La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA PERDITA PRINCINO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 21: Magio Kontraŭ Magio

image-293

La Sorĉisto bone konsilis, do denove ili ekmarŝis direkte al la malalta monto sur kies kresto estis konstruita la vimenaĵa kastelo. Ili jam iom post iom grimpetadis la monton, tiel ke nun la altaĵo aspektis al ili pli kiel ronda altaĵeto ol montosupro. Tamen la flankoj de la altaĵeto estis deklivaj kaj kovritaj de verda herbo, tiel ke restis antaŭ ili vigla grimpado.

Malgraŭe ili plu iradis kaj preskaŭ atingis la altaĵeton kiam ili subite observis ke ĝin ĉirkaŭas flamanta rondo. Unue la flamoj apenaŭ levis sin super la teron, sed baldaŭ ili pli kaj pli altiĝis ĝis cirklo de flamantaj fajrolangoj ĉirkaŭis la monteton sur kiu staris la vimenaĵa kastelo, pli altaj ol iu el iliaj kapoj. Kiam ili proksimiĝis al la flamoj la varmego estis tiom intensa ke ĝi reforpuŝis ilin.

“Tio neniel taŭgos por mi!” kriis la Miksĉifona Knabino. “Mi tre facile ekbrulas.”

“Nek por mi,” grumblis la Segĉevalo, trotante malantaŭ ilin.

“Ankaŭ min forte obĵetigas fajro,” diris la Reĝo de la Ursoj, sekvante la Segĉevalon al sekura distanco kaj premante la malgrandan Palruĝan Urson al si per siaj manoj.

“Mi supozas ke la malsaĝa Ŝufaristo imagas ke tiu incendio haltigos nin,” komentis la Sorĉisto, malrespekte ridetante pro Ugu. “Sed mi povas informi vin ke temas pri simpla magia truko kiun la rabisto ŝtelis de Glinda la Bona, kaj bonfortune mi scias kiel detrui tiujn flamojn, kiel ankaŭ produkti ilin. Ĉu iu el vi bonvolos doni al mi alumeton?”

Nu estu certa ke la knabinoj ne kunportis alumetojn, nek la Ranulo nek Kuknjo nek iu el la bestoj. Sed Buton-Brilo, serĉinte zorge tra siaj poŝoj, en kiuj estis multaj utilaĵoj kaj senutilaĵoj, fine elprenis alumeton kaj transdonis ĝin al la Sorĉisto, kiu ligis ĝin al la fino de branĉo kiun li tordis de malgranda arbo kreskanta proksime de ili. Tiam la malgranda Sorĉisto zorge flamigis la alumeton kaj antaŭenkurinte ĵetis ĝin en la plej proksiman flamon.

Tuj la fajra cirklo komencis estingiĝi kaj baldaŭ tute malaperis, lasante la vojon vaka por ke ili povu antaŭenmarŝi.

“Tio ridigis!” ridis Buton-Brilo.

“Jes,” akordis la Sorĉisto, “ŝajnas strange ke malgranda alumeto povas detrui tiom grandan fajran cirklon, sed kiam Glinda inventis tiun trukon ŝi kredis ke neniu ekpensus ke alumeto estas estingilo por fajro. Mi supozas ke eĉ Ugu ne scias kiel ni sukcesis estingi la flamojn de lia bariero, ĉar nur Glinda kaj mi scias la sekreton. La Magio-Libro de Glinda, kiun Ugu ŝtelis, preskribas kiel fari la flamojn, sed ne kiel estingi ilin.”

Nun ili denove aranĝis sin por marŝi kaj komencis antaŭeniri laŭ la monta deklivo; sed ili ne multe iris antaŭ ol ŝtala muro leviĝis antaŭ ili. Ĝia surfaco estis dense kovrita de akraj, brilantaj pintoj kiaj de ponardoj. La muro tute ĉirkaŭis la vimenaĵan kastelon kaj ĝiaj akraj pintoj malebligis ke iu grimpu ĝin. Eĉ la Miksĉifonan Knabinon eble disŝirus la pintoj se ŝi kuraĝus provi grimpi.

image-294

“Ha!” krietis la Sorĉisto gaje, “nun Ugu uzas unu el miaj propraj trukoj kontraŭ mi. Sed ĉi tiu estas pli serioza ol la Bariero de Fajro, ĉar la sola maniero detrui la muron estas aliflankiĝi de ĝi.”

“Kiel tio eblos?” demandis Doroteo.

La Sorĉisto rigardadis penseme sian grupeton kaj lia vizaĝo malkvietiĝis.

“Ĝi estas vere alta muro,” li malfeliĉe komentis.

“Mi preskaŭ certas ke la Malkuraĝa Leono ne povus transsalti ĝin.”

“Mi plene certas pri tio!” diris la Leono tremante pro timo. “Se mi malsaĝe volus salti min kaptus tiuj aĉaj pintoj.”

“Mi kredas ke mi sukcesus, sinjoro,” diris la Ranulo, riverencante al la Sorĉisto. “Necesas salti kontraŭdekliven kaj ne nur alten, sed miaj amikoj en la Lando de la Jipoj opinias min bona saltisto kaj mi kredas ke bona forta salto portos mi aliflanken.”

“Mi certas pri tio,” akordis la Kuketo-Kuiristino.

“Saltado, sciu, estas raneca lerto,” daŭrigis la Ranulo, modeste, “sed bonvolu diri al mi kion mi faru kiam mi estos aliflanke de la muro.”

“Vi estas kuraĝulo,” diris la Sorĉisto, admire. “Ĉu iu havas pinglon?”

Betinjo havis pinglon kaj donis ĝin al li.

“Nur necesas,” diris la Sorĉisto al la Ranulo, donante al li la pinglon, “puŝi ĉi tion en la alian flankon de la muro.”

“Sed la muro estas el ŝtalo!” krietis la granda rano.

“Mi scias; almenaŭ, ĝi aspektas ŝtala; sed faru kion mi diras. Puŝu la pinglon en la muron kaj ĝi malaperos.”

La Ranulo formetis sian belan jakon kaj zorge faldis ĝin kaj metis ĝin sur la herbon. Poste li deprenis sian ĉapelon kaj metis ĝin, kun la orkapa bastono, apud la jakon. Poste li retrenpaŝis iomete kaj rapide faris tri fortajn saltojn sinsekvajn. La unuaj du saltoj portis lin al la muro kaj la tria salto portis lin facile trans ĝin, kio mirigis ĉiujn rigardantojn. Kelkan tempon li malaperis el ilia vidpovo, sed kiam li obeis la ordonon de la Sorĉisto kaj puŝis la pinglon en la muron, la granda bariero malaperis kaj montris al ili la formon de la Ranulo, kiu nun iris al kie kuŝas lia jako kaj resurmetis ĝin.

“Ni multe dankas vin,” diris la multe ĝojigita Sorĉisto. “Tiu estis la plej grandioza salto kiun mi iam vidis kaj ĝi savis nin de venkiĝo fare de nia malamiko. Nun ni rapidu al la kastelo antaŭ ol la Ŝufaristo Ugu elpensos alian metodon haltigi nin.”

“Ŝajne ĝis nun ni surprizis lin,” deklaris Doroteo.

“Jes ja. Tiu ulo scias multan magion – ĉiujn niajn magiagojn kaj plurajn proprajn,” respondis la Sorĉisto. “Do, se li estas eĉ nur duone tiom lerta kiom li devus esti, li ankoraŭ multe ĝenos nin.”

Apenaŭ li diris tiujn vortojn kiam el la portaloj de la vimenaĵa kastelo marŝis regimento de soldatoj, vestitaj per gajaj uniformoj kaj ĉiuj portantaj longajn, pintajn lancojn kaj akrajn batalhakilojn.

Tiuj soldatoj estis knabinoj, kaj la uniformoj estis mallongaj jupoj el flava kaj nigra sateno, oraj ŝuoj, rubandoj el oro sur la fruntoj kaj kolĉenoj el brilantaj juveloj. Iliaj jakoj estis skarlataj, broditaj per arĝentaj ŝnuroj. Estis centoj da tiuj soldatinoj, kaj ili estis pli timigaj ol belaj, ĉar ili estis fortaj kaj ferocaspektaj. Ili formis cirklon tute ĉirkaŭ la kastelo kaj frontis antaŭen, tenante siajn lancojn direkte al la invadintoj kaj siajn batalhakilojn sur la ŝultroj, batpretaj.

Kompreneble niaj amikoj tuj haltis, ĉar ili ne anticipis tiun timigan soldataron. La Sorĉisto aspektis perpleksa kaj liaj akompanantoj interŝanĝis rigardojn de senkuraĝiĝo.

“Mi tute ne konceptis ke Ugu havas tian armeon,” diris Doroteo. “La kastelo ne aspektas sufiĉe granda por ke ili ĉiuj enestu.”

“Tiom granda ĝi ne estas,” deklaris la Sorĉisto.

“Sed ĉiuj marŝis el ĝi.”

“Laŭaspekte; sed mi tute ne kredas ke ĝi estas reala armeo. Se la Ŝufaristo Ugu havus tiom da kunloĝantoj, mi certas ke la Carsuprulo de Herku mencius tion al ni.”

“Ili estas nur knabinoj!” ridis Ĉifoneroj.

“Knabinoj estas la plej ferocaj soldatoj,” deklaris la Ranulo. “Ili estas pli kuraĝaj ol viroj kaj ili havas pli fortajn nervojn. Verŝajne tial la magiisto uzas ilin kiel soldatojn kaj sendis ilin por oponi nin.”

Neniu disputis tiun deklaron, ĉar ĉiu forte rigardis la vicon de soldatoj, kiuj nun, defie poziciiginte sin, restis senmove.

“Jen magiaĵo nova por mi,” agnoskis la Sorĉisto, post iom da tempo. “Mi ne kredas la armeon reala, tamen la lancoj eble estas sufiĉe akraj por piki nin, do ni nepre zorgu. Ni uzu iom da tempo por pripensi kiel renkonti tiun problemon.”

image-295

Dum ili pripensadis Ĉifoneroj dancis pli proksimen al la vico de soldatinoj. Ŝiaj butonokuloj kelkfoje vidis pli ol la naturaj okuloj de ŝiaj kamaradoj, do, rigardinte atente la armeon de la magiisto, ŝi kuraĝe antaŭeniris kaj dancis rekte tra la minacantan vicon! Aliflanke ŝi skuis siajn remburitajn brakojn kaj kriis:

“Venu, amikoj. La lancoj ne povas damaĝi vin.”

“Ha!” diris la Sorĉisto, gaje, “vidiluzio, same kiel mi kredis. Ni ĉiuj sekvu la Miksĉifonan Knabinon.”

La tri knabinetoj iom nervozis kiam ili provis defii la lancojn kaj batalhakilojn, sed post la sendamaĝa trairo de la aliaj ili kuraĝis trairi. Kaj, kiam ĉiuj jam trairis la vicojn de la knabina armeo, la armeo mem magie malaperis.

Tutdume niaj amikoj pli grimpadis la monteton kaj pliproksimiĝis al la vimenaĵa kastelo. Nun, plu antaŭenirante, ili atendis ke io alia oponos ilin, sed, mirige, nenio okazis kaj baldaŭ ili atingis la vimenaĵan portalon, kiu estis vaste malferma, kaj kuraĝe eniris la loĝejon de la Ŝufaristo Ugu.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.