĝa ĉambraro, sed en neniu el tiuj lokoj ŝi povis trovi Ozman.
Do ŝi reiris al la antaŭĉambro kie ŝi estis parolinta kun la servistino, Ĵelea Konfitaĵ, kaj diris:
“Ŝi ne estas en siaj ĉambroj nun, do sendube ŝi eliris.”
“Mi ne komprenas kiel ŝi povus fari tion sen ke mi vidus ŝin,” respondis Ĵelea, “krom se eble ŝi malvidebligis sin.”
“Nu, ŝi ne estas tie,” deklaris Doroteo.
“Do ni iru trovi sin,” proponis la servistino, kiu ŝajnis iom maltrankvila.
Do ili eliris en la koridorojn kaj tie Doroteo preskaŭ stumblis pro kurioza knabino kiu dancadis leĝere laŭlonge de la koridoro.
“Haltu momenton, Ĉifoneroj!” ŝi kriis. “Ĉu vi jam vidis Ozman ĉimatene?”
“Mi ne!” respondis la kurioza knabino, dancante pli proksimen. “Mi perdis ambaŭ okulojn dum baraktado kun la Vuzo, hieraŭnokte, ĉar la besto forgratis ilin de mia vizaĝo per siaj kvadrataj piedoj. Do mi metis la okulojn en mian poŝon kaj ĉimatene Buton-Brilo kondukis min al Onklino Em, kiu surkudris ilin denove. Do mi vidis tute nenion hodiaŭ, escepte de dum la ĵusaj kvin minutoj. Do kompreneble mi ne vidis Ozman.”
“Nu, bone, Ĉifoneroj,” diris Doroteo, rigardante interesate la okulojn, kiu estis nur du rondaj nigraj butonoj kudritaj sur la vizaĝon de la knabino.
Ankaŭ aliaj aspektoj de Ĉifoneroj ŝajnus kuriozaj al persono vidanta ŝin unuafoje. Oni kutime nomis ŝin “La Miksĉifona Knabino”, ĉar ŝiaj korpo kaj membroj estis el gajkolora miksĉifona peplomo tondita laŭ homa formo kaj plenigita per katuno. Ŝia kapo estis ronda pilko simile plenigita kaj ligita al ŝiaj ŝultroj. Ŝiaj haroj estis amaso da brunaj trikfadenoj kaj por fari ŝian nazon oni tiris parton de la ŝtofo por formi pilketon kaj ligis ĝin per ŝnuro por teni ĝin ĝustaloke. Ŝian buŝon oni zorge faris tondante fendeton en la ĝusta loko kaj vatante ĝin per ruĝa silko, aldonante du vicojn de perloj por ke ili estu dentoj kaj iom da ruĝa flanelo kiel langon.
Malgraŭ tiu stranga konsisto, la Miksĉifona Knabino magie vivis kaj montris sin unu el la plej gajaj kaj agrablaj el la multaj strangetaj uloj kiuj loĝis en la miriga Felando Oz. Efektive, Ĉifoneroj estis ĝenerale amata, kvankam ŝi estis iom supraĵema kaj nekonstanta kaj faris kaj diris multon kio surprizis ŝiajn amikojn. Ŝi malofte estis kvieta, ŝi amis danci, transturniĝi kaj transkapiĝi, grimpi arbojn kaj partopreni multajn aliajn aktivajn sportojn.
“Mi iras serĉi Ozman,” komentis Doroteo, “ĉar ŝi ne estas en siaj ĉambroj kaj mi volas fari al ŝi demandon.”
“Mi akompanos vin,” diris Ĉifoneroj, “ĉar miaj okuloj brilas pli ol la viaj kaj povas pli foren vidi.”
“Mi iom dubas pri tio,” respondis Doroteo. “Sed akompanu min se vi volas.”
Kune ili traserĉis la grandan palacon kaj eĉ la plej forajn limojn de la palaca tereno, kiu estis tre granda, sed nenie ili trovi spuron de Ozma. Kiam Doroteo revenis al kie atendis Betinjo kaj Trot, la vizaĝo de la knabineto estis iom sobra kaj maltrankvila, ĉar neniam antaŭe Ozma foriris sen informi siajn amikojn pri kien ŝi iras, aŭ sen eskorto taŭga por ŝia reĝa rango.
Tamen ŝi estis for, kaj neniu vidis ŝin foriri.
Doroteo renkontis kaj demandis al la Birdotimigilo, Tiktoko, la Vilulo, Buton-Brilo, Kap’tano Vilĉjo, kaj eĉ al la saĝa kaj potenca Sorĉisto de Oz, sed neniu el ili vidis Ozman post ŝia apartiĝo de siaj amikoj la antaŭan vesperon kaj iro al siaj ĉambroj.
“Pas’nokte ŝi diris nenion pri foriro ien,” komentis malgranda Trot.
“Ne, kaj jen la plej stranga parto,” respondis Doroteo. “Kutime Ozma sciigas al ni kion ajn ŝi faras.”
“Kial ne rigardi per la Magia Bildo?” proponis Betinjo Bobin. “Tio informos al ni pri kie ŝi estas, post nur sekundo.”
“Kompreneble!” kriis Doroteo. “Kial mi ne jam elpensis tion?” kaj tuj la tri knabinoj rapidis al la buduaro de Ozma, kie la Magia Bildo ĉiam pendis.
Tiu Magia Bildo estis unu el la plej gravaj trezoroj de la reĝina Ozma. Estis granda ora kadro, en kies centro estis blugriza kanvaso sur kiu diversaj scenoj konstante aperadis kaj malaperadis. Se oni staris antaŭ ĝi kaj volis vidi kion faras iu persono – kie ajn en la mondo – nur necesis ke oni esprimu la deziron kaj la sceno en la Magia Bildo ŝanĝiĝis kaj ekestis la sceno kie estas tiu persono kaj montris precize kion li aŭ ŝi faras. Do la knabinoj sciis ke estos facile deziri vidi Ozman, kaj per la bildo ili rapide ekscios kie ŝi estas.
Doroteo antaŭeniris al la loko kie la bildon kutime protektis dikaj satenaj kurtenoj, kaj disapartigis la drapiraĵojn. Farinte tion ŝi staris miregante, dum ŝiaj du amikoj kriis pro malkontentiĝo.
La Magia Bildo mankis. Nur vaka spaco sur la muro malantaŭ la kurtenoj montris kie ĝi antaŭe pendis.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.