La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA PERDITA PRINCINO DE OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Dum kelka tempo la veturantoj ripete konfuziĝis pri la direkto, ĉar preter la kardokampoj ili retrovis sin sur la turniĝtereno, kiu svingis sin ĉirkaŭ ilin tiom malnature ke unue ili trovis antaŭ si unu direkton kaj poste alian. Sed tenante la Urbon Ti konstante malantaŭ si la aventurantoj fine preterpaŝis la perfidan turniĝregionon kaj venis al ŝtonplena lando kie tute neniu herbo kreskis. Tamen estis multaj arbustoj, kaj kvankam nun estis preskaŭ mallumiĝinte la knabinoj trovis kelkajn bongustegajn flavajn berojn, kaj unu gustumo instigis ilin ĉiujn pluki tiom kiom ili povis. La beroj kontentigis iliajn malsatodolorojn, dum iom da tempo, kaj ĉar nun jam fariĝis tro mallume por vidi ion ajn ili kampis kie ili estis.
La tri knabinoj kuŝiĝis sur unu el la litkovraĵoj – en vico – kaj la Sorĉisto kovris ilin per la alia litkovraĵo kvazaŭ enlitigante ilin. Buton-Brilo rampis en la ŝirmon de kelkaj arbustoj kaj ekdormis post malpli ol duona minuto. La Sorĉisto sidiĝis kun sia dorso kontraŭ granda ŝtono kaj rigardadis la stelojn en la ĉielo kaj pensis serioze pri la danĝera aventuro kiun ili entreprenis, demandante al si ĉu iam ili povos retrovi sian amatan Ozman. La bestoj kuŝis en grupo aparta, iom for de la aliaj.
“Mi perdis mian grumblon!” diris Toto, kiu estis tre silenta kaj seriozema dum tiu tuta tago. “Laŭ via supozo, kien ĝi iris?”
“Se vi petintus min gardi vian grumblon, eble mi povus informi vin,” komentis la Leono dormeme.
“Sed, vere, Toto, mi supozis ke vi mem gardas ĝin.”
“Estas aĉe perdi sian grumblon,” diris Toto, svingante sian voston lamente. “Supozu ke vi perdis vian muĝon, Leono. Vi sentus malplezuron, ĉu ne?”
“Mia muĝo,” respondis la Leono, “estas mia plej feroca parto. Mi dependas de ĝi por tiom timigi miajn malamikojn ke ili ne kuraĝos batali min.”
“Iam,” diris la Mulo, “mi perdis mian muĝon, tiel ke mi ne povis alvoki Betinjon por sciigi al ŝi ke mi malsatas. Estis antaŭ ol mi povis paroli, komprenu, ĉar mi ankoraŭ ne venis al la Lando Oz, kaj mi trovis ke estas nepre tre malkomforte ne povi fari bruon.”
“Vi sufiĉe bruas nun,” deklaris Toto. “Sed neniu el vi respondis mian demandon: Kie estas mia grumblo?”
“Mi tute ne scias,” diris la Vuzo. “Ne interesas min tiaj aferoj, efektive.”
“Vi ronkegas,” asertis Toto.
“Eble,” diris la Vuzo. “Oni ne respondecas pri kion oni faras dormante. Bonvolu veki min, iam, dum mi ronkados, por ke mi aŭdu la sonon. Tiam mi povos taksi ĉu ĝi estas aĉa aŭ plezuriga.”
“Plezuriga ĝi ne estas, mi certigas vin,” diris la Leono, oscedante.
“Mi opinias ĝin tute nenecesa,” deklaris Hanĉjo la Mulo.
“Nepre vi perdu tiun kutimon,” diris la Segĉevalo.
“Vi neniam aŭdas min ronki, ĉar mi neniam dormas. Mi eĉ ne henas, kiel tiuj dikaj viandaj ĉevaloj. Ke kiu ajn ŝtelis la grumblon de Toto ankaŭ forprenu la muĝojn de la Mulo kaj de la Leono kaj la ronkon de la Vuzo!”
“Ĉu vi do opinias ke iu ŝtelis mian grumblon?”
“Vi neniam antaŭe perdis ĝin, ĉu?” demandis la Segĉevalo.
“Nur unufoje, kiam mia gorĝo estis raŭka pro troa bojado kontraŭ la luno.”
“Ĉu via gorĝo nun estas raŭka?” demandis la Vuzo.
“Ne,” respondis la hundo.
“Mi tute ne komprenas,” diris Hanĉjo, “kial hundoj bojas kontraŭ la luno. Ili ne povas timigi la lunon, kaj la luno ne atentas la bojadon. Do kial hundoj faras tion?”
“Ĉu iam vi estis hundo?” demandis Toto.
“Tute ne,” respondis Hanĉjo. “Feliĉe mi povas diri ke mi kreiĝis mulo – la plej bela speco de besto – kaj ĉiam restis tia.”
La Vuzo sidiĝis sur siajn kvadratajn koksojn por zorge ekzameni Hanĉjon.
“Beleco,” diris li, “sendube estas subjektiva afero. Mi ne diras ke via memtakso estas malĝusta, amiko Hanĉjo, aŭ ke vi estas banale trofiera. Sed se vi admiras grandajn skuiĝemajn orelojn, kaj voston kia farbobroso, kaj piedojn sufiĉe grandajn por elefanto, kaj longan kolon kaj korpon tiom maldikan ke oni povas kalkuli la ripojn kun unu okulo fermita – se tion vi opinias beleco, Hanĉjo – aŭ vi aŭ mi multe eraras.”
“Vi estas plena de randoj,” malestime diris la Mulo. “Se mi estus kvadrata kiel vi, mi supozas ke vi taksus min bela.”
“La eksteraĵon, kara Hanĉjo, jes,” respondis la Vuzo. “Sed por esti vere bela oni devas esti bela interne kaj ekstere.”
La Mulo ne povis nei tiun deklaron, do li faris muĝon de naŭzo kaj ruliĝis tiel ke lia dorso frontis la Vuzon. Sed la Leono, rigardante la duon trankvile per siaj grandaj flavaj okuloj, diris al la hundo:
“Mia kara Toto, niaj amikoj instruis al ni lecionon pri humileco. Se la Vuzo kaj la Mulo efektive estas belaj, kiel ili ŝajne opinias, sekve vi kaj mi estas nepre malbelaj.”
“Ne laŭ niaj okuloj,” protestis Toto, kiu estis sagaca hundeto. “Vi kaj mi, Leono, estas bonaj specimenoj de niaj propraj rasoj. Mi estas bela hundo kaj vi estas bela leono. Nur kiam oni komparas, unu kun la alia, ni estas prave takseblaj, do mi lasos al la kompatinda maljuna Segĉevalo decidi kiu el ni estas la plej bela besto inter ni. La Segĉevalo estas ligna, do li ne faros subjektivan juĝon sed diros la veron.”
“Certe jes,” respondis la Segĉevalo, skuante siajn orelojn, kiuj estis ligneroj fiksitaj en lian lignan kapon. “Ĉu vi ĉiuj konsentas akcepti mian juĝon?”
“Ĉiuj!” ili deklaris, ĉiu estis esperoplena.
“Do,” diris la Segĉevalo, “mi devas atentigi vin pri la fakto ke vi ĉiuj estas vianduloj, kiuj laciĝas se vi ne dormas, kaj malsatas se vi ne manĝas, kaj soifas se vi ne trinkas. Tiaj bestoj estas neeviteble tre neperfektaj, kaj neperfektuloj ne povas esti belaj. Nu, mi konsistas el ligno.”
“Vi certe havas lignan kapon,” diris la Mulo.
“Jes, kaj lignan korpon kaj lignajn krurojn – kiuj rapidas kiel la vento kaj estas egale senlacaj. Mi aŭdis Doroteon diri ke ‘beleco sekvas belagadon’, kaj certe mi plenumas miajn devojn bele. Tial, se vi volas scii mian honestan juĝon, mi konfesu ke inter ni ĉiuj mi estas la plej bela.”
La Mulo snufis kaj la Vuzo ridis; Toto perdis sian grumblon do li nur povis rigardi malestime la Segĉevalon, kiu staris senmove. Sed la Leono streĉis sin kaj oscedis, dirante trankvile:
“Se ni ĉiuj similus la Segĉevalon ni ĉiuj estus Segĉevaloj, kaj tiel estus tro multaj Segĉevaloj; se ni ĉiuj similus Hanĉjon, ni estus grego de muloj; se Toton, ni estus grego de hundoj; se ni ĉiuj havus la formon de la Vuzo, li ne plu estis rimarkinda pro sia nekutima aspekto. Fine, se vi ĉiuj similus min, mi opinius vin tiom vulgaraj ke mi ne volus esti via amiko. Esti individuaj, miaj amikoj, esti diferencaj de aliaj, estas la sola maniero distingiĝi de la vulgarularo. Ni ĝoju, do, ĉar ni diferencas unu de la alia forme kaj spirite. Varieco estas la spico de la vivo kaj ni estas sufiĉe variaj por ĝui la kuneston unu de la alia; do ni kontentu.”
“Estas iom da vero en tiu parolo,” komentis Toto, penseme. “Sed kion pri mia perdita grumblo?”
“La grumblo gravas nur al vi,” respondis la Leono, “do la tasko ĝeniĝi pro la perdo estas via, ne nia. Se vi amas nin, ne trudu viajn problemojn al ni; estu malfeliĉa tute sole.”
“Se unusola persono ŝtelis mian grumblon kaj ankaŭ Ozman,” diris la hundeto, “mi esperas ke ni tre baldaŭ trovos lin kaj punos lian laŭ lia merito. Li sendube estas la plej kruela persono en la tuta mondo, ĉar malebligi ke hundo grumblu kiu laŭnature grumblas estas egale fie, laŭ mia opinio, kiel ŝteli la tutan magion de Oz.”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.