La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA PERDITA PRINCINO DE OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Tuj kiam la Sorĉisto de Oz kaj liaj sekvantoj estis plene en la enirejo de la kastelo la grandaj portaloj kunsvingiĝis brue kaj pezaj bariloj ligis ilin. Ili rigardis unu la alian maltrankvile, sed neniu volis paroli pri la okazaĵo. Se ili efektive estis kaptitoj en la vimenaĵa kastelo ili devos trovi metodon eskapi, sed ilia unua devo estis atenti la celon por kiu ili venis kaj serĉi la Reĝinan Ozman, kiun ili kredis kaptita de la magiisto, kaj savi ŝin.
Ili trovis ke ili eniris kvadratan korton de kiu enirejo kondukis en la ĉefan konstruaĵon de la kastelo. Ankoraŭ neniu persono renkontis ilin, kvankam brilkolora pavo, staranta sur la muro, gakis ridante kaj diris per sia akra, altatona voĉo: “Povraj stultuloj! Povraj stultuloj!”
“Mi esperas ke la pavo eraras,” komentis la Ranulo, sed neniu alia atentis la birdon. Ilin iom imponis la silento kaj soleco de la loko.
Kiam ili eniris la pordojn de la kasteloj, kiuj estis invite malfermaj, ankaŭ ili fermiĝis post ili kaj grandegaj klinkoj ekglitis. La bestoj ĉiuj akompanis la grupon en la kastelon, ĉar ili sentis ke estus danĝere apartiĝi. Ili devis sekvi zigzagan koridoron, turnante sin tien kaj alien, ĝis fine ili eniris grandan centran halon, cirkloforman kaj kun alta kupolo de kiu pendis enorma lustro.
La Sorĉisto estis plej antaŭa, sekvis Doroteo, Betinjo kaj Trot; Toto konstante sekvis la kalkanojn de sia malgranda mastrino. Post ili estis la Leono, la Vuzo kaj la Segĉevalo; poste Kuknjo la Kuketo-Kuiristino kaj Buton-Brilo; poste la Lavenda Urso portanta la Palruĝan Urson, kaj fine la Ranulo kaj la Miksĉifona Knabino, kaj Hanĉjo la Mulo estis plejlasta. Do la Sorĉisto la unua vidis la grandan kupolitan halon, sed la aliaj rapide sekvis kaj miroplene grupiĝis tuj interne de la enirejo.
Sur alta podio ĉe unu flanko estis peza tablo sur kiu kuŝis la Granda Arkivo-Libro de Glinda; sed la podio estis ligita al la podio kaj la Libro estis firme ĉenita al la tablo – ĝuste kiel kiam ĝi estis gardata en la palaco de Glinda. Sur la muro super la tablo pendis la Magia Bildo de Ozma.
Sur aro da bretoj aliflanke de la halo staris ĉiuj kemiaĵoj kaj magiesencoj kaj ĉiuj magiiloj ŝtelitaj forde Glinda kaj Ozma kaj la Sorĉisto, kun vitraj pordoj kiuj kovris la bretojn tiel ke neniu povu akiri ilin.
Kaj en fora angulo sidis la Ŝufaristo Ugu, liaj piedoj estis pigre etenditaj, liaj maldikaj manoj estis kunmetitaj malantaŭ lia kapo. Li trankvile klinis sin malantaŭen kaj fumadis longan pipon. Ĉirkaŭ la magiisto estis ia kaĝo, laŭaspekte konsistanta el oraj stangoj kun grandaj spacoj inter ili, kaj ĉe liaj piedoj – ankaŭ interne de la kaĝo – ripozis la longe serĉita diamantornamita telerlavujo de Kuknjo la Kuketo-Kuiristino.
Princino Ozma estis tute ne videbla.
“Nu, nu,” diris Ugu, kiam la invadintoj jam staris silente dum momento, ĉirkaŭrigardante, “ĉi tiu vizito estas atendita plezuro, mi certigas al vi. Mi sciis ke vi venas kaj mi scias kial vi estas ĉi tie. Vi ne estas bonvenaj, ĉar mi ne povas profite uzi iun el vi, sed ĉar vi insiste venis mi esperas ke vi kiel eble plej mallongigos ĉi tiun posttagmezan viziton. Ne necesos multa tempo por fini vian traktadon kun mi. Vi petos de mi Ozman, kaj mi respondos ke vi trovu ŝin – se vi povos.”
“Sinjoro,” respondis la Sorĉisto, riproĉtone, “vi estas tre fia kaj kruela persono. Mi supozas ke vi imagas ke ĉar vi ŝtelis la telerlavujon de ĉi tiu kompatinda virino kaj la plej bonan magion en Oz, ke vi estas pli potenca ol ni kaj povos triumfi kontraŭ ni.”
“Jes,” diris la Ŝufaristo Ugu, malrapide plenigante sian pipon per freŝa tabako el arĝenta bovlo kiu staris apud li, “precize tion mi imagas. Tute ne utilos al vi postuli de mi la knabinon kiu antaŭe estis la Reganto de Oz, ĉar mi ne diros al vi kie mi kaŝis ŝin – kaj vi ne povus diveni eĉ dum mil jaroj. Nek mi redonos al vi iun magion kiun mi kaptis. Mi ne tiom stultas. Sed memoru ĉi tion: mi mem intencas esti de nun la Reganto de Oz, do mi konsilas ke vi zorgu dece paroli al via estonta Monarko.”
“Ozma restas la Reganto de Oz, ne grave kie vi kaŝis ŝin,” deklaris la Sorĉisto. “Kaj enmensigu ĉi tion, mizera Ŝufaristo: Ni intencas trovi kaj savi ŝin, kiam eble, sed nia unua devo kaj plezuro estos konkeri vin kaj poste puni vin pro viaj fiagoj.”
“Bone; konkeru,” diris Ugu. “Mi vere volonte vidos kiel vi faros tion.”
Nu, kvankam la malgranda Sorĉisto parolis tiom aŭdace, li tiumomente tute ne sciis kiel ili povus konkeri la magiiston. Tiumatene li donis al la Ranulo, pro lia peto, dozon da zosozo el sia botelo, kaj la Ranulo promesis eventuale forte batali; sed la Sorĉisto sciis ke forto sola ne povos venki kontraŭ magiaj artoj. Tamen la ludila Reĝo de la Ursoj jam montris ke li havas vere respektindan magion, kaj la Sorĉisto iom dependis de tio. Sed io estis tuj farenda, kaj la Sorĉisto ne sciis kion.
Dum li pripensadis tiun perpleksigan demandon kaj la aliaj staris rigardante lin, sian estron, io kurioza okazis. La planko de la granda ronda halo, sur kiu ili staradis, subite komencis kliniĝi. Anstataŭ resti plata kaj senklina ĝi fariĝis dekliva, kaj la dekliveco pli kaj pli grandiĝis ĝis neniu el la grupo povis plu stari sur ĝi. Baldaŭ ili ĉiuj glitis al la muro, kiu nun estis sub ili, kaj tiam evidentiĝis ke la tuta vasta ĉambro malrapide inversiĝas! Nur la Ŝufaristo Ugu, enpoziciigita de la stangoj de la ora kaĝo, restis en sia antaŭa loko, kaj la fimagiisto laŭaspekte ĝuegis la surprizon de liaj viktimoj.
Unue, ĉiuj glitis al la muro malantaŭ ili, sed dum la ĉambro plu inversiĝis ili poste glitis sur la muro kaj trovis sin sur la fundo de la granda kupolo, batiĝante kontraŭ la grandan lustron kiu, kiel ĉio alia, nun estis inversita.
La turniĝado nun ĉesis kaj la ĉambro fiksiĝis.
Supren rigardante ili vidis Ugun pendanta en sia kaĝo ĉe la plejsupro, kiu iam estis la planko.
“Ha,” diris li, ridetante al ili, “por konkeri oni devas agi, kaj kiu agas rapide nepre venkas. Ĉi tiu estas tre bona karcero, el kiu mi certas ke vi ne eskapos. Bonvolu distri vin kiel ajn vi volas, sed mi devas peti vin pardoni mia foriron, ĉar mi havas taskojn farendajn en alia parto de mia kastelo.”
Dirinte tion, li malfermis lukon en la planko de sia kaĝo (kiu nun estis super lia kapo) kaj tragrimpis kaj malaperis el ilia vidpovo. La diamanta telerlavujo restis en la kaĝo, sed la stangoj malebligis ke ĝi falu sur iliajn kapojn.
“Nu, vere!” diris la Miksĉifona Knabino, prenante unu el la stangoj de la lustro kaj svingante sin de ĝi, “jen unu punkto por la Ŝufaristo, ĉar li tre lerte kaptis nin.”
“Bonvolu ne stari sur mia piedo,” diris la Leono al la Segĉevalo.
“Kaj kompleze, Sinjoro Mulo,” komentis la Vuzo, “forprenu vian voston de mia maldekstra okulo.”
“Estas iom tro da uloj ĉi tie,” klarigis Doroteo, “ĉar la kupolo rondas kaj ni ĉiuj glitis en ĝian mezon. Sed ni kiel eble plej silentu ĝis ni povos elpensi kion fari.”
“Ve, ve!” lamentis Kuknjo; “mi volegas mian plejkaran telerlavujon,” kaj ŝi sopire etendis siajn brakojn ĝiadirekten.
“Volonte mi havus la magion kiu estas sur la tieaj bretoj,” ĝemis la Sorĉisto.
“Ĉu vi s’pozas ke ni povus atingi ĝin?” demandis Trot maltrankvile.
“Necesus flugi,” ridis la Miksĉifona Knabino.
Sed la Sorĉisto serioze konsideris la proponon, ankaŭ la Ranulo. Ili pridiskutis ĝin kaj baldaŭ planis provon atingi la bretojn kie estas la magiiloj. Unue la Ranulo kuŝis sur la ronda kupolo kaj apogis sian piedon per la trunketo de la lustro; la Sorĉisto grimpis trans lin kaj kuŝis sur la kupolo kun la piedoj sur la ŝultroj de la Ranulo; sekvis la Kuketo-Kuiristino; post tio Buton-Brilo grimpis al la ŝultroj de la virino; sekve Doroteo grimpis, kaj Betinjo kaj Trot, kaj fine la Miksĉifona Knabino, kaj ilia suma longo altetendiĝis laŭ la muro de la kupolo sed ne sufiĉe por ke Ĉifoneroj tuŝu la bretojn.
“Atendu minuton, eble mi povos atingi la magion,” vokis la Reĝo de la Ursoj, kaj li komencis grimpadi la korpojn de la aliaj. Sed kiam li atingis la Kuketo-Kuiristinon liaj molaj piedoj tiklis ŝian flankon tiel ke ŝi torde movetis sin kaj renversis la tutan vicon.
Suben ili falis, falante amase kontraŭ la bestojn, kaj kvankam neniu damaĝiĝis estis konfuzego kaj la Ranulo, kiu estis ĉe la malsupro, preskaŭ koleregis antaŭ ol povi resurpiediĝi.
Kuknjo absolute rifuzis provi la “piramidan trukon”, kiel ŝi nomis ĝin, kaj ĉar la Sorĉisto nun konvinkiĝis ke ili ne povos atingi la magiilojn tiumaniere la provon ili nuligis.
“Sed io estas farenda,” diris la Sorĉisto, do li turnis sin al la Lavenda Urso kaj demandis: “Ĉu la magio de Via Moŝto povus helpi nin eskapi de ĉi tie?”
“Mia magia povo estas limigita,” estis la respondo.
“Kiam mi remburiĝis la feoj apude staris kaj kaŝe metis iom da magio en la plenigaĵon. Sekve mi povas fari la magion kiu estas interne de mi, sed nenion alian. Tamen vi estas sorĉisto, kaj sorĉisto devus kapabli ion ajn fari.”
“Via Moŝto forgesas ke miaj magiiloj estas ŝtelitaj,” diris la Sorĉisto malfeliĉe, “kaj sorĉisto sen iloj estas senpova kiel ĉarpentisto sen martelo aŭ segilo.”
“Ne cedu,” petegis Buton-Brilo, “ĉar se ni ne eskapos de ĉi tiu stranga karcero ni ĉiuj mortos pro malsato.”
“Ne mi!” ridis la Miksĉifona Knabino, nun starante sur la supro de la lustro, sur la loko kiu devus esti ĝia malsupro.
“Ne menciu tiajn teruraĵojn,” diris Trot, tremante.
“Ni venis ĉi tien por kapti la Ŝufariston, ĉu ne?”
“Jes, kaj por savi Ozman,” diris Betinjo.
“Kaj jen ni, mem kaptitaj, kaj mia amata telerlavujo pendas tie supre, klare videbla!” ploregis la Kuketo-Kuiristino, viŝante siajn okulojn per la vosto de la jako de la Ranulo.
“Ĉit!” vokis la Leono, per basa profunda muĝo, “Lasu la Sorĉiston iom pensi.”
“Li havas multan tempon,” diris Ĉifoneroj. “La cerbon de la Birdotimigilo li bezonas.”
Finfine malgranda Doroteo savis ilin, kaj ŝia kapablo savi ilin preskaŭ tiom surprizis la knabinon kiom ŝiajn amikojn. Doroteo jam sekrete provadis la povojn de sia Magia Zono, kiun ŝi iam kaptis de la Reĝo de la Knomoj, kaj eksperimentadis per ĝi diversmaniere, ekde kiam ŝi komencis ĉi tiun eventoplenan veturon. Diversfoje ŝi kaŝe foriris de la aliaj membroj de la grupo kaj sola provis trovi kion povas kaj kion ne povas fari la Magia Zono. Multon ĝi ne kapablis fari, ŝi trovis, sed ŝi sciiĝis pri kelkaj kapabloj de la Zono kaj eĉ ŝiaj amikinoj tute ne suspektis ke ŝi scias.
Unue, ŝi memoris ke kiam la Reĝo de la Knomoj posedis ĝin la Magia Zono povis fari transformojn, kaj per elfunda pripensado ŝi fine memoris la manieron per kiuj tiuj transformoj okazis. Pli bona, tamen, estis la trovo ke la Magia Zono akceptas plenumi unu deziron de la portanto ĉiutage. Ŝi nur bezonis fermi sian dekstran okulon kaj moveti maldekstran piedfingron kaj longe enspiri kaj esprimi sian deziron. Hieraŭ ŝi sekrete deziris skatolon da karamelbombonoj kaj tuj ŝi trovis la skatolon proksima. Hodiaŭ ŝi ankoraŭ ne uzis sian ĉiutagan deziron, kredante ke eble ĝi estos urĝe bezonata, kaj nun venis la momento kiam ŝi devos uzi la deziron por ke ŝi kun siaj amikoj eskapu el la karcero en kiun Ugu fermis ilin.
Do, sen informi iun ajn pri kion ŝi intencas fari – ĉar ŝi jam uzis la deziron nur unufoje kaj ne estis certa pri kiom kapabla estas la Magia Zono – Doroteo fermis sian dekstran okulon kaj movetis sian maldekstran grandan piedfingron kaj enspiris profunde kaj plejforte deziris. La sekvan momenton la ĉambro komencis rerivolui, malrapide same kiel antaŭe, kaj iom post iom ili ĉiuj glitis al la flanka muro kaj laŭlonge de la muro al la planko – ĉiuj escepte de Ĉifoneroj, kiu tiom surpriziĝis ke ŝi plu kroĉiĝis al la lustro. Kiam la granda halo reestis en sia ĝusta pozicio kaj la aliaj staris firme sur ĝia planko, ili suprenrigardis al la kupolo kaj vidis la Miksĉifonan Knabinon pendanta de la lustro.
“Jadi!” kriis Doroteo. “Kiel vi povos subeniri?”
“Ĉu la ĉambro plu rivoluos?” demandis Ĉifoneroj.
“Mi esperas ke ne. Mi kredas ke tio jam ĉesis,” diris Princino Doroteo.
“Do flankenpaŝu por ke vi ne damaĝiĝu!” kriis la Miksĉifona Knabino, kaj tuj kiam ili obeis tiun peton ŝi malkroĉis sin de la lustro kaj falis kalkanojn-superkape kaj tordante kaj turnante sin tre ekscite. Plump! ŝi falis sur la kahelitan plankon kaj ili kuris al ŝi kaj rulis ŝin kaj perfrape reĝustigis ŝian formon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.